La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La edziĝdonaco

Postmorgaŭ aperis en ”Journal des Débats” artikolo subskribita fare de Janin, kiu ondigis la surfacon de la teatra vivo ĝisfunde, kaj pri kiu oni parolis en postkulisejoj de ĉiuj parizaj teatroj kaj en promenkoridoroj de ĉiuj rigardejoj. Jen kion enhavis la fama artikolo:

”Mi ne volas hodiaŭ denove ripeti al la pariza publiko, ke ne plu ekzistas gloro de la pariza teatro. Estas konate, ke la dentoj de Kerubo estas falsaj, sinjorino grafino vivas en ekzilo kaj Figaro senrevigita de tiom da vanaj revolucioj, iradas kun bastono sunĝuadi. Ekzistas nek klera nek glora partero de la franca teatro, ĉar ankaŭ ĝi jam delonge estas enterigita, kaj dum ĝia sepulto ploris Figaro ankaŭ kun Almaviva.

Sed mi opinias mia devo informi Parizon, ke se ne ekzistas teatro, ekzistas Funambules. Kaj se ne estas partero el kafejo Procope, estas partero el teatro Funambules, verva kaj elana publiko, kiu ŝatas fortan vinon kaj bonan spriton. Pli frue Arto veturadis en kaleŝo, nuntempe ĝi piediras. Ĝi moviĝis surkotorne, hodiaŭ ĝi portas lignoŝuojn por koto. Pli frue la teatra arto havis siajn noktajn solenojn, reĝon ĉe la kruroj, salonegojn en Palais Royal. Nuntempe la teatra arto manĝas terpomojn sur bulvardo du Temple, riparas siajn ŝiritajn ŝtrumpojn ĉe la pordego de sia teatro kaj ebriigas sin per malklara vino. Pli frue ĝi portis nomon Molé aŭ Talma. Hodiaŭ ĝi nomiĝas Deburau.

Kritikisto, kiu ne volas kontentigi sin kun morna oficiala devo, kiu deziras entuziasmiĝi kaj esti samtempe artisto, sekvas sian pasion. Mi ne trovis ĝin ĝis hieraŭ. En unu el la nekonataj teatroj, en la plej malgranda kaj plej malbona el ili, en lumo de kvar mizeraj kandeloj, en bruego de menaĝerio, penetranta ĝis tie… Tie mi malkovris klaŭnon, kiu estas granda aktoro, kaj mi devis lin admiri. Li estas Deburau.”

Deburau vespere trankvile ekkuŝis kaj ne antaŭvidis, pro kiaj demandoj, protestoj kaj informpetoj li fariĝis heroo. Matene vekis lin freneza frapado sur la pordon. Kiam, ankoraŭ en duondormo, li malfermis la pordon, aperis direktoro Bertrand, falis en lian brakon, vino ankoraŭ senteblis el li, brakumadis Gasparon, kisis kaj kriis: ”Ni venkis, Gasparo, ni venkis.”

Gasparo opiniis, ke la direktoro estas ebria, misvojis hejmen.

Sed Bertrand elprenas ĵurnalon, eksidas liten kaj montras la artikolon. Kaj Gasparo legas, se tion permesas la fingro de Bertrand, moviĝanta sur la linioj.

”Journal ne estas Pandora. Tion ili rimarkos!” promesas la direktoro. ”Ili jam ekrimarkis tion.”

”Ĉu tio ne estas mokintenco?” timas Deburau.

”Absurdaĵo. Ni svenigis lin. Ni montris al li, kio estas vera arto!”

Deburau silentas. Li eĉ ne aŭdacas imagi, kion la artikolo signifas.

”Kaj ĉu vi scias, kio sekvos nun? Ni fermos la teatron. Mi igos restaŭri la salonegon. Antaŭ ol la famo disvastiĝos, ni komencos ludi en la pligrandigita teatro. Venontan lundon.”

”Precize tiam mi edziĝas.”

”Kio pli gravas – la edziĝfesto aŭ la gloro?”

”Ni devas geedziĝi,” certigas Gasparo kaj tuj proponas: ”Ĉu vi deziras? Mi montros al vi nian loĝejon. Jen unu etaĝo pli sube.”

”Tio min ne interesas,” defendas sin Bertrand. ”Loĝu, pro mi, eble surbranĉe. Sed dimanĉe oni devas ludi.”

”Kaj la geedziĝo? Kiel aranĝi la aferon?”

”Sciu, Deburau,” venas ideo al Bertrand. ”Kuru por la knabino kaj rapidu en preĝejon. Petu, ke oni pardonu al vi la lastan eklezian anoncon, mi pagos tion. Kuregu, geedziĝu – hodiaŭ ne, hodiaŭ ni devas ankoraŭ ludi – sed morgaŭ!”

Bertrand enpoŝigas la ĵurnalon kaj galopas for. En kiom da kafejoj li devas ankoraŭ tiutage fanfaroni pri la kritiko fare de Janin. La tuta Parizo fingromontros al li. La direktoro el Funambules!

Ili demandos: mi petas vin, kion eksterordinaran vi faras en tiu via teatro? Li ne respondos. Li mienos mistere.

Venu rigardi!

Ankaŭ Gasparo eliras post nelonge el la domo. Nekuraĝe li aĉetas Journal’on, por ke la vendisto ne suspektu lin pri vantemo. Kiu estas tiu bonulo Jules Janin? Certas, ke li estas brava homo. Diri al Parizo senskrupule, ke ĉiuj ĝiaj teatroj valoras neniom, kaj ke li trovis la arton en malpura periferio, en la plej mizera miniteatro, en pantomimo – kaj en Deburau…

Li akordiĝis kun Désirée pri la geedziĝo, kuris al paroĥejo; posttagmeze li jam okupis sian lokon en la teatro.

Inter la amikoj-aktoroj estis malpli da envio, ol li atendis.

Ĉifoje la gloro-fajro ekflagris tro alten kaj rebrilo de lia sukceso falis ankaŭ sur ilin.

La rigardejo estis disvendita. En la loĝioj, kaj sur la unuaj lokoj subite sidis alia publiko ol kutimis. Scivoluloj el la centro de Parizo hastis por ekvidi nekonatan aktoron, kiun Janin proklamis artisto. En iliaj vizaĝoj estis multe da malfido, kiam ili kritike ekzamenis la ekipon de la teatro kaj la publikon en la malantaŭaj vicoj; malestime ili kapneis, vidante kelkajn fumantajn lampojn kaj aŭskultante nekvalitan muzikon. Damoj apenaŭ kapablis levadi al la vizaĝo bonodoran salon aŭ boteleton kun kolonja akvo. Ili ne povis kredi! Ĉu Janin ne mokis al siaj legantoj?

Deburau eniris la vestejon, li plenis de trankvila feliĉo. Li karesis spegulon. Kun pia zorgemo li almetis ŝminkilon al sia vizaĝo. Kaj profunde li enspiris ĝian konatan odoron.

Kiu el viaj vizaĝoj, Gasparo, estas vere la via? Tiu, kiun vi portas dumtage – aŭ tiu ĉi, kiu sin respegulas sur fendetita surfaco? Tiu unua – dumtaga, apartenas nur al unu homo.

La vespera, blanka, estas tiu vizaĝo de ĉiuj homoj ĉirkaŭe.

Tiam iras surscenejen Pieroto. Tiam iras sur la scenejon la homo el antaŭurba bulvardo, bildo de ĉiuj eksidintoj en la partero. Vi prezentas al ili ilin mem. Vi prezentas al ili nur la pli varian kaj allogan vivon, mondon, kie regas la amo. Oni ne ŝarĝas tie karbon, ne flikas ŝtrumpojn, ne balaas trotuarojn, oni ne frostas en butiketoj. Sed la homoj restas. Vi scias, kiun vi prezentas al ili. Tial vi certas pri vi mem. Tial ĉio eksilentas, kiam vi aperas. Ĉiuj vin vidantaj devas demeti malfidon kaj malrespekton, kaj ili observas vin senspire. Via rideto, travidanta malbonon de la mondo, regas al ili.

Antaŭ ol tiuvespere la spektantoj forlasis la salonegon, aperis direktoro Bertrand en frako kaj sciigis, ke la salonegon Funambules, kiu jam delonge ne povas kontentigi intereson de la estimata publiko, oni restaŭros kaj novajn prezentadojn oni inaŭguros precize post unu semajno per la glora pantomimo ”Ora sonĝo”. Kaj kun afektitaj embarasoj li aldonas, ke tiu ĉi paŭzo ege plaĉos al la favorato de la publiko, al sinjoro Deburau, ĉar morgaŭ li edziĝos. Tio vekis bruplenan ĝojon.

”Revenu tuta, Pieroto.”

Pieroto ĝoje dankis por la aplaŭdo, feliĉa kiel ĉiam pro gajeco de nekonataj amikoj.

Kiam matene Deburau iris por Désirée, enpoŝe de lia nigra jako, kiun pruntis al li Bertrand, enestis numero de la ĵurnalo, kiu polemikis kontraŭ Janin. Iu sinjoro Payat saldokontis kun li. Li skribis: se ne piediras kotorne la Arto, devus en ĝi iradi la Kritiko. Sed ŝajnas, ke en la persono de sinjoro Janin ĝi formetis togon de la seriozeco kaj similas al tro scivolema bubino, gapanta surstrate. Kaj sinjoro Janin strebante trovi la arton, trovis Pieroton, sed tiel li mem fariĝis klaŭno.

Tio iom mishumorigis Gasparon, ĉar ĉagrenis lin, ke sinjoro Janin devas pro li suferi. Sed Bertrand kaj amiko Laurent, kiu estis la dua atestanto, trankviligadis lin, asertante, ke Janin restos neniom ŝulda al la rivalo.

Ankaŭ la geedziĝo Gasparon ne tro kontentigis. Désirée ja estis tre bela en la nova robo, sed la pastro geedziganta ilin, tro rapidis kaj laŭ lia opinio li ludis fuŝe sian rolon. Gasparo ege volonte forŝovus lin kaj geedzigus sin mem al Désirée, kun la tuta majesto, konvenanta al tiu momento.

Kiam ili estis elirantaj el la kirko, atendis ilin tie homamaso, veninta rigardi la edziĝfeston de Pieroto kaj komencis skandi la konatan ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Désirée brilis pro kontento pro tia gloro, kiun ŝi ricevis.

Gasparo jam transloĝiĝis en la novan apartamenton. La plej necesa meblaro pruntita el la teatra magazeno, apenaŭ permesis al la gastoj okupi lokon ĉirkaŭ la malriĉa festena tablo.

Krom la geedza paro kaj la atestantoj estis tie nur Aneta kun sia amanto. Apenaŭ ili eksidis al la tablo, aŭdiĝis elekstere denove: ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Bertrand retenis Gasparon kaj mem kliniĝis el la fenestro.

Li mangestis amike malsupren, sed tion oni preteratentis. Ili komencis fajfi.

”Iru vi mem!”

Deburau ĵetis el la fenestro kelkajn florojn.

Denove la fajfado. Ion ili vokis.

”Mi ne komprenas ilin.” Sed Aneta frapetis sian frunton.

”Ili volas ĵartelon. Ĵartelon de la fianĉino.”

”Kiun mi surhavas?” defendis sin Désirée.

”Provizore mi pruntedonos al vi la mian,” promesis Aneta.

Gasparo en rolo de feliĉa edzo elkliniĝis kaj ĵetis eksteren bluan rubandeton.

Malsupre komenciĝis pri ĝi batalo, sed la homamaso ricevis jam sian trofeon kaj fine ĝi formarŝis. Antaŭ la vesperiĝo foriris ankaŭ la solenaj gastoj. Sed apenaŭ Gasparo ŝlosis post ili kaj revenis al Désirée, eksonis bategoj sur la pordon.

”Kiu estas.”

”Mi, Bertrand. Rapide malfermu, aŭ mi ruinigos la domon.”

”Kio okazis?”

La direktoro ĵetiĝis enen kun la nova numero de ”Journal”.

”La repliko fare de Janin.”

Janin skribis:

”Volonte mi iĝas klaŭno, se en tiu ĉi alivestiĝo mi sukcesos diri la veron al la homoj. Sinjoro Payat volas ja diri la veron, sed oni konsideras lin klaŭno. Des pli malbone. Mi kuraĝas ripeti, ke en teatro Funambules ludas aktoro Deburau, kiu majstras sian fakon, ĉar, kiel mi vidis, li scias per sia farunumita vizaĝo esprimi la tutan skalon de homaj doloroj kaj ĝojoj, sen eldiri eĉ unu vorton, kaj li bezonas por tio nek Molieron, nek Shakespearon. Laŭ la eĥo, kiun mia artikolo vekis, ŝajnas, ke tiun aktoron mi malkovris. Mi akceptas tion kiel honoron. Nome mi estas certa, ke ne temas pri fenomeno komedianta, kiun la fortuno favoras. Deburau estas granda spirito, fermita en miniteatro. Sed li brilas sunosimile. Lia ludo ne estas hazardo; ĝi estas laboro, sed ankaŭ amo. En la tempo, kiam ŝajnis, ke ĉiuj variantoj de la itala komedio jam elĉerpiĝis, li venas kun entute nova speco. La malnova monstra kitelo de Gilles sur li fandiĝas en faldoj kun la antikva ĉarmo. La blanka vizaĝo faras el li vivantan statuon de pantomimo.

Tio jam ne estas la olda klaŭno Gilles, sencele baraktanta sur la scenejo. Li estas sangmalvarma stoikulo, sed ĉiam bonhumora, eĉ sen vorto, sen pasio, preskaŭ sen la viza ĝo. Sed kontraste al tio, lia vizaĝo esprimas ĉion. Li estas postsekvanto de Roscius Gallus, kiu en sia muta lingvo scipovis tradukadi Ciceronon laŭvorte. La postsekvanto de Pilado,

Ezopo kaj de Bathylles, pri kiu petis la poncia reĝo Neronon, ke li donu lin al li kiel ambasadoron por nacioj de nekonata lingvo. Lia vizaĝo sulkigita nur de muta kaj venka sarkasmo, diras ĉion. Deburau paŝas, rigardas, malfermas la buŝon, fermas la okulojn, ridigas vin, li ĉarmas. En Funambules vi ripozos post spektado de la figuroj de nia tragedio. Ĉar Deburau estas ĉio. Deburau estas la popolo. Li estas mil aktoroj en unu. Ne demandu lin pri lia nomo kaj profesio. Li estas popolo. Gaja, trista, sana, malsana, delikata, groba, meditema kaj senpensema, damaĝanta kaj batata, kaj ĉiam malriĉa. La pantomimo liamerite fariĝas denove arto. Deburau estas ĝia lasta reprezentanto. Li potencigas ĝin al majesteco. Li estas aktoro de sia popolo. Eble li ne plaĉos al nia moŝtularo, se ĝi kuraĝos descendi en la salonegon Funambules. Sed artisto li restos, kaj tio ne estas mia merito. Li estis artisto ankaŭ antaŭ mi. Mi estas nur lia Amerigo Vespucci.”

Ili finlegis. Bertrand ion diris, sed Gasparo lin ne aŭdis. Li rekonsciiĝis, nur kiam ĉiuj jam foriris kaj Désirée lin brakumis kaj kisis.

”Gasparo,” ŝi vokis, ”kiam vi famiĝos, vi eĉ ne rimarkos min apud vi.”

”Ne tiel ĝi estas, Désirée,” diris Gasparo. ”Sed mi iris ĝis nun senĉese tra koto, eterne en la pluvo. Sed nun mi sentas sub miaj kruroj la firman teron, super mi la sunon – kaj la mondo donas al mi la manon. Sed maksimume mi estas feliĉa, ĉar mi ne petis pri tio. Mi iris vojon, kiu plaĉis al mi, mi volis min disdoni al la homoj – kaj ili ekkredis al mi.”

Sed Désirée tamen tristiĝis.

”Pri tio vi ĝojas pli ol pri la edziĝfesto.”

”Tio estas mia edziĝdonaco,” ekridis Gasparo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.