La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ludoviko la XVIII-a mortis.
Homoj akceptis tiun sciigon same trankvile, kvazaŭ ili ekscius, ke hundo de la najbaro perdiĝis. Tiom pli profunde vibrigis iliajn animojn malamo pro ekzekuto de kvar kadetoj en la Rochelle, ĝuste en la tago, kiam la kortego brue solenis naskiĝon de la filino de duko de Berrz. La ekzekutistoj ordonintaj postlasi la korpojn de la mortintoj ĝiskrepuske sur la placo, atingis vere la malon de tio, kion ili intencis kaŭzi.
Homoj preteriradis silente kiel en kirko kaj profunde demetadis ĉapelojn. En la rigardoj ĉe renkontiĝoj enestis morna interkompreniĝa soleno.
Surtroniĝis Karolo la X-a.
Por la popolo ekde la unua tago de sia regado li estis perdita.
Li ellasis en la tronĵuro la frazon pri toleremo. Tio disfami ĝis en la antaŭurboj per rapido de vaporlokomotivo, kiu ĝuste en tiuj tagoj faris siajn unuajn provveturojn. Karolo, malbelega kaj kaduka uleto, ne kontentiĝis per tio, ke li ĵetiĝis ĉe la kronado al la kruroj de la arkiepiskopo, li igis sin post kelkaj tagoj ordini je pastro kaj li diservis ĉe ĉiu okazo. La potenco eklezia kreskis. Procesio alternis procesion.
La popolo havis unusolan armilon: B ranger’on. El liaj amikoj formiĝis jam potenco, kiun necesis respekti. Kiam la kortego postulis monon por ekspedicio al Hispanio, respondis senatano Manuel, proksima al B ranger: Ni permesos nenion. Viaj elspezoj superas dum unu jaro tiujn de la imperiestro dum dudek kvin jarojn.
”Kion diros je tio la reĝo?” demandis la ministroj.
”Kiun reĝon vi opinias? Tiun agenton de fremdaj potencoj?” aŭdacis Manuel. Nature, li estis arestita. Sed kiel! La tuta metropolo babilis pri tio kiel pri ago el la malnovaj belaj tempoj, kiam ankoraŭ en la mondo ekzistis la heroeco kaj honoro.
Oni ordonis al serĝento Mercier, ke li arestu Manuelon.
La brava serĝento ne emas kompreni, sed poste li rekonsciiĝas kaj anstataŭ la arest-formulo li komandas: ”Honore salutu!”
”Bravo Mercier!” oni salutis sin poste surstrate. ”Serĝento Mercier rajtas kiam ajn senpage eniri,” vokis la krianoncisto apud Funambules. Okaze de la parado de la nacia gardo, kiam la reĝo atendis bonvenigon, homamasoj vokis: ”Vivu la konstitucio! Ministroj for! For kun jezuitoj!”
Policaj sabroj de temp’ al tempo estis okupataj kaj kelkaj bravaj junuloj el metiejoj perdis iom da sango pro neklara idealo de la libereco. Sed la rezista movado ne tiom fortis, ke ĝi povu ekflagrigi ribelon.
Tiu fermentado respeguliĝis pli kaj pli en la spirita vivo de la lum-urbo; ĝi estis kampanjo de junaj romantikuloj kontraŭ la antikva klasikismo, kiu finiĝis en senfrukta imitado de la malmodernaj modeloj. Gasparon informis pri tio diskutoj de pli detale informitaj konatoj, polemikoj en la gazetaro, sarkasmaj kondamnoj. La nova movado plaĉis al li; li adaptiĝis al ĝi per sia tuta estado. La teorio por li ne necesis. Li estis tia, kia li devis esti, kaj la epoko deziris lin tia. Kiel ĝi naskis Musset’on, Gautier’on kaj Hugo’n, tiel ĝi naskis ankaŭ Deburau’on.
Dum tagoj, en kiuj kontinuas nia rakontado, Musset aĝas dek ok jarojn. Aurora Dudevant, posta Georgo Sand, intencas aktivi en Parizo. Dumas preparas teatraĵojn pri romantikaj eksterleĝuloj, malamantaj la socion. Nerval tradukas Faŭston.
Delacroix, kies koloraj pentraĵoj fascinas spektantojn, litografas la faŭstajn scenojn, laŭ kiuj komponas Berlioz. Kean ludas en Parizo Hamleton. Talma agonias kaj kune kun li la malmoderna kaj perfekta deklamarto kaj konekse kun ĝi la tuta malnova perfekta teatro. Hugo trovas en la tenebra turo de Notre-Dame la misteran vorton ”ananke”, ĉizitan enŝtonen, kaj komencas prepari romanon pri la katedralo. Li lanĉas la devizon: ”Libero por la arto, libero por la socio.”
Romantikismo, pri kiu Akademio konkludis, ke ĝi estas morbo kiel ekzemple epilepsio – iĝas literatura revolucio kaj atake marŝas kontraŭ la klasikan rigidecon sur ĉiuj frontoj.
Kiam Gasparo revenis hejmen post la malespera nokto, kiu povis esti preskaŭ lia lasta, li plenis de kuraĝo. Li konstatis ĉiupaŝe, ke la vivo belas, eĉ se ĝi ne estas afabla. La certeco vivi dank’ al vivoj de aliaj homoj lin ĝojigis. Li deziris, ke la aliaj vivu dank’ al li. Sen malespero li finprezentis rolon de sia drinkulo. Li almiksis ja eĉ en lian grobecon pli da sprito ol alifoje.
”Bone,” diris al li Felikso, kiu jam sanis.
”Mi imagus tion entute alie,” respondis Gasparo firme.
”Ci revoluciulo,” riproĉis lin Felikso. ”Kio denove?”
”Ĉu ni povus revenigi en niajn prezentadojn Pieroton? Kiel Arlekeno vi havus pli kvalitan rivalon.”
”Pridiskutu tion kun la direktoro,” ŝultrolevetis Felikso.
”Sed ne lamentu, se li elpromenigos vin.”
”Bone,” promesis Gasparo, ”morgaŭ.”
Post la prezentado trankvile li foriris, sed en lia kapo svarmis.
Kiel konvinki sin, ke li iras la ĝustan vojon? Li ekiris al Sejno, tra stratetoj de sia hieraŭa malespero. Sed neniu rememoro lin malfortigis, li estis enkorpiĝinta decidiĝo.
”Ahoj!” li ekvokis de sur la kajo malsupren, kie en ombro kaŭris boatoj apud budoj de surriveraj vendistoj.
Voĉo al li konata respondis: ”Ahoj! Ĉu ci, Gasparo?”
”Mi. Ĉu Kristoforo malsupras?”
”Li estas ĉi tie. Ni atendas.”
La variol-difektita Adolfo kaj la rufa Kristoforo estis vestitaj pli pure ol hieraŭ. Unu el la vangoj de Kristoforo malseketis pro la provo razi sin; bedaŭrinde la eksperimento finiĝis antaŭtempe. Apud la tablo tronis pesilo. Adolfo plenumis la promeson.
”Ni atendas senpacience. Mire, ke ni ne kuris denove al la rivero, ĉu ia idiota ideo venis en vian kapon.”
”Pa,” ekridis Gasparo. ”Vi savis unufoje mian vivon kaj tio sufiĉas. Sed vi devas savi ĝin perfekte.”
Ili rigardis lin senkomprene pro lia aludo.
”Kion vi diras je ĉi tio?” kaj li elpoŝigis bildeton. Ili rigardis la pentraĵon eksperte de malproksimo, deproksime, deflanke – kaj nur kapbalancis.
”Iu stultuleto,” ili akordiĝis.
”Kaj nun observu min,” invitis ilin Deburau. ”Ĉu mi aspektas kiel tiu sur la bildeto?”
”Preskaŭ mi dirus, ke jes,” heziteme respondis Adolfo.
”Tian rolon mi volus ludi,” klarigas Gasparo.
”Sed tiu individuo aspektas kvazaŭ nescianta kalkuli ĝis kvin,” konkludas Kristoforo.
”Observu min. Tiel mi estas imbecilo, ne scianta ĝis kvin kalkuli, ĉu?”
”Eble tiu mieno ne restos al vi, ĉu?”
”Kaj nun?”
Gasparo lante ŝanĝas la fizionomion. La okuloj malfermiĝas, same la buŝo – kvazaŭ por ekkrii – sed ne kapablante ekvoki, ĝi rigidiĝas, unu vango turniĝas.
”Kion vi timas, Gasparo?” demandas Adolfo zorgoplene.
La frunto faltiĝis. En la okuloj hororo. La buŝo tremetas.
”Gasparo,” krias Kristoforo, ”kio okazis al vi?”
La buŝo de Gasparo leĝere ridetas. La brovoj levetis sin kvazaŭ en la vizaĝo de l’ servisto, kiu trompis la mastron. La lipoj tremiĝas, la mentono sulkiĝas, en la buŝanguloj io ekridetas.
Adolfo kiel unua komprenas kaj minacas: ”Ci komedianto!”
Tiam Gasparo mienas triste. Li klinas sian kapon oblikve antaŭen kaj observas Kristoforon, kvazaŭ li volus lin bedaŭri.
Kristoforo subiĝas al la trista esprimo kaj lia vizaĝo akceptas sur sin pretervole lian grimacon. Sed en la momento, kiam ankaŭ en lia rigardo enas kompatema kunsento, Gasparo perkrure faligis seĝon kaj Kristoforo ruliĝas surtere. Sed tion ja ne lasas senpune ankaŭ la rufa fripono, eĉ ne de la homo, kiun li eltiris el la akvo. Li leviĝas kaj vidigas dentojn.
Sed kio okazis? Gasparo koncentris sian rigardon surprizite al lia ŝultro. La polmo premiĝas al la buŝo, la okuloj rigidiĝis senmove.
Kion mi havas tie? pensas Kristoforo. Gasparo alpaŝas kaj senpolvigas lian ŝultron. Li mienas tiel servute, ke ankaŭ Kristoforo ekridetas. Ŝanĝo en la ludo. Gasparo turnas sin al li kaj ekridas kune, ekbatas lian ŝultron. Adolfo volas tion repagi, sed jen, li sentas ies manon enpoŝe. Li ekpalpas, sed jam estas tarde. Lian tranĉilon havas Deburau. Adolfo morniĝas.
Sed Gasparo ekrigardas lin mirigite, kapneas kaj subite lia vizaĝo denove identiĝas kun tiu de la figuro sur la bildeto. Mi scias kalkuli eĉ ne ĝis kvin! La masko poste malaperas kaj jen denove ĉi tie Gasparo Deburau.
”Mi petas,” li diras kaj riverencas. Li redonas al Adolfo la tranĉilon kaj alŝovas seĝon al Kristoforo.
”Li majstras tion,” aprecas Adolfo rekoneme.
”Li perpleksigus onin,” aldiras Kristoforo.
Gasparo atendis, kion ili diros. Moliero legadis siajn teatraĵojn al maljuna guvernantino. Kial li ne povus prezentadi siajn inspirojn al la novaj amikoj?
”Do, ĉu mi scias teatri?”
”Nur se tio estas ia profesio – esti ĉe teatro,” rezonas Kristoforo.
”Posedi planedojn aŭ vaksfigurojn, tio eblas, sed prezentadi sin sursceneje?”
”Vi ne komprenas tion same kiel mi,” alkriis lin Adolfo.
”Jes,” amare replikis Kristoforo. ”Mi ne komprenas.”
”Ne miksiĝu en tion. Jen la ĝusta vorto.”
”Mi ne enmiksiĝu? Mi, kiu la tutan tagon serĉis por Gasparo laboron?”
Ambaŭ lin surprizite ekrigardis.
”Jes,” triumfis la rufulo. ”Mi serĉis kaj trovis. Mia kuzo Bistram el strato Bouele Noire lin dungus.”
”Ĉu li posedas teatron?” demandis Gasparo dubeme.
”Pa, teatron! Metiejon li havas, li estas seruristo!”
”Gasparo – kaj lerni seruristan metion?” frapis Adolfo siajn femurojn. ”Ja, li estas aktoro.”
Gasparo estis kortuŝita. ”Sciu, Kristoforo,” li diris. ”Mi scias, kion ni faros. Ankoraŭ unufoje mi provos tion. Se ĝi fiaskus, tiam vi kondukos min al via kuzo. Oni povas esti utila al la homaro ankaŭ farante serurojn, por ke ŝtelistoj ne povu ilin malŝlosi.”
Iu frapis. ”Justina!”
”Diru al ŝi, ke mi mutiĝis,” ekflustris Gasparo.
Justina eniris, kaj Adolfo, kiu pli prete alkutimiĝis al ideoj de Gasparo, flusris al ŝi malĝojege: ”Post la hieraŭo li perdis, povrulo, la parolkapablon.”
Justina embarasiĝis kaj per polmo devis reteni la ekkrion.
Timeme ŝi proksimiĝis al Gasparo. Tiu paŝis al ŝi kaj ekridetis salute.
”Bonan vesperon,” ŝi respondis.
Riproĉe li ekrigardis ŝin kaj kapneis.
”Pli frue mi ne povis veni,” ŝi ekskuzis sin, ”mi havis laboron.”
Li sidigis ŝin kaj kun bonkora rideto rigardis al ŝia vizaĝo.
”Mi scias, ke vi ne koleras. Kaj kiel tiu malfeliĉo vin trafis?”
Li ekridetis kaj ŝultrolevetis. Iom li kapskuis.
”Vi ne opinias tion grava? Facile dirite.”
Gasparo kun amika esprimo gestis al ŝi kaj ambaŭ viroj.
”Klare, ni helpos vin,” ŝi diris, sed subite eksaltis. ”Mi ja komprenas vin.”
”Ĉu vere, Justinja?” saltleviĝis Gasparo.
”Fakte,” ŝi jesis. Ŝi rekonsciiĝis: ”Vi ja ne estas muta.”
”Ĉu mi ne estas?” ridis Gasparo. ”Dankon, Justinja.”
”Vi scias paroli permane kaj pervizaĝe.”
”Ankoraŭ mi nur balbutas. Sed eble mi ellernos tion.”
”Lasu min,” ektimis Justina, vidante, ke Gasparo ŝin ĉirkaŭbrakas.
”Tio ja ne konvenas.”
”Pro la amo,” ridetis rabisto Adolfo.
”Mi kaj amo?” grimacis Justina. ”Li meritus havi ian prudentan knabinon, kiu zorgus pri li.”
”Antaŭ ĉio mi devas ion kapabli.”
”Bone, sed ankaŭ tiaj aferoj gravas,” eksperte diris Justina.
Desur Notre-Dame aŭdeblis la ekbato. La unua post noktomezo.
”Ĉu vi venos morgaŭ denove?”
”Ja, mi trovos vin.”
”Kaj se vi rekonus, ke kiel pajaco vi ne povas vin vivteni sursceneje,” rememorigas Kristoforo, ”tiam ne forgesu. La strato Boule Noire.”
”Mi venus unue al vi.”
”Mi nur tiam, se mi denove malamikiĝus kun Adolfo kaj se eble li igus min sperti, kiel gustumas fero-bato.”
Gasparo lin ekrigardis riproĉe.
”Mi frapos kelkfoje lian kapon,” sanktosankte certigis Adolfo, ”por ke tiaj ideoj ĝin forlasu.”
Gasparo eliris en la nokton. Sejno amike plaŭdis. Etendiĝis sur ĝi varma nokto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.