La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La amikeco inter Teatro Funambules kaj Teatro de Akrobatoj ne plu renoviĝis. Ambaŭ direktorejoj observis sin reciproke kun suspektemo pro postkulisaj intencoj; kun envio, kiu dumtempe ŝanĝiĝis je nova malamemo. Bertrand ĉesis dueli kaj dediĉis sin senrezerve al la propra entrepreno kaj ĝia prosperigo. Tial li inklinis aŭskulti ĉiujn bonajn konsilojn kaj sugestojn, kiuj povis fari la programon de la teatro pli atraktiva.
”Bertrand atendas. Kion vi do volas?” bonvenigis la sekvintan tagon Felikso Gasparon.
”Mi volus ŝanĝi rolojn de la soldato kaj drinkulo.”
”Kion vi volus ludi? Ĉu eble princon kun gitaro?”
”Pieroton.”
Poste ili estas en la direktorejo, Bertrand kun Fabien sidas en foteloj, Felikso alsidiĝis sur angulon de kesto enangule kaj Gasparo, fidante al bonaj fortoj, kiuj montriĝis en lia vivo, klarigas. Pli ol vortoj efikas liaj gestoj, lia mimiko.
”La ĉefa persono en ĉiu pantomimo estas Arlekeno,” opinias Bertrand, sed aŭskultas atenteme. ”Ni bezonas por li komikajn partnerojn.”
”Tial mi volas prezenti Pieroton. Ankaŭ mi prikonsideris, kiel li estu vestita.”
”Ni havas ja por li kostumon. Tiel lin prezentadis Blanchard, tiel Charpigni.”
”Tiu tro strikte ligita jako obstaklas dancadon. Charpigni portas larĝan kolumon, sed mi ne volas ĝin; ĝi kaŝas la buŝon.
Kaj la buŝo devas esti videbla.”
Ili rigardas lin duonrespekte, eble kiel azeneton, kiu ŝajnigas ĉevalon, sed samtempe kun miro, de kie aperis en li tiom da certeco. ”Vi imagas lin kiel Gillo’n en blua bluzo?” demandas Bertrand.
Gasparo fikse rigardis antaŭ sin, kvazaŭ li vidus sin mem en la nova kostumo, kaj diris preskaŭ kun pia akcento: ”Mi volus havi liberan kitelon, bluzon kun grandaj butonoj, entute blankan. Mi volus havi larĝajn manikojn, larĝan pantalonon, ĉe ĉiu movo multajn faldetojn. Nur tiel la kostumo harmonias kun la aktoro kaj spiras kun li.”
”Kaj la vizaĝo restus blanka?”
”Certe. Sed surkape ĉi tiun ĉapeton.”
Gasparo surkapigis la kreaĵon fare de Justina; ĝi estas nigra kun alĝustigita kovraĵo, kiu kaŝas la hararon.
”Kaj kian ĉapelon?”
”Nenian. En pantomimo gravas ĉefe la vizaĝo, la manoj nur findiras. Observu!”
Ĉiuj devas agnoski, ke sub nigra ĉapeto blanka vizaĝo estas pli esprimiva, kaj ke peco da ŝtofo, kiu ekflirtas dum movo, vivigas personon.
”Sed ebriulo devas grimaci kaj ŝanceliĝi,” ekhavis ideon Felikso. ”Kaj vi aspektas malvigle.”
”Jen fakto,” jesas Fabien. ”Li mienas kiel dum sepulto.”
Afliktite li jesis, turnis sin kvazaŭ akceptante riproĉon, sed stumblis kaj ŝanceliĝis. En lia vizaĝo movis sin nek unu trajto kaj tamen ĉiuj, senvole, devis ekridi. Kaj Gasparo kun malica esprimo venke gestis: ”Jen vi vidas!”
”Bone, iru!” diris Bertrand. ”Provu tion! Ni ekvidos sur la scenejo!” Kaj kiam post Gasparo kaj Felikso fermiĝis la pordo, li turnis sin al Fabien: ”Se mi ne eraras, kara kolego, aperos sur nia scenejo entute nova persono.”
Ankaŭ Gasparo mem ne povis ĝisatendi la scenejon. Li volis scii certecon kaj eldevigus ĝin, eĉ se li devus danci sur trotuaro antaŭ kafejoj.
La prezentadoj en Funambules estis konstantaj improvizadoj de aktoroj, kiuj perfekte sciis siajn rolojn, skalojn de movoj kaj esprimoj. Tiu ĉi eta ŝanĝo povis neniun perpleksigi. Imbecilo, li volis sin rangaltigi, ili diris nur. Malgraŭ tio Felikso-Arlekeno zorgeme turnis sin, kiam anstataŭ duonebria soldato alŝoviĝis surscenejen pala Pieroto. Ili prezentis kun Kolombina la preskribitan ektimon kaj surprizon. Pieroto ekkuregis kontraŭ ilin, simile kiel faradis tion la soldato – sed lia vizaĝo dume eĉ ne moviĝis. Duonvoje li stumblis kaj falis. La homoj ekridis kaj ridis plu, kiam Pieroto leviĝis. Ankaŭ nun lia vizaĝo restis senmova, kaj tamen videblis, ke li meditas. Li gratetis sian frunton kaj mentonon. Kial fakte mi venis ĉi tien? Mi devas reveni, eble mi rememorigos tion al mi. Mi venos ripete. La publiko komprenas lin kaj scivoleme lin observas.
Pieroto ekkuras kaj falas. Tuj li levas la kapon kaj atendas, ĉu en lia kapo aŭroriĝis. Nenio. Do ankoraŭ unufoje. Kaj denove! Gasparo turnas sin kaj rapide, ankoraŭ pli rapide li revenas, pli rapide falas, li volas el si elbati la perditan ideon.
Poste li jam ne levas sin kaj nur frapas per si kontraŭ la teron.
La publiko tondre ridas. Sed ĉia penado vanis. Pieroto kuŝas forkonsumita. Bone, li lasas tion. Li levas sin. Dum li estas dorsturnita al Arlekeno, li estas kurbigita, lia kapo senpove pendas inter liaj genuoj. Jen li ekvidis Arlekenon. Tio estas la kaŭzo! Pro tio li venis. Li volas ekkuri tien, kie li vidas la ekscesulon, la vizaĝon kaj la manojn, sed la kapo situis ankoraŭ inter la genuoj, la korpo renversiĝas kaj el tio naskiĝas nova kaskado, la komika falo kaj poste rapidega kapriolo malantaŭen.
Li levas sin kaj ekkuras, sed ĝuste laŭ la kontraŭa direkto.
Finfine li kuratingas, jam li havas lin.
Jes, ĉar Felikso forgesis fuĝi. Vane Kolombina tiras lin post sin. Arlekeno ŝanĝiĝis je spektanto. Sed li devis eskapi antaŭ Pieroto. Kiel reĝustigi tion?
Gasparo sentas, ke al li koncentriĝas la atentemo de la publiko, ke li regas sursceneje. Li povus prezentadi sian Pieroton, kiom longe li volus. Li ekhezitas nun, ĉu fakte li kaptis la homon, kiu lin ĝenis. En lia vizaĝo aperas esprimo: ĉu eblas, ke tiel facile mi sukcesis? Li pridubas sian feliĉon. La junulo estis kun damo. Li ĉirkaŭrigardas Arlekenon kaj serĉas ŝin.
Felikso eluzas konvenan tempon por fuĝi. Gasparo lin postkuras.
La situacio estas savita.
La salonego dum la sceno ne ĉesis amuzi sin. La homoj tuj eksentis al la nove vestita figuro simpation. Gasparo iras en vestejon. Li retenas spiron pro timo, kion oni diros al li. Sed io jubilas en li: Jes, jes!
La aktoroj mienas sendecide. Al tiuj, kiuj lin vidis, li plaĉis; sed la komedianta profesio ne certas kaj sukceso de unu povas signifi malprofiton por aliaj. Tial ili silentas. Sed Gasparo volas scii la veron. Ankoraŭ ne tute deŝminkita, li iras dumpaŭze al direktorejo. Ankaŭ Felikso estas tie, sen peruko, kun vizaĝo ŝminkita duonfrunte. Ankoraŭ elprofunde li spiras post la finala danco. Gasparo staras, silentas kaj rigardas vizaĝen al siaj labordonantoj. Ili decidos pri Pieroto, sed samtempe ankaŭ pri Gasparo Deburau.
”Nu?” demandas sendecide Fabien.
Aŭdeblas la spirado de Felikso, sed li silentas kaj longigas tiel la necertecon de la momento. Bertrand aŭdiĝis: ”Skribu,
Fabien, al li monpunon pro atenco de la ordo sursceneje!”
La koro de Gasparo haltis.
”Kaj poste,” daŭrigis Bertrand, ”poste ordonu al sinjoro Lambert, kiu verkas por ni novan pantomimon, ke li alskribu tien ege gravan rolon por Pieroto! Rolos en ĝi Deburau.”
Gasparo preskaŭ estis eklarmonta. Silentigu vin, frenezulo!
Ankaŭ liaj manoj, sciantaj mediti kaj pensi, vagas nun ĥaose sur brusto, kaptas faldon de kitelo, la polmoj kunpremi ĝas. La kaduka tolo ne eltenis tiom vervan manifestiĝon kaj disŝiriĝis.
”Mi alskribos je lia konto monpunon pro neniigo de la teatra havaĵo,” morniĝas sinjoro Fabien.
”Alskribu,” diras Felikso, ”kaj mi pagos ĝin por li.”
Kaj li foriras. Deburau postsekvas lin. Nenio plia okazis, neniu diris ion plu. Kaj tamen subite klaris, kio hodiaŭ vespere okazis. Naskiĝis inter ili la nova artisto.
Ĝoje neĝoje tion registras liaj kolegoj ĉe siaj spegulsplitoj.
Ion ili murmuretas kaj vi ne scias, ĉu tio estas gratulo aŭ insulto.
Gasparo rapidas, ne scias kien, sed li rapidas ĝoje.
”Hodiaŭ vin trafis feliĉo, ĉu?” alparolas lin amike la plej juna membro de la kolektivo; li prezentadas ĝis nun rolojn de etaj knaboj.
”Ne forgesu,” respondas Gasparo al li, ”ke mi aĝas jam dudek kvin jarojn.”
En tio eĥas tiom da amaraj rememoroj, ke kiam Gasparo foriras el la vestejo, neniu ion malican diras. Kaj dum li iras tra la koridoro eksteren, ŝajnas al li, ke iu lin observas.
Sursojle de la damvestejo staras Kolombina, fraŭlino Flora, kaj en ŝiaj grandaj okuloj brilas admiro.
Teatro Funambules surprizis siajn spektantojn per la nova teatraĵo ”Pieroto somnambulo”. La unuan fojon Pieroto venis en titolon de la teatraĵo.
Poste venis denove aro da arlekenaĵoj, sed Pieroto jam ne malaperis el ili. Kaj lia populareco eldevigis pluan teatraĵon, kies heroo li estis. ”Pieroto, ĉefo de banditoj.”
Li prezentas sin ankaŭ en ”Botelo da inko”; la aŭtoro supozis eble, ke la publiko havos intereson pri sorĉisto Alkofribas aŭ feino Mimozina; sed Pieroto, kiun la magiisto ensorĉis kaj kiun la feino protektas, kaptas atenton kaj konkeras al si en la teatraĵo plian lokon.
Deburau legas la distribuon de la roloj sur teatraj afiŝoj kiel streĉan romanon. Lia nomo fine naskiĝis por teatro. Pri la teatro-provoj li vidigas ĉiam tiom da intereso, ke baldaŭ li estas por ĉiuj ĝena.
”Arlekeno kun Kolombina kaŝiĝos en pajlostako,” klarigas Felikso. ”Pieroto ilin rimarkas kaj li kapriolas pro ĝojo.”
”Sed pli frue mi atentigos mian sinjoron, Kasandron,” oponas Gasparo. ”Tion ja farus ĉiu homo.”
”Nia teatraĵo diferencas de la vivo. Ĝi estas plivere sonĝo.”
”Bone,” jesas Gasparo. ”Tial neniu el la spektantoj darfas esti el ĝi vekita per io, kio fremdas al li.”
”Ne tedu. Ni daŭrigas!”
Sed Gasparo ne ĉesas interrompi per siaj etaj rezervoj.
Perokule ĉiam antaŭe li petas pardonon, sed poste defendas sian ideon.
”Pardonu, sinjoro Felikso, sed se Pieroto estu en tiu momento malica, li ja ne povas danci. Se li preparas insidojn, li ne povas saltadi kiel senkulpa infano.”
”Ankoraŭ mi ne vidis Pieroton filozofi, Pieroto ĉiam frenezis.
Ĉu fakte vi volas fari revolucion sur la scenejo?”
”Kial ne, sinjoro Felikso?” respondas Gasparo milde, sed lia vizaĝo pli palas, ol se li farunumus sin.
Felikso ne emas ridi pro tiu impertinento. ”Ni daŭrigu, mil tondroj! Aŭ mi leviĝos kaj iros for!”
”Ni ekstremigis tion,” konfidas direktoro Bertrand al direktoro Fabien. ”Deburau tro alte sin taksas.” Li iras al la scenejo kaj proponas al Felikso: ”Ĉu doni al Deburau punpagon?”
”Ne,” krias Felikso. ”Li ja pravas!”
”Ĉu vi scias, sinjoro Felikso,” aŭdacas Deburau, ”senĉese pri tiu figuro mi meditis. Kaj ĉiam pli klare mi vidas ĝin!”
”Nu, ni vidu! Kaj kian konkludon vi faris?”
”Mi imagas lin analoge al homoj, kiuj iradas al ni inter la publikon. Li estas gaja kaj trista, bona kaj malbona, malica sed ankaŭ afabla, sagaca, kiel lin instruis la vivo.”
”Mi petas, sed ne mienu tiel parvenue.”
Tempeton ili provadas. ”Deburau, kion vi faras denove?”
”Mi teatras, sinjoro Felikso.”
”Vi tro amuzas vin. Vi kritikas. Kiel netolereble!”
”Mi rebonigos tion,” promesas Gasparo.
”Ni agis malsaĝe,” persistas je la sia la direktoro Bertrand.
”Dum ni skribis lin sur tabulo kiel numeron 9, anonime, inter la statistoj, li modestis.”
Gasparo sidas en la vestejo antaŭ spegulo kaj observas la viza ĝon, kian li forportis el la scenejo. Jes, suras rideto. Kion ĝi signifas, kio estas en ĝi, Gasparo? Li esploras. En ĝi enestas la pasinteco. Sperto. Toleremo al la homaj malfortoj. Estas en li silentema obstino de humiligitoj. Sekreta intenco de la batito.
Saĝo de homo, kiu jam multfoje frapis sin, vundis kaj tial lasas la aliajn vage kuradi kaj iras la plej kurtan vojon. Pasis nur kelke da semajnoj kaj ĝi estas rideto de tute alia Pieroto ol de tiu, kiu ankoraŭ nelonge bategis per sia korpo kontraŭ la teron.
Ankoraŭ neniam oni provadis en Funambules tiel ekscitite kaj en atmosfero plena de fulmoj, kiam oni studadis la novajn teatraĵojn kun Pieroto.
”Ĉu vi vidis, damoj, kion permesas al si tiu ĉi flavbekulo?” miris la primadonoj.
Se ĉirkaŭe regis granda bruo, Gasparo ĉesis la provadon.
”Mi petas vin, ĉesu! Mi ne povas labori.”
”Ĉu vi aŭdis tion? Anstataŭ esti feliĉa, ke oni permesas al li ludi, li ŝovas sian nazon ĝis ŝnurejo.” Finfine lia koncentrita streĉiteco altiris al la provado la ceterajn. Ĉiumatene li venadis en provojn kun novaj ideoj, per kiuj li riĉigadis sian propran kaj la tutan teatraĵon. Li ĝojis surprizi siajn gekolegojn.
Enmomente, kiam la grupo malaperis, li demetis la liphararon por ripozi. Kiam la rabistoj estis revenantaj, rapide li algluis ĝin denove. Sed li ŝovis la manon en alian poŝon kaj erare fiksis al si la liphararon ruĝan. La rabistoj konsterniĝis pro la metamorfozo. Pieroto konstatis la eraron kaj volis ĝin reĝustigi. Sed nun li ekpalpis kaj lokis subnazen la liphararon blankan. La aktoroj amuzis sin kaj la sceno transiris en teatraĵon.
Ne maloftfoje okazis, ke ĉiuj lin observis kun retenita spiro.
Ĉu eble, ke li estadis inter ili kaj ili neniam lin atentis? Iam li surprizis ilin per movo aŭ mieno, kian ĉi tiu scenejo ĝis nun ne vidis. Ankaŭ servistinoj en la salonego ĉesis viŝi polvon kaj gapis Gasparon.
”Ni forgesu nian ekvilibristan pasintecon,” konkludis Fabien.
”Fakte ni ludas teatron.”
”Ankoraŭ ni ne venkis en decida batalo,” avertis la skeptika Bertrand. Kaj sursceneje daŭris konfliktoj inter Gasparo kaj Felikso, kiu reĝisoris.
”Kiel vi prenas hakilon? Tiel neniam vi povus Arlekenon senkapigi.”
”Nur provu tion, sinjoro Felikso, kaj vi vidos!”
Felikso devas cedi, Gasparo pravas.
”Kiel vi ellernis tion, ulaĉo?”
Gasparo ŝultrolevetas kaj ridetas. Li ne malkaŝos, ke li lasis tion montri al si de la rufa Kristoforo. Li ludas plu.
”Kiel vi rigardas?”
”Ĉu malbone?”
”Tro serioze. Mi timas, ke vere vi mortigos min.”
”Vin, sinjoro Felikso?” diras Gasparo ame.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.