La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Stranga amiko

Kontraŭ propraj doloroj oni povas batali kaj oni povas ilin venki en si mem. Sed la sentema animo de Pieroto portas novan ŝarĝon; seniluziiĝon pro la vana luktado, triston, ke la justeco tiom neatingeblas. Li pensas pri la bravaj knaboj, kiuj apud li falis sur la barikado, pri la espero, kun kiu ili enspiradis la pulvon, pri la libereco, kiun ili antaŭvidis kun Margot super siaj kapoj dum tiu somera stelplena nokto inter du bataloj. Ĉu neniam cenzuro? Akraj ordonoj jam spionas ĉe teatro. Ĉu ne ekzistas por la malriĉuloj vojo el malsato kaj mizero? Nur tra tiu tre streta ponto kondukas vojo al trankviligo de lia malkvieto.

”Estimata sinjoro Pieroto Deburau, dankon por la prezentado kaj pro la maniero kiel vi aktoras.

Hieraŭ vespere mi ege ekkoleris kontraŭ la vivo kaj mi volis ĉion fini. Mi pensis pri la fino. Mi iris hazarde preter via teatro kaj mi diris al mi: lastfoje mi rigardos kaj mi eniris. Kaj post kiam la kurteno falis, ŝajnis al mi: mi vivas en alia mondo kaj estis al mi pli bone kaj ankoraŭ mi ridetis, irante for de vi.

Ankaŭ hodiaŭ mi ridetas kaj mi opinias: iel tiel mi sukcesos.

Tion mi volis skribi al vi kaj danki. Ĉu sen vi tio okazus? Respektplene …”

Tiu ĉi letero, kiun li fiksis super spegulo en la vestejo, unu letero reprezentanta ĉiujn, kiuj ne estis skribitaj, pacigis lin kun la laboro kaj donis al li novan kuraĝon.

Li ne oponis, kiam Bertrand altigis la prezojn de la loĝioj, sed necedeme persistis pri kvar centimoj por ”paradizo” en la galerio. Li ne volis, ke oni elpelu el la teatro liajn laboristojn, karbistojn, vendistinojn, studentojn. Lia koro apartenis al ili.

Ili bezonas min, ĉefe dum tiu ĉi tempo, li ripetis al si. Ili statas pli malbone, ĉar oni trompis ilin. Mi devas donaci al ili iom da bonfara rido, memfidon kaj esperon. Tio estis lia ambicio, kiun li ne sekretigis antaŭ siaj literaturaj amikoj.

Alfredo de Musset enketadis Gasparon pri modestaj travivaĵoj kaj en la okazaĵo pri la ŝuetoj, kiujn reciproke pruntedonadis al si du knabinoj, li trovis forton de popola balado.

Jules Janin invitis lin al si por kelkaj interparoloj, ĉar li decidi ĝis kontentigi senĉesajn demandojn kaj verkos pri li libron.

Sed pleje akiris lin por si Viktoro Hugo pro sia batalo kontraŭ la nehumanaj ordonoj, rilatantaj la infanlaboron.

Kaj iuvespere li estis entuziasmigita pro neatendita vizito en loĝio kaj lia koro flugis renkonten al la gasto. Venis viziti lin tiu, kiun Gasparo tiom da jaroj amis: Béranger.

Dum la prezentado li rememoris nekalkuleblajn momentojn, kiam kanto de Béranger vortigis doloron kaj malamon de la popolo. Kiomfoje li povis, li enrigardis la duonluman loĝion, kie sidis la majesta kaj ridema maljuna viro. Kaj kiam la prezentado finiĝis kaj la kurteno falis, kiam ankaŭ Béranger jam staris en la loĝio enmantele kaj aplaŭdis kune kun aliaj,

Gasparo petis silenton, kaj li, kiu neniam parolis kaj kantis, profunde kliniĝis direkte al la loĝio kaj doninte signon al gitaristo en la orkestro, li kantis kanton, kanton de Béranger:

Lasu min nur ĵe mia flago,
vi, sinjoroj, duvizaĝaj uloj,
pro oro, dignoj de l’ nobelaro
vi mise ŝanĝas viajn agojn.
Al popolo nur mi apartenas,
salonoj ne kontentigas min,
nur al popolo mi apartenas.
Estas mi simpla, simpla nur,
jes, vere, simpla nur.

La homoj komprenis. Béranger ridetis kaj amike gestis, kiel kamarado al kamarado, kaj la publiko aplaŭdis al ambaŭ – pro dankemo kaj admiro. Al Béranger, kiu pro amo al ili kantis, kaj al Deburau, kiu ludis al ili. Ili ambaŭ havis la komunan Muzon. La popolon.

La familia vivo de Gasparo estis monotona, sed ĝi kontentigis lin. Li dediĉis al Désirée ĉiun liberan tempeton, kiun li ŝtelis de la teatro. Sed ĉar tio malmultis al ŝi, ŝi malamis salonojn, renkontiĝojn kun literaturistoj; ŝi ĵaluzis je teatro kaj la virinoj. Désirée ne sentis ĝojon, kiam Gasparo alportis al si hejmen poemon de Béranger al li dediĉitan, aŭ kiam li entuziasme rakontis pri la ribelo en Pollando, konsiderante sin ekde la infanaĝo, ekde la restado apud Varsovio, ankaŭ iomete polo. Nur por la infanoj iliaj sentoj renkontiĝis kaj alproksimi ĝis.

Sed ankaŭ en tio estis diferenco. Por Gasparo, kiu plejparton de la tago restadis en la teatro, la infanoj estis konsolo kaj ĝojo. Zorgojn portis Désiréé, al kiu la vivo ŝajnis monotona kaj plenis de malagrablaĵoj. Pro malkontento, pro sento, ke ŝi estas subpremata kaj pro ordonemo, ŝi komencis batali kontraŭ la teatro.

”Volu forpermeson, ne partoprenu provadon,” ŝi postulis.

Sed por Gasparo lia arto estis devo. Li supozis, ke Désirée paciĝis kun tio. Kiam li foje parolis pri la afero kun Laurent,

Arlekeno ŝultrolevis kaj diris sperte: ”Kiam ŝi ĉesos vin riproĉi?

Ĝis ŝi trovos por vi kompenson. Pli frue ne.”

Gasparo embarasiĝis. Ŝajnis al li vere, ke Désirée lastatempe ĉesigis la riproĉadon. Ĉu tio eblus? Li rapidis hejmen kiel eble li povis. Enveninte la ĉambron, li aŭdis triopan spiradon.

Li haltis super la infanlito. Rozina ion diris el dormo. Gasparo klinis sin al ŝi kaj faligis glason. Désirée ekmovis sin.

”Pardonu, ĉu mi vekis vin?”

”Mi nur dormetis.”

”Ĉu jam longe vi dormas?”

”Kial vi demandas?”

”Ĉu iu estis ĉe ni hodiaŭ vespere?”

Désirée eksidis sur la lito. ”Kiu povus ĉeesti, se mi dormas?”

Li alsidis al ŝi kaj karese tuŝis ŝin.

”Ĉu vi scias, kion oni diras al mi hodiaŭ? Vi estas onidire malfidela al mi. Mi volas vin peti, ke vi diru, se tio estus vero.

Mi ne deziras, ke oni fingre montradu al mi kaj moku min.”

La voĉo de Désirée eksonis dure kaj bataleme:

”Eĉ se tio estus vero, vi rajtas min nek akuzi, nek min pardoni – dum la vivo, kiun vi donas al mi.”

”Tamen vi sciis, ke mi estas aktoro.”

”Sed mi ne sciis, ke vi estas ankaŭ revoluciulo kaj mi ne scias, kio ankoraŭ kaj ke drinkejon vi ŝatas pli ol la hejmon.”

La knabo vekiĝis kaj ekploris.

”Tion alportis la vivo. Mi ne povas izoli min for de ĝi. Tio estas miaj homaj devoj.”

”La devoj vagadi kaj drinkadi. Tutajn tagojn kaj vesperojn mi solas. Vi ne rajtas min kontroli.”

”Do tamen ĝi estas vero?” ekmiris Gasparo.

Iu frapis la pordon, Gasparo levis sin kaj malfermis. Vid-alvide staris juna, svelta viro, kies vizaĝon pro ombro oni ne povis vidi. ”Kion vi deziras?” demandis Gasparo abrupte.

”Mi petas vin, silentu. Se vi ne scias, mi najbaras kaj miaj patrino kaj fratino malsanas.”

Gasparo lin leĝere ekkaptis je la ŝultro kaj eliris kun li koridoren.

”Kiel eblas, ke vi estas vestita?” li demandis, kondukante lin al fenestro alkorta.

”Mi volas eliri. Dumtage mi dormas kaj dumnokte mi eliras, sinjoro Deburau. Pro tio ni ankoraŭ ne renkontiĝis. Ni transloĝiĝis ĉi tien antaŭ du semajnoj.”

Gasparo rigardis en la profundajn nigrajn okulojn de la junulo kaj la sveltan kaj brunan vizaĝon, kies vangojn la lunlumo ankoraŭ pli profundigis. En la timema rigardo sin kaŝis trajto de sovaĝeco.

”Mia nomo estas Aloizio Bertrand.”

”Pardonu, ke ni ĝenis vin,” diris Gasparo. ”Ĉu vi volas fari al mi negrandan servon? Eble vi povas diri al mi, ĉu estis ĉe mi hodiaŭ vespere iu viro?”

La junulo lin serioze ekrigardis. Li aĝis ne multe pli ol dudek jarojn, sed la suferplena esprimo de la vizaĝo lin pli maljunigis.

”Sinjoro Deburau, mia mondo entute alias.”

”Kia estas via mondo?”

”La luno enakve. Mi saltos al vi por ĝi. Sed ne volu, ke mi zorgu pri tio, kiu paŝas surŝtupare.”

”Tio ne estas pro ĵaluzo aŭ ke mi volus iun damaĝi. Sed mi volas havi klaron minimume en mi mem.”

”Povra sinjoro Deburau, mi ne sciis, ke vi devas registri ŝlosilojn, sojlon kaj liton. Mi opiniis, ke vi parencas al mi.”

”Kie vi ekkonis min?”

”Dum la vespera renkontiĝo ĉe sinjoro Hugo, kiam unuafoje oni legis ’Hernani’. Oni permesis al mi legi unu mian baladon; sed certe vi dormis.”

”Eble ni vere parencas. Ĉu vi ne volus viziti nian teatron?”

”Mankas mono, sinjoro.”

”Venu, mi petas. Kaj pardonu min pro mia konduto.”

”Treege mi respektas vin, sinjoro Deburau. Sed ne forgesu, okazu kio okazu, la amon vi ne trovos dum la kiso.”

”Kiam do?”

”En la velkinta floro de rememoro. En la revo, kiam pluvas kaj mateniĝas. En pasinteco aŭ en futuro. En la nuntempo neniu ĵuro ĝin garantios al vi.”

”Dankon, sinjoro Bertrand,” diris Deburau. ”Oni estas naiva kaj devas ĉiam lerni.”

”Konfidu venton, ondon, nubon kaj neniam vi trompiĝos.”

”Mia vivo ne estas poezio.”

”Vi donas la poezion. Estu sana, sinjoro Deburau.”

”Bonan nokton.”

Li eniris la loĝejon. Postmomente li ekaŭdis mallaŭtan plorsingultadon. Désirée ploris. Gasparo etendis la manon al ŝi. Li parolis al ŝi kareseme, ĝis li certis, ke ŝi ekdormis.

La lasta teatraĵo en Funambules estis ”Dudek ses akcidentoj de Pieroto.” Preparis ĝin la maljuna reĝisoro Lafargue, iama skribisto ĉe ekzekuciisto konsiderata tre klera. Al la publiko li tiel dankemis pro la eĥo, ke kiam aŭdiĝis aplaŭdo, li demetis ĉapeton kaj riverencis al la salonego, negrave ĉu li estis kie ajn post kulisoj aŭ en la enfalejo.

Kiam Gasparo post la prezentado estis eliranta el la teatro, li scivolemis, ĉu la nova amiko Bertrand atendas.

”Nu, kiel vi kontentas?”

”Vi estas sorĉisto, sinjoro Deburau. Enkorpiĝinta arto.”

”Vi troigas. Mi ne pretendas laŭdon por mi.”

”Via bona kaj malbona vizaĝoj estas kiel arto, tiu havas same du vizaĝojn: en la unua paradizo, en la dua infero.”

”Mi lernas de la vivo. Ĉu vi opinias, ke mi iom forgesigas la homojn pri turmentaj zorgoj?”

”Kaj al poetoj inspiron. Jen!” li montris kelkajn folietojn.

”Kio ĝi estas?”

”Balado, kiun mi verkis dumpaŭze en la teatro Funambules.”

”Ni iru! Vi rakontos al mi dumvoje ion pri vi.”

”Pri mi? Mi verkas baladojn kaj versojn proze. Sed mi ne povas leviĝi pli alten, ĉar sur mia menso kuŝas peza ŝtono.

Kio okazos kun miaj patrino kaj fratino?”

”Ĉu ili ne fidas vian talenton?”

”Ili kredas ĝin blinde. Sed kiel ilin vivteni? Multfoje jam mi opiniis, ke mi freneziĝos pro doloro kaj mizero. Se mi demetus mian jakon, vi vidus, ke mia ĉemizo ĝisas nur al la unua butono. La reston mi havas en la ŝuoj kiel ŝtrumpojn. Ni fartas tre malbone. Pardonu, vi ne devis demandi.”

”Vi rememorigas miajn proprajn pasintajn jarojn,” diris Gasparo. ”Mi volus vin helpi.”

Kiam ili haltis antaŭ la komuna restadejo, rigardis Gasparo en la brilajn okulojn de Aloizio Bertrand. ”Mi posedas iom da mono,” li diris. ”Sed mi ripetas mian peton. Mi promesas, ke vi neniel sinkos en miaj okuloj.”

”Sed male, vi en la miaj, sinjoro Deburau.”

”Poste mi diros al vi, kial mi devas tion scii.”

”Se vi scius, kiel vi humiligas min.”

Deburau enpoŝigis monon al li. ”Kiu li estas?”

”Pentristo de ventumiloj el tiu ĉi strato.”

Gasparo malŝlosis. Ili lante ascendis. La luno glitis laŭŝtupare same kiel hieraŭ. Supre ili haltis.

”Mi volis nur scii, ĉu tio doloros min,” diris Gasparo mallaŭte.

”Sed mi sentas nenion.”

”Tiel do ĝi statas? Tio signifas, ke vi suprenlevis vin al la belo kaj revoj.”

”Ne,” respondis Deburau. ”Tio signifas, ke mi mem trompas Désiréen.”

Ili disiris sen manpremo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.