La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Sinjoro Herman, Ottó Kaj La Praa Popola Fiŝkaptado

En Miskolc-Lillafüred estas trovebla la somerdomo de Herman, Ottó (Ot:o: herman) la grandsignifa poliscienculo de la 19. jarcenta Hungario.

Li iniciatis la ekirigon de esploradoj pri la prahomo, sur la monto Avas (avaŝ), en urbo Miskolc (Miŝkolc), kaj malkovrojn de la grotoj en la montaro Bükk. Unu el liaj verkoj temas pri praa fiŝkapta metodo de Hungaroj. Pri tiu metodo mi vidis de li verkitan libron en iu vitra ŝranko de lia somerdometo. La konstruaĵo estas nomata Peleház/

Domo de Avelgliro. La avelgliroj, grandaj gliroj estas plus-minuse samgrandaj bestetoj kaj similaj al sciuroj, sed ili ne havas flagrantajn vostetojn kiel la sciuroj. La avelgliroj havas grizan koloron, ili estas viglaj bestetoj. Pere de brilantaj okuletoj, gajecoj ili ridetigas la rigardantojn. Ĉi besteto ŝatas vintrumi ĉefe sur partoj de subtegmentoj de arbaro-proksimaj konstruaĵoj. Kiam la poliscienculo ekspertis ties subtegmentan ĉeeston en lia domo, tiam ricevis la somerdomo la nomon: Alvelgirla-domo.

La de li verkita, de mi jam menciita libro – ĉe la enaj ilustraĵoj – malfermite kuŝis en la vitroŝranko. La ilustraĵoj desegnitaj mem de la aŭtoro, montris la metodon de la praa popola fiŝkaptado, kiam multuloj kolektis fiŝojn. Apud la priskribo tiuj bildoj faris tute klara la manieron.

Dum mia unu semajna restado en la kroatia urbo Split, foje mi iris al la marbordo je la matena kvara horo, ĉar mi scivolis pri la tiamaj matenaj koloroj de la maro kaj ĉielo. Tiuj same tiaj estis, kiaj estas videblaj sur pentraĵoj de la pentroartisto Csontváry Kosztka, Tivadar.

Neforgeseblaj estis ili. (Teodoro Ĉontva:ri Kostka, estis vera artisto de la koloroj.)

Mi staris sur la marbordo en proksimeco de la motelo ene kun la niagrupa tranoktejo.

Subite motoraj boatoj startis de la bordo kaj rapidis surmare al la foro. Mi rigardeblis kiel oni deĵetis fiŝkaptistajn retojn eksteren de la boatoj. La retoj estis ekipitaj per koloraj konkoj kiel pezaĵoj kaj tiuj povis servi ankaŭ kiel erarigiloj al la fiŝoj. Tiun agon ili ripetis kelkfoje. De la lasta loko ili revenis al loko de la unua reto. Kaj tiam en la ŝipetoj sidantoj ekstaris. La boato-motoroj lasis murmuron.

Oni per dikaj bastonoj komencis forte batadi la mar-akvon suprenmalsupren.

Per tiuj movoj pelis ili la fiŝojn en la retojn.

Kiam ili kuntiris la deĵetitajn retojn, tiuj havis bonegan kaptaĵon. La retoj tute plenaj estis per arĝente brilaj belaj grandaj fiŝoj.

Tiu fiŝkaptada maniero estis identa al tiu, kiun, s-ro Herman, Ottó la poliscienculo priskribis kiel praan fiŝkaptistan metodon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.