La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La geedzoj, pace, ĝoje vivis, ame helpante unu la alian. Ili havis la samajn ŝatokupojn: kreskigis florojn en sia ĝardeneto por la hejmatablaj florvazoj kaj sur la tombojn de siaj estintaj geamatoj. Ekskursante ili ĝuis la belajn pejzaĝojn, sed jam ne grimpis al la montosuproj, por rigardi de tie malsupren al la lirlanta rivereto, zonita per urtikarejo. Sur la lagbordapuda kampo ili ankoraŭ kolektis sovaĝajn florojn, sed jam ne ŝiris la pli fortatigajn florojn por ornamado de sia loĝejo. Ili faris mallongajn promenojn, kaj ŝatis sidadi sur la benkoj de floraj parkoj.
Tiam ili ridete rigardis la etulojn, kiel ili pilkludas, lernas bicikli. Foje, la edzino Elizabeta petis sian Karlon, ke ili vizitu la bestaron en la montosupra bestĝardeno. Apud la tien kondukanta vojo iam funkciis spirorgana rehabilita sanatorio, kies flegito ankaŭ ŝi estis, kiam oni provis mildigi ŝiajn astmajn suferojn. La promenado estis agrabla tienreen tra la varmeta pinarbaro.
Hejmenveninte, surprizite ili vidis, ke ili havas poŝtaĵon. Jam delonge ili ne ricevis leteron. Sinjorino Elizabeta surmetis la okulvitrojn por vidi, de kie venis la koverto. Sur ĝi ne estis notita la nomo de la sendinto. Sed, laŭ la adresmaniero ŝi tuj sciis, kiu sendis la leteron. Ŝia koro forte ekbatis kaj pli rapide batadis plu. La malfermitan koverton ŝi transdonis al sia edzo Karlo. Li legu unue: kial, kaj kion skribis ties sendinto. Jam vesperiĝa mallumo regis en la ĉambro. Ili devis fari lumon. Karlo, ne leginte la leteron, redonis ĝin al Elizabeta. Legu ĝin ŝi, poste rakontu pri la enhavo. Li jam ne rememoris pri la sendinto.
– Kiu skribis, kiu li estas, kial li skribis? – demandis li per laca scivolo.
– Nia amiko: Gabrielo, la ĵurnalisto! – diris edzino Elizabeta. Li ŝatus revidi nin, venus viziti nin, se ankaǔ ni ŝatus renkontiĝi kun li – pepis sinjorino Elinjo.
– Jes, jes – diris la edzo. – Venu li. Delonge jam ni renkontis neniun.
Kiom da tempo pasis depost nia lasta renkontiĝo? Ho, ĉu 10 jaroj, aǔ eble iom pli? Sekvatage Karlo enpoŝtigis sian respondon: venu Gabrielo, ili atendos lin ĉe la trajno.
Alvenis la antaǔlasta tago. Elizabeta kuiris, bakis dum la tuta tago.
Karlo menciis: ŝi tiel prepariĝas al la gastoakcepto, kiel oni kutimas antaǔ geedziĝaj festenoj. Elinjo jam tre laciĝis ĉirkaŭ vespero. Ŝi baldaŭ enlitiĝis. Antaŭ ekdormo ili babiladis iom. Karlo rakontis, kiome li admiris Elinjon kaj Gabrielon, kiam ili sidante unu apud la alia legis iun tiutempe aperintan romanon de Gabrielo. Ili sidis sur la arbarrando tuj super la ŝtonminejo, kaj ĝuste sub ilia loko faŭkis la buŝo de la minejkavo. Ili sidis kaj ofte ridis kune, kiam sekvis iu pli interesa parto de la enlibra historio.
– Vi ambaŭ estis tre obstinaj kaj tamen tre bone komprenis unu la alian – rimarkis pripensade Karlo.
– Nu, tiu kompreno ne estis tute kompleta – respondis Elizabeta.
– Jes, dank’ al Dio, ĉar vi restis mia adorata edzino.
– Ankaŭ mi treege amas vin, mia Karlo – certigis lin Elizabeta. Kaj ili ame interbrakumis sin. Poste Karlo enlitigis la foto-albumon, por rigardi, kiel aspektis Gabrielo lastafoje. Alvenis la sekva tago, la lasta tago, la granda tago, la tago de reveno de ilia malnova, perdita sed reatendata amiko. La unuaj sunradioj salutis humidan matenon. Karlo vekiĝis malfrumatene.
– Ho, mia karulino estas ankoraǔ laca, ŝi ankoraǔ dormas ankaŭ nun – pensis li. Survestis sian negliĝon, poste mallaǔte, por ne veki Elinjon, la karulinon, li eliris en la kuirejon. Sur pleto li prezentis la matenmanĝon al sia edzino, sed ŝi movis sin nek al la agrabla odoro de la freŝe kuirita kafo. Do Karlo demetis la pleton, kaj por veki li kisetis la vangon de sia edzino. Malvarmaj estis ŝiaj vangoj, kolo kaj manoj. Li eksentis teruron, ekploris. Li volis kune matenmanĝi kun sia edzino, sed nun, li ne povis engluti eĉ unu peceton. Li plenvestis sin, kaj kuris al la kuracisto. Kiam li hejmenvenis kun li, antaŭ la pordego lin jam atendis Gabrielo. Mirante ke la geedzoj ne atendas lin ĉe la trajno, li iris rekte al ili. Tie atendis lin nova surprizo: al la sonorigado, frapado sur la pordo nur hundbojado respondis, venis neniu malfermi la dompordon. Li atendis iom, kaj kiam iu najbaro informis lin, ke Karlo antaŭ nelonge forkuris ien, Gabrielo konjektis ion malbonan. Ĉu eble unu el ili malsaniĝis? Li planis iom ankoraŭ atendi, kaj se Karlo baldaŭ ne revenos, li postlasos mallongan mesaĝon, kaj foriros hejmen. Li ne devis longe atendi, baldaŭ venis Karlo kun la kuracisto. Karlo kaj Gabrielo samtempe ricevis la kuracistan konstaton pri la morto de Elinjo. Kiam la kuracisto foriris, kaj oni forportis Elizabeton, la du viroj restis solaj. Ili interparoladis pri diversaĵoj, strangaĵoj de la vivo.
– Ĉu vi bonvolus rakonti al mi, kiam vi konsciiĝis, ke vi kaj Elinjo amas unu la alian? – direktis Karlo la demandon al Gabrielo, interrompante refojan silenton.
– Ho, ĉu vi sciis? – demandis nun Gabrielo.
– Jes, mi devis nur rigardi vin kaj ŝin, kaj ĉio evidentiĝis. Nu, kiam tio okazis? – demandis Gabrielon urĝige Karlo.
– Unue mi spertis nur la signojn de la pliiĝanta simpatio. Poste sekvis la donacita fingroringo. Mi sentis, ke pro la gesto mi devas porti ĝin. Ĉu vi vidas? Ankaŭ nun mi havas kaj portos ĝin ĝismorte.
– Sed la konsciiĝo de la plena certeco ekregis min en tiu Kristnasko, kiun foje mi pasigis ĉe vi. Al vi mi alvenis la dudektrian de decembro, ĉar vi promesis neĝglitadon, vintrajn ĝojojn. Delonge ne havante jam tiujn ĝuojn mi ne povis rifuzi, mi akceptis la inviton. Kiam mi alvenis, vi hakis lignon, pecigante ĝin al fajrobruligado en fajenca kahelforno, ĉar la pli maldikajn pecojn pli frue kaptas la fajro, ol la dikajn. Kontraŭ via protesto mi helpis vin en tiu laboro. Unue ni dissegis la pli grandajn trunkojn en ŝtipojn. Poste ni dishakis ilin en maldikajn pecojn. Pro la nekutima laboro al mi fariĝis varmege, sur mia ruĝa kolo reliefiĝis la vejnoj. Elinjo vane invitadis nin enen, ni daŭre plu segis, hakis la lignon. Neatendite ŝi aperis kun du skarpoj. Ŝi donis unu al vi, la alian vindis ĉirkaŭ mian kolon kaŝante unu ĝian finon sub mian ĉemizon de mia malbutonumiĝinta ĉemizo. Kaj tiam mi eksentis la scivolon en ŝia rigardo: ĝis kie vi estas ruĝa?
Tiu rigardo kaj la fingra tuŝo sur mia haŭto perturbis mian ĝistiaman trankvilon, mi ektremis. Mi ne povis daŭrigi la hakadon. Mia hakilo deglitiĝis el mia mano, kaj pikiĝis ĝia akro ĝuste apud mia dekstra piedo en la teron. Ni ĝojis, ke mi – pro mia nelerteco – ne detranĉis mian piedfingron. Tiam ni finis la hakadon dirante, ke ni devas lasi laboron ankaŭ por la nova jaro.
Post kiam ni duŝis kaj transvestis nin, sekvis la vespermanĝo: granda telero da ŝafkazeaj patkukoj kun multa laktokremo supre, kaj garnaĵo el frititaj lardopecoj, poste kuna sorbado de bona vino. Post la bongustega vespermanĝo ni kartludis, babiladis longe. Noktomezon batis jam la murhorloĝo, kiam ni decidis iri dormi. Tranoktejon mi ricevis en la ĉambro kun lignoskulptita meblaro de la domo. Tri infankapoj ornamis la kapotabulon de mia lito. Rigardante ilin mi ekmemoris miajn filojn kaj tre malgajiĝis. Sed Elinjo ordigis mian liton tiel ame, kvazaŭ karesante: molskuante mian kusenon kaj plumkovrilon, ke forgesinte miajn filojn mi ne povis omaĝi per sufiĉa admiro kaj dankemo pro ŝia ama zorgado pri mi. Ŝia kliniĝadanta korpo estis belega kaj dezirekscita. Ŝia pantalonita korpo figuris koron sub la zono.
– Ho, se ĉi tiu koro povus esti la mia – sopiris mi sekrete en mi, sed poste tuj mi ekhontis pro mia penso. Mi baldaŭ ekdormis kaj dormis kiel iu, kies dormon anĝeloj gardas. La dudekkvaran, kiam mi vekiĝis, ĉiuj estis jam plenvestitaj. Vi, Karlo ellitiĝis la plej frue kaj finis la lignohakadon. Baldaŭ poste Elinjo surtabligis la matenmanĝon: sekvinberan ĉokoladan bovlokukon kun varma lakto. Poste ni iris sledi sur la ne prikonstruitan montoflankon, situantan malantaŭ via domo.
La ĉielo bluis, la suno brilis, sed la aero akris. Du kontraŭ unu – ni ludis la neĝbulo-maĉon. Tutegalis, kiam kiuj estis pare, – vi kun Elinjo aŭ ni la du viroj, – la rezulto estis ĉiam nedecidita kaj multaj ridegoj. Ho, kia estis ŝia rido! Ŝi havis admirindan sonoran ridon. Poste ni viroj ornamis la kristarbon, dume via edzino kuiris. La abio jam brilis, glimis meze de la antaŭĉambro, kiam vi ŝaltis la gramafonon. Vi dancis unuaj. Estis ĝojo, rigardi vin. Vi estis sperta dancista paro. Rigardante vin mi denove eksopiris:
– Ho, se ankaŭ mi povus ĉirkaŭpreni la talion de Elinjo. Ho, se ankaŭ mi povus brakumi ŝin, almenaŭ unufoje en mia vivo! Mia sonĝo ne ĉesis senplenume. Vi ŝanĝis la diskon kaj demandis min: ĉu mi ne daŭrigus la dancadon kun via edzino, ĉar vi havas nepran taskon aliloke en la domo, kiun vi devas fari ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo. Ne sciante, kiu muziko sekvos, ŝi staris antaŭ mi kvazaŭ sekvus tango. Mi direktis ŝin tuŝante ŝian dorsomezon anstataŭ la talio, ke ŝi ne povu foriĝi de mi dum la ĉardaŝaj turniĝadoj. Eksentante la tremon de ŝia korpo, mi sentis tian senliman feliĉon, ke mi eĉ unu vorton ne povis eldiri. Ankaŭ ŝi silentis. Ruĝigante pro varmo ni ambaŭ dancis ĉi sangoekscitan hungaran dancon. Mi sentis tiam grandan dankemon al vi, ĉar vi donis al mi ĉi sekretan feliĉon. Vi volis, ke ankaŭ ni dancu kune.
– La feliĉon vi ambaŭ elmeritis kaj krome ni ne povas antaŭvidi la estonton – intermetis Karlo – ĉi via dancado estis mia donaco al vi du.
Post ioma silento Gabrielo daŭrigis sian konfeson.
– Vi revenis, la ĉardaŝ-muziko finiĝis, kaj ni sidiĝis por tagmanĝi.
Dum via foresto vi fermis la lignajn fenestrotabulojn de la ĉambro kun skulptita meblaro. Ili restis malfermitaj nur tiom, ke tra la aperturoj povu trafiltriĝi la ekstera lumo en malvastaj strioj. La lustro-kandeloj brulis, ŝirmataj per marverda vitra kloŝo. Sur la tablo odoradis la altŝaŭma bonodora vinsupo de Elinjo. Vi, la ceremonio-majstro tute ravis min. Karlo, tiun vian talenton mi ne konis ĝis tiam.
La enfiltriĝanta ekstera lumo efikis, kvazaŭ la betleĥema stellumo falus sur nin. La sekva plado estis la majeste gustanta fandita fromaĝo.
Kaj kiam samtempe kun Elinjo mi metis mian forkon kun la frititaj bulkopecetoj en la fonduon, niaj tremantaj manoj intertuŝiĝis por kelkaj sekundoj. Tiam ni du, kaj vi la tria samtempe kliniĝis super la fonduan pladon, por enspiri la majestan fromaĝodoron kaj kaŝi la briladon de niaj pro emocioj larmorosaj okuloj. Ankoraŭ nun mi pensas: ni estis la tri paŝtistoj, kiujn la betleĥema stelo gvidis tiam tien, ke ni povu ekkoni tiun ĉi por ni ne refojigeblan miraklon de la Kristnasko.
Sed, per tio ankaŭ ĉesis la miraklo. Eksonoris mia poŝtelefono.
Flegistino de mia bopatrino telefonis, ke abrupte malboniĝis la sanstato de mia bopatrino, ŝi devis enhospitaligi ŝin, do mi iru hejmen, tuj kiam eblas. Samvespere mi hejmenveturis, sed ĉi tiu admirinda Kristnasko estis jam mia. Kaj ĉio estis tiom belega, ke ĉi tiun feliĉon mi volis dividi ĝis nun kun neniu. Ĉu vi vidas? Ne nur malfeliĉulo silentas, povas muti ankaŭ feliĉulo. Ĝuste pro via stelo mi decidis forlasi nian belan amikan interligon. Doloris, tre doloris, sed mi ne povis forpreni de vi Elinjon.
Sed nun, kiam mortis ankaŭ la tria edzino de mia patro, kaj mi restis tute sola, denove tiu stelo gvidis min ĉi tien.
– Jes, la vivo estas ne antaŭkalkulebla – aldonis nun Karlo. Tiam vi forlasis nin, nun Elizabeta. Vi renkontis unu la alian nur por mallonga tera tempo. Sed, al vi Gabtrielo, mi povas danki, ke la anima sufero de Elinjo malrapide forpasis, kaj ŝi estis por mi la plej bela donaco de mia vivo.
– Ankaŭ vi estis tio por ŝi – diris Gabrielo konsolante Karlon. – Mi scias pri tio, foje ŝi skribis al mi prie.
– Jes, ni tre amis, komprenis unu la alian kaj ankaŭ vin, Gabrielo. Se vi volas, venu ankaŭ alifoje – vokis Karlo Gabrielon.
Adiaǔante larmo ekbrilis en la okuloj de Gabrielo, ĉar li rememoris la fotoalbumon, kie lian foton rigardis lastfoje Elizabeta. Baldaǔ alvenis la tago de la entombiga ceremonio. Aro da homoj staris ĉirkaǔ la tombo. Alvenis foraj gekuzoj, estintaj malnovaj gekolegoj, najbaroj, membroj de la kluboj de montogrimpantoj kaj esperantistoj kaj multaj aliaj homoj, kiuj konis, amis ŝin. La pastro longe parolis pri la bonkoreco de la mortinto. La tombejservistoj komencis porti la florojn sur la tombon.Ĉiuj estis nigre vestitaj, escepte Gabrielon. Li estis vestita en tiu vesto, kiun Elinjo foje laǔdis: li surhavis tiam kaj ankaǔ nun kolombogrizan kompleton kun malhelblua ĉemizo, arĝentgriza silka kravato, grizaj ŝuoj.
La ĥoro jam kantis la lastan psalmon, kiam de ie alflugis buntpluma birdeto kaj haltis sur la tomboŝtono, por ripozi. Ĉiuj okuloj observis la birdeton. La larmoj sekiĝis, la homoj ekridetis en si mem. La birdeto, sufiĉe ripozinte, elpikis petalon el iu blanka rozo de la florkrono, portita de Gabrielo, kaj baldaǔ forflugis.
Ĉiuj miris pri la okazintaĵo. Sed nur al Gabrielo konsciiĝis, ke la birdeto forportis nun la lastan memoraĵon de lia malfrua kaj entombigita amo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.