La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Castro kaj Kristo

En la urbo Split pasigita unu semajno la vetero estis varia: foje varmete pluva, venta, aliam sunradia, 37celsius grada varma vetero.

Kiel malmultmonon havanta hungara turisto mi pridecidis por piedmarŝi proksimume sep kilometrojn de nia motela tranoktejo al la interna urbo. Ne uzonte al la vojaĝo aŭtobuson, la de tielmaniere ekŝparota mono mi povos aĉeti sur la propra arbo maturiĝintan veran mieldolĉan oranĝon.

Nu, mi agis tiel. Kiam mi ekiris, frumateno estis, varmeto, iom blovis. Sed la vetero rapide varmiĝis. Mi piedmarŝis, kiel eble rapide.

Sed, je la lasta triono de la vojo mi eksuferis pro varmego.

Pli frue mi eksciis, ke tiutage grupo veturonta estos de la ŝiphaveno en urbon Trogir. Tiun mi planis partopreni, krome mi volis renkontiĝi kun iu kroatia esperantisto, kiu nur tiam havis tempon por mi. Sed la sorto disponis aliel.

De antaŭ la bakaj sunradioj kaj pro ioma laceco, mi serĉis sidlokon en la apudvoja arba-arbeda areo. Fine mi trovis la konvenan lokon. Mi sidiĝis sub la arbo kaj jam ripozis kelkminutojn, kiam iu metis sian manon sur mian dekstran ŝultron. Poste evidentiĝis, ke ne homo, sed unu granda luphundo staris apud mi. Mi ekparolis, por tankviligi min mem, kaj la hundon. Nature, hungarlingve. Je mia voĉo aperis soldato.

Mi devis legitimi min, kiu mi estas kaj kial mi estas tie. Je mia redemando mi eksciis, ke li estas hungardevena soldato, kiu nun servas kiel gardisto, ĉar post kelkaj minutoj oni atendas tien kamaradon Fidel Castro (kastro).

Mi komprenis ankaŭ tion, ke mi ne licas foriri, eĉ moviĝi ne. Do tiel okazis, ke la soldato kaj la luphundo staris antaǔ la gardista budo, mi kuŝis sur ventron malantaŭ ili sur la herbo sub la arbustbarilo. Post nelonge venis Fidel Castro inter soldatoj. Kun elegantaj soldatpaŝoj li marŝis for antaŭ mi je pr. en tridek metra distanco. Poste aŭdiĝis kanonpafoj, kiuj surdigis min, longe mi nenion aŭdis. Do, mi adiaŭis de la soldato kaj ekiris al mia celo, nun jam freŝe.

Alveninte en la enhavenon, mi eksciis, ke la trogira grupo jam foriris, kaj ankaǔ la esperantisto. La por li portitajn donacojn: la brodaĵojn mi enportis en iun splitan promenadejan butikon kaj proponis al aĉeto. La butikistino tre ĝojis al la brodaĵoj kaj la afero aranĝiĝis inter ni. Ŝi poste proponis al mi por viziti Etnografian – muzeon. Mi havis tempon, do mi iris tien. Tie evidentiĝis, kial sendis min tien la butikistino. Antaŭ multaj jaroj en certan teritorion de Kroatio el la hungara Mezıkövesd (mezoekoeveŝd), kelkaj familioj estis translokiĝintaj. Ili vere ensolviĝis en la ilin ĉirkaŭantaj popoloj. Ili ne havas jam ilian propran lingvon. Sed ilian kulturon ankaŭ nun havas.

La brodaĵmotivojn kaj la kutimojn, kantojn – ili gardas ĝis hodiaŭo, kaj ankaŭ al la estonto volas ekgardi.

Post la muzea vizito sur la vendoplaco mi aĉetis la deziritan bongustan oranĝon.

En la enhaveno irade, gapade mi ekrigardis grandan ŝipon. Oni diris, ke tiu pramŝipo havos ses horan vojaĝtempon tien-reen. Mi tuj decidis kaj aĉetis bileton por tiu vojaĝo, kaj post dek minutoj la ŝipo elveturis de enhaveno de urbo Split. Mi ne sciis, ke unufoje je kio mi atentu, kion admiru. Ĉu je la multspeciaj subakvaj kreskaĵoj, ŝtonoj, fiŝoj de Adria maro, ĉu je sur la ŝipo vojaĝantoj, ĉu je brilo de la neĝblankaj muroj de la foraperanta urbo Split?

Dum la vojaĝo unu post la alia ĉion mi rigardeblis. La tiun koloran marakvon, kiun nia hungara pentroartisto Csontváry (ĉontva:ri) ekpentris, mi vere ektrovis en la naturo. La infangrupo estis sinvestita en blankaj ĉemizoj ornamite per vizaĝbildoj de Nikolao Zrinyi (zri:nji) kaj Francisko Frangepan. La infanoj gajnis historio konkurson. Iliaj premioj konsistis de la ornamitaj ĉemizoj, kaj la supetara vojaĝo.

Proksimiĝante al rezidejo de Brat' insulo al Supetar, ĉirkaŭ flugis nin la mevoj kaj de la foro videbliĝis jam la neĝblankaj muroj kaj ruĝtegmentoj de la domoj. Ni vidis inter la tiujn ĉirkaŭantaj pinarboj ankaŭ multajn rozkolorajn oleandro arbojn. La tuto ŝajnis, kiel juvelo.

En la enhaveno la demandita virino diris, ke ĝis reiro de la pramŝipo mi havos nur unu horon. Je mia demando: kio indas ekrigardi dum unu horo, oni sendis min en dekstran direkton Mi ekiris kaj atingis la tombejon. Tie la tombmonumentoj la samaj estis, kiel en niaj tombejoj. Sed, inter la tomboj multegaj florantaj oleandro - arboj odoris. Estis tie blankaj, buterkoloraj, rozkoloraj kaj ties variantoj.

Iuloke mi vidis ankaŭ helan turkisbluan koloran. Mi neniam penseblis, ke tia kolora floro ekzisteblas. Mi ĝuis la flor-maron apud la maro Adria. Kaj subite mi ekrigardis etan kapelon. En ĝi el marmoro skulptitan Kriston. Ĝin kreis Ivan Meśtović skulptoartisto. Simile belan al tiu skulptaĵo mi neniam vidis. Mi rigardis pie tion. La koloro kaj la vaskularo de la marmoro preskaŭ la sama, kia estas de la vivanta homo. La homaj anginoj blue diafanis tra la haŭto. Kristo estas la unika dia homo de la sufero de la pardondono kaj la kvietiĝo. Kun retenata spiro mi staris tie, staris antaŭ li.

De tie maldekstre apud ies tombo el bronzo farita alia Kristo skulptaĵo estis, de Ivan Meŝtoviĉ. Majstre verkita estis ankaŭ tio.

La unu horo rapide forpasis. Reirante al la pramŝipo iu ĝia maristo haltigis min demandante, kion mi volis de tiu ĉiesulino kun kiu mi parolis en la enhaveno. Vere, tiam evidentiĝis kun kia virino mi paroladis, sed koncerne ŝian konduton mi trovis nenion menciindan. Li konis ŝin, kontraŭ mi kiu ne sciis ke ŝi estas prostituitino. Do, kion fari?

Mi respondis la veron:

– Tiu konkubino konis vojon kondukanta en la tombejon.

Poste mi enŝipiĝis, mansignante adiaŭis de Supetar kaj revojaĝis al Spalato (Split).

Dumvoje mi pripensis kia interesa estas la vivo. Se mi estus forvojaĝinta al Trogir, mi certe ne estus vidinta la Etnografian muzeon kaj Supetaron, la infanojn gajnintajn la konkurson pri Zrinyi, Miklós (Nikolao Zrinji): la baŭno Kroata, sed certe estus mi vidinta ankaŭ aliajn por Hungaroj same grandvalorajn lokojn kaj eventojn, kiuj nun eble por eterno restas kaŝitaj antaŭ mi. Tamen, mi kontentis kaj vere ne bedaŭris la ŝanĝon, ĉar akiris senparajn, neforgeseblajn travivaĵojn ankaŭ ĉimaniere.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.