La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Miskono

La rakontota evento okazis dum la 51-a UK en Budapeŝto (1966), kiam super la enirpordo de kongresejo la gastojn atendis jena teksto sur tabulo okulfrapa:

Salaton al la gastoj! anstataŭ la vortoj: Saluton al la gastoj!

En la kongresa halo post la oficiala inaŭguro estis granda tumulto.

Ĉiuj serĉis aliulojn por diversaj celoj.

Min esperantigis samideano doktoro Ludoviko Gyıry Nagy, kiu estis la prezidanto de nia Departamenta Esperanto Komitato en Miskolc. Li estis amiko de doktoro Kolomano Kalocsay; ili ne nur kune finis la abbituran ekzamenon en la sama gimnazio, kaj ankaŭ kune ellernis la Esperantan lingvon en 1912.

Do, sinjoro doktoro Lajos Gyıry Nagy fieris je mia Esperanto lingvoscio, kion mi de le alproprigis; li volis prezenti min al sia amiko.

Iuloke en la kongresejo oĉjo Ludoviko diris al mi, ke mi ekatendu lin tie, ĉar li vidis sinjoron Kalocsay en la proksimo kaj prezentos min al li.

Mi ne atendis longe, ĉar li baldaŭ revenis, akompanante iun viron.

Mi pensis ke tiu estas samideano Kalocsay, ĉar li tihavis la saman staturon, eĉ la saman vizaĝon, kiun mi konis per fotoj. Oĉjo Ludoviko diris al la viro atendi tie, li baldaŭ revenos.

Ne volante resti senvoĉa, mi alparolis la sinjoron esperantlingve.

– Estu kore salutata! Mi tre ĝojas ekkoni vin, kiel elstaran amikon de la Esperanto literaturo. Mi estas lernantino de doktoro Ludoviko Gyıry Nagy… ktp.

La fremdulo pacience finaŭskultis min, poste ridante respondis.

– Multaj miskonis min dum ĉi tiu UK, pensante, ke mi estas samideano Kolomano Kalocsay. Mi tre bedaŭras, sed mi ne estas li. Mi nur similas al li: mi estas tute kalva, kiel li. La sinjoro estis Polo. Lian nomon mi bedaŭrinde jam forgesis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.