La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DANCO DE FEINOJAŭtoro: Adrienne Földi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La evento okazis ankoraŭ la 27an de Decembro en 2011. Kun mia edzo mi promenadis en urboparto de Miskolc en Alŝo – Majlát por rigardi kiel progresas tie la laboroj de la tramvoj-rekonstruo. Poste ni enaŭtobusiĝis por vojaĝi hejmen. Je la dua halto de la veturilo, mi ekvidis virinon ĉirkaŭe 40. jaraĝan, klopodis iri antaŭen al la ŝoforo en aŭtobuso plenŝtopita de vojaĝantoj. Ŝi petis la ŝoforon ne ekirigi la veturilon, sed restu samloke, ĉar malsanulo estas sur la buso, kiu bezonas tujan kuracistan helpon, pro kiu ŝi petis venigi tien tuj ambulancan aŭton. La ŝoforo vere haltigis la movon de la veturilo, iris malantaŭen al la maljunulo por observi kio povis okazi pri li. Spertante li la samon, ke li ne povas ekkontakti la maljunulon, li tuj venigis la sav-aŭtomobilon. La vojaĝ-publiko descendis por atendi alian aŭtobuson. Ni restis pro scivolemo pri la maljunulo por ekscii; kiun sanproblemon povas havi la jam tre aĝa homo. Li sidis multe malantaŭ ni, pli frue ni ne vidis lin. La junsinjorino plurfoje alparolis la maljunan homon petante lin por rigardi ŝin, premi ŝian al li donitan manon, meti antaŭen sian dekstran, poste la maldekstran piedon, por diri en kiu haltejo li enaŭtobusiĝis, kio estis lia vojaĝcelo, kiel li nomiĝas. Ŝajnis tiel, ke la maljunulo ne komprenas kion volas de li la junsinjorino. Kun larmokule li rigardis eksteren tra la fenestro surde, mute, paralizite kaj tute ne movis siajn ekstremaĵojn. Nur post preskaŭ je la deka peto li povis preni sed nepremi la manon etenditan al li. Eĉ buŝ-malfermi kaj elparoli li ne kapablis eĉ unu sonon. La saman situacion vidis ankaŭ la ŝoforo kaj konvinkiĝis, ke la ĉirkaŭ 80. jaraĝa homo kondutas sin jene ne pro ebrio. Post proksimume 15 minutoj alvenis la ambulanco, al kies kuracisto kaj fleganto la juna virino rakontis pri siaj spertoj pri la grandaĝulo, kiu eble fartas tre malbone. Ankaŭ antaŭ ili la juna virino finprovis la vizaĝtuŝojn al la maljunulo, ekzameninta, ke la tuŝoj de la duonvizaĝpartoj ne estas sentataj de li. Vidante tiujn la kuracisto kaj flegisto tuj sidigis kaj fiksis la maljunulon al portebla seĝo, ili metis lin en la aŭton kaj senprokraste rapidis al la hospitalo estante en distanco 10 kilometroj al la hospitalo. La juna virino menciis, ke ŝi vidis la samajn simptomojn ĉe sia edzo atakita de la apopleksio, kaj ĉar ŝi rimarkis, ke la damaĝitan maljunulon neniu helpis. Ŝi ne volis same lasi lin kun lia malbono. La ambulanca kuracisto diris al ni; tre bona estis, ke la virino venigis ilin, ĉar siastate la maljunulo bezonis la tujan kuracistan intervenon.
Ankaŭ laŭ mi tre bona estas, ke ekzistas ankaŭ tiuj homoj konantaj la simptomojn de la malsanoj, ne preteriras sensente la helpon bezonantan kompatindulon kaj ĉefe la maljunan homon, sed ili donas belan ekzemplon al ĉiuj pri la homeco.
Kvankam povas esti eĉ pliaj multaj simptomoj, kiujn ni ne rimarkas, sed al la plej oftaj simptomoj de la apopleksio apartenas, eventuale kiel ĝiaj antaŭsignoj: la hazarde elformiĝanta duonflanka membromalforteco, paraliziĝo, eklangvora stupora duonvizaĝo, la baldaŭsekviĝanta parolkomprena perturbo, vortoformada-malfacilaĵo, diplopio, defalo de vidspaco, vidperdo aŭ malpeciĝanta vidklareco, kapturniĝo, kunordigaj perturboj, perturbo de memoro.
Malofte ekzistas, ke la statoj de simptomoj montras rapidajn pliboniĝojn, sed ankaŭ tiuokaze oni devas voki kuraciston, ĉar la simptomoj povas reveni kaj kaŭzi gravan paraliziĝon. Kaj same gravas, ke niaj malbonfarton montrantaj homfratoj ne restu sole, senhelpe pri ilia malsano. Helpu! Helpante ni povas savi vivon!
Ankaŭ la maljunulo estas homo! Ekzemplon doni ĉiu homo devas pri homeco.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.