La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PRI LA AŬTORO

fk

D-ro František Kožík (16.05.1909 – 05.04.1997), estis klasikulo de la moderna ĉeĥa literaturo, samregionano de Komenio (ambaŭ devenas el la sudmoravia urbo Uherskë Brod) kaj favoranto de Esperanto, honora membro de ĈEA. Aktive li partoprenis la Esperanto-programojn de Verda Stacio en Brno (1932-1938), kiam li laboris en Brno kaj poste en Prago kiel dramaturgo de radio.

La legantoj lin konas precipe kiel aŭtoron de biografiaj kaj historiaj romanoj, sed li verkis ankaŭ por junularo kaj pri la nuntempo.

Liaj ĉefaj verkoj

Poeto ne mortas (Camões, portugala poeto).

Kavaliro de trista figuro (Cervantes, hispana verkisto).

La plej eminenta inter Pierotoj (Deburau, franca mimo).

La nigra suno (Markizo de Sade, franca verkisto).

Lumo en tenebroj, Anĝelo de paco (Komenio, ĉeĥa pedagogokaj filozofo en la 17-a jc. ).

Sur la herbokovrita irvojeto (Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto).

Kroniko pri la regado de Karlo IV, reĝo bohema kaj imperiestro romia (14-a jc.).

Mánes (Josef Mánes, ĉeĥa pentristo).

Katenoj de la fideleco (Jaroslav Čermák, ĉeĥa pentristo).

Sur alo de ventmuelejo, Maltrankvila sankt-martena somero (Zdenka Braunerová, ĉeĥa pentristino).

Fanfaroj por la reĝo (Eduard Vojan, ĉeĥa aktoro).

Amato de la nacio (J. K. Tyl, ĉeĥa dramverkisto).

Kryštof Harant (ĉeĥa komponisto, ekzekutita komence de la tridekjara milito).

Mi similas Kristarbon (Rudolf Têsnohlídek, ĉeĥa verkisto).

Frenezulojn nutras Dio (historia romano pri mezepokaj aktoroj en Flandrio).

Super valoj mateniĝas (Šarovec, fikcia hetmano en la 17-a jarcento).

La urbo de feliĉaj amoj (Telč, sudmoravia historia urbo).

Rentgenbildo de la koro: normala (moderna novelo).

Fabeloj de kristnaska sonorileto (porinfana libro).

Cirko Ĉe Tri Sunfloroj (porinfana libro).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.