La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Dum la somero de 1976 mia edzo kaj mi kun mia bofratino faris grandan vojaĝon en Pollando. En nia vojaĝplano rolis la vizitoj inter aliaj en: Zakopane, Krakovo, Vieliĉka (pro la salminejo), Varsovio, Toruń (Torunj, Bidgosĉ, Katovice) Bydgoszcz, Gdańsk kaj Katowice.
En ĉiuj lokoj ni renkontiĝis kun geesperantistoj, kiuj helpis nin trovi tranoktejon por ni.
En Varsovio ni vizitis la tomb-monumenton de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Li estis la kreinto de internacia lingvo, kio estas ponto de la homa kompreno inter la popoloj.
La tombejo estis malproksime de la lasta tramhaltejo. Do, ni longtempe marŝis por atingi ĝin.
Kiam fine ni trovis la okulfrapan tombon, ni ĝojis, ĉar celon trafis.
Sed, tiam ni konstatis, ke ne kunportis floron. Kion fari?
Mia edzo reiris aĉeti floron ie. Mia bofratino kaj mi restis tie, en la tombejo. La ĉielo estis foje luma, foje malluma, nuba. Dum la foresto de mia edzo ni pasigis la tempon per rigardado de la tombejo. Mia bofratino iradis inter la tomboj. Ŝi estis scivolema: ĉu ekzistas nur hebrea literaj tomboŝtonoj, aŭ ekzistas ankaŭ latinliteraj tombmonumentoj krom la Zamenhofa. Starante ĉe la Zamenhofa monumento mi mem de tie atentis la enrigardeblan parton de la tombejo.
Mi vidis, ke la parcelojn apartigas unu de la aliaj arboj, arbedoj, ornamaj plurjaraj kreskaĵoj. La vojetoj inter la tomboj estis superŝutitaj per aro da ŝtonetoj de rivero Vistulo. Ĉi tiujn vojetojn rastis la zorgisto de tombejo.
La foreston de mia edzo mi komencis jam pensi tro longa kaj dume la vento ekblovegis. La zorgisto venis al mi kaj alparolis min pollingve, demandinte pri „pan” (pri la sinjoro). Mi, montrante al li sur mia fingro la fingringon kaj en la polvon apud la tombo mi desegnis floron.
Poste per fingroj mi montrante iradon mi esprimis, ke mia edzo iris aĉeti floron.
Li komprenis kaj foriris plu ordigi la vojetojn. Post ne longa tempo li tamen revenis. Li ofte montradis la ĉielon, kion tiam jam enkovris la nigraj ŝtormnuboj, krome li montradis ankaŭ al la malalta, plata tegmenta domo. Li ne komprenis la lingvon Esperanto, mi ne la polan.
Sed mi tuj komprenis rigardante la ĉielon, ke ni devas iri sub tegmenton, ĉar granda pluvo venegas, baldaŭe pluvegos. Do, ni sekvis la zorgiston. Kaj vere, post kelkaj minutoj ĉio nigriĝis, pluvegis.
La konstruaĵo, kien ni estis invititaj, estis ene tre modesta, senornama . En la ĉambro staris apud longaj tabloj, longaj benkoj tuj en la proksimeco de la muroj. La tabloj estis kovritaj per mezgrizaj tablotukoj. La ejo ŝajnis al mi, ke ĝi eble estis aŭ kapelo, aŭ iaspeca kolektiĝejo. La zorgisto foje envenis la ĉambron. Li kunportis blankan damasko - tablotukon kaj metis ĝin sur la tablon antaŭ ni. Poste li kaj diris, kaj montris, ke ni povos manĝi tie, se ni volas. Mi diris al li esperantlingve kaj pole el vortaro Esperanto – pola ĉe ni estanta, ke ni atendas mian edzon, nur poste ni manĝos. Sed, la komplezon ni dankis per rideto. Mi ne scias, kiom li komprenis el tio. Baldaŭ li foriris. Dume la pluvego ĉesis, mia edzo revenis kun rozoj. Jam denove sunbrilis.
Dum mia starado en la tombejo apud la tombo de Zamenhof, mi ekvidis etajn ŝtonojn sur la tombmonumento. Ili estis ses. Ŝajnis ili al mi, kiel infanoj en vicon starigitaj. Ho, ve! – sed ne estas kun ili plenkreskulo – mi pensis. Mi serĉis pli grandan ŝtoneton ol la tieaj estis kaj metis ĝin apud tiujn, kiel instruistinon aŭ plenkreskulinon. Mi pensis, ke la ŝtonetojn metis tien infano. Eble, mem la nepo de zorgisto ludis tie. Kaj tiam, kiam mi surmetis „min”, mi eksentis la rigardon de la zorgisto sur mi. Mi hontis min. Ej, do: mi ludas ĉi tie, en ĉi tiu sankta loko! Kien mi metis mian menson! Rigardante sur la zorgiston, mi volis forpreni mian ŝtoneton de la pluraj. Sed, li signis ne fari tion! Do, la penso fortiĝis en mi: li certe volas tion, ke la nepo vidu: nova homo venis tien, kaj ankaŭ tiu portis ŝtonon tien! Kia estos lia surprizo vidante ĝin! La zorgisto ridetis al mi. Ĉu povas esti, ke mi ne faris ian grandan stultaĵon per la ŝtono? Krome la sepa numero estas bonaǔgura numero por la Hungaroj. Nome, la patrujokupon la prahungaroj faris per siaj sep triboj en 896 post Kristo. Kial ne povas resti la sepa, mia ŝtono tie, sur la tombo de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof? Li certe ne kolerus tial - mi pensis.
Nu, la rozbukedon ni metis sur la tombon de la „Majstro.” Post nia tagmanĝo – en la malalta domo – ni adiaŭis la ankoraŭ ankaŭ tiam ridetantan zorgiston kaj ni reiris en la internan parton de la pola ĉefurbo.
Post tiu evento pasis 25 jaroj. Pro operacio mi kuŝis en urba hospitalo en mia urbo Miŝkolc.
Mia lit-najbarino estis pola virino, kiu edziniĝis kun Hungaro en mia loĝurbo. Estante ĵus post la operacio, ni ne manĝeblis. Do inter ni, ni paroladis pri la hungaraj kaj polaj manĝaĵoj kaj pri ambaŭlandaj ekskursoj niaj. Tiam mi rakontis mian interesan vojaĝon en Pollando dum somero de 1976.
De ŝi mi eksciis, ke tiu tre bongusta manĝaĵo, (kion ni tre ĝuante manĝis en Pollando, sed en Hungario ĝis tiam ni ne manĝis) kion la poloj nomas „flaki”, estis farita el tripo.
Krome ŝi rakontis, ke la domo kie ni restadis dum la pluvego, estis la plorejo de la tombejo.
De ŝi eksciis mi ankaŭ tion, kial ridetis al mi tiel afable la zorgisto, ĉe tombmonumento de la „Majstro”, kiam la ŝtonon mi metis tien.
En Izraelo ankaŭ nuntempe daŭras praa kutimo, laŭ kio: se ne estas ĉe mane floro, la vizitanto metas unu ŝtonon sur la tombon kiel signon de sia estimo, de sia tiea ĉeesto. Tiu kutimo devenis, restis al la nuntempo el tempoj de la en dezertaj migradoj de la popolo.
Ja, en la dezerto pli ofte estas en proksimeco de mano la ŝtono, ol floro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.