La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Gastejo ”Ĉe Blanka Urso”

Tute alie ol li imagis, Deburau iras sur la bulvardo. Surde sonas ĉiuj sonoj ĉirkaŭ li, lumoj elmergiĝas el tenebro kaj denove en ĝin enfalas – kaj li iras kvazaŭ iu lin antaŭenpuŝetus, lante, pezpaŝe. Kaj la nokto lin intence kondukas en mallar ĝajn stratetojn, kie la domoj estas ruiniĝontaj kaj kie el malaltaj nigraj koridoroj trablovetas mizero. Super la stratoj knaras en silento ventflagetoj. Iu virino lin alparolis. Sed kvazaŭ vi alparolus ombron.

Oni igis ekkoni al li, kion li sopiris tiom da jaroj. Ili alŝovis al lia buŝo surŝmiritan pantranĉaĵon kaj kiam la malsata mizerulo enspiris – ili fortiris la glutpecon reen. Dum li ne sciis, kiel ebriigas sceneja sukceso, estis ĉio nur turmentado pro la malcerteco. Nun estas multe pli malbone. Kaj kiel estos morgaŭ.

Longe li iris. De temp’ al tempo li ekrimarkis, ke li revenas, aŭ preteriras la samajn domojn. Li stumblis je la sama ŝtono.

Li ekkonis la samajn butiketojn.

Vi poltrono, diris al li la flavaj okuloj de trinkejo. Igu vin kuraĝa, se vi ne havas sufiĉe da kuraĝo enkore. Kanzono kaj rido alflugis al li tra malhelaj vitroj. Li ĉirkaŭrigardis . Li vagis ĉiam ronden. La gastejo ”Ĉe Blanka Urso”. Li premis la klinkon kaj la dua mano kaptis enpoŝe la frankojn, kiujn hodiaŭ perlaboris la falsa Arlekeno. Tio estis eta gastejo kun nudaj muroj kaj kun batpremita planko. Malgraŭ tio ĝi aspektis hejmece. Ĝi plenis de hom-grupetoj, densaj fumnuboj kaj odoro de malkara pudro. Sur la tabloj vaporis pokaletoj de la varma cidro, frukta vino.

La specialaĵo de tiu ĉi gastejo estis maskitaj kelnerinoj.

Kiam knabino kun blua masko survizaĝe haltis ĉe Gasparo, lin tio ekscitis. Ĉu ne memorigo de la perdita ludo? Aŭ sekretoj de la tempo futura? Li observis ĉiun paŝon de nigraharulino kun masko, kaj kiam ŝi revenis kun vinbotelo, li enrigardis ŝiajn okulojn timeme kaj avide, kvazaŭ volante tralegi el ili sian sorton. La okuloj fermetiĝis kaj ekridetis. Ĉu bona vino?

Kverelemaj voĉoj venadis ĝis li.

”Kaŭzas tion gaso! Gaso!”

”Absurdaĵo. Malordo en teatroj!”

Ili estis teatro-vizitantoj kaj kverelis pri la nova lumigado en la parizaj teatroj. Ĝi estis atraktiva, sed samtempe danĝera.

”Incendion sekvas incendio! Tio dum la olea erao ne okazis!”

Ĉiusemajne ie brulis.

Unu el la skermo-majstroj enmiksiĝis en la konversacion.

Li parolis serioze, profundbase, kiel biblia predikanto: ”Miaj junaj amikoj, ekzistas ankoraŭ aliaj incendioj, kiujn ni travivas en teatro.”

”Kiaj?”

”Fajregoj enanime.”

Nur du knabinoj ekridis. La ceteraj pli atente turnis al li la kapojn.

”Incendioj en la animo?” instigis provoke unu el studentoj.

”Ĉu vi vidis la aktoron Talma, kiel li prezentadis Rikardon el Arlington?” senĝene diris la majstro en la skermarto.

”Vi sidas en la spektaklejo. Kiam oni eklumigas, kaj li aperas en la blua mantelo – io ekbruletas en via interno. Li ardiĝas – kaj en via animo eksaltas la unuaj flametoj. Li ardas kaj ankaŭ vi kun li. Temas pri lia vivo, pri lia honoro, kaj via interno estas nura ardaĵo, blanke inkandeskanta. Ĉio, kio en vi fias kaj mavas, ĉio konsumiĝas. Kaj kiam la batalo finiĝis, kaj Rikardo Arlington oferas sian vivon pro virto – la flamoj lante kuŝiĝas. Sed tio ne estas brulejo, tio ne estas brulruinoj.

Nur la malbono malaperis – restas nur pura animo. Ĉio mava forbrulis en tiu belega fajro. Jen flamoj, kiujn konas mi, amikoj.”

Jen, kion scias donaci la arto kaj kia bona sorĉisto estas sursceneje aktoro! Kiel lia vorto deponiĝas en la memon de la spektantoj kaj kian transformon ĝi kaŭzas en ili. La maskita knabino fiksrigardas scivoleme la solecan gaston.

”Ankoraŭ unu botelon?”

”Kompreneble,” agitas Gasparo la restantajn frankojn. Tio estas la frankoj, kiujn donacis al li la publiko, ĉar li ekflamigis en ĝi etan, fridan flameton. Du boteloj da vino el Arbois sufiĉas por unu vespero en la rolo de Arlekeno. Fakte ĝi multas.

Gasparo ja ŝate pagus, se li darfus ludi. Du boteloj da vino sufiĉas por Arlekeno kaj sufiĉas por Gasparo. Lia vizaĝo malkvietas, liaj trajtoj degelas. Estas momentoj kiam li emus ridi.

Li flustras al si sensencajn vortojn.

”Vi pravas, majstro,” kontinuas la predikon de la skermisto iu griza kaj eta homo kun ardanta voĉo. ”Kiam mi fartas plej mizere, mi iras en teatron. Kaj revenante, mi estas tute alia homo.”

”Jes. Teatro estas laika templo, kie la homaj animoj konverti ĝas al virto,” konfirmas la skermisto. Al Fancioull ŝajnas, ke longe li silentis. Li prenas gitaron kaj tintigas la kordojn.

”Ĉu vi scias, kion kanti?” vokas iu el ili.

Li kapjesas kaj melankolie ridetas. ”Ĉu vi ne eraros?”

La gitaro tintsonigas melodion. Kaduka voĉo aliĝas.

”Aŭdu, maristo vokas: Sankta Helena!
Dio, jen loko, kie li splenas!”

En Gasparo lante venkas tristo la ĝojon. Li jam ne vidas la okulojn de la nigrahara kelnerino. La futuro malaperas en malpura fumo, simila al surfaco de Sejno. Brrr! Li ektremis ĉe tiu imago. Ne, tio ne estas Sejno, sed la marsurfaco kaj sur ĝi navigas ŝipo.

”Jen, maristo! Kio surborde tie?
Nigra flago. Hororo min ombris.
Li mortis? Gloro, vidvin’ nun ci estas!
Eĉ malamikoj hodiaŭ ekploris!”

La animo de Gasparo naĝas sur ondoj. En liaj okuloj tenebro pro kapturno el la profundo, super kiu li naĝas. Kaj en vidatingeblo – roko kun nigra flago. Al kiu ĝi apartenas?

La olda skermisto kapbalancas. ”La gloro estas trompa afero kaj ne ĉiu estas kreita por ĝi. Ankaŭ Talma foriros, lia gloro forpasos. Kaj kiom da laboro, kiom da strebado li bezonis!”

”Sed kiom da feliĉo li disdonis,” diras alia kaj levas la glason.

”Je lia sano! Dankon pro ĉio, kion li donis al ni!”

”Je Rikardo!” diras la grizulo.

”Je Hamleto!” rememoras alia kaj ĉiuj ektrinkas. ”Trinku vi ankaŭ, sinjoro!” minace diras iu studento al Gasparo. ”Aŭ eble vi ne ŝatas niajn aktorojn?”

Gasparo leviĝas. En lia cerbo naskiĝas fantoma ideo: Fariĝi Talma de pantomimo! Iĝi riĉa donacanto! Sed kiu vojo kondukas al tio, kaj kie li vojeraris?

”Je Otelo!” diras la studento, kaj ĉiuj levas la glasojn. Gasparo trinkas la lastan glason. Liaj okuloj brulas. En la fumo ŝvebas novaj kaj novaj nomoj, ĉiu el ili signifas grandan kaj belan donacon – kaj Gasparo jam trinkas absinton, ĉar li vidas antaŭ si malplenon kaj vanecon de sia vivo, ĉar al neniu iam ion li donacos, neniun helpos.

”Je Cido,” diras la homoj kaj denove leviĝas kaj ree tostas al la granda aktoro.

Sur la vojo de Gasparo flagras nigra standardo.

”Je Arlekeno!” li vokas subite per obstina kaj venĝema ekkrio.

Ĉiuj turniĝas al li. Sed jam li vidas nenion, fintrinkas, metas manplenon da mono surtablen kaj stumbletas al pordo.

La homoj ĉirkaŭ la tablo ne ridis. Iliaj rigardoj estis kompataj; eble ŝate ili helpus. Sed Gasparo peze aliris al pordo kaj malaperis. La maskita kelnerino fermas post li.

”Tro multe li trinkis,” diras la skermisto serioze. ”Okazis al li versimile io malĝojiga.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.