|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni estis junaj geedzoj kaj multe ekskursis. Ĝoje ni aŭskultis historion de la fortikaĵo de Boldogkıváralja kiam ni estis tie. Poste ni havis tian ideon, ke foje ni ŝatus aŭskulti ian popolan fabeldiranton. Ni ŝatus vidi: kiel ŝi parolas, ĉu absorbigas sin mem en la rakonton?
En Boldogkıváralja (boldogkoeva:ralja) la konsultita virino sendis nin al malalta dometo, dirante, ke la maljuna onjo vivante tie, tre ŝatas paroli.
Ni facile trovis la domon. La pordegon malferminte ni vokadis la dommastrinon, sed neniu akceptis nin. Ni eniris en la korton. Fine ni aŭdis, la maljunulinon vokadi siajn gekokojn en la malantaǔa parto de la korto. Ŝi grejnojn ĵetadis al la gekokoj, sed ankaŭ kelkaj paseroj tienflugis rapide. Ŝi vestita estis en malhela vestaĵo, kaptuko kovris ŝian blankan hararon.
Kiam ŝi turniĝis, ekvidis nin, starante ĉe la barilo.
Ni diris saluton kaj klarigis, kial ni vizitas ŝin. La maljuna onjo senvorte atentis nin, poste eniris la domon. Post nelonga tempo kiam ŝi revenis, pura malhelblua antaŭtuko estis sur ŝi kaj du seĝojn kunportis.
La onjo proponis, ke ni sidiĝu sur tiujn. Ni dankis kaj sidiĝis.
Ŝi sidiĝis sur la benketon, perdorse apogiĝante al la muro de la dometo, ĝuste vid-al-vide al ni.
Ŝi demandis, ĉu ni vere de ŝi ŝatus aŭskulti ian malnovan historion?
Ni jesis. Nu, estas unu, certigis la onjo, sed tiu ne estas fabelo, sed vera historio.
Ni estos la unuaj, kiuj aŭskultos ĉi tiun historion de ŝi, ĉar ĝis nun ŝi rakontis tion al neniu. Ŝi aŭdis ĝin de sia patrino kaj tiu de sia avino, ĉar la rakonto en ŝia familio flugis de buŝo al buŝo. Ĉu ni ne bedaŭras se tio estos malgaja? Ni diris, ke ankaŭ tiam ni volonte ekaŭskultos ĝin.
Ŝi ekparolis, sed baldaǔ signalis, ke la magnetofono ĝenas ŝin, ni deŝaltu ĝin. Ni tiel faris kaj nun ŝi jam senĝene komencis rakonti la historion.
La evento tiam okazis, kiam la posedantoj de fortikaĵo de Boldogkı
(Ĝoja Ŝtono) estis veraj reĝoj de la regiono. La fortikaĵhavanto nomigis sian filineton al reĝidino.
La patro tre amis ŝin, ĉar ŝi memorigis lin al lia mortinta edzino. La fraŭlineto havis okulojn bluajn, kiel la somera ĉielo. Ŝia hararo estis, kiel la stipoj kreskantaj sur la fortikaĵapudaj altaĵetoj. Amegis ŝin ankaǔ la kun ŝi kune ludanta servutulinfano.
La fraǔlineto depensade aǔskultis la ŝalmadon de la servutulfraǔlo.
Dum la kanto de fajfilo la ĉielo aspektis al pli blua, la verdaro de la kampoj pli densa, kaj pli oreca la spikon maturiga plugkampo.
Se la reĝidino promeni iris kaj la servutulfraŭlo akompanis ŝin, li ĉiam allogadis la birdetojn de siaj nestoj de la fajfado. Li bukedon faris por ŝi de la freŝe kreskintaj heleboroj, pulsatiloj, kaj violoj. Kaj por, ke ŝiaj ŝuetoj ne iĝu kotaj, li sian ĉemizon metis sur la teron antaǔ ŝin. La servutulfraǔlo pensis, ke li donus lian vivon por la fraǔlineto, ĉar tre amis la karan rideton kaj la pure sonorantan laŭtan ridon de la blonda reĝidineto. Kiam la rigida patro ne vidis, ili kune karesadis la katidojn, interbabiladis. Ili estis bonaj geamikoj.
La tempo pasis, kaj la fraŭlineto iĝis dekses - jara. Iu tage la patro deklaris, ke por sia filino li trovis edzon kaj post kelkaj tagoj okazos la gefianĉiĝo, poste baldaŭ la geedziĝo.
La fraŭlino ŝatintus ekkoni la fianĉon antaŭ la gefianĉiĝo, sed tiun la patro ne permesis. Tamen post kelkaj tagoj el malproksimo ŝi sukcesis ekkoni la estontan fianĉon. Ŝi tre malgajiĝis, ĉar tiu estis maljuna. Ŝi sonĝis pri juna, fortbraka edzo kaj pri amoro ĉiam. Ŝi decidis ne edziniĝi kun tiu maljunulo, sed rifuĝi. Ŝi persvadis sian amikon, helpi ŝin fuĝi – kaj ankaŭ li forkuris kun ŝi. La gardistoj nur malfrue malkovris la fuĝon. La patro unue lasis ilin fuĝi, sed poste ordonis ilian reporton.
La gejunuloj kuris en senvojaj regionoj. Ili nokte iris, tage kaŝade ripozis. Sed el la fortikaĵo ĉiam oni vidis kie ili estas, ĉar de tie malproksime estis videbla ĉio. La dornoj en la herbaĉoj siris ilian vestaĵon, la ŝtonoj de la rivereto sangigis, vundigis iliajn piedojn, la branĉoj de la arbedoj skrapis iliajn brakojn, dum la kuroj. Ili manĝis nur sovaĝe kreskantajn fruktojn, ĉar ilia paneto jam delonge finiĝis. En valo de la rivereto Szerencs (serenĉ) en malgranda arbaro, kie ili volis ripozi, la soldatoj de la severa patro kaptis ilin. La fraŭlinon tuj levis en sian selon la estro de soldatoj de la taĉmento. La manojn de la servutulfraŭlo la soldatoj ligis al la sel-arko, kaj tiel ili trenis lin hejmen. Tie lin atendis malhela arestejo, malhela kelo, la fraŭlinon oni vestigis fianĉino.
Baldaŭe okazis la gefianĉiĝo, poste la geedziĝo. Post la ceremonio kaj geedziĝa bankedo, drinkfesto la geedza paro ekiris al sia malproksima hejmo. Sed ili eĉ la pordegon ne atingis, kiam ia ĝeno okazis malantaŭe. Tiam oni alportis la kadavron de la servutulfraŭlo.
Tiun liberigis de lia korpaj kaj animaj suferoj iu malgranda serpento. ĝi tiam ekmordis lin, kiam oni enpuŝis lin en la karceron kaj li falis sur ĝin. Post la rakonto la maljunulino longe silentis kun larmohavaj okuloj. Poste ŝi viŝis la larmojn kaj adiaǔante petis nin, ke sian historion ni bone eluzu, bone prizorgu.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.