La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La libro de Janin

Baronino Dudevant – laŭ verkista nomo Georgo Sand – aranĝis etan festan tagmanĝon por siaj spritplenaj gastoj.

Kies vangoj kliniĝas super la tablo? Ovala vizaĝo kun molaj trajtoj kaj firma bona brilo en la okuloj, kun malhela hararo, vizaĝo de la suda tipo, jen Viktoro Hugo. Apud li, kun aŭdaca rigardo, voluptema trajto en la buŝanguloj – Balzac.

Poste mulata tipo kun densa nigra hararo, alta, svelta Dumas.

Elegantulo en ruĝa veŝto, nigra pantalono kaj griza jako –

Gautier. Du redaktoroj el ”Revuo de du Mondoj” kaj fine gastoj hodiaŭ plej signifaj: filozofo Lerminier, profesoro de Sorbono, kaj apud li membro de la angla parlamento, kiu – klarigas tion sinjorino Georgo – vojaĝas kun sekreta ŝtata misio.

La anglo venis kiel lasta, kiel decas por la majesta diplomato: li eksidis, tenas sin rekte kaj silentas. Li estas senriproĉe vestita, surkole silka kravato, liaj ŝuoj brilas. Kiam profesoro Lerminier igas lin paroli, li nur kapjesas aŭ murmuras ion, kio ne kompreneblas. Vane la fervoraj redaktoroj disvolvas antaŭ li la plej gravajn politikajn demandojn; la angla diplomato silentas kvazaŭ sfingo.

Momenton oni atendas kun la manĝado je Musset, sed Alfredo estas kiel ĉiam neakurata. Por ke la anglo ne ofendiĝu, gestas do la gastigantino – kiu kun manĝaĵoj disdonas ankaŭ la spriton kaj kun vino verŝas ankaŭ bonan humoron – kaj juna normanda servistino kun ora kruceto sur la nuda kolo priservas ĉe la tablo. Ŝi estas bela, vigla, sed ekstreme mallerta.

Kiu deziris tranĉilon, al tiu ŝi portas teleron. Per vino jam ŝi makulis Balzac’on, Dumas’on kaj Hugo’n.

El la politika kampo oni transiris al la artista. Oni parolis pri la malfeliĉa sorto de la plej granda kantistino en Opero, kiu vundis sin pro falo desur ĉevalo. Ankaŭ pri la nova espero de la franca teatro, juna aktorino Raĥel. ”Mi scias certe,” diris Dumas, ”ke ankoraŭ pasintjare ŝi kantis surstrate en Liono.

Sed ŝi malvarmumis kaj perdis la voĉon. Ŝi intencas do teatri?”

”Sed ŝi ankaŭ tion kapablas. Vi vidos, ke post kelkaj jaroj la tuta teatra mondo apartenos al ŝi.”

”Kiel nun al Deburau,” rimarkigis Gautier. ”Ĉu vi konas lin, sinjoro profesoro?”

”Nur unufoje mi vidis lin,” diras Lerminier. ”Li tre plaĉis al mi. Sed tio nian eminentan gaston ne interesas.” Ĝentile li turnis sin al la angla deputito.

”Ŝate mi volus scii vian opinion, Ekscelenco, pri la aktuala situacio en Eŭropo. Persone mi opinias, ke ĝi bone ekvilibras.”

”En bona ekvilibro ĝi?” diris en la fuŝita franca lingvo la lordo. ”Jes. Sed ĝia ekvilibro aspektas tiel –”

Li prenis, je mirego de la profesoro teleron desur la tablo kaj ĵetis ĝis alten. Sed antaŭ ol la telero terenfalis, li ekkaptis ĝin sur pinton de tranĉilo. La telero rotaciis surpinte.

”Ĉu mi klarigis la aferon sufiĉe demonstre?”

Li klinas sin kiel komedianto post finita prezentado. Ĉiuj ekridis. Kaj Gasparo Deburau, la glora Deburau el Funambules, demetas perukon kaj ridetas al la surprizita Lerminier.

Sed la profesoro komprenas la ŝercon kaj scias apreci la ludon, kiu lin venke fascinis.

”Mi opiniis, ke vi prezentas nur Pieroton,” li ridas.

”Ĉu ne estas en ĉiu homo parto el Pieroto? Kaj ĉiuj homoj en Pieroto?”

”Bone,” ridetas la profesoro. ”Sed tamen tiom vi ne superruzis min, amikoj.”

Li paŝas al la gaja servistino kaj pinĉetas ŝian vangon.

”Nur ne komediu, Alfredo! Eble mi ne ekkonus vin en tiu ĉi kaptuko. Sed vi devus ĉesi trinki. Normandaj servistinoj ne trinkas absintaĵon.”

Musset gaje demetas la jupon kaj tukon.

”Ĉiu ne povas egali al Deburau,” li bedaŭras.

”Deburau pravas,” analizas Musset, ”ĉiuj sentvibroj estas en ĉiu homo. Estas tasko de poeto, ke li malkovru kaj demasku ilin.”

”Estas bele,” parolas Georgo, ”flugsekvi ideon. Fine vi ekkaptas ĝin kaj sentas, kiel ĝi vibras, vivanta submane.”

”Kaj se vi rigardas ĝin,” kapskuas Hugo, ”vi konsterniĝos, ke vi ne trovis pli frue, kiel simpla ĝi estas. En la naturo enestas lernolibro de la vero.”

”Mi ne amas, kio estas natura,” defendas Gautier la propran teorion. ”Mi amas, kio estas artefarita: bonodorojn, ŝminkojn, kolorojn. Deburau ankaŭ estas artefarita.”

”Ne kredigu tion al vi,” diras Hugo. ”Li ne estus tiom forta, se li ne estus natura.”

Gasparo volas foriĝi, sed Georgo atendis ĉi tiun momenton.

”Mi havas por vi deserton, sinjoro Deburau.”

Ŝi alportas vitran kloŝon, sub kiu kuŝas enpakita libro.

”La kreinto petis min transdoni al vi ĉi tiun unuan ekzempleron. Eble mi ĝojigos vin per tio pro via gastrolo en mia privata teatro.”

La polmoj de Gasparo dispakas la libron. Sur la titolpaĝo estas skribite per majuskloj:

DEBURAU

”Deburau,” legas Gasparo. Kaj sube: Historio de la kvargroŝa teatro. Verkis Jules Janin. Eldonisto Charles Gosselin. La fingro turnas la paĝon. La pentraĵo de Bouquet – Deburau kiel Pieroto. La libro estas dika, ĝi estas duparta. Sed Gasparo embarasiĝas tralegi unu nuran linion. Ĉu eblas pri lia vivo verki tricent paĝojn?

”Ĉu vi ne rimarkis la dediĉon?”

”Al mia plej kara aktoro dediĉas respektplene Jules Janin.”

Ĉiuj amasiĝas ĉirkaŭ li kaj scivoleme rigardas la libron. Balzac foliumas kaj legas la sinsekvon de la ĉapitroj.

”Kiel eble?” li ekvokas. ”Ĉu vi ne estas franco? Janin skribas, ke vi naskiĝis en Novë Kolín.” Kaj li legas plu laŭtvoĉe:

”Deburau estas la lasta kaj la plej granda donaco, kiun dediĉis al ni la boema Bohemio, la reĝolando konata el la mezepoko; plena de gajaj kaj maltrankvilaj komediantoj, belaj kaj leĝerkruraj knabinoj, la boema mondo ridanta, kiam Eŭropo ploras, mondo de ĝojo, libereco kaj de bona kulinara arto, de incitantaj kantoj kaj senbridaj amuzoj, la mondo de hazardo, kiu iras, jungita al la malnova ĉaro de Tespiso, de loko al loko…”

”Kiel li opinias tion?” interrompis lin ekscitite Deburau.

”Eble li ne komprenis min. Nenion tian mi diris al li. Mi ne estas ja cigano. Bohemio ne estas tia, kiel li skribas.”

”Kiom longe vi vivis en via patrio?”

”Ok jarojn.”

”Eble vi ne konas ĝin perfekte.”

”Mi vivis en la patrolando nur kiel infano, sed mi parolis kun ĉeĥoj, kiuj venis en Francion, kun soldatoj, muzikantoj.

Mia lando ne ridas, kiam la tuta mondo ploras. Mi opinias, ke ĝi ofte ploris, sed neniu tion atentis.”

”Kial?”

”Pro la perdita krono. Pro la perdita kredo. Ĉiuj ĉeĥoj, kiujn mi renkontis, diris tion.”

”Ili do ne estas nomadoj?”

”Mia nacio,” rememoras Gasparo subite, por klarigi tion al ili, ”estas kiel poloj. Ĝi ne havas liberecon. Sed la liberecon ĝi priploras. Ĝi estas en Aŭstrio, sed la loĝantaro en provinco parolas ĉeĥe, ne germane. Ĉeĥoj estas slavoj.”

Balzac absorbiĝis de la legado kaj postmomente denove li recitis laŭtvoĉe el la alineoj: ”Antaŭen, mia Gilles! Gilles estas homo sen difinita nomo, sen preciza socia pozicio. Gilles – jen la popolo. Gilles, momenton gaja, momenton trista, malsana, sana, muzikanto, latrono, poeto, tio estas la popolo, kiun Deburau prezentas. Li havas ĝian senton. Li scias, pri kio la popolo ridas, kion ĝi amas, kia ĝi estas. En neniu sia rolo eĉ vorton li diras, sed komparu vin kun li, vi maljuniĝintaj gloroj kaj posedantoj de la reputacioj, kaj kiel malgrandaj vi fariĝos. Li neniigos vin per unusola sia ekrideto, per kiu opinius sin venkita eĉ Beaumarchais mem kun ĉiu sia spriteco.

En li enestas, mi ripetas, mil aktoroj, mil vizaĝoj, mil grimacoj, subita ĝojo kaj subita doloro, sento, kiu komenciĝas, vi ne scias kiel, finiĝas, vi ne scias kiam, kaj ĉio ĉi entute havas neniun alian nomon, nur unusolan – kaj tiu sonas – DEBURAU!”

En prezento, farita de Balzac, ĝi sonis kiel solena fanfaro.

”Sufiĉe, mi petas,” postulis mallaŭte Deburau.

”Fino!” vokas Georgo.

”Mi ŝatas esti detalema,” diras Balzac.

Deburau ekvidis indikon de la prezo, 7 frankojn kaj 50 centimojn.

Tiu libro ne estos atingebla por liaj amikoj. Ili devus labori tri tagojn, por povi aĉeti ĝin.

”Pri kio vi meditas?”

Subite iu frapas la pordon. Musset rapide iras aperti. Estas bruneta, magra viro, en trivita vesto. Nur Gasparo rekonas lin. Aloizio Bertrand.

”Sinjoro Deburau, venu hejmen!”

”Kio okazis?”

”Via edzino havas spasmajn dolorojn. Ŝi fartas ĉiam pli malbone.”

La angla diplomato nigre vestita turnas sin, eltiras la libron el la mano de Balzac, senparole klinas sin kaj kuras el la pordo.

La ceteraj vokas post lin esprimojn de kunsento, sed respondas al ili nur rapidaj paŝoj surŝtupare.

”Parolu, kio okazis?” insistis Deburau, kiam li eksidis en fiakro apud la juna poeto.

”Ŝia sanstato malboniĝis. Ŝi vokis vin. Ni venigis kuraciston.

Li diagnozis kaj ordonis venigi vin.”

”Kion diris mia edzino?”

”Ŝi nur ĝemis.”

El la koro de Gasparo perdiĝis lastatempe trankvilo kaj tenero.

Li riproĉis al si, sed ne sciis ekregi sin. Ankaŭ super la kapoj de la infanoj ekfuriozis inter li kaj Désirée konflikto, plena de malafablo, ofte pro plej bagatelaj kaŭzoj. La patrineco ne kontentigas Désiréen. Incitita pro la fakto, ke Gasparo ne apartenas tute al ŝi, ŝi inklinis al malfeliĉaj sentoj kaj estadis pro tio kverelema kaj maljusta.

”Havunte edzinon, ŝi estu kia ajn,” diras Aloizio, ”mi ne vespermanĝus kaj aĉetadus al ŝi violetojn. Konservu ŝian animon por vi kaj en ŝia animo vi restu klara kaj granda.”

Sed Gasparo sentis, ke tion li ne kapablas, ĉar en profundo de sia koro li eĉ ne volis tion. Li bezonis por sia laboro koncentriĝon kaj la malharmonia hejmo prenis de li prudenton.

Amikoj en la teatro ne rekonadis la amplenan Pieroton, kiu nun ofte ekscitiĝis pro bagateloj. Lia modesteco ĝis nun al neniu vidigis, ke li regas la teatron kaj ankaŭ ĝiajn direktorojn.

La disĵetitaj skatoloj kun pudro kaj rompitaj teleroj kondukis ilin al falsa suspekto, ke kreskas la vantemo de Deburau.

Ili kulpigadis lin pro manko de forto kaj sentimento. Sed ne tiel estis. Gasparo konfliktis en si mem kaj koleris je si. Kaj kiam foje pro ekscitiĝo li ekbatis ĉe provado malgrandan knabon, la larmoj en la okuloj de la etulo ŝokis lin. Li decidiĝis, ke li devas senigi sin de la interna malkontento je ĉia prezo.

Ŝate li aŭskultis la konsilojn de la juna poeto.

”Vi apartenas al la scenejo. Ne lasu vin delogi de la vivo.

Estu Gasparo de la vivo!”

”Mi postsekvis la homojn, ne la arton.”

”Tial venos momentoj, kiam vi solecos. Tia estas la sorto de ĉiuj Gasparoj. Ankaŭ la mia. Mi prezentas miajn scenojn nokte.

Ĝi donas al mi dekoraĵojn kaj kulisojn, ĝi estas mia scenejo kaj rigardejo.”

”Gravas, kion ni portas en la animo,” agnoskis Gasparo.

”Sed ĉefe ĝi dependas de tio, kion ni vivas.”

”Serĉu belecon! La edzino fremdiĝis de vi? Sed vidu, kiel ŝia hararo brilas, kiam vi revenas hejmen kaj tra la fenestro lumas la steloj.”

Aloizio vivis tiel malriĉe kaj posedis tiom malmulte, ke li devis konsoli sin per la beleco, per la beleco, kiun li mem atribuis al la mondo. Gasparo komprenis lin. Kiam foje Désirée decidiĝis konfesi al li, Gasparo nur malvarme ekridetis kaj kapjesis. Li ellernis ami la belecon. Sed jam li ne amis Désiréen plu. Nur la nova gravedeco kaj malsano, kiu ŝin ekatakis, lin redonis al ŝi pro kompato. Li preteriradis ŝin silentema kiel frosto, sed kiam ŝi ekĝemis, li turnis al ŝi siajn konsternitajn okulojn kaj li timis.

Fiakro kuregis tra la stratoj. Kiam ĝi haltis, Gasparo fulmorapide suprenkuris la ŝtuparon kaj falis al ŝia lito. Ŝia vango kuŝis surkusene, pala, serioza, senigita de sia paŝtela beleco.

Sed ŝi estis al li pli kara kun la grizaj ombroj sub la okuloj kaj survizaĝe.

”Désirée,” li flustris kaj kisis ŝian manon, brulantan de febro.

”Onidire mi grave malsanas,” ŝi turnis al li siajn glimajn okulojn.

”Ne timu, vi resaniĝos.”

La fratino de Aloizio alproksimiĝis.

”La kuracisto estis ĉi tie. Li diras, ke via edzino devas iri en hospitalon. Kaj jam certas, ke ŝi ne havos infanon.”

Gasparo sekrete ekĝojis. Li timis tiun infanon kiel vivantan atestanton de la periferio. ”Ĉu tio ne estas danĝera?” li turnis sin al fraŭlino Bertrand.

Ŝi ŝultrolevetis.

Désirée estis kortuŝa, kuŝante senpove sur kuseno. Ŝiaj bukloj platiĝis, lacis, sed al Gasparo tio rememorigis momentojn, kiam li sekrete kaŝiradis en la ĉambron super la bonodoranta parko.

Ŝi ekĝemis pro doloro.

”Silenton”, li petis ŝin. ”Ĉio estos pli bona.”

”Vi devas bone zorgi pri Karolo kaj Rosina.”

”Ne timu. Nenio okazos al ili, ĉu? Ankoraŭ ion vi deziras?”

Ŝiaj okuloj peteme ekrigardis lin.

”Diru, diru ĉion… ,” li instigis ŝin.

”Mi havas peton. Mi volus kun li… lastfoje paroli.”

”Mi scias jam,” respondis Gasparo. ”Tuj mi alkondukos lin.”

Ŝi fermis la okulojn pro honto kaj decidiĝo.

Gasparo, ĉu tio estas grandanimeco aŭ indiferento? Vi kapablis jam plurfoje abnegacii vin, por ĝojigi la aliajn. Ĉu vi opinias, ke vi redonos al vi ŝian vivon, ke hodiaŭ vi ambaŭ mansvingos super la vaneco? Li mem bone ne sciis. Sed li farus ĉion por ensorĉi almenaŭ iom da brilo en la tenebrajn okulojn de Désirée.

La strato indiferente bruas. Vendeja fenestro estas apertita kaj ĉe ĝi sidas juna ventumil-pentristo. Lin ĉirkaŭas farboj kaj penikoj kaj li pentras sur la ligno-tabuletojn miniaturajn pejzaĝojn. Gasparo haltis kaj observas lian klinitan kapon kaj liajn delikatajn manojn. La pentristo ekrimarkis la rompitan ombron, falantan al la piedoj. Li levis la kapon.

”Kion vi deziras, mi petas?” li diras kun ĝentila rideto. Gasparo momenton silentas, enprofundiĝinte en liajn okulojn.

Tiumomente la pentristo ekkonis lin. Li rapide formetis ventumilon kaj penikojn kaj ripetis sian demandon per tremanta voĉo.

”Ne timu,” diris Gasparo seke. ”Mia edzino malsanas. Ŝi deziras, ke vi vizitu ŝin.”

”Pardonu, sinjoro, pri nenio mi scias,” ektremetis la mentono de la junulo kaj li retropaŝis en la ĉambron.

”Mi diras al vi: ne timu,” ripetis Gasparo. ”Ŝi volas adiaŭi vin. Ŝi iras en hospitalon.”

”Mi ne konas ŝin, sinjoro,” balbutis la pentristo. ”Kion vi volas de mi?”

Gasparon tia malkuraĝo ofendis. ”Désirée grave ekmalsanis,” li altigis la voĉon. ”Mi volas, ke vi iru al ŝi. Tio gravas por mi. Ŝi ĝojos.”

”Ĉu mi iru al ŝi?”

”Ĉu vi surdas?” ekvokis Gasparo. ”Kuru tuj al ŝi. Vi ĝojigos ŝin. Ĉu vi aŭdas?”

La junulo jam estis ĉe pordo. ”Nenien mi iros! Mi volas neniel rilati kun vi. Kaj kun via edzino ankaŭ ne.”

Tio jam estis troe. Gasparo etendis la manon tra la fenestro, kaptis, kio estis kaptebla – penikojn, tinetojn, ventumilojn – kaj ĵetegis ĉion ĉi post la fuĝantan pentriston. La pordo ekkrakis. Kolora pluvo makulis ĝin.

Gasparo turnis sin. Post li amasiĝis kelkaj pli kaj malpli aĝaj scivolemuloj. Malafable li ekrigardis ilin kaj estis foriranta hejmen.

”Jen, li,” li ekaŭdis. ”La histriono el Funambules!”

Kolero lin ekregis. Li estas histriono ĝuste en momento, kiam li estas pleje homo. Unuafoje lin tiu vorto pikis. Li aĉetis rapide bukedon ĉe florvendistino kaj rapidis hejmen. Antaŭ la domo jam staris ambulanca veturilo.

”Mi aranĝis transporton,” diris la kuracisto, transirante sub la ŝtuparo. ”Mi atendas nur, kiam vi pagos al mi.”

”Momenton, doktoro,” elspiris Gasparo. ”Ĉu la afero fakte estas tiel danĝera?”

”Se ni rapide veturos – kaj se la pacientino estos forta, ĉio reordiĝos,” respondis la doktoro.

Gasparo enkuris la ĉambron. La okuloj de Désirée bonvenigis lin elrevigite. Pieroto, montru la duan vangon!

”Kia hazardo, Désirée! Sinjoro Alban ankaŭ malsanas, li kuŝas, sed ne timu, baldaŭ li resaniĝos kaj liadire li venos al vi en hospitalon. Li sendas al vi tiujn ĉi florojn. Multe li rememoras vin.”

Ŝiaj okuloj kovriĝas de malseka brilo.

”Dankon,” ŝi flustras kun feliĉa rideto. ”Tio sufiĉas. Li jam ne bezonas veni.”

”Kaj mi?”

”Jes. Vi venu!”

Eniras du viroj kun brankardo. Li helpas al ili ankoraŭ descendi desur la ŝtuparo, poste ascendi en la veturilon – kaj denove unu trista adiaŭo finiĝis. Lante li revenas supren.

Sur sojlo de la loĝejo de Aloizio aperis du etaj figuroj.

”Paĉjo, kie estas panjo?”

Li prenas ambaŭ infanojn en la brakumon, alportas ilin hejmen kaj eksidas kun ili al fenestro. Li klinas vizaĝon al ilia supla hararo kaj trankviligas ilin. Ĉiam nur doni kaj neniam ricevi? – trudiĝas al li la penso.

Li enspiras la bonodoron de la infanhaŭto, aŭskultas ilian babiladon, ne respondas, sed arde premas ambaŭ korpetojn al si por konvinki sin pri maldankemo.

Rimarko de la redaktoro:

Ĉeĥio konsistas el tri historiaj landoj: Bohemio (okcidente), Moravio (sudoriente) kaj la suda Silezio (nordoriente; la norda Silezio estas en Pollando).

La nomo Bohemio devenas de antikva kelta tribo ”booj”, kiuj vivis en la lando antaŭ slavoj: Bo-hejmo, hejmo de booj. En la 5-a jc. post Kristo alvenis slavaj triboj, kunfandiĝis kun la indiĝenoj kaj estis internacie nomataj ”bohemoj”, dum ili sin mem nomis ”ĉeĥoj” laŭ la ĉefa tribo, kiu superregis la ceterajn kaj el kiu devenis la unua princa kaj poste reĝa dinastio de Přemislidoj. Kiam Eŭropon invadis ciganoj, parto de ili celis al Francio tra Bohemio, kaj tial ili estis erare opiniataj bohemoj, nomadoj de Bohemio. Ĝis nun la franca ”bohémien” signifas: 1. bohemo 2. cigano 3. trampo, vagabondo. En la 19-a jc. artistoj vivantaj ”sovaĝe” kaj malŝatante sociajn konvenciojn kaj moralajn regulojn, ricevis alnomon ”le bohčme” kaj ilia vivmaniero ”la bohčme”. La esprimoj estas esperantigataj kiel ”bohemiano-bohemio” aŭ ”boemo-boemio”.

(La ĉeĥoj mem ne uzas la internacian nomon Bohemio, sed nomas la landon ”Čechy” kaj por la tri landoj komune estis proponita ”Česko”, sed ĝi al multaj personoj ne plaĉas kaj ili preferas ”Ĉeĥaj Landoj” aŭ ”Ĉeĥa Respubliko”, ĉar la duopo ”Čechy-Česko” similas al la esperanta ”Ĉeĥujo-Ĉeĥio”. )


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.