La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ekskurso en Okcidenta Slovakio

– Raporto-detaloj –

El revuo Esperanto – oficiala organo de UEA – ni estis informitaj pri la Tutslovakia Esperanto Kongreso aranĝenda en urbo Piešťany (26-28 de majo 2006). Ni, la geedzoj Pásztor, tuj informis ties ĉeforganizanton, samideanon Peter Balaž (Petro Balaĵ), pri nia partoprendeziro. Li tuj respondis kaj informante nin pri la kondiĉoj de la partopreno, sendis retpaĝadreson, kie ni povus trovi la mapon de la kongresurbo kaj sur ĝi la lokon de la akademia lernejo „Ludovit Winter” kaj studenthejmo, kie estis okazonta la Esperanto-Kongreso, kaj kie ni havis ankaǔ nian tranoktejon.

La tempo ekvojaĝi rapide alvenis. Ni estis ekscititaj pro la problemoj: en nekonata lando, ne konante ties nacian lingvon, ne havante tie helpanton, kiel ni atingos la kongresejon, kiun ni ne sukcesis ektrovi sur la mapo? Kaj ankaǔ mia telefono ekmalfunkcis, do mi povis nek voki Peter Balaž por demandi kiel atingi la kongresejon.

Por ne perdi valoran tempon, ni planis antaǔtagan alvenon. Krome ĝis nia trajnavojaĝo mi ellernis plurajn slovaklingvajn frazojn, esprimojn el slovaka esperantista konversacia poŝlibro. Tiun ni ricevis de nia malnova samideano Michal Kucin de Košice , en la 1978-a jaro.

En urbon Piešťany (Pieŝtani) ni alvenis el direkto de la slovaka ĉefurbo Bratislava. Ni ne eltrajniĝis tie. Sed el la fenestro ni vidis la kvar bastionan fortikaĵon de la ĉefurbo.

Do. La 25-an de majo ni alvenis en la kongresurbon Pieŝt’any. La trajno ege malfruis. Anstataǔ la 22,15 ni alvenis noktomeze.

Eltrajniĝinte, ni vidis nek taksion, nek aǔtobuson. Eĉ ne videblis homoj, de kiuj ni povus demandi kiun direkton elekti kaj kiel atingi la lokon. Sed post kelkaj minutoj haltis tie persona aǔtomobilo, kaj ties vojaĝintoj komencis paki en ties deponejon. Alparolinte ilin, slovaklingve mi petis helpon, kiel ni povus atingi la adreson montritan de mi. Unue ili mirante atentis nin, kaj mallonge interparolis slovake.

Poste ili invitis nin sidiĝi en la aǔton. Ili veturigis nin ĝis la enirejo de la kongresejo. Dumvoje ni interparoladis angle, sed ĉefe slovake. Ili eksciis de ni nian vojaĝcelon. Kiam ni volis pagi al ili la benzinkoston, kiel vojaĝprezon, la virino neis kaj demandis nin, kia-nacianoj ni estas?

Ni diris, ke ni estas hungaroj. Ŝi diris,serĉante la hungarajn vortojn, ke ili tre ĝojas, ke povis helpi al ni. Poste ni amike brakumis unu la alian.

Eble ŝi estas tria-kvara generacio hungardevena, sed povas esti slovakino. Ni scias nur, ke ŝi kaj ŝia edzo tre bonkore helpis nin. Ni estas tre dankemaj al ili. (Dum la kongreso kaj dum niaj vagadoj, ekskursoj en Slovakio ni renkontis la saman bonkorecon, helpeman ĝentilecon de la homoj.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.