La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En iu sudhungaria vilaĝo foje okazis, ke iu viro iris en arbaron por kolekti fungojn, sufiĉe malproksime de la vilaĝo, kie li loĝis.
Li trovis malmulton da fungoj, do li iris pli enen en la arbaron, al la veprejo. Iuloke li trovis grandan aproplugaĵon, kaj kelkaj sangogutojn sur herba vojeto. Rigardante tien, de proksimo plendan apro-ido ploradon li aŭdis. Li staris – staradis tie kaj pensadis. Ĉu la aprinopatrinon mortpafis la ĉasistoj, ŝi ne moviĝas kaj tiel ploras sia ido? Kio okazis, li ne povis diveni. Li timis de la vundita sovaĝbesto, sed pikis lin la scivolemo. Fine, venkis la scivolemo. Singardeme li alproksimiĝis la plendantan voĉon. La bestpatrino ne videblis, sed apud la vepro kuŝis eta, vundita apro-ido. Tiu ploris kiel mortanto.
La kamparano ekkompatis, hejmenportis ĝin. Li vokis veterinaron al la mortmalsana besteto.
La kuracisto diris ke la etulo eble vivos ankoraŭ unu aŭ du horojn plu, poste ĝi certe mortos. Tamen li donis medikamenton, antibiotikuman injekton por plifortigi ĝin. La viro trinkigis lakton solvante la medikamenton pli frue en ĝi, kaj po kuleretoj donis ĝin al la malsana porkido. Poste, el diversaj grejnoj li muelis kaj faris laktan kaĉon kaj per tio manĝigis lian ŝirmaton. La bandaĝita kaj jam ne malsata besteto ekdormis.
Pro la zorgema flegado post kelkaj semajnoj la „orfo” resaniĝis kaj vigle kuradis en la korto. Kiam la vilaĝano iris en la drinkejon, ĝi akompanis lin. La ido ĉiam ricevis ion tie: tason da lakto, aŭ unu pomon. Foje okazis, ke ĝi ricevis la kutiman donacon pli malfrue. Pro malpacienco ĝi komencis renversi seĝojn, tablojn en la drinkejo.
Dume, la tempo pasis. La apreto pligrandiĝis. Je konsilo de la geamikoj kaj de aliaj vilaĝanoj, la „bonhomo” reportis la apron per aŭto en la arbaron, kie li trovis ĝin. La apro gaje enkuris en la arbaron. La homo trankviliĝis, ke lia protektato en la futuro vivos sian liberan vivon de apro.
Sed matene kiun li vidis vigle aprobleki, kun sia nazo puŝpikadi la korto-pordon? Neniun alian, ol lian ŝirmiton. La apro kuris plurajn kilometrojn ĝis la vilaĝo.
Tiu reen-porto plurfoje ripetiĝis, sed sensukcese. La plenkreskinta apro ĉiam reiris al sia amiko, kaj eĉ nun vigle vivas en la vilaĝo. (2003).
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.