La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

La Suno, Luno kaj la Steloj

Elinjo estis kvindekjarulino, kiam ŝia edzo mortis post ilia dudek kvin jara geedzeco. Infanon ili ne havis. Pro manko de la kutima kaj amata partnero, ŝi ne trovis sian trankvilon. Vane ĉirkaŭis ŝin la milpompa somero, la ĉiutagoj ŝajnis dezertaj, malplenaj, senkoloraj.

Foje en la vaporbanejo ŝi konatiĝis kun iu virino, kiu parolis al ŝi pri „la rondo familia” de la geesperantistoj, invitis ŝin tien, al ili. Ja, ankaŭ ŝi ne havas familion, tamen ne solas apartanente al la parolantoj de la lingvo Esperanto. Nu, Elizabeta pripensis provi, kaj skribigis sin unue en naturamikan grupon, poste en iun lingvolernejon por lernakiri tiun fremdan lingvon. Ŝi akiris multajn konatecojn, novajn geamikojn ambaŭloke. Ŝia vivo pleniĝis per nova senco. Baldaŭ ŝi konatiĝis kun esperantisto, kun kiu ili bone komprenis unu la alian kaj post ne longa tempo ili geedziĝis. De tiam ili jam kune ekskursis, iris en societojn, teatron, muzeon, eĉ danci. Karlo, la nova edzo kiu estis inĝeniero, multe helpis fari la hejmajn laborojn kaj dum sia libertempo ŝatokupante ankaŭ pentradis bildojn de naturo. Elinjo post fino de la kuirejaj laboroj - libertempante brodis kaj lignoskulptis. Ili estis vera artista paro. Ili ofte vizitis ankaŭ diversajn kunvenojn de artistoj, verkistoj.

Unujara estis jam ilia geedziĝo, kiam en iu socia kunveno aperis fremdulo, kiun ili ne vidis ĝis tiam. Iu informis ilin, ke la nur por ili nekonatulo estas konata ĵurnalisto, verkisto, poeto, arttradukisto, kaj mem ilustras siajn verkojn per propraj desegnaĵoj.

Gabrielo, la fremdulo iĝis simpatia al Karlo, do invitis lin en sian familian hejmon gastiĝi. Poste ĉi inviton sekvis pliaj. Gabrielo ĉiam volonte venis. Al sinjorino Elizabeta rimarkiĝis, ke la gasto vizitante ilin neniam kunportis florojn, deserton aŭ unu botelon da trinkaĵo kiel tio kutimas ĉe vizitoj. Ĉiam li klinas sin iom al ŝi, kaj manprenante salutas ilin. La salutmaniero ne ŝanĝiĝis post ilia rekta interamikiĝo, lia sintenado estis ceremonia. Al Gabrielo plaĉis brodaĵoj kaj la groteskvizaĝaj lignoskulptitaj bestetoj de Elinjo, kiuj fine estis foresenditaj, por ĝojigi infanojn, en iun proksiman infanhejmon. Ilia novamiko diris, ke la lignobestetoj similas al homoj kaj estas tre ridigaj.

Elinjo ĝojis pri la rekono kaj malrapide ankaŭ ŝi povis kore akcepti la al ŝi pli frue tute ne simpatian novan amikon de sia edzo. Poste surprizis ŝin, kiel forte ŝi atendas la alvenon de sia amiko, atendegis la fortan varman manprenon kiu estis, kiel la ŝia. Fidon komencis senti ŝi al li.

Foje ŝi admiris lian griziĝadan harbuklon, foj-foje ektuŝantan lian altan frunton. Kiam ŝi rigardis sur lian vizaĝon, kaj kaptis la rigardon ripozantan sur ŝia vizaĝo de liaj brilaj okuloj, pensis: kvazaŭ la Suno, Luno kaj Steloj ripozus saltante surteren sur ĉi vizaĝo.

Sed Gabrielo tamen venis neniam malplenmane. Li portis montri siajn desegnaĵojn, freŝe verkitajn poemojn, manuskriptojn de siaj libroj.

Li atendegis kaj ĉiam ĝoje akceptis iliajn opiniojn. Aparte gravis por li la opinio de Elizabeta. Kelkfoje okazis, ke la manuskripton de iu nova romano de Gabrielo ili legis kune, sidante unu apud la alia, kaj dume foj-foje alridis unu la alian pro iu interesa parto de la legata historio.

Tiaokaze ili ambaŭ ruĝetiĝis. Poste ankaŭ Elinjo kunkolektis siajn malnovajn rememorojn kaj verkis sian unuan novelaron. Ĝian eldonon kunhelpis Gabrielo. Same li prezentis la novan verkon al la legantaro dum aŭtora renkontiĝo. Rekompence pro la helpo, li ricevis kiseton de Elinjo. Tuj ili sentis varmegon en la ĉambrego – eble tial ili ruĝiĝis ambaŭ.

Varme brilis la okuloj de Gabrielo, sed post iu telefonvoko ricevita neatendite, li tamen ne akceptis ilian inviton por festena vespermanĝo.

Li klarigis, ke li estas okupita kaj devas urĝe hejmenveturi. Ilia sekva renkontiĝo jam ne estis tiel sennube intima, kia pli frue. Ia streĉeco oscilis inter ili. Kaj poste Gabrielo jam ne tre serĉis la ŝancon renkonti Elinjon kaj Karlon. Elinjo komencis rimarki la mankon de Gabrielo. Al la retadreso ricevita de li ŝi vane sendis mesaĝojn, respondo ne venis.

Kiam ili renkontis sin, Elinjo riproĉis al li: kial li ne respondas al ŝiaj leteroj, kial li primemoris nur la nomtago de Karlo, sed ŝian ne, krome: kial li rakontas neniam pri siaj familianoj, ja ili ŝatus scii pri ili. Tiam Gabrielo ekstaris, senvorte foriris. Elinjo ektiminte postrigardis lin.

Kion mi faris? Kion mi faris? – demandis ŝi al si, kaj ekploris. Ŝi tre ekamis Gabrielon. Centfoje ŝi atentis dum siaj interparoladoj, petolaj babiladoj, ke ŝi ne ofendu lin per io, aŭ ne transpaŝu la limon de seriozeco. Ĉar ŝi pensis: se Gabrielo estas edziĝinta, havanta familion (certe li estas tia), ŝi povos havi kaj daŭrigi sian amikecon, se ŝi dece kondutas.

Poste Gabrielo revenis portante unu blankan rozon, mankisis kaj gratulis Elizabetan okaze de ŝia nomtago. Li esperis ricevi rideton, repaciĝon de ŝi. Tion li sukcesis atingi. Sed post ĉi okazo jam nenio estis tia, kia pli frue. Gabrielo ĉiam pli longtempe estis for de la kunvenoj de artistoj verkistoj. Tiam li jam treege mankis al Elizabeta. De tempo al tempo la mankosento jam suferigis ŝin. Tiafoje ŝi elprenis la bildkartojn de Gabrielo senditajn de foraj landoj, kaj rigardadis ties bildojn kaj aliflanke la mallongajn saluttekstojn. Eĉ tiuj kelkaj vortoj bonvenis al ŝi.

Poste ŝi konsciiĝis, kion ŝia amiko jam delonge sciis, – ke ŝi enamiĝis en Gabrielon. Ŝi jam estus ankaŭ per tio kontenta, se ŝi enspireblus la saman aeron kun li ie, nur gravus scii ke li estas ie en ŝia proksimeco.

Sed se ili renkontiĝis, plimultiĝis inter ili la etaj misopinioj, kvereletoj pro bagatelaĵoj. Kion ajn verkis Elinjo, Gabrielo ne kontentis, taksis ĝin malaltnivela, ĉiam en ĉiu afero li pravis ks. Ĉi subtakso komencis ĉiam pli multe ĝeni Elinjon. La supozata desupra rideto pli kaj pli multe afliktis ŝian virinan vantecon kaj sincere varman koron. Se Gabrielo alparolis ŝin, ŝi ektremis, apenaŭ povis respondi.

Poste Gabrielo komencis diradi, ke li deziris ne tian amikecon kun Elizabeta. Kaj, ĉar Elizabeta aliiĝis, li retiras sian amikecon de ŝi. Ĉi eldiro jam tro multis por la amanta koro de Elinjo. Dume ŝi havis ankaŭ konsciencriproĉojn pro tio, ke ŝia edzo vane ĉirkaŭprenis ŝin per tiom multe da amo, ŝi pensis tage-nokte pri Gabrielo, sopirante lin. Ŝi konvinkiĝis: kion ŝi sentas, tio estas amo, amoro kaj tiom profunda, kian ŝi sentis neniam en sia vivo. Kunfandiĝis en ĝi la estimo al la elstara verkisto, amo al la amiko, la amoro kaj la dankemo pro lia multa senegoisma helpo.

Ankaŭ ŝi rimarkis la aliiĝon de Gabrielo, sed ne konis ties kaŭzon.

Sed ŝi sciis tion, ke la amikeco ne estas paperfolio, kiun oni povas proponi por akcepto al iu, kaj poste repreni. La amikeco baziĝas sur ambaŭflankaj internaj kaj eksteraj homaj valoroj, reciproka simpatio, interkompreno, sed ne povas baziĝi sur orgojla desupriĝo aŭ momenta kaprico. Ŝi sentis, ke pro ilia malproksimiĝo unu de la alia, Gabrielo perdos ŝian sincere varman koron kaj per ĝi la ŝancon, ke ili povu doni multan puran vivĝojon unu al alia. Ŝi ne sciis: kial Gabrielo ne parolis pri sia familio malgraŭ tio, ke iam li montris ilian foton. Sur tiu foto videblis liaj edzino kaj tri filetoj. Ŝi pensis, ke feliĉa homo parolas, malfeliĉa ne. Certe ia tre granda malfeliĉo premas lian familion, pri kiu paroli estus tro suferige. Eble tial estas tiome moroza kaj malaproba ilia amiko, se ŝi demandis lin pri ili.

Elizabeta serĉis siajn figurojn en la romanoj de Gabrielo. Ne trovante ŝi pensis: ili estas certe tro simplaj homoj, kiuj ne meritas priskribon.

Poste, kiam ŝi telefone volis saluti Gabrielon en lia nomtago, okazis la kontakto-rompo. Gabrielo, la homo laŭŝajne forta anima preskaŭ plore postulis de ŝi, ke ekde tiu tago ili interrompu sian interrilaton. Elinjo kaj Karlo serĉu lin neniam plu, kaj nek li serĉos la eblecon renkontiĝi kun ili. La kialumo denove forrestis, kaj restis nedemandebla. Elinjo tuj promesis la plenumon de lia deziro por trankviligi lin, sed ŝia koro preskaŭ krevis pro la malĝojo. Ŝi plie sentis ol sciis, ke Gabrielo pro io certe bone decidis, sed ĉi decido tamen ŝokis ŝin kaj Karlon.

Post ĉi evento ili vere ne renkontiĝis kun Gabrielo dum la artkunsidoj.

La jaroj pasis unu post la alia. Ili atingis jam siajn sepdekajn jarojn, kiam vojaĝante en Budapeŝto, sur la rulŝtuparo de la ĉefurba metroo Elinjo rimarkis viron, sur kies mano prenanta la apogrelon du oraj fingoringoj brilas unu apud la alia. Sed, kiaj oraj ringoj!

La viro vojaĝis el la mala direkto kontraŭ ili. Subbrake li tenis grandan pakaĵon, alimane li tenis ŝajne pezan aktujon. Sur lian altan frunton falis arĝentgriza harbuklo, li indiferente rigardis antaŭ sin.

Kiam li alproksimiĝis, Elinjo ekkonis unun el la du viraj fingroringoj. En iu kermesa foiro ŝi aĉetis la orfiligranan ringon kun du interplektitaj rozbranĉetoj kun blankaj rozoj. Tiam ŝi aĉetis du fingroringojn, ĉar la vendisto diris, ke en la mondo estas nur du tiaj. Ilin pretigis artisto por iuj geamantoj. Sed kiam la ringoj pretiĝis, la amo forpasis. Unu ricevis Gabrielo, la alian Karlo. Gabrielo promesis porti ĝin ĝismorte. Ankaŭ Karlo portas ĝin surfingre ĝis nun.

Kun nomo de Gabrielo, ĝojplena krieto forlasis la lipojn de Elinjo.

Pro la voĉo la viro levis kapon kaj esplore rigardis ŝin. Ĝoja rideto inundis lian rondan vizaĝon kaj li ruĝetiĝis ĝis siaj arĝentaj harradikoj.

Li ekkonis siajn geamikojn, sed li havis tempon jam nur por unu demando:

Ĉu via adreso estas la malnova? – kaj post ilia jesa respondo ili jam malaperis el la vido de unu de la alia.

Post kelkaj tagoj libropaketo alvenis. En ĝi estis la du lastaj libroj de Gabrielo. Unu estis dediĉita al Karlo, la alian li dediĉis al Elinjo jam en ties antaŭparolo. La titolo de ĉi libro estis: La Suno, Luno kaj Steloj. Ĝi estis romano, kian li ĝis tiam neniam verkis. Biografia romano, en kiu li priskribis sian propran vivon. Ĉion tiel, kiel tio fluis antaŭ kaj post la renkonto de Elinjo kaj Karlo:

Li ekvidis la mondon, kiel unuanaskito. Lia patrino mortis pro puerpera febro. Por anstataŭigi ŝin, la patro ankoraŭ dufoje edziĝis, (ĉar ankaŭ la dua edzino baldaŭ mortis), tiel tamen feliĉe li sukcesis pleneduki la filon. Gabrielo edziĝis frue. Li prenis al si germandevenan dezirindan blondan belulinon. Ili havis tri belajn filojn. Ĉiuj tri finis universitaton, sekvante la patran modelon, por la ĝojo de la gepatroj.

Poste Gabrielo sendis ilin unu post alia por studvojaĝi eksterlanden, preskaŭ samtempe. La ĝojo de la gepatroj ne longdaŭris. La filoj unu post la alia suferis akcidenton dum siaj eksterlandaj vojaĝoj. Ĉiuj tri ripozas en fremda tero. Lia edzino lin kulpigis pro la morto de la filoj – dirante, ke ilia patro mem sendis ilin en morton. Li suferis nervokolapson, longe restadis en nervo-sanatorio. Reveninte hejmen, bonodora letereto atendis lin. La edzino skribis, ke ŝi reiris en Germanion, ĉar ŝi jam ne povas kunvivi kun sia edzo. Gabrielo vane sendis revokan leteron al ŝi, respondo ne venis, li ne povis atingi ŝin. Lia edzino forlasis lin, sed lasis ĉe li ŝian nemovkapablan patrinon, kiun li, la bofilo devis flegi, nutri, prizorgi. Li povis nek disedziĝi pro nescio, kie estas la edzino. Krome, la bopatrinon li ne povis flegigi de alia edzino. Tiutempe li renkontis Karlon kaj Elizabetan.

Kiam evidentiĝis al li la amo de Elizabeta, li tute konfuziĝis. Unue li fieris pro la amo de tiu purakorulino. Sed pripensinda estis ankaŭ la situacio de lia amiko Karlo. Li ne havis rajton detrui la belan geedzan interrilaton de siaj geamikoj, kvankam li estis ĝisorele enamiĝnta en Elinjon. Inter liaj baraktadoj, neatendite realvenis lia edzino. Ŝi diris, ke ŝi malsanas kaj volas vivi hejme ĝismorte. Ŝi petis la edzon reakcepti ŝin en sian favoron.

Jen tiam li interrompis la kontakton kun la geedzoj, ĉar li, perlo de verkistoj ne povis trovi alian solvon por la ordigo de sia vivo. La edzino: la belega Hilde estis operaciita pro suspekto de mamkancero. La operacio sukcesis, kaj ŝi povis entombigi sian paralizitan patrinon post dek kvin jaroj. Post novaj kvin jaroj, ankaŭ ŝi mortis. Post morto de liaj bopatrino kaj edzino, translokiĝis al li la tria edzino de lia patro, por ke neniu el inter ili vivu sola. La jam multjara virino instigis lin verki la historion de sia peripetita vivo. Gabrielo dediĉis ĉi sian verkon al sia plejamato: al Elizabeta:

– Mi dediĉas ĉi mian verkon al vi, Elinjo – skribis li en la antaŭparolo –, kiu estis por mi la Suno, Luno kaj Steloj, brillumigantaj mian ĉielon konsolante min ĉiutempe.

Jam mallumo regis en la ĉambro, kiam Elinjo finis la legadon.

Malrapide ŝi fermis la libron, rekliniĝis en la fotelo. Ŝi pensis pri Gabrielo. Kiam Karlo envenis kaj lumigis la ĉambron, ŝi donis la libron en liajn manojn, por ke ankaŭ li ekkonu ĝin. Post ĝia lego ili jam sciis, kion ili ĝis tiam nur sentis, ke Gabrielo estis ilia unika vera amiko, kiun ili neniam forgesos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.