La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Bertrand estis sincere surprizita, kiam Gasparo la venintan matenon sciigis lin, ke li volas resti ankaŭ kun la malaltigita salajro.
”Ĉu vi heredis? Ĉu vi trovis riĉan amatinon?”
Gasparo mistere ridetis. Sed Bertrandon tio ne ĉagrenis.
Laurent, fortigita pro sukceso de sia teatraĵo, prezentis jam pli grandajn pretendojn. Havi je naŭ frankoj Pieroton, kiu plaĉas al la publiko, ne bagatelas. Almenaŭ Gasparo ne malaperos for de liaj okuloj antaŭ ol li bezonos lin.
Do, ĉio restis al Deburau: ĝoja rido de la publiko kaj enviemaj rigardoj de la amikoj. Nur li ne komprenis, kial la malgranda biletistino el loĝioj ĉiuvespere tiom feliĉe ridetas, kiam li preteriras ŝin.
Kun gaja satisfakcio Gasparo kuris informi Kristoforon, ke la eklaboro ĉe la seruristo denove estas prokrastita. Kiam li estis revenanta, li elektis intence pli longan vojon preter ĝardenoj; li volis almenaŭ fajfi, se li ne povis brui kaj danci, por esprimi sian ĝojan humoron.
Irante laŭlonge de la verda kaj unuetaĝa dometo, vento, kiu blovis kontraŭ lian vizaĝon, subite eksaltetis kaj desur ia fenestro terenĵetis kelkajn paperfoliojn. Gasparo rigardis supren kaj enfenestre li ekvidis vizaĝon de bela blondhara knabino, serĉanta pervide, kien la vento forblovegis ŝiajn foliojn.
Alifoje Gasparo sendube mallevus la kapon kaj irus plu kun vana sopiro en sia koro. Sed hodiaŭ li estis bone agordita kaj tio donas kuraĝon.
”Hej, fraŭlino, malsupreniĝu pervente,” li vokis. ”Ne timu, mi kaptos vin.”
”Miaj leteroj,” angore ŝi interplektis la manojn, kiam la vento pelis la foliojn mezen de la fako. Gasparo ekkuris kaj atingis la flugantajn paperojn. Li saltis por ili enkoten.
”Vi estas tiel afabla,” vokis al li la blondharulino.
”Bagatelo,” diris Gasparo. ”Ĉu vi venos preni la leterojn?”
”Bedaŭrinde, mi ne povas,” diris la knabino deprimite. ”La onklino ŝlosis min ĉi tie. Mi ne darfas malsupren.”
”Ĉu mi povas alporti ilin al vi?”
”Ĉu vi volas esti tiel afabla? Sed ne legu ilin, mi petas.”
”Ne,” promesis Gasparo, sed la scivolemo lin devigis survoje laŭ la ŝtuparo enrigardi la manuskripton: ”Mia kara …”
Nun li estis supre kaj ne sciis, al kiu pordo iri, ĝis el unu eksonis frapado. ”Ĉi tie, sinjoro.”
”Kiel mi transdonu tion al vi?”
”Ŝovu tion, mi petas, subporden. Do. Vere vi estas tre kara.”
”Jes,” konsentis Gasparo. ”Ĉu mi ne meritus etan rekompencon?”
”Nenion mi havas, sinjoro.”
”Ĉu eblus vin vidi dum momento.”
”Fakte, mi ne havas ŝlosilon.”
”Do iam alifoje?” proponis Gasparo.
”Ĉu vi opinias?” ekflustris la knabino post la pordo.
”Morgaŭ, ĉu?”
La knabino evidente meditis.
”Promesu tion al mi! Morgaŭ je la sama tempo kiel hodiaŭ, ĉu?”
”Jes.”
”Dankon. Mi donos al vi ankaŭ leteron, kiun ankoraŭ mi ne redonis al vi.”
”Hontu, sinjoro!”
”Mi redonos ĝin subkondiĉe, ke vi donos al mi alian garantion.”
”Kio ĝi estu?”
”Ia bagatelaĵo, por ke mi povu rememorigi al mi nian interkonati ĝon.”
”Ĉu eble tion?” Subporde aperis flava rubandeto.
”Bonege,” li vokis.
Post momenta silentado la knabino denove aŭdiĝis: ”Ankoraŭ vi estas ĉi tie?”
”Mi pririgardas vian rubandeton.”
”Jam foriru. La onklino kolerus.”
”Jam mi kuras. Sed mi forgesos vin eĉ ne por unu momento.”
Li estis foriranta, venke forportanta la trofeon. Garantiaĵo de la aventuro: la flava rubandeto. Kion ĝi ornamis? Ŝultron? hararon? manikon? Por Gasparo ĝi kaŝis la tutan sekreton de la knabina estaĵo. Gasparo ligis kun la aperaĵo de la nekonatino ĉiujn romantikajn revojn kaj imagojn. La tutan tagon li bedaŭris, ke li ne demandis pri la nomo. Kio, se ŝi translo ĝiĝus? Se ŝi ne venus?
La kvina horo lin trafis ekscitita antaŭ la verda domo. Li ne certis, ĉu li amos la knabinon. Li konsciis, ke li tro malŝparis la senton en aventuroj realigataj nur enreve. Li vivis el rigardoj kolektitaj surstrate, el ridetoj ekkaptitaj kaj el odoroj pli elementaj ol el fajro de l’ korpo kaj sango. Kaj ĉar li tro fordonis sin pro la amo al tiuj, neniam al li apatenintaj, li ne kredis, ke tiu ĉi nova knabina figuro povus penetri ĝis fundo de lia animo.
Kiam finbatis la kvina, la knabino eliris. Gasparo, kiu pasadis sur la kontraŭa trotuaro, ekvidis en fenestro de la dua etaĝo virinan vizaĝon.
”Iu postrigardas vin.”
”Ne gravas.” La knabino ekridetis. ”Ŝi estas la onklino. Mi rakontis al ŝi pri vi. Ĉu vi havas mian rubandeton?”
”Bedaŭrinde, mi lasis ĝin en mia kostumo.”
”En kia kostumo?”
”Mi aktoras, fraŭlino,” li diris nekuraĝe kaj atendis.
”Ĉu vere?” ŝi miris. ”Kion vi prezentas?”
”Malbonajn kaj gajajn Pierotojn.”
”Ĉu mi povas iam iri vin rigardi?”
”Se vi permesos, ke ankaŭ mi venadu vidi vin ĉiutage, fraŭlino…
?”
”Divenu!”
”Desirée,” li diris, ĉar la nomo plaĉis al li.
”Kiel vi scias tion?” ŝi ektimis. ”Kiu diris la nomon al vi?”
”Mi divenis,” li ekridetis feliĉe. ”Jen signo, ke ni ne adiaŭos nin tro baldaŭ.” Krom la tenera nomo, signifanta sopiron,
Desirée havis ankaŭ suplan blondan hararon, kiun malheligis ombroj de etaj ondetoj, malhelbluajn okulojn, diafanan vizaĝon kaj belan ruĝan buŝeton.
”Ĉu iri por iom da tempo al Luksemburgia ĝardeno?” li proponis. Tra stratoj blovetis malseka malvarmeto kaj la venanta aŭtuno rekolorigadis suprojn de aleoj per sia kruda spiro.
Gasparo aŭskultis, feliĉa, kiel apud li klaketas sur la rufokolora vojeto la paŝoj de la knabino. ”Ĉu mi povas demandi, fraŭlino Désirée, kiu kaj kio vi estas?”
”Mia onklino posedas ĉapelistan entreprenon. Mi laboras ĉe ŝi en la butiko.”
”Do, modistino,” diris li kun admiro. Modistinoj estis unuarangaj inter grizetinoj. Kudristineto, vendistino, konfitistino devis esti dankema, se hazardo alkondukis al ŝi kavaliron, kiu pretus aĉeti al ŝi de temp’ al tempo vespermanĝon, donaci al ŝi ĉapelon kun rubandoj, montri sin kun ŝi dimanĉe en Robinson kaj sendi al ŝi bukedeton da violoj adiaŭe. Ĉapelistino inter ili estis nobela damo. Ŝi povis esti kapricema, koketema, ŝi rajtis malŝati donaceton, kiu ne plaĉis al ŝi kaj moki vin. Famo pri ĉapelistinoj diris, ke ili estas etaj tiraninoj.
”Ĉu via onklino havas grandan atelieron?”
”Tri grandajn salonojn. Al ĉiuj dukinoj el kvartalo Saint-Germain ŝi liveras.” Désirée gaje ekridis kaj Gasparo trovis en la rido signon de fierego.
”Kial vi loĝas do en tiu ĉi strateto?”
”Kaprico de la onklino. Plaĉas al ŝi, ke somere ĉi tie bonodoras robinioj. Sed nia apartamento estas bela. La onklino konas multajn vojaĝistojn kaj tiuj alveturigis al ŝi raraĵojn el Hindio, Ĉinio kaj Hispanio. Ankaŭ ĉiuj dukinoj estas ŝiaj amikinoj kaj superŝutas ŝin per donacetoj.”
La knabino haltis kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ ame ŝi sorĉus antaŭ sia rigardo imagon de la hejmo.
”Surmure marmorpapero – belaj bildoj, en angulo blanketa forno el majoliko – seĝoj el pajlo – longaj tapiŝoj. Ĉu ankaŭ vi havas majolikan fornon?”
”Ankaŭ,” diris Gasparo apatie, opiniante, ke estas pli bone mensogi ol konfesi, ke la mansardo en Faubourg du Temple neniam spertis, kio estas varmo.
”Kaj en salono orizita meblaro kun veluro, ĉu?” scivolis la knabino arde. Ŝi ŝatas lukson, ekpensis Gasparo, mi estas perdita.
Sed tamen li diris: ”Ĝi estas kun veluro, sed ne estas orizita.”
”Domaĝe. Al vi ne plaĉas, kiam vespere la sunsubiro rebrilas sur oraj ornamaĵoj, ĉu?”
Ŝi estas poeziema, ekkonsciigis al si Gasparo. Neniam mi akiros ŝian inklinon pro mia malparolemo.
”Mi vidis superban meblaron utreĥtan ĉe dukino de Artois.”
”Ĉu vi estis ĉe la dukino de Artois?” konsterniĝis Pieroto.
”Mi dancis tie. Grandaj fenestroj – enĝardene lampionoj kaj piroteknikaĵoj…”
”La dukino de Artois ne posedas ĝardenon. Ŝi loĝas sur bulvardo.”
”Tio do estis aliloke,” malplaĉe rebatis Désirée. ”Vintre ni estis preskaŭ ĉiam aliloke. Mi ne povas ĉion memori.”
”Kaj la teatron vi ne vizitadis, ĉu?” provis Gasparo transkonduki parolon al alia sfero, kie li pli certis.
”Jes. En opero.”
”Kie vi sidis?”
”Partere. Kie alie?”
”Kun kiu?”
”Kun neniu. Mi estis sola.”
Gasparo observis la knabinon kun sekreta suspekto. Sed ŝi mienis serioze kaj ŝiaj okuloj brilis. Ŝia sopiro pri lukso lin embarasis. Sed plaĉis al li ŝia entuziasmo kaj la infana gajemo, kiu influis ankaŭ lin. Nature, se li kredos al ŝi, tio samtempe signifas perdon de esperoj.
”Kial tamen vi venis al mi?” li miris sincere. La knabino embarasiĝis. ”Kial ne?” Ŝi perdis la certecon, kvazaŭ ŝi antaŭsentus la motivon de la stranga demando. ”Nia renkontiĝo estis tiel rara, ĉu? Kaj se vi aktoras … ĉu vi rakontos al mi pri teatro?”
”Pri teatro?” plialtiĝis esperoj de Gasparo.
”Sed hodiaŭ ne,” ĉesigis la knabino. ”La onklino kolerus, ke mi restis ekstere tiel longe. Nur venonte!”
Ili revenis al la pordego de la parko, tra kiu ili eniris. La malvarmo forpelis la patrinojn kun infanoj, ankaŭ la geamantojn kaj nur kelke da verdetaj statuoj rigardis Gasparon, kiu vane meditis, kion belan fine diri al sia Dulcinea, por alproksimi ĝi al ŝia koro.
Li ekrimarkis kaŝtan-vendistinon, kiu apud stratangulo establis sian kioskon. ”La unuaj kaŝtanoj ĉi-jare,” li diris. ”Ĉu vi ŝatas ilin?”
”Tre. Kiel bele ili bonodoras.”
Li manpesis moneron destinitan por la morgaŭa tagmanĝo kaj aĉetis al ŝi kaŝtanojn. Désirée prenis unu per la gracilaj fingretoj kaj metis ĝin en la buŝon. La ŝelo krakis inter dentoj.
Samtempe la knabino ekkriis pro doloro, ĉar ŝi brulvundis sian langon. ”Dio mia, tio estas ja ŝelo!” Désirée ekrigardis lin kun doloroza riproĉo kaj samtempe kolere. ”Ĉu vi ne povis tion diri?”
Ŝi elkraĉis la ekmorditan kaŝtanon. Gasparo enmanigis al ŝi la duan, sed Désirée ne kuraĝis ĝin preni. Pro honto ŝiaj vangoj ruĝiĝis. Gasparo rigardis ŝin deflanke. Ankaŭ en sia kolero ŝi estis tre ĉarma. Sed Gasparo komprenis tiumomente ĉion. Ŝi ŝatas kaŝtanojn, ŝi diris. Mire, ke ŝi ne diris: mi aĉetas ilin trifoje tage. Kaj poste subite – ja knabineto, vi ne havis ilin ĝis nun en la buŝo. Ili iris senvorte. Kiam ili venis al la domo, Gasparo volis ebligi al ŝi honoran retiriĝon.
”La utreĥta meblaro, loĝio en operejo, veluro, tio estis ŝercoj, ĉu?” li diris kore. ”Ĉu ni nun diros al ni la veron?”
Ironia nuanco de lia rideto, kiu senvole aperis sur liaj lipoj, kaŭzis tion, kio okazis. ”Ŝercoj?” ŝi respondis dolore. ”Tio estis eĉ tro serioza.”
Ŝia voĉo rompiĝis, la polmoj kaŝis la vangon kaj Désirée ekkuris al la domo. Antaŭ ol Gasparo rekonsciiĝis, ŝi malaperis sur la ŝtuparo.
Vane li preterpasadis. La fenestro restis fermita. El la rozkolora posttagmezo restis al li nur malvarmiĝinta kornsaketo kun perfidaj kaŝtanoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.