La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vespero de la kruela gloro

La fortoj de Gasparo Deburau elĉerpiĝis. Lia kranio duris, li estis hardita kaj kuraĝa; sed la batoj tro multis kaj mankis io por apogo. La mondo malamikis. Oni povas longe batali.

Sed oni devas ion ami. Necesas havi minimume unu estaĵon, al kiu oni povas dediĉi la sentojn, kaj pri kiu oni scias, ke ĝi havas minimume unu bonan econ, almenaŭ tiun, ke ĝi amas nin. Nenion tian Gasparo jam havis.

La gepatroj forpasis. La gefratoj elflugis kiel vagamaj birdoj.

La amikoj perdiĝis. Kio ankoraŭ restas?

Vi junas, flustris kuraĝo per la lasta resto de la voĉo. Ankoraŭ vi povas atendi kaj esperi, labori por fariĝi artisto. Sed kio estas arto? Kiel oni maturiĝas por ĝi? Kiel konvinki la mondon pri ĝi? Mi prezentos dum longaj jaroj negrandajn scenojn de ebriuloj kaj idiotoj; unufoje mi ne viglos sufiĉe kaj oni elĵetos min; mi ellernos kelkajn ĵonglaĵojn, mi kaŝiĝos kun ili en la lasta budo surbulvarde kaj mi timos, por ke neniu tien erarvagu, por ke tie mi mortu pro malsato almenaŭ solece, sen mokrido de infanoj kaj sen moko de kruduloj. Ĉu tio estas mia sorto? Por kiu gravas mia vivo?

La juneco rezistas. Vi ludas en tragedio, sed vi ne devas rezigni. Nigraj pensoj kondukas al la fundo de Sejno. Defendu vin! Aŭ iu vespero kunpremos viajn tempiojn tiom, ke vi ne plu povos mediti kaj se poste vi alvagos al pontoj, facile vi konfuzos lumojn sur la firmamento kaj sur la akvo. Kaj Sejno basigos kurtenon post vi. Defendu vin!

Felikso Charigni, Arlekeno de teatro Funambules, malsanas.

Li kuŝas en la vestgardejo, surventre li havas kompresojn kaj ĝemas.

”Diable! Ĉu vi aŭdis? Frederiko prezentas Hamleton. Frederiko ludas Ŝekspiron kaj mi restis ĉi tie kuŝanta, similante al batrompita hundo.”

Direktoroj Bertrand kaj Fabien kliniĝis super li. ”Bone, bone, sed kio okazos vespere? Rekuraĝiĝu! Pro iom da doloro ni ne fermos la teatron.”

”Pro iom da doloro?” lamentas Felikso. ”Enventre mi havas krotalon aŭ krabon!”

”La direktoro diris, ke vi povas ludi.”

”Tiu idioto! Ĉu vi opinias, ke mi kuŝus ĉi tie kiel ŝtipo, kiam mi aŭdas homojn piedfrapi la ŝtuparon?” Li provis leviĝi. ”Mi ne povas, ne povas. Mi forbrulos. Venigu droŝkon. Veturigu min en hospitalon!”

”Sed la teatro,” krias Bertrand. ”Kion la teatro?”

”Vi devas ŝanĝi rolojn.”

”Kaj kiu ludos Arlekenon?”

Felikso nomas unu aktoron post la alia, sed mem kapneas.

Ne, tiu havas marmorajn krurojn. Tiu taŭgas je tomboŝtono, sed ne surscenejen. Tiu ne scias mieni. Tiu timas resalti.

”Jam mi scias,” li respiras kontente, kiam li nomis preskaŭ la tutan ensemblon. ”Venigu Deburau-on!”

”Deburau kiel Arlekeno?” kaptas Bertrand sian kapon.

”Neniam li ludis tiun rolon. Ci havas krabon surcerbe kaj ne enventre!”

”Venigu lin kaj rapidu aŭ la homoj diskuros.”

Gasparo venas timigite, ke iel li kulpiĝis. Estu tio nur monpuno!

Aŭ tuj oni elĵetos lin?

”Gasparo,” diras Felikso kaj frotas sian stomakon. ”Jen mia peruko kaj ĉi tie la kostumo. Vi prezentos Arlekenon. Al mi ŝajnas, ke venas mia lasta horo.”

”Malbona ŝerco,” pensas Gasparo. Krom kelkaj supraĵaj rigardoj Felikso ĝis nun nenion bonan donacis al li, nur insultojn li havis de li, riproĉojn kaj koleron.

”Ĉu vi aŭdis aŭ ne?” krias direktoro Bertrand.

”Mi konsentas,” aliĝis Fabien. ”Jam unufoje li savis nin,” li rememoras. ”Kaj se Felikso kredas je li – ?”

”Do fakte?” miregas Gasparo.

”Iru, antaŭ ol mi saltos sur vin,” raŭkas Felikso.

Gasparo ekkaptas per unu ekpreno la buntajn ĉifonojn kaj perukon. Per du saltoj li pafas sin elporde. Li kuregas tra la koridoro. Li ĵetiĝas sur benkon kaj ŝiras de si ĉemizon. La aktoroj estantaj kune kun li en la sama ejo opinias lin frenezulo.

”Ĉu vi perdis la saĝon?”

”Hodiaŭ mi ludos Arlekenon,” balbutas Gasparo kiel enfebre.

La aktoroj ridaĉas, sed Bertrand enfalas tra la pordo kaj vokas al Gasparo: ”Rapide, rapide!”

Filibert montras al Gasparo: ”Do tamen vero?”

”Restas nenio alia. Ne ekscitu min!” koleregas Bertrand.

Gasparo jam havas la perukon kaj lia koro sub bunta kostumo batas kvazaŭ la plej granda sonorilo sur Notre-Dame, sed centoble pli rapide.

”Ĉu vi ne sciis pri iu pli bona?” demandas la malkontenta Filibert.

”Felikso lin elektis. Silentu!” nervoze krias la direktoro.

”Deburau, rapidu al Felikso, li volas ankoraŭ paroli kun vi.”

”Aĥ, kia doloro,” kaŭriĝas Felikso. ”Ĉu vi jam pretas?”

”Nur mi ŝminkos min!”

”Prenu mian paston! Dume mi diros al vi … vi observis min ĉiam bone, ĉu?”

”Jes,” ekspiris impete Deburau. ”Mi rigardis vin ĉiuvespere de komenco ĝis fino.”

”Mi scias, tial mi elektas vin. Ludi estas por vi ĝojo. Ĉu vi konas ĉiun mian movon?”

”Mi konas.”

Felikso trankviliĝas kaj poste diras seriozvoĉe: ”Mi estas honesta komedianto. Mi povus elekti iun sentaŭgulon, por pruvi, ke sen mi Bertrand ne povas ludi. Sed por mi gravas la teatro. Tial mi elektis vin.”

”Aĥ,” konfuziĝis Deburau.

”Aĥ aŭ oĥ, ne gravas. Kiam vi venos surscenejen, diru al vi:

La olda Felikso scias, kiel danĝeras montri, ke aliulo kapablas fari la samon. Sed li kredas mian talenton kaj scias, ke mi meritas tion. Diru laŭtvoĉe: ’Felikso kredas mian talenton!’ Ripetu tion, kiam vi venos antaŭ la publikon!”

”Arde mi dankas …”

”Al diabloj kun vi!” eksakris Felikso. ”Kie estas la droŝko?

Tiu diablo Bertrand atendas, ĝis mi mortaĉos, por ŝpari al si monon por la droŝko, ĉu?”

”La droŝko ĉi tie,” raportas la pordisto.

”Mi helpos vin, sinjoro,” disponigas sin Gasparo.

”Rampu al la scenejo,” krias Felikso.

La pordisto, la direktoro kaj la olda biletistino helpas lin elpordigi.

Ankoraŭ sursojle la komedianto turniĝas: ”Por ke mi ne forgesu!” Li kraĉas defore al Gasparo transŝultren. ”Tion vi repagos al mi, Aglae!” Tio estis kutima dirmaniero inter la aktoroj el bulvardo du Temple.

Gasparo pudras sian vizaĝon. Li timas. La internaĵoj adstringi ĝas. Do ne Pieroto, sed Arlekeno estas via sorto, li pensas.

Ĉu vi scias, kiel gravas ĉi tiu paŝo? Ĉielo, terenfalu! Mi,

Gasparo Deburau, ludas hodiaŭ Arlekenon. Arlekenon, kiun prezentadis Frederiko kaj Felikso! Sed estas tempo nek por angoro, nek por fierego. Bertrand revenas. Ni komencas! Ek surscenejen! Gasparo kraĉas sian bildon enspegule:

”Tion vi repagos al mi, Aglae!”

La sursceneja lumo lin ĉirkaŭbrakas. Post kuliso Gasparo lasas la febron. Eniras Arlekeno. Perfekte li konas la rolon.

Centfoje li vidis ĝin, centfoje li ripetis ĝin al si enmense. Kelke da aŭdacaj saltoj post la eskapantan Kolombinan. Jam li estas ĉe ŝi kaj preteras ŝin molpaŝe. Li kaptas la ĵetitan rozon.

Li volas ŝin brakumi. Sed atenton, venas rivalo. Ni kaŝu nin!

Deburau apogas sin je la kuliso kaj anhelas. Iu dedorse frapetas lian ŝultron. Tiu estas Fabien, sed Gasparo ne vidas lin.

Li ardas pro batalemo. Denove li estas sur la scenejo. La rivalo ekatakas lin, sed ricevas vipofrapon kaj – kuŝas. Arlekeno lin transsaltas, ekridas, ekdancas. Gasparo ĉion pririgardas de Felikso ĝis la lasta detalo. La imitado nedistingebla.

La ludo Gasparon ebriigas. Nur en neobserveblaj momentoj en lia memo eklumas demandsigno: ”Ĉu tio entute ne estas misprezentita? Ĉu vi ne eraras? Sed ekbrilo de poltroneco perdiĝas kaj Gasparo havas denove antaŭ la okuloj Felikson, kiu kredas lin kaj kiu kondukas lin. Jes, li sekvas ĉiun lian paŝon, ĉiun geston, ĉiun grimacon.

Ekscitiĝo post la kulisoj malaperas. Eblas sidiĝi kaj ekspiri.

”Ververa Felikso,” flustras Fabien al Bertrand entuziasme.

Gasparo naĝas per flugiloj de fierego. Por li, kiu estis ĉiam fone, tio estas kapturna sento, kiam li scias, ke ĉio ĉirkaŭ li ludas pro li, ke li estas centro de la sceneja mondo, ĉiuj lumetoj scintilas, por ke oni vidu lian venkon; kaj kio pleje gravas: lia amata publiko, kiun tiom li enviis al Felikso, fiksrigardas lin, ridetas kun li, ĝojas, kiam li sukcesas ŝteli kison de Kolombina kaj morniĝas, kiam li estas endanĝerigita. Neniam la prezentado pasis tiel rapide.

Rendevuo kun la amatino. Kiom da tenero li metis en la rigardon! Tiel eble eĉ Felikso mem neniam ŝin rigardis. Ĉar vi,

Kolombina, orgojla kaj vantema, kiu min alifoje apenaŭ ekrimarkas, vi estas unu el miaj sekretaj amoj, nun fine mi proksimas al vi. La lumoj malintensiĝis, venas vespero. Mi eksidas ĉe viaj piedoj kaj mi metas mian vizaĝon en vian sinon. Kiel ĉarme bonododras teatra ŝtofo de via jupo! Kiom longe mi aspiris povi kun vi foje ludi! Ĉu vi aŭdas la belajn vortojn, kiujn diras al vi mia rigardo?

Ĉu vere? Tiu ĵus alvenanta estas Deburau? Tiu ridinda ĉemizulo kun taŭtita hararo ĉirkaŭ la kalvaĵo kaj kun la ruĝa nazo? Tiu timigilo, tiu monstro? Tio estis, mi petas, iam lia rolo. Ankoraŭ hieraŭ! Sed hodiaŭ, hodiaŭ Deburau estas ĉi tie, en la kostumo de Arlekeno – kaj ci, monstro, malaperu, ne rememorigu al mi la tristan pasintecon! Kaj Arlekeno leviĝas de la piedoj de la amatino, kaj pli frue ol necesas, elpelas la hidan rememoron de la hieraŭo. Li impete prenas Kolombinan al danco de la venkanta juneco.

Eĉ kredi li ne volis, ke venis jam la fino. La kurteno supren!

– li volus voki: oni ludas plu. Sed la kurteno flugas supren aŭtomate, ĉar oni aplaŭdas. Ĉio samas, kiel iam, la primadono ĉarme riverencas kaj dissendas kisojn al flatitaj loĝioj, la ceteraj dankas kutime – nur Gasparo staras kaj rigide rigardas la spektaklejon.

Iu lin puŝetas kaj subite li estas sola kun Kolombina antaŭ la kurteno. La homoj ridetas kaj ne ĉesas aplaŭdi. Ion oni vokas.

En loĝio apud la scenejo estas belega virino. Sed Gasparo ne vidas ŝian vizaĝon. Li vidas nur etajn, blankajn polmojn, kiuj kunpuŝiĝas kaj denove apartiĝas. Kiom li malsatis pri ĉi tiu rigardo! Ĉie, kien li ekrigardas, li vidas radiantajn okulojn, fiksitajn al li. Multaj manplatoj leviĝas al la scenejo kaj ne ĉesas aplaŭdi. Kion oni vokas tie malantaŭe? Bravo! Bravo!

Dankojn, dankojn, ĉiun polmon dankeme li kisus. La gloro lin bonvoleme ekrigardis, longe rifuzata kaj sopirata amatino, kaj ĝi alportas sukceson, vivon, fine la vivon! Klare li aŭdas: Bravo, bravo, Felikso, bravo, Felikso!”

Ci povra Gasparo. Oni opinias vin Felikso. Kiel diri al ili, ke tiu estas vi, Deburau? Li ludis tiel bone, ke la ŝanĝon oni ne konstatis.

Li ludis Felikson. Li ripetis lian rolon. Ankoraŭ li dankas.

Ankoraŭ kelkaj lastaj ekkrioj.

”Malaperu! Ĉu eble vi riverencos ĝismatene?” krias je li lumigisto.

Honte li forkuras desur la scenejo. Kion vi scias, vi makululo, kia ĝi estas, kiam oni gustumas la aktoran gloron! Ĉu iam vi riverencis al partero kaj al loĝioj kiel Arlekeno? Tiun momenton mi atendis, hometo, dudek jarojn. Mi devus al vi rakonti kaj vi apertus la okulojn. Al vi ĉiuj mi devus rakonti, kiaj estis tiuj dudek jaroj, pensas Gasparo en la vestgardejo.

Neniu diras ion al li, ĉiuj rapidas kiel ĉiam kaj parolas ankoraŭ malpli ol iam. Bone, diras al Gasparo lia sperto. Apartenis al vi la gloro, ĉar jam aperis ĉi tie ĝia fidela akompananto, envio.

Alvenas direktoro Bertrand. ”Jen vi havas peceton da sapo,” li diras al li, kaj metas ĝin surranden de lavabo. La koro de Gasparo eksaltetas. Tion la direktoro neniam al iu faris.

”Dankon, sinjoro Bertrand.” Etendante la manon al la sapo, la direktoro enŝovas en lian polmon ankoraŭ kelkajn monerojn.

”Vi havis bonŝancon,” li diras samtempe. ”Vi ne estis distingebla de Felikso.”

Gasparo ŝate dirus al li, ke tio ne estis bonŝanco, ke tiel li scipovus ludi ĉiam, sed li ĝenas sin antaŭ la ceteraj.

”Gaje festu tion hodiaŭ!” aŭdigis sin la direktoro adiaŭe.

Gasparo ankaŭ rapidas por esti preta. Li bezonas promeniri straton. Dudek jarojn li iris vojon, kiu plenis de piedbatoj kaj frapoj, ŝanĝadis ĉifonojn por ĉifonoj, malĝojon por malĝojo.

Hodiaŭ li eliros en Parizon kiel Arlekeno, al kiu vespere oni aplaŭdis kaj vokis gloron la tuta Funambules.

”Bonan nokton!”

Ŝate li petus pardonon de la ceteraj aktoroj, ke li gajnis honeste iom da sukceso; sed oni estas unuj al aliaj kutime tro fremdaj, por scipovi diri naturajn kaj sincerajn aferojn. Do nur tiel: ”Bonan nokton!”

Varmeta kaj bonodora somera mallumo lin alfluas. Post mucida fetoro de la nehigienaj vestgardejoj kvazaŭ oni trinkus font-akvon. De ie alhastas robinio-aromo.

”Ĝi estis bela, sinjoro Deburau, kredu min,” aŭdiĝis post li.

Estas la virino enkondukanta en loĝiojn. ”Kaj jam mi vidis multon. Vi ludis ĝuste kiel sinjoro Frederiko.”

Gasparo volonte ŝin ĉirkaŭprenus kaj kisus.

”Jes, jes,” li diris nur: ”Bonan nokton.”

Enpoŝe tintas kelkaj frankoj de la direktoro. Olala! Hodiaŭ apartenas al ni la tuta bulvardo! Kian trinkaĵon ni verŝigu al ni? Preteriras virino kun viro. Ĉu vi estas tiu, kiu antaŭ tempeto aplaŭdis al mi? Jen mi, sciate? Hodiaŭ mi estis kuraĝa Arlekeno, ĉu vi ne rekonas min? Poste subite li ekvidis eliri tra la malantaŭa pordo direktoron Bertrand. Li haltis, ĉar al li kuras la pordisto, kiu veturigis Felikson enhospitalen. La informoj pozitivas, la direktoro ekridis.

”Ĉu vi aŭdas?” li vokas je Gasparo. Io ene en li protestas finpensi tion.

”Ja mi diris tion. Oni donis al li onidire kuleron da oleo kaj tujsekve la doloro cedis. Morgaŭ denove ĉio bonordos.”

Li levis bastonon al la ĉapelo kaj foriras. La pordisto malaperis en pordo de la teatro. Gasparo staras ĝis nun senmove kaj rigardas post la balanciĝanta silueto de Bertrand. Poste li faras kelkajn rapidajn saltojn al li.

”Sinjoro direktoro,” Gasparo staras ĉe li. ”Tio signifas – vi opinias –, ke Felikso ludos Arlekenon plu?”

”Kiel drako.”

”Sed ĉu ĉiam?”

”Memkomprene. Kiu estus lin ludonta?” esplore rigardas Bertrand.

”Mi opiniis, ke eble iam.”

”Ĉu eble vi volus ludadi lin? Ĉu vi opinias, ke Felikso tolerus tion? Eĉ ne nunfoje!” Gasparo estis falanta pli kaj pli profunden.

”Mi volas de li nenion forpreni. Nur mi pensis, eble pli poste aŭ se li denove ekmalsanus.”

”Ni preparos al li oleon en la vestejo. Vi aŭdis la homojn!

Mi havas grandan intereson, ke Felikso estu ĉiutage sursceneje.”

Des pli profunda falo, ju pli alten tiu vespero Gasparon suprenlevis. ”Vi alportis al mi sapon… ŝajnis al mi, ke mi scius eble ion alian,” preskaŭ li trudpetis kiel infano pri almozo.

”Nur trankvile faru, kion vi scias fari!”

Al Gasparo mankis jam vortoj por plu peti. Nur la sinkantaj brakoj elokventis. Bertrand tion rekonis.

”Kaj ĉu tio ĉagrenas vin? Sensencaj ideoj! Vi ne darfas troigi.

Se vi scias iun imiti, tio ankoraŭ ne signifas, ke vi estas aktoro.”

Li frapetis per bastoneto lian ŝultron.

”Nur iru trankvile trinki – kaj estu feliĉa, ke Felikso resani ĝis. Tiun frenezaĵon for el via kapo!”

Kaj denove la bastoneto ektuŝis la ĉapelon.

Deburau restis sola antaŭ la fermita pordego de la teatro.

Ĉiuj vortoj, per kiuj la direktoro intencis lin ĝojigi, falis kiel ŝtono sur freŝan tombon. Sed en tiu tombo mankas mortinto.

Tie estas vivanta homo. Kaj ĉiu ŝtono diras al li: fino! Supren vi ne venos! Finite. La mondo ne kalkulas kun vi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.