|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La juna homo, pri kiu mi rakontas ĉi historion, la mezlernejajn studojn finis en la 2000-a jaro. Li ne nur abiturient-ekzamenis, sed ricevis ankaǔ majstran diplomon pri fako de muntadoj pri kondukilaj telefonaparatoj kaj poŝtelefonoj. Post finiĝo de la studjaroj li ne volis ripozi dumsomere, sed volis tuj eklabori. Sed, li vane serĉis laborejon.
Pro la granda senlaboreco de la regiono Norda Hungarujo, li ricevis laboreblecon nenian, nenie.
Lian peton por pristudi komputilajn aferojn en universitato de Miŝkolc, estis obĵetate, ke ne estas jam pli multa loko por pli da studentoj. Liaj gepatroj ne povis ekpagi la pli multekostan lerneblecon en kadro de la universitata studo, pro ilia malalta nivela pensio. Do, li komencis plu lerni la deziritan studobjekton ne en universitato sed en alia mezlernejo.
La junulo sukcese finis la novajn studojn kaj akiris atestilojn pri la fakoj komputilmuntisto majstra kaj programfaristo kaj por ties praktikoj. Sed, feliĉo ne volis atingi lin, por ke li trovu laborlokon. La tempo pasis, kaj li jam forte sopiris labori, gajni monon, ke li povu establi sian vivon al la familiofondo. Kiam li estis jam treege malgaja pro la sensukceso, la Buroo de dungigo trovis por li laborlokon ĉe iu entrepreno.
La junulo havis tre grandan ĝojon kaj milojn da planoj. Ekzemple: kion li aĉetos el sia salajro, kiom li povos ŝpari el ĝi, kiom li donos el la monata salajro al la gepatroj… ks.
Lia laboro ne bezonis la utiligon de siaj akiritaj fakaj scioj. Sed, tamen li tre volis la laborejon. Al la laboro li estis ellernigita pere de iu tiea laboristo. Elprovi lin, la laborejestro postulis de li pli multe da laboro, ol kiom estis la deviga. La junulo faris ĉion, kion la laborejposedanto deziris de li. La laborkunuloj ekamis la diligentan, bonhumoran junulon. Plurfoje atentigis lin, ke estu singarda, ĉar la estro ne estas bona homo. Tiu ŝatas eluzi la gelaborulojn, poste forsendas ilin senpage. La kolegoj parolis al li ankaǔ pri tio, ke ĉe la loka juĝejo kontraǔ ilia estro multaj pli fruaj gelaboruloj procesadas, kaj kelkoj el ili, jam gajnis laboraferan – kaj monaferan proceson.
La junulo ne akceptis la atentigon, ne volis kredi ilian sinceran, bonvolan parolon, ilian konsilon, ke li alie provu feliĉon, ne restu tie.
Kiam lia ĉefo petis de li, ke el amikeco li tramuntu la oficejan komputilon, li tre volonte akceptis la novan taskon pensante, se li bone plenumos la taskon, la ĉefo ekkonos sian bontalenton. Tielmaniere la laborejo iĝos por li bona bazo por la vivkomenco.
Sed, la labortempo ne sufiĉis plenumi la du specajn labortaskojn.
Sen scio de la ĉefo li restis plu en la laborejo post la deviga labortempo, munti la komputilon, fari la deziritan kroman laboron. Tiel okazis, ke pro la tempomanko foje li ne restarigis la originalan staton de la komputilo post ĝia tramuntado. Per ĝi oni povis labori, sed ĝi ne estis preta. Li devis pli rapide plenumi la samtagan labordozon, do li devis rapidi. Do, li parolis pri la nepretigita komputil-tramuntado nek al la estro, nek al la laborkolego. Al la lasta tial ne, ke tiu ne ĵaluzu, ke la estro fidas jam lin. Poste, post la 15 hora laboro li iris hejmen tre lace.
Alitage la junulo kun kolego alien iris por munti fotokopiadan maŝinon. Je malfeliĉo, li hazarde ekpuŝis iun diskon de la maŝino kaj ĝi rompiĝis. Semajnofino estis, kaj la oficisto kiu laboris per ĝi, jam hejmeniris. Ankaǔ tiu fraǔlo estis juna kiel li. Tial nia junulo tion pensis, ke se li ekaĉetos la novan konsistigan parton de la maŝino anstataǔ la rompita, kaj transdonos ĝin al la junoficisto, nenia malbono okazos.
Tiuokaze sia laborĉefo ne informiĝos pri la eraro, kaj li povos eviti la punon.
Sed, ĉio okazis male. Li vokis la oficiston pertelefone dum la tuta semajnfino, sed ne povis atingi lin. La loĝadreson de la fraǔlo li ne konis, ne povis viziti lin ke ili povu diskuti la situacion. Li ne povis peti ties konsilon por kion fari. Li reiris en sian laborlokon, skribis atestan pravigan anoncon pri la evento kaj metis sur tablon de la ĉefo. Sed, ĉar li estis embarasita pro la nekonata ebleco de kionfaro, la rompitan diskon li metis en koverton, poste ĵetis ĝin en paperkorbon de la ĉefo.
Lia semajnfino terura estis pro la travivita timego.
Alvenis la unua tago de la sekva semajno. Nia junulo iris kun la kolego denove aliloken por munti fotokopimaŝinojn. Li denove parolis al neniu pri la malfeliĉiga afero, ĉar li mem volis solvi ĝin. Sed, li denove ne povis atingi la necesan eblecon aranĝi la aferon.
Sekvis mardo. La junulo havis jam stomakdoloron pro la timego, kio suferigis lin pro la rompita disko. En la laborejo la estro tiel agrable kondutis lia direkte, ke li pensis pri nenia malbono. Poste lin, kaj la vicestron la ĉefo invitis iri en sian ĉambron. Ili eniris, sidiĝis. Kaj tiam, la ĉefo komencis timige kriegi el sia tuta gorĝo, skuis siajn pugnojn al la junulo.
Sur la estra tablo multaj oficialaj paperoj kuŝis. Tiel ŝajnis, ke tiuj antaǔpreparitaj estis por iu celo. La junulo ne vidis, kiuj estis tiuj. Li spertis tion nur, ke la estro forte atakas lin, nomante lin je ĉiuspeca fihomo, aĉulo, kiu trompis lian konfidon, kiu ŝteli volis la oficejajn industriajn sekretojn kiel komputila pirato, kiu ŝtelis ankaǔ la diskon de tiu buroo. La estro ruĝega estis, kiel kolo de la meleagro kaj ne lasis la junulon klarigi la sitruacion. Kiam tio tamen sukcesis, li ne kredis al la mallaǔtvoĉa klarigantulo. Poste ili antaŭenprenis kaj la priskribitan atestilon pri la malfeliĉa situacio, kaj la rompitan maŝinan elementon.
Sed tiam nenio helpis jam. La estro tion kriegis al la junulo, ke la laboranto deklaru, ke li estas komputilpirato, kiu volis forrabi de la laborerjo la sekretojn tiam, kiam li reiris en la oficejon post la laborhoroj sen estra scio kaj permeso. La estro denove kriaĉis, ke li tuj vokos policiston, kaj li forportigos katenite la junulon de tie.
Poste, li perforte devigis la junulon, ke la diversajn paperojn, kiuj estis antaǔpreparitaj sur la tablo li subskribu sen ties rigardo. Post ilia subskribo ties kopiajn ekzemplerojn la laborejposedanto donis en manon de la junulo kaj pordonfermite elpuŝegis lin de la ĉambro. La junulo apenaǔ povis hejmenatingi. Liaj piedoj malfortiĝis, tremis, vomemon havis pro la travivitaj humiligo, enkoton premo de sia honesteco. Li tute seniluziiĝis.
La gepatroj trarigardis la hejmenportitajn oficialajn paperojn. Ĉu, pri kiuj temas ili?
Do, ili estis diversaj. Sur la unua tio estis skribita, ke la junulo deklaris, ke li estas komputero pirato, kiu nur tial ne povis finfari la malhonoran agon, ĉar oni malhelpis lin dumtempe. Sur la alia estis skribita, ke li ne bedaǔras sian agon, ankaǔ aliam li volonte agos tiel. La tria atestilo tian tekston havis, ke li traprenis sian monatan salajron de la estro krome li sciiĝis pri sia prompta maldungo.
La junulo kun liaj gepatroj poste atendis la monon perpoŝte, sed vane. La eksestro pagis la monatan salajron al sia ekslaboranto nek en manon, nek perpoŝte.
La junulo, kiun la laborestro trompis, priŝtelis, eluzis, poste eksigis de la laborejo, denove iris novan laborejon serĉi. Dume li akceptis, ke aliam li obeos la ricevitan konsilon kaj ne estos tiel facile trompebla ol li estis antaǔe. Pasis unu jaro, kaj li trovis novan laborlokon.
Li ne volis serĉi sian pravon kontraǔ lia eksa laboreja estro. Li ĝojis liberiĝebi de tiu, volinta vidi tiun fihomon neniam plu en sia vivo.
La estroj de la nova laborejo de la junulo estas laboremaj, alte taksas la fakan scion, la diligentecon, la honoron de ilia juna laborkunulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.