La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La skribilujo

Ekde mezo de aŭgusto malfacila estas trovi tempon kiam malplenas la paperbutikoj miaurbe. Tiam aĉetadas la homoj la diversajn varojn al la nova studjara komenco. Mi serĉis la vendejon de paperaĵoj ĉirkaŭ tagmezo, kaj mi sukcesis eltrovi, ke ne estu tiam tie multaj homoj. Do feliĉe mi evitis la tiean tumulton.

Mi libere serĉadis inter la leterpaperoj kun kovertoj, por trovi la sopiratan, kio multe similas al la iamaj leterpaperoj ricevitaj de sinjoro Michal Kucin, la eksa sekretario de la Orienta-slovakia Esperanto-Klubo en Koŝice. Li donacis al mia ĉiu naskiĝtago stokon da interesaj kaj belegaj leterpaperoj kun kovertoj. Ilin mi uzis skribi leteron al li kaj liaj familianoj krome al miaj aliaj elstaraj geamikoj en Esperantio.

Dum mia serĉado preskaŭ eksplodis en la butikon blonda knabeto kun lia simile blonda patrinjo. Ili serĉadis inter la varoj kaj poste aĉetis ĉion necesan al komenco de la unua klasa studjaro en la bazlernejo. La patrino portis la varojn al la kaso por pagi, kiam la vendejan montrofenestron dume rigardanta knabeto ekkris:

– Panjo! Tiun skribilujon en la montrofenestro mi tre ŝatus havi! Ĝi okulumis sur min! Aĉetu ankaŭ ĝin!

La panjo surprizite turnis sin al la fileto, kaj notis:

– Ne parolu stultaĵon! La skribilujoj ne kutimas okulsigni!

– Panjo, vere ne la skribilujo palpebrumis sur min, sed tiu knabo kiu pentrita estas sur ĝia malsupro. Mi tre ŝatus havi ankaŭ tiun skribilujon, aĉetu al mi, mi petas.

La patrino aliris la montrofenestron de la butiko por rigardi, pri kio parolas la infano. Poste klarige turnis sin al ŝia fileto:

– Mi bedaŭras, sed ni ne povas jam aĉeti ankaŭ ĝin, ĉar ĉi varoj multe plie kostis ol mi kalkulis. Vi ricevos la skribilujon de via frato Ludoviko.

– Sed, panjo, la skribilujo de Ludoviĉjo estas el plastiko farita kaj jam ŝiriĝis. Ĉi estas el ligno, ĝi estos bona pli longan tempon.

– Ne eblas, mi ne havas tiom multe da mono – diris la panjo, poste ŝi daŭrigis: ni devas aĉeti vindotukojn al via frateto Emeriĉjo, ni ne povos aĉeti ĉi skribilujon – diris kaj inklinis foriri. Sed la infano kun larmoplenaj okuloj petegi komencis: – ni devas aĉeti vindotukojn al via frateto Emeriko, ni ne povos aĉeti la ujon de skribiloj – diris kaj inklinis foriĝi. Sed la infano kun larmoplenaj okuloj petegi komencis:

– Panjo, se vi metus mian infanĝardenan viŝtukon kiel vindotukon sub mian frateton, ĝin vi devas nur lavi, ĝi povos esti uzebla pli longdaŭre ol la papera vindotuko. Mi ege ŝatus la skribilujon! Panjo, mi petas! La panjo malgaje, tamen strikte turnis sin neante al la knabeto.

– Ne eblas. Mi diris jam.

– Sed panjo, por ke vi tamen aĉetu ĝin kio devus okazi? Ĉu mirakloj ne ekzistas jam? Ĉu mirakloj okazas nur en la fabeloj?

– Aŭdinte ĉi parolon, ekbedaŭre la infanon alparolis ilin la kasistino:

– Se la vendejo malaltigus ties prezon – sinjorino – ĉu vi aĉetus ĝin?

La patrino de infano mire rigardis la kasistinon. Al la okazintaĵo ekatentis la estro de la paper-vendejo kaj turnis sin al la aĉetantoj:

– Kiom vi povus pagi pro la varo? Ĉu duonon de la prezo vi povus?

– La sinjorino surpriziĝis, poste tamen neis, sed dume denove alparolis ŝin la estro de vendejo:

– Sinjorino la de vi aĉetitaj varoj, estas fiksitaj prezaj, sed prezon de la skribilujo, mi povas mildigi. Nu, ĉu pro la duona prezo vi povus aĉeti ĝin al via infano, por ke la unuajn paŝojn je lia lerneja komenco li faru ne per amara seniluziiĝo? Ja li havos multe dum lia vivo! Vi scias pri tio! La virino forte pensadis, luktis kun si mem, poste tamen cedis:

– Bone, la duonprezon mi povas pagi, sed ne plu. Bonvolu transpreni la prezon – diris kaj transdonis la monon. La vendejestro elprenis de la montrofenestro la skribilujon kaj en etsaketon metante ĝin transdonis al la blonda knabeto:

– Prenu kaj portu karuleto ĉi skribilujon! Portu ĝi feliĉon al vi!

La infaneto ruĝe pro la ĝojo dankis la ujon de skribiloj kaj foririnte promesis tre bone lerni en la lernejo por danki sufiĉe la bonvolon. Poste ili adiaŭis kaj foriris. La butiko malpleniĝis.

Post ilia foriro la vendejo estro portis al la kaso sian monujon kaj pagis la mankantan monon al la plena kosto de la skribilujo. Dorson turniĝante rimarkis la vendeja estro, ke mi ĉeestis la okazintaĵojn. Li klarige almetis:

Mi ne rajtis prezon moderigi, sed mi volis helpi. Mirakloj bezonatis ĉiam. Necesis montri ankaŭ nun, ke ili vidu: mirakloj povas okazi ankaŭ nun en la reala mondo, ne nur en la fabeloj, nur oni devas forte kredi ilin. Povas esti, ke iam ĵus li fortigos la kredon, li transdonos miraklon al aliuloj, kiel mi pludonis nun la miraklon iam donacitan de iu nekonatulo por mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.