La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


DANCO DE FEINOJ

Aŭtoro: Adrienne Földi

©2026 Geo

La Enhavo

Antaŭparolo

a

Adrienne, edzino de László Pásztor, naskiĝis en 1943 en urbo Kaŝŝa, kiu nomiĝas nun Koŝice kaj troveblas en Orienta Slovakio. Post la abiturienta ekzameno en 1961, ŝi iĝis oficistino en sociala instituto Help-kaso por gemalsanuloj (1961-1996). Ĝis la pensio-ekhavo en 1996 ŝi laboris samloke kiel financofaka ĉefprelegantino. Ekde 1962 ŝi estas esperantistino, membro de Hungaria Esperanto-Asocio, ekde 2005 Esperanto-Amika Rondo „Király Lajos”, ekde 2006 individua membro kaj delegito, fakdelegito de UEA (FD pri turismo), en urbo Miskolc, por Hungario, ekde 2010 ŝi estas membro de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio) kaj membro de HAT (Asocio de Tokaj-Montosubaj Verkistoj-Artaj Kreantoj de Hungaroj). En 1966 dum la 52-a UK en Budapeŝto ŝi estis deĵorantino, kaj grupestro de ties ekskurso al Aggtelek. Ekde 1966 kun geesperantistoj de la slovakia urbo Koŝice, ekde 1973 kun geesperantistoj de la finnlanda urbo Tampere ŝi flegas ĝemelurbajn kontaktojn. Ŝi faris A-B-C lingvo-ekzamenojn de Esperanto ĉe HEA, poste en 1973 en ELTE supergradan lingvoekzamenon. Inter 1974 kaj 1976 kiel sekretariino, de Teritoria Esperanto Komitato en Borŝod-Abauj-Zemplén departementoj de Nordhungario, ŝi okupiĝis pri Esperanto-turismaj aferoj. Inter 1974-1976 ŝi gvidis du sukcesajn Esperanto-lingvokursojn en la BAZdepartementa Sindikata Kulturdomo en Miŝkolc.

En 1975 ŝi geedziĝis kun la same esperantisto László Pásztor. Ili havas unu filon Ferenc Pásztor, naskitan en 1981 kaj du nepojn de li. Li faras la komputil-teknikajn laborojn de la retrevuo Nordhungaria Informo, Informilo de la Miŝkolca Esperanto-Amika Rondo „Király Lajoŝ”, ĉefredaktita de ŝi. Ŝi estas verkantokunulino de la edzo László Pásztor. Ŝi partoprenis du UK-jn kaj ok Esperanto-Landkongresojn (en Hungario, Pollando kaj Slovakio) kaj multe vojaĝis helpate degeesperantistoj.

Ŝi havas multnombrajn originalajn Eo-lingvajn artikolojn, rakontojn, raportojn, riportojn, recenzojn, fabelojn, du eseojn aperintajn en la retrevuo NHI krom ties hungarlingva varianto. Ŝi estis kunultradukanto kun D-ro Endre Dudich, de versaĵaj fabeloj titolitaj Kapreoleto de olda onjo, Kapreolavinjo: hungarlingve verkitaj de Anna Fazekaŝ. Krome ŝi estis kunulverkanto de fraŭlino Nelly Masemi (Kinshasa. DR. Kongo) pri la unuaj tri esperantlingvaj Kongaj-teatraĵoj, verkitaj kaj kunbinditaj en la jaro 2009a. En 2009 ŝi atingis duan premion dum literatura konkurso de la Eldonejo Lusiadoj de Brazilio, per ŝia etnovelo: „La Misio”. En la jaro 2010a, ŝi verkis teatraĵon titolitan: „PRINCINO ŜEKA DIZABETI”, kio estas temo-varianto de nacia dramo „Princino Andrea” verkita de fraŭlino Nelly Masemi Mbi kaj sinjorino Adri Pásztor. En 2012 ŝiaj tri hungarlingvaj fabeloj atingis unuan premion ĉe Fabelo-verkanta konkurso en urbo Szeged. Ŝia unua volumo de hungarlingve verkitaj rakontoj aperis en 2012. Same en 2012 naskiĝis ŝia unua propra dramo pri la tradicion-ŝanĝinta reĝo Ghezo de „Fon-Dahomeo(nun Benino en Afriko) laŭ la titolo: „Ombro en Lumo”, premiita per „honora mencio” de la Belartaj Konkursoj de UEA en Hanojo Vjetnamio.

Ŝi estis la aranĝinto de la 2005-2011. jaraj literaturaj-memorfestoj pri doktoro Kolomano Kaloĉai en la Nord-hungaria urbo Abaujszántó (abaujsa:nto: - naskiĝloko de la esperantsta kuracistprofesoro-poeto doktoro Kálmán Kalocsay/Kolomano Kaloĉai), kaj de la 2007, 2008. jaraj Esperanto-libroekspozicioj en urbo Miŝkolc. Krome al ŝia nomo ligiĝas la organizo de la Hungara-Pola-Esperantista Renkontiĝo en Abaujszántó-Miskolc en 2008, kiam 50 membra pola esperantista grupo faris ekskurson en la du urboj. Ŝi faris programojn por inde amuzigi la polan esperantistan grupon gviditan de la tiama prezidantino de PEA: s-ino Halina Komar, kiun eventon honoris per ĉeestoj la du honoraj prezidantoj de HEA: sinjoroj doktoroj profesoroj Endre Dudich kaj György Nanovfszky. Ankoraŭ en 2007 ŝi petis la urb-estraron por prinomi publikareon pri la ekiriginto de la unua Esperanto-lingvokurso en Miskolc en 1913.

En 2008 naskiĝis la publikarea prinomo de ŝtuparvico kondukanta al monto Avaŝ apud la Kalvinana tombejo kie por eterno sonĝas doktoro Lajoŝ Gyıry Nagy (Ludoviko Djori Nadj) la estinta prezidanto de esperanto-klubo kaj de Teritoria Esperanto Komitato de departamentoj Borŝod-Abauj-Zemplén, Heveŝ, kaj Nógrád. – Al lia nomo ligiĝas ne nur la anonco kaj gvido de la unua Miŝkolc-urba kurso instrui Esperanton kun doktoro Kolomano Kaloĉai, sed ankaŭ la enkonduko de instruado de la lingvo internacia en ĉiuj gradaj lernejtipoj en la departamentoj B-A-Z. La nomdoninto preparigis muzikantan horloĝon por la Avaŝmonta Kalvinana sonorilturo, poste li donacis ĝin al la urbo. Ties muziko sonas nuntempe kvarloke en la urbo. El inter la kvar sonoj, unu estas la apersigno de la Radio Miŝkolca. Per Esperanto malfermiĝis por ŝi la mondo, ĉar ŝi trovis eblecon por akiri novajn konojn, konigi valorojn de ŝia kulturo al la ne ŝialoke vivantaj homoj, kaj trovi multajn same pensadulojn, multajn geamikojn de la internacia lingvo Esperanto. Ĉi tiu libro meritas la manprenon. Mi proponas legi ĝin La lastaj vortoj de la verkista testamento de la hungara fabelverkisto Benedek, Elek (Aleksio Benedek) – estis: „… gravas, ke vi laboru.

Koffi Anan rekomendis: „Ne lasu iun ajn, kiu konsilas realismon, bremsi vian entuziasmon!

Pensojn de s-ro Stefano Budai kompletigis per citaĵoj de aliuloj kaj esperantigis la tuton:

s-ino Adrienne Pásztor
pasztorlaszlo.adri@hdsnet.hu
http://kiralylajos.uw.hu – tiu retejo jam ne funkcias!!!


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.