|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vir-luphundon aĉetis la ŝafisto al la maljuna kuvashundo, ĉar bezonata estis jam la juna forto, gardi la ŝafojn. Foje iuj jam ŝtelis el lia ŝafaro, sed tiam la policistoj ne trovante la kulpulon, insinuis lin, la damaĝiton pri la sinrompŝtelo.
La novhundo kaj ĉarmis, kaj saĝa estis. Ĉiuj ŝatis ĝin, ankaŭ la maljuna hundo ĝoje akceptis, nur Johanĉjo, la biena laboristo ne. Nu, se li estis malamika, ankaŭ Bobi hundo ne estis alia. Renkontiĝante Bobi hundo ĉiam bojis, murmuris lin.
Novembrokomence okazis, ke naskiĝtago de la ŝafisto samtagis pri la ĵus unujara hundo. Tiel ankaŭ Bobi rajtis partopreni la solenan festenon kaj ricevis ankaŭ donacon krom la neordinara manĝaĵo.
Interne kava, pul-pelanta estis la hundo-kolringo, la donaco. Ene papereto kaŝis sin per datumoj de la posedanto kaj de la hundo. Post kelke da tagoj nova festo estis atendita. La gemastroj prepariĝis al baptofesto de fileto de bofrato de la ŝafistmastro. Kunkolektiĝis la tuta parencaro, la multaj vilaĝaj geamikoj kaj najbaroj. Oni vokis ankaŭ ciganmuzikistojn en la Vilaĝdomon, por ke la amuziĝo estu pli grandstila. Jam posttagmeze komenciĝis la gajigado, pro kio nun la geedzoj lasis ne kolĉenigitajn la du hundojn, ĉar dum forestoj de la posedantoj la hundoj devis gardatenti la domon kaj la bienon. Ja, Johanĉjo petis kaj ricevis elirpermeson je tiam. La mastro ne volis lasi tute sola, neobservita de li la bienon, ĉar ankaŭ lastfoje tiam okazis la damaĝo kiam ili ne hejmestis.
Kvankam la hundoj bonaj estas, kaj ĉe la ŝafaro ĉio enordo estas, sed ĉar la anticipa zorgemo neniam superfluas, foj-foje mi hejmenvenos – pridecidis la ŝafisto.
Malfrua posttagmezo estis, sed la vilaĝo jam sonis pro kantado de la diboĉadantoj kaj la muziko. Nun plimalhele estis ol kutime. Unuj prognozis pluvon, aliuloj aŭguris pri neĝfalo, rigardante la nubozan ĉielon. La gardhundoj staris ĉe pordo vilaĝdirekta. Ili atentis sonojn de la diboĉado, kaj tion, kiel rapide proksimiĝas la foraj fulmoj kaj tondroj.
Subite ili ekaŭdis aŭtomotorbrumadon kaj pordegan grincon el direkto de la paŝtejo, de fino de la bienkorto. Poste malfermiĝis la pordego de ŝafejo. Ambaŭ hundoj kuregis malantaŭen pensante pri malbono kaj kiel furiozaj diabloj ĵetis sin al la penetrantoj. Inter la tri neinvititaj vizitantoj Bobi ekkonis Johanĉjon la malamikon, kiu daŭre batis ilin per vipo, tiel vole forteni la domgardistojn. Pro la neatendita kuratako de hundoj la du aliuloj pri tio kraĉdemandis Johanon, kial li ne dormigis la hundaĉojn, ĉar nun tiuj damaĝus. En la ŝafejo dise-mise kuregadis la sian noktan trankvilon konfuzitaj, ekscititaj bestoj, dum la plurojn savi la virŝafoj provis kornofrapadante devigi al foriro la du fremdulojn.
Tamen fine la du rabistoj sukcesis preni la destinitajn bestojn, kaj pordonmalfermante komencis eltiri la traligitajn bestojn en la korton.
Tie luktis jam nur la pli juna hundo, ĉar la alia kuŝis per tranĉita ventro, dolore tirbojade apud la balailo apogita al ŝafejmuro, sed intertempe terenfalinta. Ĝis kiam Johanĉjo kaj liaj du fiamikoj okupiĝis per la meto de ŝafoj sur la aŭton, Bobi eltiris la poŝtranĉilon el la kuvaso kaj pernaze puŝis ĝin sub la balailon. Finante Bobi denove ekatakis la malamikon. Johanĉjo ne trovante sian tranĉilon, per la kun si portita bastonego komencis bategi la junan hundon, por forteni ĝin de si mem, ĉar la enaŭtomobiligon jam devis rapide fini. Finante la ŝarĝadon, ankaŭ la aliuloj ekatakis Bobin. Dum ilia interbatalo Bobi sukcesis mordi en maleolon de iu fripono, kiu veadi komencis. Sed la mordo ne estis danĝera por daŭra plendo, tamen sufiĉis al pliiĝo de ilia kontraŭhunda kolerego. Fine la tri fiuloj kapbatis Bobin tiel, ke ĝi surtereniĝis. Ili batis ĝin ankaŭ post tio, poste enpremis en iun sakon dirante, ke la kadavron ili enterigos ie. La alian hundon ne trovante – ĉar dumtempe ĝi kaŝis sin en ombron de la sterkejo – lasis tie kaj ekiris.
Jes, je sia ĝojo ili tutsukcese povis foriri, ĉar post kelkminutoj falegi komencis la „diobenata pluvo”, kio forlavis iliajn spurojn de la kortogrundo.
Enarbare ĉe iu deklivo surglitiĝis de la aŭto unu ŝafa sako kaj la hunda, ĉar pro la rapidego ili forgesis fiksi la finan subklineblan flankon de la aŭtomobilo. Ne tuj estis rimarkita la perdo. Encerbiĝinte la perdiĝo, ili blasfemante remanovris, denove ŝarĝis, fiksis la malantaŭan flankon de la aŭto por ke ne okazu nova damaĝo kaj denove komencis provi la progreson antaŭen sur la jam gluema grundvojo. Foje poluakvon portanta eksternokamiono aperis antaŭ ili.
– Kion serĉas tiu bovo ĉi tie, kial venas sur ĉi vojo anstataŭ la betonvojo? – siblis ili inter dentoj kaj sakris, ĉar sur la malvasta vojo la du aŭtomobiloj ne havis lokon por si unu apud la alia. La tri amikoj devis denove remanovri, sed nun tuj ĝis la vojkomenco, ĝisfine sur la jam plenumita glita rompita tervojeto. Kaj ili ne povis agi aliel, ĉar la portaŭto pezis. Do ili devis esti ĝentilaj helpi la alian. Kiam la eksternokamiono preterlasis ilin, la tri amikoj senŝarĝiĝintaj adiaŭis ties ŝoforon. La akvaĉon portantulo reenrigardante sur ilin, en la rerigarda spegulo povis rigardi sur ilian aŭtomobilon lumigitan per la ŝarĝaŭta malantaŭa lampo. Li vidis tie kvar pakaĵojn el kiuj tri movis sin sub la kovranta veltolo.
– Estas interesa, ke sur la veturilo ili portas ŝajne bestojn, sed kial ne staras tiuj en kaĝoj, kaj kial estas tiuj kovritaj? Ĉu estus tiuj ŝtelitaj? – trafulmis siacerbe la penso. Bone, mi mencios pri la interesa okazaĵo al mia policist-kamarado – decidis fine la ŝoforo. La tri aĉuloj sur la jam kota vojo sen nova malbono fine atingis ilian arbaran restejon. Amikino de la rabon elpensita Johanĉjo kuris antaŭ ilin.
– Mateno estos je kiam ni manĝos! Vi malfruis multon! Kial vi malfruis? Sed respondo ne venis. La tri viroj rapide komencis pretigi la vespermanĝon el la portita viando.
Kiam la ŝafmastro hejmenatingis observi la bienon, jam ne pluvis.
Rimarkinda estis la silento, kaj la hundoj ne kuris antaŭ lin. Malbonon antaŭsentante kuregis li al la ŝafejo. Teruriĝante malkovris li la grandan blankan agoniantan kuvashundon. Tuj hejmenvokis sian edzinon el la amuziĝo kaj vokis la policistojn. Ili kune konstatis la perdiĝon de la tri ŝafoj kaj Bobi. La policistoj trovis nur la iome hundoŝmukan sed per ungospuroj plenan sangan poŝtranĉilon. Alia spuro ne restis. Ili skribis tuj la protokolon pri la unusola trovita objekta pruvaĵo, prucis la esploron pri nekonataj pekuloj agantaj en pekoj de rabo, damaĝkaŭzo, kaj bestosuferigo.
Longa tempo pasis ĝis rekonsciiĝo de Bobi. Ĝi volis stariĝi sed ne povis, kaj apenaŭ povis spiradi. Malrapide komencis rememori la eventon de ŝafrabo. Feliĉe ne kovris ĝin grandkvanta grundo, ja oni subterigis la hundo korpon nur improvize, haste. Je kiam ĝi elgrimpis el la sakon kovrita grundo, la vento jam pelis neĝflokojn.
De brulaj bestoostoj, haŭto kaj ankoraŭ de iu proksima io devenanta odoraĉo naŭzigis. La unua encerbon veninta penso estis, ke oni ĵetis lin en arbaran bestkadavrejon, ĉar el kio alia povas inundi tioma odoraĉo. Ĉirkaŭrigardis. Enarbara kampo ĉirkaŭis lin. La aŭtomobilo portinta ilin ĉi tien, staris arbarrande. En ĝi ebrie ronkis du rabistoj. Lia malamiko kun iu virino ridetadis en la proksima dometo, sed poste ankaŭ ili silentiĝis. Bobi plu flaradis. En la proksimo li malkovris siajn iamajn samsortanojn kiuj same kunsake estis subterigitaj tute aŭ nur duone. Tiuj odoraĉis. Bobi encerbumis foriri de tie dum dormo de la rabistoj. La devo por foriri postulis la tujan plenumon! Ekmovis sin al densejo de la arbaro, ĉar ne volis, ke ĵus aŭtovoje kaptiĝu. Poste ĝi elanis al kuro. Iom da tempo ĝi kuris sur spurvojeto, poste haltis la kuregon. Ĉar ĝi estis senforta, enboris sin en la sekan foliaron amasiĝinta ĉe trunko de iu dika arbo kaj dormiĝis.
Sunradio vekis Bobin. Iom blovis, la malmulta neĝo fordegelis. Akvo de la proksima fonto ĵus apud la dormejo fluetis suben de la montoflanko, sur kio suprenis la printempe kreskintaj vergoj de la al ŝtipegoj dehakita akaciarbaro. Unue trinkis, poste kaptis birdeton por manĝi. Malmultis la matenmanĝo, sed mem sukcesis akiri, do ĝi kontentis. Poste ekatentis ĉu estas aŭdebla de iudirekto homa voĉo, motormurmuro, aŭ ĉu senteblas fumodoro. La hundo konstatis nenian kuraĝiĝaĵon. Sur iu senarbarigejo domaĉo, arbara azilo staris. Tiel ŝajnis, la arbaron oni priplantis ĉirkaŭ tion ĉ. antaŭ dek jarojn. Dumvoje rememorante pri la artifikoj – montritaj de sia mastro – kiel eviti la dratfadenojn, ĝi plensukcese povis postlasi ilin. La hundo rememoris ankaŭ la montokruston ĉe sia vilaĝo, kie la mastro liberigis damaĝitan beston. Sed aliam plimalbonis la situacio de la fortunolasita senprotektata cervido, ĉar iu malsata vaganta hundo jam demaĉis la malantaŭan femuron de la cerveto. Je ties mencio la ĉasgardisto tion respondis al la mastro, ke la ĉasistoj tial funkciigas la maŝkaptilon kontraŭ la vagabondhundoj, ĉar tiun agon la neceso postulas.
De la montosupro Bobi enrigardis la tutan antaŭ si situantan lokon.
Arbaroj etendiĝis antaŭ si, ĝis la okuloj rigardis. En la foro ŝajnis vojo inter la arbaroj, eble publikvojo povas esti tio. Tiudirekte gvidis ankaŭ la arbarista vojo, sur kiu ĝi alvenis ĉi tien. Sur ĉi romantika pejzaĝo de sudaj deklivoj de montaro Bükk, Bobi neniam estis vizitanto kun la mastro. La suno bele brilis, la ĉielo bluis. Iuloke sur la sekfoliaro videblis la velkintaj rozkoloraj flororpetaloj de la aŭtuna anemono.
Surĉiele rabobirdo giris. Dum Bobi odorojn serĉadis por decidi kien iri, liajn orelojn batis sonoj de arbohakado el direkto de la vidalvida arborando.
– Homo estas tie! Bobi ĝojplene ekbojis, poste ankaŭ hojlis longe. Ĝi tuj komencis la rapidan malsupreniĝon sur la disterniĝanta montoflanko, direktante sin al la hakanto. La homo kaponlevis pro la bojado. Scivoleme rigardis li direkton de la montopinto.
– Ĉu lupo? Ĉu ĉi loke, ĉe malantaŭ de dorso de Dio? Lupo ne povas esti. Tio trairas de Slovakoj nur en departamenton Zemplén. Ĝi ne povis veni ĝis mi. Nur hundo povas esti tiu. Sed, tiudirekte ne estas landvojo, kien oni povis ĵeti ĝin. Ĉu iu batis, kaj poste ĝi enkuris la grandan naturon? Sed, kiu agis tiel? Kaj kial? Respondon la hakanto ne ricevis je siaj demandoj. Li pluatentis la krutan montoflankon. Sed la penso por baldaŭe havi gaston, pluagitetis cerbumade en la maljunulo.
– Ho, ankaŭ la voĉo estas propreca. Kvazaŭ ĝi dirus:
– He, homo, ne foriru, atendu min!
Li ekfajfis. Sentu la alvenanto, ke atendata estas, venu trankvile.
Bobi kurante klopodis atingi la valan vojon. Dumvoje glitiĝis, komencis ruliĝi. Surteron kliniĝantaj branĉetoj de unu sovaĝrozarbedo haltigis.
Tiuj tutpikadis la hundon per siaj dornoj. Je kiam Bobi elgrimpis de la arbedo kaj kiel pulojn kutimas li formaĉis la dornojn el sia haŭto, laciĝegis. Ĝi sian hararon lekadadis, kiam aŭdis la fajfon. Denove ekiris al la homo. La hakanto arbarrande atentis kiel proksimiĝas malrapide la hundo.
– Tiel sisteme proksimiĝas ĝi al mi, ke mi tutcerte havos gaston, kiu laŭvideble min serĉas – balbutis mallaŭte inter dentoj. Bobi sidiĝis, poste kuŝiĝis ĉe piedoj de la homo, kaj rigardis ties ridetantan vizaĝon.
Bojis kelkajn salutojn, jelpis iom, poste kapklinis sur ŝuon de la ulo. La viro moviĝis por klini sin al ĝi. Bobi retiriĝis. La nerazita vizaĝulo alparolis la hundon.
– Se ci serĉas min, venu. – Li ekiris antaŭ ĝi montrante la vojon.
Ĝoje li spertis, ke Bobi moviĝis por sekvo. Li eksentis, ke la fremda besto atendas de li ion. Duonturniĝante al ĝi, denove alparolis li la hundon:
– Venu! – La homo paŝadis temponhave. Bobi komencis malrapide sekvi lin, sed post kelkpaŝoj lasis la hundon sia tuta forto. La laboristpantalone vestita homo denove reenrigardante ekvidis, ke la hundo kuŝas sur la vojo kaj ne aspektas, ke ĝi volas sekvi la vokantulon. Li denove komencis vokadi:
– Ek, hundeto, venu kuraĝe!
Sed la besto ne havante pli da forto, restis samloke. La invitinto scivoleme kliniĝis super ĝin, ekzamenis kaj konstatis, ke la alvenintulo apenaŭ spiradas, kaj la okuloj fermitaj estas. Li vidis dume ankaŭ la hundokolringon kaj la tutbatitan vunditan hundokorpon. En la maljunulo plulaboris la bona koro. Eniris la arbaron. El dikaj arbobranĉetoj kaj de sia jaketo faris porteblan liton. La moviĝi jam ne povantan hundon li kuŝigis sur tion, kaj malrapide komencis tiri al sia domaĉo. De la vojeto pli malproksime kuŝis defalinta kverkoarbo, kies foliaro kovris la grundon. La kverkoarbo kun kelkaj radikoj grimpis en la maldikan tertavolon, ankoraŭ suĉis sukon de la tero, vivis. Bobi tie dormiĝis sub ties foliaro, kien la homo surmetis.
Malsatego vekis la hundon alitage. Ĝi ankaŭ soifis, sopiris karecon.
Elrampante de sub la foliaro, la junhundo observis la falintan arbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Sub la radikaro de la kverko, en la sabloŝtono kavo malhelis, ene kelkaj mebloj, la malantaŭan internan kavon kovris kelkaj dikaj arbobranĉoj kaj sur unu pendigita ne nova jako. Apud muroj de la ekstera kavo hakitaj segmentitaj arbopecoj kaj en sakoj briketpecoj estis arigitaj por vintra hejtado. Al la kavomuro apogiĝis forŝovebla, el vergoj plektita, per nilantavolo kovrita ĉarpentaĉaĵo por defendi kontraŭ pluvo, vento. Antaŭ la kavo la grundo ŝtonigita estis, staris sur tiu planko portebla malgranda kahelforno, en kiu fajro brilis kaj sur ĝi en kuirpoto kuiriĝis iu bonodoraĵo. La homo sidis apud la tablo kaj atendis la pretiĝon de la kuirita manĝaĵo. La hundo pli proksimen rampis al la tablo, ekjelpis. Je kies voĉo la solulo stariĝis. Bonefikis al li, ke la hundo serĉis la societon, ĝi alvenis lin.
– Bonan matenon kara hundo. Ĉu ci vekiĝis, bone? Ne timu min – diris li mole, poste alturnis sin al la alparolito kaj malrapide proksimigis ĝin. Li ne volis timigi aŭ eksciti ĝin per sia abrupta movo.
Bobin la gesto plenigis per fido, pliproksimen rampis al li, sed vostumi eĉ ne povis. La gastiganto malrapide karesis la kapon de la kompatinda besto. Bobi fermitokule ĝuis la glatigitajn manmovojn. Ili sentis fidon unu al alia.
– Ho, ci povas soifi kaj malsati – reprudentiĝis la avo kaj submetis telereton da akvo antaŭ la hundon, kaj en la alian metis iom el la jam kuirita cepa terpomo. Enmanĝaĵigis li panpecojn, kaj lardopecetojn por esti pli densa, pli satiga la nutraĵo. Rimarkinte la kuirulo, ke la hundo ne povas manĝi, pureigis la terpomon kaj perkulere apuden sidante komencis manĝigi la gaston. De la kolringaj informoj li sciiĝis, kiel nomiĝas sia gasto, kaj al kiu apartenas. Bedaŭre li ekkomprenis, ke la hundo ne povas resti ĉe li. Tamen kia bona estus tiu ĉi kunulo, ja li ne estus sola, estus al kiu paroli. Krome… kie estas manĝaĵo al unu malsata estaĵo, povas havi tie ankaŭ alia – pensis li. Sed, ĉar ordo devas regi en la mondo, la hundon li devas hejmenigi. Sed, ĝis la hejmenirigo, ĝi devas refortiĝi iom – decidis li fine. Sur sian jakon kuŝigis la hundon tiel, ke la fajrujvarmo atingu ĝin, manĝigis, trinkigis ĝin per tio, kion li havis. Post tri tagoj ili vizitis la policejon de la proksima vilaĝo. La maljunulo rakontis kiel trovis lin la hundo, kio okazis de tiam, kaj montrante la hundo-kolringon petis la policistojn alvoku ili la hundoposedanton prenu de li la posedaĵon kaj portu ĝin hejmen. De la alveninta ŝafisto li sciiĝis pri la ŝafo-rabo kaj de ties cirkonstancoj.
Dank’ al la trovita poŝtranĉilo kaj konfeso de la poluakvonportanta aŭtoŝoforo, la policistoj baldaŭ plensukcese kaptis la efektivigantojn de la krimago.
La ŝafposedanto ĝojegante pro rericevo de siaj du vivantaj ŝafoj kaj pro trovo de la kara hundo, dankeme akceptis la honestan bonkoran maljunulon por esti la nova biena laboristo. Krom la monata regula salajro, al la maljunulo proponata estis ankaŭ kvartiro, por loĝi samloke.
Veturante hejmen kun la ŝafisto, la maljunulo rakontis pri sia vivhistorio. La malbono ekfuriozis tiam en sia vivo, kiam mortis la edzino kaj li pro publikvoja akcidento estis portita en hospitalon. La aŭto tutrompiĝis, li longe malsanadis. En la hospitalo la bofratino ofte vizitis lin, tre kare prizorgis la domajn florojn de la bofrato, kaj pagis la komunajn elspezojn de la apartamento en la domego. Li ĝojis pro la kareco. Kiam foje la bofratino petis lin por kontrakton skribi pri tio, ke ŝi prizorgos la bofraton post la hejmeniro el la hospitalo, kaj post lia morto la bofratino ricevu lian loĝejon, li senpripense kaj nelegante – pro fido – ĝoje surskribis la dokumentojn. Finfine hejmenirante el la hospitalo, li ne povis eniri sian loĝejon. La dommastro informis lin pri tio, ke li vendis sian apartamenton al la bofratino, kiu same vendis jam ĝin, tiel li nenion serĉeblas jam tie. Do, li ankoraŭ ne ricevis monon de la Asekura Instituto pro la akcidento, monon ne havis por aĉeti novan loĝejon, la lukostoj de iu loĝejo altis. Ne sciante kion fari tiutempe, kiam ne volis estis li liberaere dormanto, el sia pensio do li aĉetis kelkajn meblojn kaj aliajn necesaĵojn kaj arbaronŝatante li transloĝiĝis en tiun arbaron de montaro Bükk.
La maljunulo kiel freŝbakita ŝafprizorgisto ekvidinta la proponitan belan puran loĝejon ĉe la ŝafisto, pro korpremo dankeme mankisis la edzinon de mastro. Tiu ĝenridete protestis pro tiu dankesprimo. Sed la maljunulo pruvigis sian pravon: pro ĉi bone zorgata pura, bela dometo ŝi meritas ĉi dankon. Li sentas, ke li kaj hundo Bobi hejmenalvenis, de kie ili jam iros neniam nenien.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.