La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Se, la Malsato Turmentas

Mi estis kuracata en astmosanatorio en Miŝkolc urba Csanyik – valo (Ĉanjik). Dum novembra posttagmezo mi ekatentis bonvestitan virinon sur la koridoro, kiu ŝajnis serĉi iun.

Ŝi rigardis enon de ĉiu ĉambro, sed fine renkontiĝis, parolis kun neniu. Mi, volante helpi, alparolis ŝin. La bonvestita virino ne bone aŭdeble, tremadante respondis, tial mi ripetis la demandon. Poste mi spertis ŝian ploretan konfeson: ŝi malsatas ekde tri tagoj, sed ne kuraĝas manĝaĵon peti.

Je mia ties kaŭzon demandanta demando, la virino ne respondis.

Nur staris ŝi kaj rigardis eksteren tra la koridora fenestro. Mi iris en ĉiun ĉambron. Preskaŭ ĉiu donis kion povis.

En la saketo estis: kelkaj sukeretoj, piro, pomo, triangula fromaĝo, malmola kuirita ovo, butera bulko, kukoj. La virino dankon diris kaj foriris. Scivole, ke kiun direkton iros la virino, mi postrigardis ŝin. Sed, tuj ŝi iris nenidirekton. Ekstere ĉe la pordo ŝi haltis, kaj avide manĝegis la enhavon de la saketo.

Post du tagoj la matenmanĝo denove butera bulko, teo, mielo, fromaĝo kaj kuirita ovo estis. La gemalsanuloj elekteblis, kion ili volas manĝi. Mia samĉambrino ne finmanĝis la elektitan manĝaĵon.

Flankenmetis la ovon kaj unu buterigitan bulkon. Tion diris al ni, ke ŝi enmetos ilin en la friĝidejon, kaj se venos denove tiu virino, ni donu tion al ŝi. Eĉ, la virino denove ne venis. La manĝaĵoj restis. Tial, ke tiuj ne malboniĝu, la malsanulino metis tiujn sur paperon sur la teron, en la korton sub nian fenestron. Tion diris ŝi, ke la eterne malsataj katoj kaj la birdetoj certe ĝojos al la nutraĵoj.

Baldaŭ aŭdiĝis kolera murmuro kaj stranga blovo de kato. Ni pensis, certe du katoj interkoleris pro ĵaluzo. Ni kuris al la fenestroj, rigardi eksteren kiu okazis.

Nu, ni ekvidis. Jes, vere! Sed ne la du katojn, sed katon, kio strange blovante malantaŭen retiriĝis de granda vulpo. La kato estis kolerega, la vulpo foje murmuris, foje manĝegis la trovitan nutraĵon.

La vulpo tuj tiam finis per unu ovo, kaj komencis desurleki la buteron pri la bulko. Nu, ni pensis, ke nun sekviĝos la alia ovo. Sed ne tiel okazis. Unue la vulpo finmanĝis la tutan panon, poste tre singarde enbuŝprenis la alian ovon kaj ekkomencis la retiriĝon al la kortobarilo.

Fine, ĝi malaperis en la truo sub la barilo. Alitage ni vidis, ke tiu ejo ne simpla truo, sed kaŝvojo estis, kio kondukis sub la barilo en eksteren, en la liberecon, en la aŭtunan arbaron.

De la sanatorio hejmenveninte min per tia anonco atendis mia filo, ke en nia ĝardeno ŝtelisto iras de tempo al tempo. La sekan nutraĵon de niaj katoj, erinaco ŝteladas. Po vesperoj, kiam la mallumo estas jam densa, kutimas veni la neatendinta gasto. Mi ne volis kredi, ĉar mi sciis tion, ke la erinaco manĝas semojn, malofte skarabojn, fruktojn, eble pomon, se trovas. Sed, foje, vespere mia filo kaj mi atendis la gaston.

Antaŭpreparis la poŝlampon eklumigi ĝin, se venos. Do, subite ni aŭdis ioman klakadeton. Ni kuris eksteren el la ĉambro. Sed, ne la erinaco estis. Alia, vaganta kato komenceblintus manĝi, sed de ni timiĝinte forkuris. Ni longe atendis poste. Preskaŭ noktomezo estis, kiam ni denove aŭdis la mallaŭtan maĉadon. Ni komencis plie atenti. Unue en la mallumo. En la lunlumo ni vidis, ke la erinaco manĝis la bakitajn kokinviandopecojn kaj ostojn. Poste finante per ili, komenciĝis, kiel deserto la seka manĝaĵo: la „Kite Kat” de niaj katoj. Mi spertis, la veron diris mia filo. Kiam ni surlumigis la erinacon, ĝi iomete timiĝante palpebrumis, tamen post nelonge finis per la formanĝo. Poste enbuŝon kaptante unu kokinfemuroston, rapide foriris sub la ĝardenpordo el nia ĝardeno, eksteren. Jes, ĝi savis, kio savebla estis por si mem.

Nu, mi pripensadis. Antaŭ nia erao plur mil jaroj, en la pratempoj certe same komenciĝis la domeskiĝo de la sovaĝaj bestoj: de la hundo, de la kato.

Se la malsato turmentas, la bestoj proksimiĝas al la homoj.

Kiu scias, ke en la nuba estonteco kiam okazos, ke parenco de la hundo, la vulpo kiel iĝos helpanto de la homo. Mi estas scivolema: ĉu la vulpo kaj la erinaco kiel, per kia ago servos la homon?

Interŝanĝegalvaloron kion ili donos al la homo pro la sopirata, bezonata nutraĵo?

Ĉar la malsato treege povas suferigi, turmenti!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.