La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Rozbukedo

Post mia bonsukcesa Esztergom urba baleto, mi superiris al domo de hungara poeto Mihaelo Babits. Tiu domo staris sur vitmonteto. Sur la dommuro ekstere mi rigardis la subskribojn, mansignojn de tiuj diversaj hungaraj poetoj, verkistoj, aktoroj, kiuj gastoj estis tie iam.

Dum mia reeniro, en la aŭgusta varmego mi decidis: mi serĉos Esztergom - urbajn geesperantistojn, sed almenaŭ unu esperantiston el inter ili. Mi eniris en la plej proksiman Kultur-domon kaj demandadis pri esperantistoj. La purigistino akompanis min al la de ŝi konata unu sola esperantisto, al la direktoro. Mi prezentis min. Esperantlingve diris mi, kial mi serĉas lin.

La direktoron tre ĝojigis mia tiea vizito. Longe ni paroladis kontraŭ tio, ke liaj laborhoroj jam delonge finiĝis. Poste, li invitis min al la sekvontan vesperon en lian familian hejmon por vespermanĝo. Li certigis min: lia edzino estas tre bona dommastrino, karega virino. Mi certe bonsentos ĉe ili. Mi akceptis la inviton.

Alitage matene ĉe la ripozŝipo sur la bordo starante mi atentis la vid’ al vidan bordon de la slovakia urbo Párkányos. La super danubakvo trafluginta koltintila voĉo /similis al tio/ anoncis, ke la pramo tuj ekiros. Post kelkaj minutoj mi rigardeblis la naĝantan akvan veturilon. Poste, mi finlegis: „Ĉe Danubo” titolan poemon de Attila József hungara poeto. Mi legis jam pli frue ĝin, ĉiam plaĉis al mi. Post la tagmanĝo mi subite ekdormis, ankaŭ sonĝis.

En mia sonĝo viviĝis la historio de la legita poemo. Sed, ne tiel finiĝis, ĉar mia imago pluteksis, komplikis la agadon.

Mi sonĝis pri tio, ke mi staris apud la ripozŝipo sur la danubbordo, kiam du junfraŭloj venis tien. Ili komencis serĉadi platajn, maldikajn, rondformajn danubajn ŝtonetojn, poste komencis ludi per tiuj la tn: „ŝtonsaltigadon” sur la akvosurfaco.

Antaŭ longa tempo mi aŭdis klarigon koncerne la ludon. La praaj hungaroj en la 9-a jarcento tiel depafis liajn sagojn, ke ili kaŝirante sur la akvonivelo trafis, morton portante por la sovaĝanasoj. Tiuj sagoj tiel trafis, ke la sovaĝbirdojn atingis tuj sub la akvosurfaco. Dume la sagoj tuŝis la akvon je rompita tempo de unu momento, kaj rondojn faris sur la surfaco je ĉiu tuŝo.

La du junuloj per la plataj, rondaj ŝtonetoj same glitĵetadis. Fine la ŝtoneto subakviĝis en la lasta rondo sur la akvo. La ludo bezonis sperton, multon da lerteco.

Sed, subite aperis tie belvizaĝa, juna viro, kiu petis la du jam konatajn junulojn, lasu lin por ekprovi la ludon. Je ilia permeso ankaŭ li prenis desur la tero ŝtonetojn. La unua ĵeto ne sukcesis, sed la pluraj jam jes. Li estis tre lerta ludanto. Post la tria ĵeto li rigardis sur min, kvazaŭ atendus mian laŭdon. Mi preskaŭ diris jam ion, kiam subite vekiĝis. Sub mi la ŝipon luligis la ondoj de Danubo.

Mi rimarkis, baldaŭ mi devos ekiri al geedzoj Kovács, partopreni la proponitan vespermanĝon.

Mi aĉetis bukedon da gladiolo por la dommastrino kaj mi sonoris ĉe pordo de la ricevitadresa domo.

Kiam la dommastrino min enkondukis en la domon, ĉiu rigardo suriĝis min. Pro tiuj rigardoj mi sentis min kiel interesa skarabo, aŭ fantomo. Sed miaj gastigantoj dum la tuta vespero tre agrable kondutis, bonega societo estis ili por mi. La dommastro samideano Paŭlo Kovács prezentis al mi liajn du amikojn. La unua estis: direktoro de la urba muzeo, la alia estis direktoro de biblioteko. La lasta sinjoro preskaŭ ĝis fino de la vespero iĝis mia amuziganto, bonkunulo, kiu multe demandadis min pri mia vivo, pri miaj gepatroj, kaj ĉu mi vojaĝis iam en Ameriko? Mi diris, ke mi ne havas parencojn tie, kaj tiun landon viziti tro multekosta estus por mi. Do, mi neniam faris viziton en landojn trans la „granda maro.” Mia novkunulo estis tre agrabla tamen unupiedulo, kiu perdis lian piedon foje en akcidento.

Li uzis lambastonon por trafiki. Post la vespero mi adiaŭis de la societo. Mia novkunulo ne lasis min iri sola, hejmenakompanis ĝis la ripozejo mia.

Dum tiu vespero ĉio estis bona, agrabla. Tamen, mi estis embarasita, ĉar mia kara novkunulo la sama viro estis, kiun mi vidis en mia sonĝo, sed tiam li havis du piedojn.

Alitage mi iris adiaŭi de mia samideano. Post nia renkontiĝo li proponis al mi Danub-bordan promenadejan promenadon. Li ekzamenigis min, ekzercigis kun mi la: –ig, iĝ, –anta, –inta, –onta, –ata, –ita, –ota gramatikaĵojn.

Finfine, li kontenta estis per miaj gramatikaj scioj. Subite demandon faris al mi: ĉu mi ŝatus ekscii la vivhistorion de lia unupieda amiko? Je mia jesa respondo li komencis la historion rakonti.

Lia amiko junviro estis, kiam enamis simile junan, belan, plaĉan fraŭlinon, kiu devena estis el riĉa familio. Li plurfoje petis ŝin geedziĝi kun li. La fraŭlino ne regalis lin per promesoj, sed tamen ŝi ridegis kaj ridegis kokete. La viro ne serĉis alian fraŭlinon, ĉar li amegis ŝin.

La familio de la amatita junulino estis katolikreligia jam ekde multegaj jaroj. Ili estis konformaj unu al la alia, ĉar ankaŭ la viro estis samreligia. Do, li tre deziris jam la jesan respondon al la geedziĝo. Sed, tion li ne ricevis, vane pasis la tempo. Intertempe komencis flugi inter la homoj maltrankviligaj famoj pri Germaniaj judekzekutoj, perfortaĵoj, brutalaĵoj. La junfraŭlino komencis timegi pro tiuj. Fine ŝi konfesis la sekreton kune kun sia timego. Pro tio timas ŝi, ke eble ankaŭ en Esztergom eblus tia ekzekutado /ne nur en Germanio./ kaj tiam oni reenrigardos al juda deveno de ŝia familio. Tiam eblus, ke oni ankaŭ ŝiajn familianojn persekutos. La viro trankviligis, kel li tion ne povas imagi. Sed, daŭre timiĝis ŝi. Poste la junulino ankaŭ tion diris al la junulo: se li promesas ke fuĝigos ŝin en Amerikon, ili geedziĝeblos. La junulo tre ekĝojis. La geedziĝo ekokazis kaj ili en Amerikon iris al nuptovojaĝo. Sed, ĝojo de la viro ne estis longdaŭra. En Ameriko, kie la junedzino sentis sin jam en sekureco, ŝi disedziĝis de sia edzo. La juna malgaja eksedzo revenis en Eŭropon. Pro akcidento li perdis piedon.

Poste li revenis en urbon Esztergom. Ekde tiam li vivas sola.

Antaŭ mia ekapero en Esztergom, la amikoj renkontiĝis. Tiam tion diris la unupiedulo al lia amiko, ke nur unufojon en lia vivo li ŝatus vidi lian eksedzinon, kel li povu fini en si mem historion de lia amoro.

Li donus ion ajn por tiu renkontiĝo.

Kaj tiam alvenis mi en la urbon, kaj ankaŭ en lian vivon. Mi estis la tuta similulino de lia eksedzino. Ankaŭ mia voĉsono, parolmaniero, movado, figuro, ideoj pri la mondo do en mia tuta homeco estis mi la kopio de la eksedzino. Sed, la amikoj en domo de miaj gastigantoj povis konvinkiĝi, ke nek miaj gepatroj, parencoj, nek mi neniam havis ian ajn kontakton kun la estinta edzino, aŭ kun ŝiaj familianoj. Inter ni la grandskala simileco por ili estis preskaŭ horora, timiga.

Post la fino de la historio mi demandis de mia novsamideano: kielmaniere ekkonis lia amiko la pli postan sian edzinon? Lia respondo ankaŭ min ektremetigis.

La junvirino tute tiam deŝipiĝis sur la danubbordon, kiam la junviro glitĵetadis apud la ŝipo. La bela juna virino laŭdis lian lertecon…

Strange, sed tute tiel okazis ilia renkontiĝo, kiel la nia en mia sonĝo.

Post adiaŭo mi reiris al la ripozŝipo, ke mi kunpaku miajn aĵojn por la sekvonttaga forvojaĝo.

La kultura respondeculo per tiu famo akceptis min, ke dum mia foresto serĉis min kuriero kaj portis ion al mi. Tion ili metis en mian kajuton.

Mi eniris kaj trovis tie ruĝan rozbukedon kun nomkarto de la sendinto, kun nomo de mia unupieda novkunulo.

Mi ekkomprenis. Tielmaniere dankis li, ke finfine li fermeblis lian amorhistorion por eterno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.