La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Parizo ŝate igas sin surprizi, kiel dancanta virino en balo: ŝi koketas kun unu kaj atendas iun alian. Ĝi fiksrigardas al Vieno kaj al sinjoroj, kiuj tie diskutis, kaj subite staris post ĝia ŝultro la konata kavaliro. Denove estis marto kaj ĉio estis kiel pasintjare. Nur la ”vivu la reĝo!” ŝanĝiĝis denove je la ”vivu la imperiestro!” Sed Gasparo jam scipovis distingi, kiu opinias tion sincere kaj kiu nur forturnas atentemon, por ke oni ne ekkonu, ke surĉapele li havas pli malhelan lokon post blanka kokardo.
La imperiestro revenis el Elbo. Dum la reĝo Ludoviko estis fuĝanta eksterlanden, Napoleono estis enirinta en Parizon.
Bulvardojn inundis torentoj da ĝojplenaj homoj, kiuj denove estis amare instruitaj, kia malamiko estas la reĝo, ankoraŭ foje ili volis doni sian konfidon al la imperiestro. Laboristoj kaj metiistoj amikiĝadis kun soldatoj. Kaj kiom da bildoj pri Napoleono! Kiel vi, burbonaj spionoj, povis ĉion ĉi pretervidi?
La malliberejoj malfermiĝis kaj Filipo Deburau, iom pli svelta kaj kun pli raŭka voĉo, sed ĝojplena, revenis hejmen ankaŭ iom kiel venkinto; li formanĝis ĉion troveblan kaj poste eksidis kun gitaro sub streĉita ŝnurego kaj liaj infanoj prezentis al li belan programon por bonvenigi lin. La tuta Parizo ŝajne dronis en ĝojo. Sed la urbanoj venkis la imperiestron pli frue inter si ol la malamikoj apud Vaterlo. Ili sopiris vivi bonstate kaj ne riski novan aventuron. Cent tagoj pasis en alterna jubilado kaj indigno, en konfido kaj timoj. Napoleono konstatis, ke la popolo ne bonvenigas la imperiestron, sed esperon pri la pli bona vivo. Li volis do lastmomente fari ĝin sia apogo, akiri ĝin per liberala konstitucio. Sed jam tardis. La aliancanoj militiris tra Belgio kaj postdorse de Napoleono la aristokrataro ankoraŭ pli firme alianciĝis kun riĉuloj. Krome kontraŭ la imperiestro staris ankoraŭ unu potenco, pri kiu Deburau bone sciis, ĉar li konis multe da vidvinoj kaj multe da orfoj en la stratoj ĉirkaŭ St. Maur. Sub ĉiu tegmento oni iun priploris. La tristo estis pli forta aliancano ol tri caroj.
Milionoj da mortigitoj ekstaris frunte kontraŭ la nova militiro kaj instigis la vivantojn cedi eĉ ne unu paŝon.
La 18-a de junio estis la tago de batalo apud Vaterlo.
La aliancanoj solenis la duan venon en Parizon. Parizo ĉifoje havis jam valoran sperton. Ĝi sciis, kio plaĉas al la gastoj, kiel vestiĝi, kiel ekkanti, kiel bonvenigi ilin. Samtempe kun aroj da dragonoj enfluadis torente oro enurben, kiu enverŝi ĝis kaj fluis en teatrojn, restoraciojn kaj bakaratejoj. Ĉiuj inoj, kiuj opiniis, ke oranĝfloroj de virgeco ne tro plaĉigus ilin, nun ĝojis. Kaj kun ili ankaŭ ĉiuj honestaj gantistinoj, ĉapelistinoj, tajlorinoj. Ĉiu oficiro bezonis al sia pompo amatinon, kiun li devis elegante vestadi, kondukadi en teatro-loĝion kaj vespermanĝi kun ŝi ĉe Véry. Ludsalonoj floris, juvelistoj disvendis siajn varojn. Tio estis kvardek grasaj tagoj. Caro Aleksandro onidire elspezis dum tiu tempo unu kaj duonmilionon da rubloj, sed tio ne estis komparebla kun marŝalo Blücher (bliĥer), kiu disipis tri milionojn. De orelo al orelo flugis tiuj informoj tra Parizo; ke tiujn milionojn devis enpoŝigi al la venkintoj la mizerigita Francio, tion oni forgesis.
Ĉio denove revenis.
Kiel sur ruleto: para-malpara kaj denove para. La para estis blankaj flagoj, kokardoj kaj plumtufoj. Denove estis nuligitaj liberecoj kaj oni komencis kvitigi kontojn. Bonapartistoj perfekte perfidiĝis kaj estis facile aranĝi persekutadon kontraŭ ili. Meritoj, arto, nobleco, saĝo – ĉio ĉi por burbonaj ĉasistoj ne gravis. Gravis sole, ĉu iu estis suspekta pro liberala pensado. La filino de Maria Antoinetta, dukino el Angouleme, postulis venĝon. Cento da aliaj gedukoj postulis venĝon.
Sursceneje de la strato St. Maur denove aperis sinjoro Godot.
La edzino forlasis lin kaj li fariĝis profesia denuncisto kaj ĉantaĝisto. Li provis de temp-al-tempo angulstrate ekkrii:
”For Burbonojn!” Kiu lasis sin delogi kaj ekkriis la samon, tiun oni arestis post kelkaj paŝoj. Kaj ĉar sinjoro Godot ne povis pardoni al patro Deburau, ke tiu senigis lin de laborenspezoj, li ripete alkondukis policon. Venis petoj kaj aludoj pri ties malsano, kiu malboniĝis; ili forkondukis Deburau-on kaj ankoraŭ kun pli granda severeco ol iam.
Aprilo en la jaro 1816 estis pluvema kaj malvarma kvazaŭ novembro.
La aero precipitiĝis je malvarmeta nebulo. Gasparo jam kelkfoje iris al la malliberejo Bicetre, por sciiĝi, ĉu oni denove juĝos la patron aŭ ĉu finiĝos lia puno. Sed la venadoj vanis, eĉ se li longe preterpaŝadis la pordegon, por ĝisatendi juĝiston aŭ provoson. Iuvespere tamen li havis bonŝancon.
Jam krepuskiĝis, kiam en iu koridoro eklumiĝis kaj post momento ekknaris ŝlosilo en seruro.
Gasparo ekkuris al la pordego.
Juna viro kun aro da dokumentoj eliris eksteren, endiris ion al la provoso, kiu apertis al li; ambaŭ ekridis, kaj poste la pordeto fermiĝis. Gasparo alkuris en la momento, kiam seruro jam ekklakis. Li ekfrapis la pordon. La provoso demandis.
Gasparo balbutis sian demandon, sed la viro post la pordego respondis insulte al li kaj liaj paŝoj finsonis surde en volbo koridora.
Gasparo apogis sian lacan frunton je ligno garnita per fero.
”Kio okazis al vi?” demandis juna voĉo. ”Kiun vi havas ene?”
”Mian patron oni arestis,” diris Gasparo.
”Kion li faris?”
”Nenion.”
”Vere?” ekridetis la juna viro. ”Kaj kion vi volas fari? Ruinigi la malliberejon?”
”La patro malsanas,” diris Gasparo morne.
”Certe oni enhospitaligis lin.”
”Tiuj? Pri neniu ili zorgas.”
La nekonata junulo levetis la ŝultrojn kaj deturnis sin forironte.
Sed poste li revenis. ”Nun ĉiuj dormas kaj vi nenion ekscios. Kiu vi estas?”
”Aktoro,” brave diris Gasparo.
”Mi ŝatas aktorojn. Mi estas advokato. Venu kun mi trinki glaseton da vino. Morgaŭ mi helpos al vi.”
”Ĉu vere?” miregis Gasparo.
”Mi estas konato de la prizonestro. Venu!” invitis lin la juna advokato kaj al Gasparo ŝajnis, kvazaŭ ankaŭ en ties voĉo estus iom da mildiĝo, ke li ne restos sola.
”Kien ni iru?”
Gasparo konis nur unusolan trinkejon en sia kvartalo kontraŭ la korteto en strato St. Maur Popincourt.
”Al panjo Cadet,” decidis la junulo. Ĝi ne estis malproksime kaj ankaŭ ĝi estis nur simpla gastejo; Gasparo tre ĝojis, ke li ne troviĝas en luksa restoracio, kie li certe ne scius, kion fari kun siaj manoj. Ĉe du tabloj sidis veturigistoj kaj ili kub-ludis; aliloke longharaj viroj, pentristoj, kun ili kelkaj junaj virinoj.
”Ĉi tie vi havas ĉiujn!” diris la advokato, kiam li eksidis kaj kiam li ekrimarkis avidan rigardon de sia kunulo. ”Kantistinoj el teatro Montparnaso, amantoj el Bobino kaj fuŝpentristoj el la tuta kvartalo. Ĉi tie gajas. Tial mi ŝatas vizitadi ĉi lokon.”
Bobino, Montparnaso, entute noblaj teatroj, al kiuj la mizera ĵonglisto nur nekuraĝe ekrigardis, paŝante sub iliaj afiŝoj.
”El kiu teatro vi estas?” demandis lia regalanto.
”Mi?” embarasiĝis Gasparo. Ĉu mensogi? Tiu junulo kun hela longa hararo, kiu faladis ĉiumomente frunten kaj kun trista rigardo kaj konfidema buŝo, plaĉis al li. Li ne prezentos sin kiel grava persono.
”Mi estas akrobato,” li diris. ”Ĉu mi foriru?”
La advokato ekridis. ”Kial? Volonte mi vespermanĝos kun akrobato. Pardonu, ĝis nun neniam tio okazis al mi. Kredu, mi tre ŝatas tiajn prezentadojn, precipe nokte, dum lumo de torĉoj…” li gestis al kelnerino. ”Ĉu vi permesos, ke ion mi mendu?”
Knabino ridante klinis sin super la tablon.
”Frikasitan kuniklon kun brasiko,” li ordonis. ”Tio estas ilia spacialaĵo,” li diris al Gasparo.
”Nenion plu?” ĉarme ridetis la kelnerino.
La junulino ekridis kaj turninte sin al Gasparo, karesis lian vangon. Poste ŝi forkuretis.
”Vi ankoraŭ ruĝiĝas?” miris la advokato. ”Vi ne amas knabinojn?”
”Mi amas ilin,” konfesis Gasparo.
”Ĉi tie vi povus elekti.”
”Mi ne aspektas bele. Mi estas malriĉa.”
La kelnerino alportis la manĝon kaj vinon. Ili ekmanĝis.
Gasparo ne neis, ke li malsatas.
”Ĉu vi ŝatas poemojn?” demandis poste la advokato.
”Certe,” kapjesis embarase Gasparo.
”Ĉu mi povas ion tralegi al vi?”
”Certe.”
Lia kunulo enpensiĝis kaj mallevis la molan rigardon. Sed tuj profunde li ektrinkis kaj ekridis.
”Ĉu jam ni diris al ni niajn nomojn?”
”Mi ne kuraĝis.”
”Via nomo, amiko artisto?”
”Gasparo Deburau. Sed mi prezentas min sub la nomo Baptisto.”
”Mia nomo estas Eŭgeno Hugo (Igo’).”
Ĉeesto de la nova konato Gasparon iomete ĝenis; sed li ĝojis pro la kontakto kun la nova medio, kies homoj estis karaj al li. Li silentis kaj aŭskultis Eŭgenon Hugo; lia nomo fremdis al li, sed bone li ekkomprenis, ke la juna homo malfeliĉas, ĉar li ne sukcesis akiri, kion li aspiras. Li legis al Gasparo poemon. Kiam ŝajnis al li, ke Gasparo liajn versojn ne komprenas, li konvinkadis lin pri la beleco de granda pasio.
”Ĉu vi kapablas havi egan pasion, ke vi oferus por ĝi entute ĉion?” Deburau ne sciis. Jam li travivis tiom da tristo, krueleco kaj sufero, tiom da malsata sopiro, ke fakte li ne komprenis, kio povus lin ankoraŭ pli humiligi, rompi aŭ svenigi.
Eŭgeno ĵaluzis pri sia frato Viktoro. Li admiris kaj samtempe enviis lin. Li ricevadas honorariojn de gloraj viroj, al kiuj li sendas siajn odojn. Ankaŭ la patrino amas lin pli kaj Eŭgeno restas ĉiam fore, senĉese sensignifa.
Gasparo konis la ambicion. Li sentis en si ardon, febron kaj soifon pri io granda, pri realigo de bela kaj granda tasko esti artisto! Ĉe Eŭgeno tio estis nur aspiro pri brila eksteraĵo, pri sukceso kaj honoro havi gloron de artisto! Gasparo volis la vivon multobligi kaj donaci sin; doloris lin, ke li ne scias kiel ĉi tiun pasion realigi. Eŭgeno volis montriĝi granda; senreviĝo lin plenigis de vundita vantemo kaj sento pri maljusteco.
Tio estis la unua nokto de Gasparo tiel traviglita. Ekregis lin ĉiam pli granda maltrankvilo kaj kiam antaŭ la mateniĝo alternis kelnerinoj kaj enfalis tien grupetoj da aktorinoj kaj pentristoj Eŭgeno Hugo donis al li sian adreson kaj permesis, ke Gasparo venu demandi, kio okazas kun lia patro en la karcero.
Parizo alivestis sin.
Napoleonaj rekvizitoj migris en malnovan fatrason, en Sejnon, en kaŝejojn; la burbona gloro rabe sin puŝis al hela tago.
Sur montmartra tombejo solene oni elterigis relikvojn de Ludoviko la XVI-a kaj de Maria Antoinetta kaj ne malpli solene denove enterigis laŭ konvenaj ceremonioj. Reakciuloj decidi ĝis, ke ĉi-foje funde ili sekurigos sin kontraŭ ĉiu provo renversi la reĝimon kaj sendis en arestejon ĉiun nur iom suspekteblan homon, eĉ pri distanca rilato al la revolucio. Pretekstojn oni trovis facile. En kelkaj urboj organizis la burbona polico ŝajnigitajn masakrojn, kiucele oni dungis la korupteblan kanajlaron kaj poste punis tiun kune kun la destinitaj viktimoj. Kelkaj povruloj el ĉirkaŭo de Gasparo estis ankaŭ trafitaj. Sed jam li ne lasis sin delogi. Li volis ĝisatendi revenon de la patro. Montriĝis, kiel utilan instrukciadon donadis al li dum kelkaj jaroj la pariza strato.
Kiam Deburau-anoj kondukis post tri monatoj la patron el la karcero, malfortiĝintan, sed plenan de obstina espero, sur krucvojoj brulis ŝtiparoj kaj sur ili estis formortantaj la ideoj de Lamennais, frazoj pri sociala justeco, pri demokratio.
”Kantojn de Béranger oni ne forbruligos,” trankviligis Gasparo la patron. Sufiĉas fajfeti refrenon kaj kun ĉiu vi interkompreni ĝos.” Sed la patro kapneis.
”Ni devas atenti. Tra malliberejo ne kondukas vojo al gloro.”
Pri Napoleono oni parolis diversmaniere. Eblas, ke la simpla popolo baldaŭ forgesus lin. Sed okulfrapis, kun kia malamo parolas pri li la plej superaj, kiel ili emfazas lian kruelecon, spritmankon kaj egoismon. Li jam ne povis sin defendi.
Tial oni faris el li fulmo-kondukilon de ĉiuj siaj eraroj kaj pekoj.
Sed la simplaj homoj havas kutime sanan, klaran prudenton.
Kial oni tiom ege tamburas? Kion oni kaŝu per tio? Kies krimojn, kies malbonajn ideojn kaj intencojn. Tiel fariĝis Napoleono denove simbolo de rezisto, en kies frunto neniam mem li starus, simbolo de ĉiuj kuraĝaj penadoj. La registaro eksciis tion kaj faris pluan eraron: ĝi kredis terurigi la homamason kaj igis ekzekuti la estintan favoriton de Napoleono, marŝalon Ney.
Tio efikis kiel oleo verŝita en fajron. Oni ĉesis paroli pri Napoleono; sed kiel simbolo de venĝo enanime de la popolo ankoraŭ li plifirmiĝis.
Gasparo Deburau sidadis kun junularo el la kvartalo sur kortetoj, sur pontoj kaj stratanguloj kaj kun aliaj mallaŭte zumkantis: ”Rakontu al ni pri li, avinjo…”
Venis policisto. Neniu moviĝis. La kanto daŭris. Policisto momenton aŭskultis kaj poste foriris. Nenio riproĉinda. Kaj la junaj knaboj el la periferio kantis, en la okuloj kaŝitan ĝojon:
”Rakontu al mi pri li, avinjo…”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.