La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

En la vicoj de romantikuloj

Gasparo Deburau entreprenis kun sia edzino edziĝvojaĝon. Kien? Al bulvardo du Temple. Kiom da jaroj li travivadis siajn vesperojn nur sur la scenejo kiel aktoro. Li ekavidis unufoje fariĝi mem spektanto. Dum la tuta tago li provadis en la restaŭrata teatro, dum falado de stuko kaj martelado; post vespermanĝo en malkara restoracio kun Désirée ŝate li enmiksiĝis en la bulvardan tumulton.

Oftis okazoj vidi, kiel antaŭ Funambules haltas kaleŝoj kaj kiel sinjoroj, post kiam ili tralegis la afiŝon, ĉagrene anoncas al damoj en kaleŝo, ke provizore oni ne ludas. La nova artikolo fare de Janin efikis kiel bombo. Sinjoro Payat ne plu aŭdigis sin.

Gasparo volis fariĝi dum la sep vesperoj spektanto, entuziasma spektanto, kiu devas rekompenci sin por tio, kion li preterlasis, kiam por ĉiam li enkarcerigis sin sur la scenejo.

Kaj tiel man-en-mane kun Désirée, li vizitis salonon kun vaks-figuroj, ili dancis kune ĉe ”La Blua Kvadrato,” ili amuzis sin super aŭtomatoj ĉe Thevelenin, ili eksidis inter spektantojn je ĉinaj ombrobildoj kaj dimanĉe iris al cirko Olympia, kie ili aplaŭdis al hindaj ĵonglistoj, al ĉinaj saltistoj, altrajdistoj kaj al dresitaj kaprinoj kaj elefantoj.

Rigardado je la vespera amuzo de Parizo utilis al Gasparo.

Denove li instruiĝis, kio plaĉas al homoj, kiaj ili estas. Ofte lin Désirée admonis, ke li rigardu la scenejon. Ŝi pensis, ke li koketas kun ia virino. Sed Gasparo tiel kompletigadis siajn studojn, kio la homojn streĉas, kio ilin ridigas.

Dimanĉe oni komencis ludi.

Tiutage patro Royer ekdeĵoris antaŭ la restaŭrita enirejo, kiun oni provizis per balustrado, por malhelpi malordon, sed li ĝenis preterpasantojn eĉ ne per unu vorto. Bonstate kaj leĝere li staris sur la trotuaro kaj maksimume dirsendis ian ŝercon post belan knabinon. Malgraŭ tio alvenadis kaj veturadis pluraj homoj kaj petis ĉe la kaso biletojn. Sinjorino kasistino ĝentile ridetis.

”Bedaŭrinde, disvendite.”

”Do vespere?”

”Disvendite.”

”Morgaŭ?”

”Por la tuta semajno disvendite. Ĉu mi povas vendi al vi biletojn por venonta dimanĉo? Por nealtigitaj prezoj, mi petas.”

Gasparo iom elreviĝis, kiam li pririgardis la publikon. En la restaŭrita salonego li vidis tute aliajn homojn. Ĉu liaj amikoj bonfartis nur sub fulgita plafono? En salonoj oni diskutis pri la skandala kritiko de Janin, kiu estas ofendo ne nur de la oficiala teatro, sed ankaŭ atako kontraŭ la ĝenerala ordo. Sed poste venis informoj de la unuaj entuziasmigitaj vizitantoj.

Deburau fariĝis ne modo, sed konvinko.

”Ĉu vi enuas? Ĉu vi estas mishumora? Iru al Funambules.”

Deburau fariĝis medikamento rekomendata kontraŭ tristo kaj ĉagreno.

”Mi ne ŝatas farson, nek komedion. Eĉ ne dramon.”

”Kion do li ludas?” Lia ludo estis el ĉiu teatraĵo io kaj sume revo pri variaĵoj de la vivo; plena de ĝojo kaj senreviĝo, kiun la homoj vivas, kaj kiu finiĝas per venko de la amo kaj justeco.

Post la sukceso en la ”Ora sonĝo” jam neniu aŭtoro pensis je Arlekeno, sed ĉiuj reflikis siajn tekstojn por Pieroto. En la pantomimo ”Vendisto de salato” Deburau ankoraŭ pliprofundigis sian rolon pri la senindulga vivbatalo de ethomoj.

Malespero kaj malamo pezis en unusolaj du vortoj, kiujn li eldiris dum la tuta teatra prezentado: ”Aĉetu salaton!” Li timis en ili pri gajno, ĵurpetis la homojn, malamis iliajn malvarmon kaj orgojlon. La teatraĵo triumfis; la lignoŝuojn kaj la pajloĉapelon el ĉi tiu rolo lasis al si Deburau por ĉiam en la vestejo kiel la feliĉan rememoraĵon.

La teatro Funambules fariĝis fokuso de la tuta kvartalo. La teatro-stelo, kiu ascendis de tie, restis ĉiam en budĝeto, kiam oni konsideris, kien vespere iri en teatron. Ĉi tien iradis la moderna Parizo; sed ankaŭ la indiĝena publiko revenis al siaj lokoj.

Malgraŭ tio, ke la polico de Karolo la X-a spionis pri ĉiaj manifestiĝoj, rememorigantaj la revolucion aŭ Bonaparton, la teatreto konservis ankaŭ dum la periodo de la kreskanta gloro viglan rilaton al la pensmaniero de sia publiko. La olda aktoro Viktoro regajnis ĝian favoron, kiam en la teatraĵo ”La reveno” en rolo de maljuna ĉasisto, vestita en verda uniformo, aŭdacis preni el tabakujo tabakon laŭ la sama maniero, kiu estis konata ĉe Napoleono. ”Bravo,” aŭdiĝis en la salonego.

Sed malfeliĉe ĉeestis komisaro. La sekvintan tagon oni malpermesis la teatraĵon kaj Viktoro estis kondamnita al granda monpuno kaj al unumonata karcero, ĉar li imitis la homon ”kiun nomi malhelpas honto.” Tiel tekstis la verdikto.

Kiam aperis en la Teatro de la Gajeco sukcesa teatraĵo ”La kokejestro”, Bertrand aranĝis inter siaj aŭtoroj konkurson pri la sama suĵeto. Dum tri tagoj li ricevis dudek kvin manuskriptojn.

Vane ordonadis sinjoro inspektoro Vauqelin, viglanta pri ordo en la teatroj, ke junulo ŝtelanta pro malsato kokinojn, ne darfas aspekti ribele, kaj ke oni ne darfas prezenti strikon. La publiko el la kvartalo, formanta ĉiam la kadron de la rigardejo, vivis kun siaj aktoroj ĉiam en konstanta sekreta interkompreno.

Pieroto nur ekridetis kaj liaj spektantoj ekridis.

”Kion li diris?” demandis ofte nekomprene, kiuj ĉi tien venis unuafoje. En la tago, kiam sur la bulvardo inter amikoj de la teatro famiĝis la sciigo, ke populara Pieroto fariĝis patro,

Deburau ludis nur etan interludon en la vespera programo ”Pieroto guvernanto”. La hejma publiko aĉetis biletojn jam matene. Gasparo jam ekde la mateno estis duone plezurita, duone emociita; li sendis al siaj gekolegoj vinon kaj deziris, ke ili partoprenu la ĝojon, kiun li ĝis tiam ankoraŭ ne travivis.

”Eĉ ne imagi mi povis tion. Kaj mi, imbecilo, pensis, ke ĉion mi jam spertis, la tutan homan vivon. Sensencaĵo. Dum la viro ne estas patro, li ne estas kompleta!”

Ili provadis, ridis al li, ŝercis, sed li certigadis ilin, ke la eta Rosina Agata nepre estas lia plej perfekta kreaĵo. Unun el la junaj komediantoj, Charles-on Charton, li petis esti bopatro al la filino. Vespere en la rolo de Pieroto, kiu estas devigata prezenti guvernanton, estis sceno, en kiu li punas etan infanon.

Li ne agis ekscese, li prezentis la scenon kiel ĝis nun, sed la informita publiko protestis.

”Tiel agas la patro? Fi, al la patro!”

Pieroto embarasiĝis. Lia manplato ekhaltis, tenere li observis la etan infanan postaĵeton antaŭ si, mankaresis la infanon kaj poste arde lin ĉirkaŭprenis kaj alpremis al si.

”Brave! Tiel agas la patro! Vivu la brava patro!” aranĝis la partero entuziasmajn ovaciojn al sia amata artisto.

Tiun vesperon kaj en multaj venintaj Gasparo treege rapidis al Désirée, al kiu li ege dankemis. Nun li havis ion vere propran; sian infanon. Li plezure atendis ĉiun renkontiĝon kun ŝi, alportadis al ŝi ludilojn, ludis kun ŝi kaj kantis.

Sed ofte okazis, ke Gasparon atendis iu antaŭ la teatro, vizitadis lin en la vestejo, aŭ almenaŭ sendis al li gratulon. Li havis okazon denove riverenci al Gérard kaj liaj amikoj. Plej grandan ĝojon alportis al li sukceso ĉe grupo de junaj romantikuloj, kiuj venadis po tri, po kvar, por eksidi ne diste de la scenejo kaj kapablis amikiĝi ankaŭ kun la originaleca publiko hejma. Ili atendadis lin ekstere kaj estis tiom intime koraj, ke li ne povis rifuzi mallongan kuneston ĉe Napolano Graciani aŭ ie alie.

Oftis, ke iliaj dialogoj rilatis la arton de Deburau. Malgraŭ sia hezitemo, li devis aŭskulti, respondi demandojn, klarigadi.

”Vi estas nia,” certigadis lin svelta Teofilo Gautier, kutime en purpura veŝto. ”Vi devas kuniri; ili kondukis lin en gastejeton,

”eĉ se ni devus vin kvaronumi kaj po pecetoj forporti.”

Kaj kiam li eksidis inter la aliaj, laŭde li ripetis: ”Kia feliĉo, ne aŭdi unufoje en teatro la vanajn parolaĉojn de niaj komedioj kaj povi finpensi, kion viaj figuroj volas diri. La pantomimo estas kreita por delikataj karakteroj, kun sufiĉe da fantazio.”

”Vi pravas,” atestis Gérard de Nerval. ”En Funambules oni estas sekura antaŭ ĉiuj spritecoj, dusencoj, doktaj laŭdegadoj, ankaŭ antaŭ la fama konversacia perfekteco de niaj aŭtoroj.”

”Tuj kiam unufoje mi vidis vin,” diris Teofilo, la agnoskata gvidanto de la artista kunularo, ”mi komprenis, ke vi apartenas al ni. Vi senigis nin de la bankieroj kaj iliaj filoj el modernaj komedioj, de ĉiuj distingaj kavaliroj.”

”Ili ankaŭ enestas en niaj komedioj.”

”Ne pli ol la tuta cetera mondo. Via Pieroto, mi dirus, havas ĉiujn profesiojn.”

”Ĝojigas min,” jesis Deburau, ”kiam Pieroto devas okupi sin pri diversaj profesioj. Mi povas montri suferojn de soldato.

La malfacilaĵojn, kiujn travivas kuracisto mem kaj kiujn li kaŭzas al ni. La roloj pli riĉas kaj gajas.”

”Ne nur tio,” diris Nerval. ”Pieroto de Deburau havas ankaŭ ĉiujn homajn karakterojn.”

Deburau eksilentis, kiam la laŭdo tro ekstremis. Sed lia ludo ilin afekciis. Li sentis, ke ili amas lin. Ili sparketis de kura ĝo kaj pro la sopiro distingiĝi.

”Tiu griza, enuiga kaj perfekte vestita mondo disfalu! Ni serĉas la perditan sekreton de la homaro, la poezion. Vi trovis ĝin sur la scenejo.”

Ili opiniis lin sia akiraĵo kaj la nova aliancano.

”Pieroto venĝas,” meditis Nerval. ”Pro tio lia sarkasma grimaco.”

”Sed en ĝi enestas ankaŭ pardono,” diris Gautier. ”Alimaniere li ne povus komencadi la novajn aventurojn tiel leĝere.”

Gasparo aŭskultis kun granda intereso. Tiuj inteligentaj junaj viroj malkovradis la fontojn de lia kreado, kiujn li mem nur subkonscie antaŭsentis. El fragmentoj de la vivo li kombinis sian Pieroton, ili nun analizis lin kaj pli profunde ol li mem kapablus tion. Sed ili igis lin mediti, por ke li trovu klarigon, kiu ankaŭ por li verus.

”Se vi permesos,” li intervenis escepte, ”en la vivo de Pieroto estas ambaŭ: li venĝas al tiuj, al kiuj ordinaraj homoj tute ne povas venĝi. Kaj li helpas al tiuj, kiujn riĉeco kaj krueleco de aliaj damaĝas. Sed mi ne volus, ke li estu ekstreme nobla.

Homoj en nia rigardejo nur rare povas al si permesi tian kvaliton.”

”Kaj tamen la publiko estas simpatia al mi,” certigis Gautier.

”Ili ne estas enuantaj individuoj sen animo, markizinoj, zorgantaj nur pri siaj roboj. La knaboj kun nudaj manoj kaj kun la ĉapo surorele plaĉas al mi. Ja ankaŭ en ili kaj en iliaj kunulinoj devas esti poezio, kiun Pieroto al ili prezentas. La tuta mondo ĉirkaŭe estas granda poeto kaj havas pli da spirito ol aŭtoroj de niaj komediaĵoj.”

Kiam ili ekis rememori kaj plani, Gasparo eksilentis. La kunularo kutime iris ankaŭ al ”Blanka kuniklo”, kie la seĝoj kaj tabloj estis alforĝitaj al planko kaj glasoj ĉenfiksitaj. Dum siaj afekciaj disputoj ne raris, ke la artistoj eĉ ne rimarkis, kiam Gasparo eskapis de ili kaj foriris hejmen. Sed ili ne koleris kaj venis denove.

Gasparo dividis sian amikecon inter ĉiujn. Kun infaneca ĝojo li kaptadis oranĝojn, kiujn oni ĵetadis al ili el la galerio; la oranĝoj signifas en la teatra florlingvo rekonon, same kiel pomkernaĵoj estas elokventa esprimo de malkontento. Li feliĉis pro la fakto, ke li kompreniĝas kun la plej proksimaj al li.

Kiam Gautier kun amikoj eksidis en la loĝio sur antaŭscenejo, simila al aperta tirkesto de ŝranko, nenia solenaĵo sursceneje pasis sen eĥo ĉe ili.

Plurfoje aperis en loĝio la konata vizaĝo de Janin kaj Gasparo, riverencante, metis sian manon koren kaj la partero salutis la aktoron kaj la kritikiston.

Iutage Gautier alkondukis al Funambules ankaŭ Viktoron Hugo. Malgraŭ ke regis frostego, li atendis kun aliaj amikoj post prezentado antaŭ la teatro.

”Plezurigas min,” li diris, premante la manon al Gasparo,

”ke mi povas saluti vin post tiel longa tempo. Ĉiuj miaj konatoj vin tre ŝatas. Vi enspiris en pantomimon la vivon. Tio estas granda merito.”

Hugo kondutis multe pli rezoneme ol liaj amikoj, en liaj movoj kaj vortoj estis la meditema tranvilo. Gasparo demandis pri Eŭgeno. ”Jam tiutempe mi vidis vin en favora lumo,” rememorigis al si Viktoro. ”Eble mi afliktos vin. La vivo de Eŭgeno antaŭ unu jaro estingiĝis. Sed ĉiuj konvinkadis nin, ke tio lin savis antaŭ pli granda sufero.”

Tiuvespere Gasparo ne restis kun la artistoj, sed li devis promesi al ili ĉeesti, kiam Viktoro legos al la amikoj sian novan teatraĵon ”Hernani”. Li akceptis la inviton, kaj kelkajn tagojn poste li troviĝis kun minimume tridek aliaj junuloj en la loĝejo de gesinjoroj Hugo en strato Gujon. Kelkajn nomojn jam li konis, aliajn li aŭdis unuafoje: Balzac, Mérimée, Sainte-Beuve, Alfredo de Vigny. La blondhara sinjorino Hugo donis al Gasparo sincere sian manon kaj memorigis la renkontiĝon ĉe la malsana Eŭgeno.

Hugo eklegis. Sed lia voĉo ne agrablis, des pli, ke alternante la personojn, li same alternis du tonojn, basan kaj altan. Gasparo komprenis, ke la versoj estas belaj, ke ili esprimas kavalirajn sentojn; ripetiĝis en li ideo, ke ankaŭ ĉifoje eblus diri ĉion pli koncize! Sed la aliaj aŭskultantoj estis entuziasmigitaj.

”Nova Corneille!” ili vokis, kiam Hugo legis la scenon, kie Carlos atendas ĉe la tombo de Karolo la Granda. Gasparon ekinteresis la mencio pri la ĉeĥa reĝo; sed kiam montriĝis, ke li aperas sur la scenejo nur por esti skoldata, lia atentemo forvaporiĝis. Post kiam Hugo finlegis, sinjoro Saint-Beuve klarigis, ke Hernani baldaŭ havos premieron, ĉar tio estas la unua romantika dramo sur la scenejo, necesas atendi reziston de la reakciuloj.

”La direktoraro de la teatro proponis klakistojn, sed mi kontraŭstaras tion. La venko aŭ fiasko de tiu ĉi verko estas nia komuna afero. Aŭ ni trabreĉos la barilon de klasikismo, aŭ ni enterigos la romantikismon por longa tempo. Pro tio ni rifuzas klakistojn, sed ni alvenos tien, amikoj, kaj ĉeestos tie ankaŭ nia junularo, kiu iras kun ni. Ĉu vi konsentas?”

”Jes,” respondis ĉiuj.

Kaj tiel en iu februara tago Deburau prezentis sin ne sur la scenejo en Funambules, sed en la Granda Teatro, ne en rolo de aktoro, sed kiel spektanto kun ensemblo de figurantoj, adekvate instruitaj kaj instigitaj. Unue ili iris al Hugo, kie la sinjorino disdonadis al amikoj, al junularo el lernejoj kaj atelieroj kaj al junaj aktoroj biletojn kaj kiel distingilon ruĝajn kvadratojn kun la hispana vorto ”hierro-fero”.

Kiam Gasparo estis alvenanta kun la ensemblo, li renkontis Balzacon.

”Brave, Deburau!” vokis la verkisto kaj skuetis sian leonsimilan hararon. ”Hierro!”

La premiero estis komenciĝonta je la sepa. Sed la amikoj de Hugo invadis enen jam je la tria. Ili amuzis sin tiel, ke ili vokis de partero al galerio kaj reen.

”Ni estas rabistoj de la ideo. Piratoj de l’ arto! Teatraj sovaĝuloj!”

Deburau ne bedaŭris, ke li lasis sin allogi al batalo. Li vidis foje ankaŭ en la granda teatro homojn pretajn por sia konvinko vere batali. Li rememoris la parizanojn antaŭ dek kvin jaroj, kiam invadis enurben la armeoj de okupaciantoj. Eble elkreskis jam nova generacio, en kies vejnoj denove cirkulas la sango kaj ĝi kapablas entuziasmiĝi kaj levi la pugnon.

Li okupis kun sia grupo lokon malantaŭe en la partero kaj salutis sin reciproke kun Gautier, Nerval, Borel. ”For la perukojn!” vokis liaj grupanoj unisone kun la ceteraj.

Kiam ili malsatiĝis, ili ekis vespermanĝi kaj intence la manĝadon longigis, por ke agrable pasu la tempo. Ili legis ĵurnalojn; lante ili remaĉis fumumitan viandon kaj fromaĝon kun la pano. El ĉebrustaj poŝoj ili elprenis botelojn. Partero tostis al balkono kaj galerio tostis al partero. Ili rekuraĝigadis sin reciproke kiel antaŭ batalo.

Sed oni trinkis multe kaj kvar horoj estas longa tempo. Pro la fakto, ke la biletistinoj ankoraŭ ne venis kaj ĉie estis ŝlosite, el orkestrejo fariĝis rifuĝejo kaj dum la posttagmezo fariĝis el ĝi eta lageto.

Je la sesa venis Sainte-Beuve kaj lin sekvis Vigny, kiun Deburau igis bonvenigi per triobla aplaŭdo-salvo.

Ne mankis vakaj lokoj. Ne eblis akiri ĉiujn por Hugo-adeptoj kaj klaris, ke sur la balkono superos ilin la kontraŭuloj. La vicoj lante pleniĝis de triangulaj kolumoj, en kiuj sidis la kapoj de ne malpli batalemaj defendantoj de la klasika arto.

”Al gilotino la kalvulojn!” skandis fanatike la partero. La atmosfero densiĝis pro streĉiteco.

Iom mildigis ĝin belulinoj, kiuj sporade aperadis en loĝioj.

La junularo sciis, kiun bonvenigi. Pasie ĝi aplaŭdis, kiam eniris la orhara Delfina Gay, poetino kaj ĵurnalistino, amatino de Alfredo de Vigny. Oni aplaŭdis al la edzino de Hugo, kiu amike dankis.

La komenco alportis silenton. Tri batoj je ligno. Sed apenaŭ la kurteno leviĝis kaj aperis la dormoĉambro de dona Sol, aŭdiĝis murmurado inter la adeptoj de klasikismo.

”Fi! Tia komenco! En la dormoĉambro!”

”Perukoj, silentu!” respondadis romantikuloj.

En tiel sovaĝa etoso oni ludis. Deburau fartis tie ĉi same kiel en Funambules. Vivu la romantikismo, se ĝi alportas en la teatron anstataŭ vintra dormo la vivon, la vivon anstataŭ nobla morto dumviva!

”Sed tio estas el Britaniko! Tio el Barbiro de Sevilo!”

Aplaŭdoj de la romantikuloj ilin silentigis.

Post la unua kaj la dua aktoj la etoso ankoraŭ ne kristaliĝis.

En la tria akto la supereco estis je flanko de romantikuloj; kaj nome decida.

Kiam Ruy Gomez kun Hernani ekimpetis por savi dona’n Sol, aplaŭdis la virinoj sendiference en partero kaj en loĝioj.

”Vivu la virinoj!” dankeme akceptis tion la junularo.

La aktoroj komence suferis pro timo kaj necerteco. Endanĝerigadis ilin bruego el la salonego. Viktoro estis jen en la rigardejo, jen post kulisoj, por stimuli ilin. Sed samtempe ju pli venka estis la romantika junularo en la rigardejo, des pli bone oni ludis sur la scenejo, kaj kiam post la superkritikaj kaj lacaj klasikuloj forlasis la batalejon aŭ kontentiĝis pri pasiva silentado, ekregis ankaŭ idilio sur la scenejo. Kiam la geamantoj kune agoniis, la rigardejo larmis kaj aplaŭdis. La batalo finiĝis venke.

La eldonisto Mame avide serĉis la sukcesan aŭtoron en postkulisejo, por havigi al si lian manuskripton. La romantikismo venkis en sia unua batalo kaj ekmarŝis tra la breĉita pordego de la klasikisma teatro en la mondon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.