La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Bonvenigo en Parizo

Parizo!

Do, jen ci, monstro, kiun mi rememoris sude kaj malproksime en oriento! Miaj paŝoj tremetas, enirante cin. Mi rigardas vizaĝojn de ciaj domoj kaj palacoj. La ĵaluzioj estas mallevitaj. Ĉu ci ne volas montri cin al mi?

Vi diras Parizo kaj reeĥas nomojn de ĝiaj reĝoj kaj revoluciuloj, nomojn de gloraj pentristoj, kiuj certe superas la naturon en sia arto, nomojn de aŭtoroj, kaj precipe nomojn de kantistoj, kantistinoj, aktoroj.

Parizo palpebrumetis super la eta alilandano per verdaj okuloj de siaj fenestretoj, levetis siajn grizajn ŝton-ŝultrojn, sed samtempe logis: Venu! ĝi flustris el somera tenebro. Ĉiu nova panoramo, per kiu la urbo vidigis sin al li, estis amkonfeso.

Gasparo premis enpoŝe la senpovajn pugnojn. Aĥ, povi cin konkeri. Signifi tiom, ke minimume unusola cia angulo riverencu al mi, ke mi posedu almenaŭ pecon da tiu ŝtono, ke minimume unu paro da virin-okuloj min ekrigardu!

Klaŭnaj piedbatoj bruldolorigis duoble antaŭ la pariza viza ĝo, li hontis antaŭ ĝi, antaŭ ĝia mokema atendado. Pro amo al ĝi kaj pro spitemo naskiĝis en li granda ambicio. Deburauanoj komence konjektis, ke ili ekloĝos en iu el la forlasitaj ejoj de Luvro aŭ Tuilerioj, kiel aliaj artistaj familioj; sed Napoleono ordonis fine la restaŭradon de ambaŭ sidejoj kaj la ĵonglistojn oni elpelis. La patro Deburau trovis do por sia familio rifuĝejon dekstraborde de Sejno en strato St. Maur Popincourt, en povra, malriĉa kvartalo, longdistance de la urbocentro kaj loĝata de neriĉaj metiistoj, laboristoj kaj homoj sensignifaj, nemalproksime de kazernoj, meze de drinkejoj, kien venadis soldatoj danci. Enkorte de la granda kaj nigra, demorterigita domo, la vaganta familio ektendumis kaj tie ankaŭ komencis denove aranĝi la prezentadojn. Ĉiutage, nelonge post krepuskiĝo – dimanĉe kaj dum festotagoj jam posttagmeze eliris patro Deburau sur trotuaron antaŭ la pordego kaj per flor-riĉa oratoraĵo invitadis la preterpasantojn al vizito de la grandioza spektaklo. Kaj parizanoj ne lasis sin tro devigi; tiam estis la ora tempo por ĉiuj tiaspecaj entreprenoj.

Ordon ŝatanta imperiestro ja malpermesadis la miniteatrojn kaj igis ilin fermadi, sed la homoj, tiom longe suferintaj pro milit-ĝenaĵoj, sopiris la distradon kaj volis entuziasmiĝi per interesa spektaklo. La nomo Deburau baldaŭ hejmiĝis enkvartale kaj kiel la knaboj kun siaj vivoriskaj saltoj, tiel la knabinoj per ĉarmo de siaj dancoj famiĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo; kaj kiam dimanĉ-vespere aranĝis la olda Deburau post fino de la prezentado artfajraĵon, kiu kostis lin entute eĉ ne dekdu centimojn, oni rememoradis tiun grandiozan spektaklon dum la tuta semajno.

La komedianta familio fartis denove pli bone. Ĝi komencis revi pri la pli grandaj kaj pli variaj prezentadoj, pri propra budo ie surbulvarde, pri muziko, pri menaĝerio. Ŝparinte la unuajn frankojn ili aĉetis klarneton. La patro ordonis al Gasparo, ke li ellernu ĝin ludi. Ĉar pro tio oni lin liberigis de la plej malbonaj faloj desur supro de la ”egipta piramido”, li ne hezitis. Neniu instruis lin ludi; vendisto klarigis al li kiel manipuli la instrumenton, kaj tio sufiĉis. Gasparo ludis dum prezentado; li ludis laŭ sia kapablo kaj propraj imagoj pri melodio.

Homoj plejparte lin ne aŭskultis kaj ridis, nur kiam li fajfis tro false.

La patro akceptis en la grupon pliajn du akrobatojn, la geedzojn Godot. Lin mistifikis ilia glora famo, kaj li ne sciis, ke jam delonge ili fordrinkis ĝin kaj ke nun ili fordrinkas ankaŭ la rememoron pri ĝi. Gasparo ilin malamis, ĉar glaseto, kiun posttagmeze ili ne kapablis rifuzi al si, kutime signifis, ke li povis preskaŭ rompi al si, dum la vespera prezentado, la nukon.

Mem la patro bedaŭris lin; sed la publiko ridis kaj venis denove; la geedzoj Godot tenis sin ĉe Deburau-oj kaj Gasparo tial fidelis al sia klarneto.

Vagante dum liberaj tempetoj tra la zigzagaj stratoj, li meditis kaj rezonis. Ne malfacilis konkludi, ke ne eblas konkeri Parizon, se oni ne konas perfekte ĝiajn loĝantojn. Sed Gasparo volis ilin koni, ĉar al multaj jam dekomence li korinklinis.

La povrulojn malriĉajn li konis bone, ĉar li vivis inter ili; li sciis pri ilia mizero kaj li lernis de ili malmildecon. Sed funde li observis ĉiujn homojn ĉirkaŭe. Li konatiĝis kun kiu ajn dum renkontiĝoj. Li vizitadis ankaŭ la imperiestrajn ĝardenojn kaj gvatis, kiel kondutas riĉaj urbanoj kaj oficiroj, kiel ili, laŭ la angla maniero ĵus veninta en Parizon, ĉe la renkontiĝo premas al si la manojn. Li vagadis preter butikoj de italaj glaciaĵistoj apud hanovera pavilono, kies krianoncoj rememorigadis al li la oldan Giacomon. Li vizitadis parkojn, kie li aŭskultis koncertojn kaj spektis piroteknikaĵojn, scivoleme li haltadis ĉe homgrupetoj kaj aŭskultadis, kio interesas ilin. Kelkfoje okazis, ke viroj rimarkis lin, silente atentigis unu la alian kaj haste disiradis, kvazaŭ timigitaj. Li komprenis la kaŭzon, kiam foje lin kaptis je la ŝultro magra longulo.

”Kion vi fajfis?”

”Mi ne scias,” diris laŭvere Gasparo.

”Atentu, ci respublikano!” minacis al li la longulo, kaj malaperis inter homamasoj. Tio estis lia unua renkontiĝo kun sekreta policisto; pli tarde li ellernis ilin diferencigi unuavide kaj facile divenis, kiu havas sekreton kaj kiu spionas. Meze de septembro estis okupita Moskvo. En la tago, kiam la informo atingis Parizon, la metropolo brilis dum la tuta nokto per ĉiuj lumoj. Neniu sciis, ke en la sama tempo Napoleono jam delonge estis revenanta, ke dekmiloj da gvardianoj, kiuj foriris kiel belaj kaj sanaj viroj, pereis apud Berezina, kaj ke la glora imperiestro sendis en la morto-regnon duonmilionan armeon.

Parizo solene lumis kaj Gasparo admiris la parizanojn, kiel ili solenas la venkon, kiel ili scias esti entuziasmaj kaj gajaj, malgraŭ tio, ke estas milito, eĉ se ili havas sian imperiestron kun la armeo en danĝera neĝoplena malproksimo.

Brilegaj parizanoj!

Post dek tagoj venis la unua informo pri la malfeliĉa fino de la kontraŭrusa militekspedicio kaj la solena iluminado estingi ĝis. Parizo eksilentis kaj atendis. Baldaŭ alvenis kurieroj.

Ekde la limoj al Parizo devancis diliĝencoj, kaleŝoj kaj aliaj veturiloj kaj en ili sidis malgrasiĝintaj kaj plenbarbaj oficiroj, kiuj eĉ ne demetis de si la virinan alivestiĝon, en kiu ili traveturis Ruslandon, Germanion kaj Aŭstrion. Kaj mil mejlojn post ili ŝanceliris tra neĝamasoj grenadistoj, fiero de Francio.

Gasparo vidis bone: li renkontadis ofte plorantajn okulojn, sed post larmoj kreskis spita obstino.

”Kiu revenis, estas je dek jaroj pli aĝa”, rakontis renkonti ĝintoj kun soldatoj el la detruita armeo. ”Gvardianoj rekonis eĉ ne la imperiestron revenintan,” certigis la atestantoj.

Ŝnur-dancisto Godot, kiu ekloĝis kun sia edzino en la sama domo en strato St. Maur kune kun Deburau-anoj, klopodis satisfakcie rebonigi siajn peketojn kaj estante konata kun kelkaj statistoj el Operdomo, li sukcesis aranĝi venon de la sciavida Gasparo proksimume trifoje enteatren. La etoso plaĉis al la knabo. Oro, pluŝo, parfumoj lin ravis. Sed ”Oresto” lin ne multe impresis, malgraŭ la fakto, ke aktoris lin mem Talma; la tragedio ŝajnis al li frida kaj longa, ŝajnis al li, ke eblus diri ĉion pli koncize kaj klare.

Ĉar el post la kolono, kien sinjoro Godot lin lokis, apenaŭ li vidis la scenejon, li observis almenaŭ la spektantojn; dum ili ne dediĉis sin al siaj najbarinoj, ili estis dormemaj kaj vigli ĝis nur dum paŭzo, rapidante en promen-koridoron.

En la koridoro de galerio Gasparo kontaktis la junulojn, kiuj ne tro pesis la vortojn.

”Ĉu vi opinias, ke tio jam sufiĉas al li?”

”Li plu iros. Li kolektas novan armeon.”

”Ĝi ne plu estos la iama armeo. Aŭ li prudentiĝos, aŭ sekvos katastrofo.”

”Atenton,” diris unu el la parolantaj junuloj kaj montris al viro en borderita jako, kiu proksimiĝis.

”Vi pravas,” konsente jesis tiu homo. ”Jam sufiĉas la militimpostoj.

Rekrutadon oni jam ĉesu.”

”Ege vi eraras, sinjoro,” diris intence la junulo, kiu ankoraŭ antaŭmomente parolis pri la fino. ”Se nur li kapgestos, ni iros ĉiuj.”

”Mankas al vi prudento,” frapetis la frunton sinjoro en la borderita jako.

”Eble,” ekridis la junulo kaj duonvoĉe aldiris: ”Sed ni ne lasos nin tromplogi!”

Ne facilis por alilandano orienti sin en vortoj kaj ideoj de la hejmanoj. Nur lante Gasparo komprenis, ke Napoleono signifis por ĉiu ion alian, kvazaŭ li ekzistus en pluraj personoj.

Nobeloj lin malamis, ĉar li estis popoldevena kaj avancigis lin la revolucio. La urbanoj lin taksis laŭ agoj al ili profitdonaj kaj ilin limigantaj. La plej malriĉaj ligis al lia persono multajn esperojn kaj longe ilin pacience vivtenis. Lia nevenkeblo sur batalkampo ilin unue fascinis; sed ankaŭ la militgloro ne povas satigi. Fine li senrevigis ilin. Malmulto da esperoj realiĝis; avantaĝojn havis nur soldatoj, cenzuro premis la vivon; kanon-pafoj, sub kiuj falis respublikanoj sur plataĵo de Grenell, estis malfruiĝinta pruvo, ke la imperiestra reĝimo estis krima insido kontraŭ la libereco de la nacio.

Eŭropo fine interkonsentis kaj batalordigis la unuiĝintajn armeojn kontraŭ konstantaj konker-planoj de la imperiestro.

Aŭstrio proponis peri la pacon. Sed Napoleono arde sopiregis atingi novajn venkojn, reposedi la perditan potencon.

Gasparo rememorigis al si la infanan estimon, kun kiu iam li rememoris Napoleonon dum siaj noktaj gardostaradoj. Lia saĝa kaj sperta patro pravis. Ĝi estis salto kaj fakte mise elkalkulita; la imperiestro rotaciis kaj jam ne povis halti. Kaj pli kaj pli certis, ke li ne falos sur la piedojn. Ĉu li ne plu venkos siajn kontraŭulojn? Ĉu li perdos venontan batalon? Kiu scias!

Eble ne. Kaj tamen jam li estis venkita, ĉar li perdis la propran landon.

En la teatro sidis belaj virinoj. Li elektis unu el ili kaj longe paŝis post ŝin; li preteratentis, ke ŝi iras kun du viroj, li vidis nur ŝian ombron kaj sekvis ĝin. Sur unu stratangulo li restis sola. Li estis revenanta kaj ĉiuj stratoj montradis al li velurajn kaj nigrajn angulojn, atendantaj amantojn, fenestroj sekretigis la amo-misterojn. Sed kiam ia virino lin alparolis, li ektimis.

”Kiom aĝa vi estas?” ŝi ekridis.

”Dekokjara,” li aŭdigis sin kaj fuĝis.

”Dekokjara mi estos, fraŭlino, kaj ankoraŭ mi ne ĝuis la amon. Mi ekamiĝis al palaj knabinetoj, ludantaj laŭlonge de vojoj, tra kiuj ni veturis, mi eksopiris la nudajn ŝultretojn de la sultan-favorantinoj, mi rigardis jupojn de multaj inoj, kiujn mi renkontis. Rare mi darfis enrigardi trans la sekretan kurtenon, kiel iam en Istanbulo… Mi timis. Sed okaze de negravaj epizodoj en gastejoj perdis por mi ankaŭ la virinaj maleoloj sian terure misteran atraktivecon kaj mi ellernis rigardi virinon pli memkonfide; ne ĉiam tio estis bela, sed despli ekscitprovoka kaj potenciganta mian sopiron pri momenta senfortigo, pri bela amo.”

Sed ĉi-loke por la amo necesas mono. Mono aŭ kuraĝo.

Nenion tian Gasparo posedas. La patro donas al li eĉ ne unu moneron kaj mem li nenion gajnas. Kaj kuraĝo? Alparoli iun knabinon? Tiuj pli arogantaj dirus: ”O, jes, kavaliro, sed montru unue monujon!” Kaj tiuj pli decaj? Ne, tiujn kontakti li ne aŭdacos. Iam li forbrulus pro la sopiro, kiam li premiĝas en homamaso apud palaco kaj kiam li kolizias kun dikaj urbaninoj kaj ridemaj modistinoj. Sed ĉu povas la franĝita kaj trivita pantalono svati silkan jupon de modistino, se ĉiun ĉirkaŭas tri belaj elegantaj studentoj? Kiel ekplaĉi en ĉemizo ŝanĝita apenaŭ unufoje en monato? Kaj ĉu vi signifas ion? Kion vi respondus, se iu demandus vin pri tio? Mi ludas klarneton.

Mi kapablas terenfali tiel, ke iam ĝi ne tro doloras min. Kaj sekrete, sekrete mi pensas pri tio, ke mi volus prezentadi komedion, pantomimon. Kiel ridinda! Jes, ĉiu primokus min.

Li akrobatis surŝnure en la korto de St. Maur, kapriolis, ridigis la homojn per spritmankaj grimacoj. Se aperis inter la publiko bela ino, li rigardis ŝin sopire. Renkontinte surstrate junulinon, kiu solis, li fiksrigardis ŝin peteme kaj senespere:

Ĉu vi volus min ami? Elektu min! Versimile ĝi estis tro okulfrapa, ĉar iam iu ekridetis, alia ektimis. Neniu reciprokis lian rigardon.

Adiaŭ virinoj, intertempe nur arde ni sopiros vin. Sed jam ni estas dekokjaraj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.