La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dek vagabondaj jaroj

Ombro de la franca imperiestro ilin persekutis. La nomoj de grandaj batalkampoj atingadis ilin, venigadis al ili en rigardejon aron da ekĝojigitaj spektantoj kaj alifoje malplenon, akre odorantan de tristo kaj furiozo.

Napoleono venkis la aŭstrianojn apud Ulm. Trafalgar estis la nomo de lia malvenko surmare, sed poste venis la gloro apud Slavkov (Austerlitz). Li detronigis Burbonidojn en Napolo kaj donacis Nederlandon al sia frato, post aŭstrianoj li humiligis ankaŭ prusojn kaj enmarŝis en Berlinon. Sur simpla floso meze de rivero Njemen kun caro Aleksandro li dividis al si Eŭropon: li okupis Portugalion, la reston de Italio kaj turnis la atenton al Hispanio.

La familio de Deburau vane klopodis eskapi for de la influo de la nomo, forprenanta de homoj la dormon. Ili iĝis nomadoj kaj iris tien, kie regis pli varma vetero kaj kie ili antaŭsentis pli donacemajn polmojn; ili evitadis militojn kaj ribelojn kaj serĉis solenojn, foirojn, festojn. Ilia nomada vagado daŭris jam jarojn. Ili gajnis kelkajn groŝojn kaj denove ilin elspezis.

Pasinta vivo en la ĉeĥa Kolín ŝajnis al ili revo preskaŭ nekredebla.

La vivo tie, jen ilia vera sorto. La infanoj kreskis kaj maturiĝis. Ili iĝis spertaj komediantoj, kies nomoj havis jam renomon. La pastro ĉesis prezentadi sin, sed la prezentado de ambaŭ filoj plu perfektiĝadis. Franz Nêmeček (njemeĉek), kies nomon oni afiŝis kiel Neumenseck, estis nomata ”reĝo de magia tapiŝo”, sur kiu la publiko ekvidos miraklojn de lerteco;

Stefano estis la plej elasta saltanto sur la tuta kontinento – patro Deburau tion almenaŭ asertis, invitante la publikon.

La pli oldan fratinon Katarinan oni kutimiĝis pro ŝia bruna haŭto kaj densa nigra hararo titoli ”La bela hungarino”. La pli juna, blondhara Dorotea, dancis kvazaŭ nebuleto. Nur Gasparo restis daŭre sentaŭgulo. Li aĝis dek, dekdu, dekkvar jarojn, sed ellernis ne pli ol kelkajn kapriolojn, kiuj sufiĉis por lia arlekena rolo. Nek la patro nek la fratoj ŝatis vidi, trafinte lin grimaci antaŭspegule, kiel li provas ŝanĝi la vizaĝ-esprimon, kiel li aldonas la nigron sur brovojn kaj la ruĝon sur la lipojn por fari sian palan vizaĝon pli interesa. Por kio ĝi necesas?

Sufiĉas ja farunumi la vizaĝon kaj poste ĝin elmeti al vangofrapoj.

Pasante tra la franca marborda regiono Filipo Deburau provis veni kun la familianoj en Hispanion. Sed ankaŭ tien persekutis ilin Napoleon-ombro, kaj kien ĝi sterniĝis, tie ekflamis fajroj. Tuj la unuan nokton Gasparo ekvidis francajn soldatojn, kiujn oni krucumis; la sekvintan nokton kamaradoj de la krucumitoj masakris la tutan vilaĝon. La trian nokton la Deburau-anoj dormis jam denove sub la franca firmamento.

Volante vivteni sin, ili devis pluen.

Ili iris en Italion, sed ĉie en la urboj koncentriĝis mistera malamego. La homoj preterpasis unu la alian kun signifoplenaj rigardoj kaj nur flustre parolis. En Mantovo oni ekzekutis homon, kiu en Tirolo gvidis ribelon kontraŭ Napoleono.

Gasparo notis lian nomon: Andreas Hofer. Ne raris, kiam li renkontiĝis kun tiel akra malamo, kaj ĉiam ĝi havis nuancon de mistero kaj heroeco. Ili aŭskultadis babiladojn de vilaĝaj virinoj, same en Francio kiel en Italio, kaj Germanio; ili ĉiuj malamis Napoleonon, ĉar li prenadis de ili la edzojn kaj filojn.

Pro lia nesatigeblo amasiĝis montoj da kadavroj kaj fluis sangoriveroj.

Iam Gasparo parolis pri ĉi tio kun la patro. La olda Deburau diris, por klarigi tion al sia filo: ”La afero samas, knabo, kun la salto, kiun vi volus enaere haltigi. Jam tarde. Ankaŭ same por Napoleono.”

Imago de salton faranta Napoleono estis por Gasparo ridinda.

Kaj la ideo, ke li mismezurus la salton, ke li ne falus je piedoj… Sed ŝajnis, ke la imperiestro elastas kaj estas rapida kiel leono. Li retiriĝis apud Aspern, sed apud Wagram lia mano estis peza kaj per packontrakto en Vieno li aneksis al Francio egan parton de Balkano. Ĉar la papo aliancis kun Anglio, simple li nuligis lian ŝtaton. Kiam la papo lin anatemis, li ordonis kapti lin kaj fortransporti en Francion.

Tiutempe Deburau-anoj estis malproksime, eĉ en Turkio.

Iliaj prezentadoj en Istanbulo estis la plej brilaj. Dum tuta monato ili havis prezentadojn antaŭ plenplena spaco. La tridekan tagon vizitis ilin en la tendego supera oficisto. Ĉiuj ektimis, ke ili atencis iujn leĝojn de alikredantoj. Sed montriĝis, ke la sultano mem invitas ilin en la palacon, por ke ili aranĝu tie programon, kiu dum la tuta monato ravis la istanbulanojn.

Ega aro da gardistoj kondukis ilin tra multaj pordegoj, koridoroj kaj pordetoj, kiujn severe gardis soldatoj en turbanoj kaj kun lanco, ĝis ili venis en salonegon, kiun, rilate la pompon, nenio superis. Ĝi estis kolose alta. Muroj estis kvazaŭ el oro kaj meze fontano. En la fona parto pendis preskaŭ de la plafono longa kaj diafana blanka kurteno.

La komedianta grupo atendis, ĝis la kurteno disfaldiĝos kaj ili ekvidos sian majestan publikon. Sed la kurteno eĉ ne iomete moviĝis. Servisto ordonis, ke ili komencu. Poste ili interkonsentis, rememorante, ke ĝi estis ilia plej bona prezentado.

Sen publiko! Kia absurdaĵo! La knabinoj paŝis surŝnure kaj desaltadis. Neniu aplaŭdis al ili. Nur en la momento, kiam la knaboj prezentis pli danĝeran faron, aŭdiĝis flustreto. Krome nenio, saltoj, kaprioloj kaj arabeskoj antaŭ la senmova kurteno.

Kaj tamen io!

Ĉe la finala kaj aŭdaca grup-figuro patro Deburau tenis sur la frunto persan bastonon kun apogilo, supre en la pendoreto balancis du fratoj kaj sur iliajn kapojn ascendis ankaŭ Gasparo.

Kaj tie desupre li ekvidis… Li ekvidis kion ne darfis vidi okulo de iu ajn mortemulo sub la minaco de la plej kruela puno: la favorantinojn de la sultano. Li ekvidis ilin nur por momento, dum li kapablis konservi ekvilibron sur la kapoj de la fratoj. Sed tiu momento sufiĉis, ke lin priblovu ege forta fum-odoro, bonodoro de floroj kaj parfumoj kaj por ke li vidu desupre, trans rando de la kurteno kelkajn belajn virinajn vizaĝojn, fikse rigardantajn al la kurteno, travidebla de ilia flanko.

Gasparo ekvidis multajn kolorojn sur iliaj strangaj kostumoj, hararon falanta surŝultren, la nudajn mamojn de kelkaj servistinoj, svingantaj ventumilojn sur longaj stangoj. Sed la patro suprenĵetis la stangon kaj Gasparo devis desalti.

Nek dum foriro el la sultana palaco kun riĉa rekompenco, nek alifoje li diris al siaj fratoj pri la fabela spektaklo. Tio restis lia bela sekreto. Eble unuafoje en sia vivo Gasparo ne bedaŭris, ke al li apartenas la danĝera supro de la homa piramido.

Kun rememoroj pri Turkio la komediantoj denove revenis tra pli malriĉaj regionoj. Ili migris ree tra Germanio kaj Gasparo ofte manĝis nenion alian krom pano – nun pli seka ol antaŭe –, ĉar li dekutimiĝis plori. Li aĝis jam dekkvin jarojn, kiam post okjara nomada vivo denove ili ekstaris sur la franca limo. Ili sciiĝis, ke Napoleono repudiis Jozefinon, al kiu li edzi ĝis kiel generalo, kaj festis la geedziĝon al Maria Luiza, filino de la aŭstria imperiestro. Denove ili alkutimiĝadis je la franca kampara regiono kaj timide okulcelis Parizon. Sed venis printempo, marto kaj cent unu kanonpafoj anoncis, ke en la ĉefurbo la imperiestro havas filon, tron-heredonton, tuj en la lulilo kronitan je la romia imperiestro.

Filipo Deburau decidiĝis. Kiam la imperiestro feliĉas, li estas afabla kaj laŭ li ankaŭ ministroj, konsilistoj, prefektoj kaj finfine eĉ la plej subalternaj oficistoj. Nun venis la ĝusta momento veni en la urbon, kiu famis antaŭ iliaj okuloj kiel hejmo kaj paradizo de ĉiuj artistoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.