La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Malfeliĉo

Timo naskas kruelecon. La atencintoj estis ekzekutitaj. Sed ministro Thiers konsilas al la reĝo, ke li ne malhelpu la sopiron de la popolo pri grandeco, pri rememoroj je la heroaj tempoj de Francio. Por la reĝo tio estas pli sekura vojo ol batalo kontraŭ respublikanoj. Li konsilas transporti la restaĵojn de Napoleono el Sankta Helena en la patrion.

Kaj se tion farus la filo de la reĝo mem?

Ankaŭ en Funambules sonas el kantoj la reeĥoj de iamaj bataloj apud Abukir, apud Piramidoj, apud Vaterlo.

Margot transloĝiĝis al Gasparo. Ŝi portas la malhonoran pasintecon ene kaj scias tion. Tial Gasparo strebas kun tia insisto pri divorco kaj nova geedziĝo. Tial Margot neniam riproĉas al li la vivon kun Désirée. Ŝi scias, ke trovis sin du vrakuloj, sed ŝia boneco estas kuraĝa, necedema kaj ŝi klopodas, ke ili vivu feliĉe sur sia insulo, kiel nur la homoj tion scipovas.

Ŝi devas forigadi la malfidon de la eta Karolo, sed Rosina jam dekomence ŝin amas. Kaj Margot forpelas ombrojn per gajeco, per kanto kaj estas firme decidiĝinta konservi la vivon tiel tarde rekomencitan. Iutage ŝi eksciis, ke ŝi havos infanon kun Gasparo.

La animo de Gasparo plenas de silenta feliĉo. Li aĝos kvardek jarojn, ankoraŭ li ne estas maljuna. Margot estas bela. Lia koro trovis amon kaj amikecon. La dankemo donas al li riĉan havaĵon de afableco, li sopiras doni sin al la publiko pli bona kaj pli aŭtenta. Kvankam tiom da grandaj viroj kaj virinoj certigis lin pri lia perfekteco, li ne ĉesas provadi movojn, ofte studas sin antaŭspegule, meditas, kiel la vizaĝ-fizionomio kompletigas geston.

”Ne opiniu, ke mi plaĉas al mi mem,” li ridetas ĉe la spegulo al Margot. ”Infanoj ankaŭ lernas skribi, ĝis ili havas rutinan manon. Kaj mi devas scii skribi survizaĝen sentojn kaj pensojn.”

Krom Margot ofte observas lin la eta Karolo kaj iam ili trafas lin imitanta la movojn de la patro.

”Ankaŭ li certe estos aktoro,” opinias Margot.

”Tian sorton mi ne dezirus al li. Tio estas dolorplena kariero.

Ekzistas tamen tiom da metioj.”

”Kiun metion vi elektus por mi?” demandas Karolo.

”Ankoraŭ sufiĉe da tempo.”

”La aktorado ankaŭ estas metio, ĉu?”

”Jes, sed estas diferenco inter metio kaj arto. En arto metio jam ne vidiĝas.”

”Kaj kion oni bezonas por fariĝi artisto? Kion plej multe?”

”Kion plej multe?” ripetas Deburau meditante pri la demando.

”Eble – multe ami la homojn kaj ege ami la arton.”

La demandoj de Karolo multiĝas. Margot devis kudri por li etan pierotan kitelon.

”Ne subtenu en li stultajn ideojn.”

”Tio estas nur infanludo. Tiel li ĝojis.”

Sed Karolo ne rare surprizas lin per demando, pri kiu devas la patro mem enpensiĝi. ”Paĉjo, kie envizaĝe sidas la boneco?”

”En la okuloj, knabo, sur la vangoj kaj sur la buŝo.”

”Kaj la saĝeco?”

”Surfrunte kaj en brovoj.”

Iam sentas sin Gasparo laca. Iam la malfacilaĵoj de la spirado kaj doloroj surbruste anoncas la jarojn de la juneco, noktojn en nebuloj kaj en malvarmaj steloj, vojaĝojn tra malagrablaj aŭtunoj. Sed sursceneje li povas spiri pli facile ol surstrate.

Eĉ se lin tiranus tusado kaj manko de aero en la vestgardejoj, tuj kiam li venas inter kulisojn, estas venkite. La entuziasma animo venkas korpo-lezojn. Ĉu li ne devenas el lando, kie oni scias batali ĝis la lasta spiro? Li ne cedas. La akcidentoj de Pieroto estis ĉiam pli evidentaj. Liajn malfacilaĵojn kaj esperojn sentis ĉiuj en la publiko kiel siajn proprajn. Li estis pli gaja ol iam kaj la homoj ridis.

Iam dimanĉe post la posttagmeza prezentado Deburau iradis kun sia edzino kaj la infanoj promene al la rando de Parizo, de temp’ al tempo ili vespermanĝis en restoracio, kaj poste Margot akompanis lin kun la infanoj denove al la teatro.

Ankaŭ la dekokan de aprilo en la jaro 1836 ili atendis lin.

Kiam li eliris, la spektantoj salutis lin per la kutimaj ekkrioj kaj dumvoje ankoraŭ akompanis lin areto de junuloj. Deburau sciis, ke li devas toleri ilian scivolemon; tial pacience li respondadis al ili, kaj nur sur la bordo de Valma li turniĝis al ili kaj elkore ilin dankis.

”Ĝis revido, amikoj!”

Sed la familio tiutage ne soliĝis. Iu ege kuraĝa metiist-helpisto, plie instigata de sia majstro kaj lia edzino, sekvis Deburauon kaj ne sin lasis forrifuzi. Volante sin eminentigi antaŭ sia majstro, kiu per tio bone amuzis sin, kaj por ke oni povu lin bone aŭdi, li almetis la polmojn al sia buŝo kaj provoke ekvokis: ”Jen la mizera ŝnurgrimpanto Pieroto! Nur rigardu lin, kiel li fanfaronas kun sia Margot! Arlekeno kondukas sian Arlekeninon.”

”Li konas min,” diris angore Margot.

”Ne timu!” diris Deburau, prenis la infanojn kaj rapide ŝanĝis direkton de la vojo.

Ili eskapis for de la krioj, kiuj eĥis post ili elfore.

”Ni revenu hejmen,” insistis Margot.

Ankaŭ Deburau estis ekscitita, sed li ekregis sin kaj volis trankviligi ankaŭ Margotan kaj la infanojn, kiuj timigite rerigardis.

Sed montriĝis, ke la ekscesantoj ilin postsekvis kaj decidi ĝis denove konflikti kun Gasparo kaj fakte post du horoj je fino de la promeno, ili sukcesis.

”Li estas tiu pajaco,” kriis la ebria junulo plenbuŝe. ”Kiu ne konas lin, tiu rigardu. Jen la mizera klaŭno kondukanta putinon Margot. Jen baldaŭ li havos kun ŝi arlekenidan bastardon!”

Gasparo ekrigardis la paliĝintan edzinon, sed ŝajnigis nenion aŭdi. La eta Karolo haltis: ”Paĉjo, denove estas tie ĉi la homo, kiu insultas vin.”

Gasparo puŝetis iom la filon kaj signis al li silenti. Sed la kriado ne ĉesis, kaj homoj surstrate rerigardis kaj rapidis pli proksimen. Tiam Deburau turnis sin kaj diris per sia karakteriza vizaĝo! ”Mi petas vin, lasu nin en trankvilo!”

”Nur ne suprenlevu la nazon!” ekkriis la junulo responde.

”Pri kio ci fieregas? Ĉu eble pri tiu cia …”

Tiam Deburau alpaŝis al li je kelkaj paŝoj kaj demandis lin mallaŭte: ”Kion vi volas de mi? Ĉu iel mi damaĝis vin?”

”Ekspedu cin for,” rebatis la junulo. ”Mi fajfas pri ci kaj pri cia putino ankaŭ!”

Multaj homoj tion aŭdis. Kelkaj el ili ekridis. Gasparo estis dolore vundita kaj senkonsila. Minace li levis bastonon, kiun li tenis meze. Ŝajnis, ke la junulo ektimos kaj foriros. Sed la majstro, same ebria, instigis lin. La junulaĉo ĵetiĝis do perpugne kontraŭ Gasparo. Gasparo eksvingis la bastonon, sed Margot, kiu ekvidis tion, saltis al li kaj pendigis sin sur lian ŝultron. Malgraŭ tio la bastono ekbatis. La junulo terenfalis.

Li faris kelkajn ŝancelpaŝojn, apogis sin kontraŭ muro kaj falis denove sur trotuaron, sur amason da ŝtonoj.

Homoj kure alvenis ĉirkaŭ li. Oni venigis kuraciston. Deburau estis foriranta. Margot apogis lin. Ili konsolis unu la alian, ke eble al la malfeliĉulo nenio okazis.

Denove kaj ripete Gasparo rememoradis al si la scenon, kiel ĝi okazis, ekde la komenco ĝis la tragika finiĝo. Li riproĉis al si, ke li ne obeis Margotan, kulpigadis sin pri abrupteco, certigadis sin, ke li ne havis malbonan intencon.

Li anoncis sin al komisaro de sia distrikto. Li havis malbonan nokton. Venintan tagon li eksciis, ke la metia helpisto Viélin mortis pro lezo de la kranko. Posttagmeze envenis en loĝejon de Deburau policistoj kaj prezentis al li arestordonon de enketanta juĝisto Jourdain. Ili inspektis la loĝejon kaj konfiskis la bastonon.

Gasparo forlasis la hejmon deprimite kiel neniam. Kio atendas lin en la momento, kiam li komencis denove vivi, kiam lia arto povis tiom donadi al homoj, kiam bezonis lin la infanoj kaj kiam devis baldaŭ enmondiĝi nova infano. Ĉu tio estas fino? Tiutage li dormis jam en malliberejo de St. Pélagie.

Neniu volis kredi la raporton en la ĵurnaloj. La dolĉa kaj bonfara Pieroto murdis? La donancanto de gajeco, rido kaj bona humoro mortigis?

Sed la detaloj konfirmas la agon.

La bulvardoj dividiĝas por kaj kontraŭ. Enviuloj forĝas inkandeskan feron kaj helpas al la malbona akcidento. Ili malhonoras lin, parolas pri lia koleremo, ofendiĝemo, pri la malbona karaktero. Se li mortigis homon, certe li agis tiel pro ofendita vantemo, pro venĝemo. Aliaj kuraĝe lin defendas:

Musset, Gautier, Sand. La eldonisto Bourdin eldonis kaj vendis dudek kvin mil koncizajn biografiojn pri Deburau po kvar centimoj.

Bertrand komisiis la rolon de Pieroto eksperimente al Henri, kiu dumtage estis funebra salajrulo kaj aspiris anstataŭigi ploron, kiun tiom li ĝuis dumtage, per vespera rido. Post tiu li elprovis la plej bonajn kaj popularajn komikulojn, sed la publiko ne venis.

Gasparo en la malliberejo plenis de malĝojo. Ege li bedaŭris la mortigitan junulon. ”Nepre mi ne antaŭvidis, ke mi lezos lin,” li ripetas al la juĝisto preskaŭ plore. ”Neniam iun mi maljustumis. Se mi estus sciinta, kiel ĝi finiĝos, prefere mi lasus min ekbati. Mi bastonsvingis hazarde kaj trafis lin.”

”Pri tio decidos tribunalo.”

”Mi scias, sinjoro juĝisto. Sed mi mem tion neniam pardonos al mi. Tiu junulo certe havis gepatrojn, amatinon…”

”Li havis neniun kaj jam kelkfoje li estis punita pro ŝtelado.”

”Aĥ, tio ne gravas. Nur konsolas min, ke li solis kaj ke mia kulpo ne estas pli granda pro la fremda aflikto. Tamen, sinjoro juĝisto, sur mia mano restas sango – kaj por tiu, kiu la homojn vere amas, tio estas terura sento.”

”Vi agis senpripense.”

Deburau maljuniĝinta dum tiuj kelkaj tagoj je dek jaroj, klinis la kapon. Margot ne povis lin viziti. La ekscitiĝo kaŭzis antaŭtempan naskiĝon de la infano. Tiu estis knabino kaj ricevis la nomon Magdalena. Aktoroj venis anonci al li tion, sed kaŝis la fakton, ke la knabino ege malsanas.

”Kiel ili vivas? Ĉu ili ne malsatas?” zorgas pente Gasparo.

”Ne timu, ni helpos ilin.”

”Kiu prezentas Pieroton?”

”Lastfoje Klemento.”

”Kiomfoje mi diris al Bertrand, ke por tiu rolo li ne taŭgas.”

”Ne timu. La teatro malplenas. Oni atendos vin.”

Malĝoje li adiaŭas kaj vivas nur duone. La tagoj en la ĉelo lante treniĝas kaj ekster la muroj de la malliberejo la vivo pluiras, infanoj ridas, teatroj ludas. Semajno viciĝas al semajno.

La juĝa enketado daŭras jam unu monaton. Parizo envenas someren.

Fine alproksimiĝis la tago de la juĝa proceso. Ankaŭ la akuzanto kredis, ke Deburau ne faris la agon konscie. Sed la paragrafo 309 de la punleĝo fiksas eĉ por krimo de nekonscia mortigo punon en longo de dudek jaroj en bagno; se oni konsideras ĉiujn malpligravigajn cirkonstancojn, minimume du jarojn enkarcere.

Redaktoro de la ”Juĝista Bulteno” publikigis la 22-an de majo interesan artikolon pri la komenco de la proceso.

”Oni alkondukis Deburau-on; li paŝas nekuraĝe, necertpaŝe.

Li ŝajnas esti emociita. Vere kelkaj larmoj aperis en liaj okuloj kaj ili akirus por li certe inklinon de la publiko, se tiu ne apartenus al li jam delonge. Unue mirigite li ekrigardis al la eleganta partero. Sed tio ne etas la mondo, kiun serĉas Deburau.

Tien foren rigardu, en profundon de la juĝejo. Tie estas via efektiva publiko, en veŝtoj kaj kun refalditaj manikoj, la kvargroŝa publiko, kiu hodiaŭ ekstraordinare pagis nenion.

Fakte, nur vidu, kiam rigardon interŝanĝis reciproke tiu ĉi publiko kaj ĝia pajaco. Konstatu, kiel ĝojo, kiu subite elradias el la makulitaj kaj tamen heliĝantaj vizaĝoj, respegulas sin sur la pala kaj trista vizaĝo de la malfeliĉa ĉeĥo.

La publiko konas Pieroton el Funambules, sed ne konas Deburau-on. Ĝis nun ĝi ne vidis la realajn trajtojn de sia kara klaŭno alie ol post la farunumita masko, sen kiu ĝis nun li ne montriĝis sur la scenejo. Neniam ĝi aŭdis lin ekparoli! Ĝi konas lian karakterizan spritan kaj ŝerceman geston, senfine ŝanĝiĝantan esprimon de la vizaĝo, sed lian voĉon ĝis nun ĝi ne aŭdis. Ĉu vi komprenas tiun scivoleman intereson? Nu, ni, kiuj havas bonŝancon vidi de proksime la grandan artiston, ni povas malkaŝi al vi, ke lia hararo estas kaŝtankolora, ke lia aspekto estas afabla kaj modesta, liaj movoj moderaj. Li ŝajnas esti pli juna ol vere li estas, li estas en malhela vesto kiel vi kaj mi. Mi povas ankaŭ certigi vin, ke li parolas kiel aliaj homoj, ĉar ĝuste antaŭ kelkaj momentoj mi ekaŭdis lin klare ekparoli kelkajn vortojn kun lia gardisto. Sed silentu – la proceso komenciĝas.”

Prezidanto de la tribunalo aliris al la enketado.

”Akuzito, via nomo?”

”Johano Baptisto Gasparo Deburau.”

”Kie vi naskiĝis?”

”En Nova Kolonjo, en Bohemio.”

”Kiun aĝon vi havas?”

”Baldaŭ mi estos kvardekjara.”

”Vi naskiĝis en eksterlando. Kiel longe vi estas en Francio?”

”Mi foriris, kiam mi aĝis ok jarojn. En Francio mi estas tridek du jarojn.”

”Via profesio?”

”Teatra artisto.”

”Rakontu al ni, kiel okazis la sceno la dekokan de aprilo.”

Deburau pezvorte, kun oftaj paŭzoj priskribis la malfeliĉan promenon, la insultojn de la junulo, la kolizion kun li. Nenion li neis, nur ripetis, ke la juna Viélinon li ne volis vundi.

La prezidanto ordonis enketadon de la atestantoj. La atestanto Marolis, kiu observis la scenon, diris: ”Kiam tio okazis, mi riproĉis sinjoron Léger, kial li permesis al sia dungito ofendi la akuziton. Sinjoro Léger diris al mi, ke li malpermesis tion al li. Sed la akuzito mem rimarkigis, ke tio ne estas vero, male, ke sinjoro Léger daŭre instigis sian submajstron. Kaj Léger dume silentis.”

Simile depoziciis ĉiuj atestantoj.

”Mi diris al sinjoro Léger surloke, ke li estas kanajlo kaj ke tion li kaŭzis,” diris alia atestanto, sinjoro Sartelet. ”Kaj tuj mi donis al sinjoro Deburau mian adreson, se li bezonus nin. Mi diris al li: ’Vi havas bonŝancon, ke ni ĉeestis kaj povas atesti la veron.’ Sed li respondis al mi: ’Ĝi estas feliĉo kaj malfeliĉo.

Se mi estintus sola, certe mi tolerus la ofendojn plu. Sed antaŭ tiom da homoj tamen nur mi volis min defendi kontraŭ la humiligo kaj tial mi haltis.”

Tiu ĉi simpla atestaĵo efikis ĉiujn per profunda impreso.

Direktoro Bertrand, venigite, ke li parolu pri la karaktero de la akuzito, rakontis pri lia modereco kaj afableco. Sinjoro Dessmousseaux, oficisto el ministerio de milito, loĝanta en la sama domo kiel Deburau, diris, ke la tuta ĉirkaŭaĵo kredas je lia senkulpo, kaj kiam disvastiĝis la trista novaĵo, aspektis tio, kvazaŭ ĉiu familio suferus gravan perdon.

Polica komisaro Hazmonnet atestis, ke li konas la akuziton dek jarojn, ĉiam alte li taksis lian humanecon kaj bonkorecon.

Prokuroro Tardif ripetis la akuzon.

Defendanto estis advokato Delange, posta ministro de justeco.

”Ne multo mankas kaj oni kredus je la fato,” li diris. ”Deburau, fundamenta ŝtono de teatro Funambules, ludas ĉiudimanĉe.

Li ricevis ferion posttagmeze, la unuan fojon ekde la tempo, kiam li edziĝis. Kaj vi scias, kio okazis.” Li emfazis, per kiaj ofendoj malfeliĉa Viélin incitis la akuziton kaj kiahazarde okazis lia vundiĝo. ”Ĉiu ĉi tie laŭdis al ni la karakteron de Deburau. Li estas bona edzo, eminenta patro kaj la nuntempo certe alskribos je lia konto meriton, ke li estas ankaŭ konscienca nacia gardisto.”

En la aŭditorio estiĝis gaja etoso, sed la prezidanto diris:

”Kiu konscience aktivas en la gardo, tiu estas honesta civitano.

Ni havas ĉi tie peticion, kiun subskribis tricent naŭ oficiroj kaj soldatoj de la blua bataliono de la sesa legio. Tiuj totale garantias pri la senkulpeco de la akuzito.”

”Mi povas fini,” diris la plendanto. ”Deburau dum sia tuta vivo ridigadis aliajn. Ni ne kondamnu al larmoj ĉi tiun honestan viron kaj lian edzinon, la junan familion por kies vivtenadon necesas lia laboro.”

La konsultiĝo de la kortumo daŭris nur kelkajn minutojn.

Deburau ne estis rekonita kulpa pri la akuza ago kaj la prezidanto deklaris lian absolvon.

Deburau staris dum deklaro de la verdikto senmove, en streĉo, kaj tamen profunde enpensiĝinta. Ŝajnis, ke la verdikton li ne komprenis. Nur kiam sin trapuŝis al li amikoj el la teatro, aperis sur lia vizaĝo senmezura ĝojo. Margot lin arde ĉirkaŭprenis, li alpremis ŝin al si kun senfina tenero.

”Vivu Deburau!” vokis pluraj voĉoj el la publiko.

Malfeliĉa, nekutima premiero finiĝis bone.

Antaŭ la juĝa palaco atendis la amatan aktoron kelkmil homoj por saluti lin. Gasparo paŝis al veturilo, kiun mendis Bertrand. Finiĝis monato de angoraj turmentoj. Fino de majo ridis el ĝardenoj.

En la gazeto ”Teatra mondo”, kiun fondis Gérard de Nerval kaj ĉirkaŭ kiu li koncentris multe da interesaj artistoj, ni legas sub titolo ”Reveno de Deburau”:

”La tribunala pordego malfermiĝis, la liberiga verdikto redonis Deburau-on al la familio, infanoj, amikoj sur bulvardo.

La sekvan merkredon poste teatro Funambules iluminis sian fasadon por soleni la revenon de la amata pajaco, intima amiko de silento, amiko de piedbatoj, Aĥilo de streĉita ŝnurego, kies Homero kaj Anakreonto fariĝis Janin. Neniam, de kiam oni memoras, okazis io tiel elkora, kiel estis la bonvenigo, kiun preparis al Deburau la deputitaroj el ĉiuj kvartaloj de Parizo…

Jes, Deburau, enkorpiĝinta moko, ironio, kiu fariĝis homo, personigita pajaco, tiu Deburau havis humidajn okulojn kaj ni, kiujn invado en la salonegon kaj atako al loĝioj forpelis post kulisojn, ni vidis lian kortuŝiĝon deproksime kaj ni komprenis, ke tiu ĉi aktoro, kiu ludis kaj vivis enombre, entenebre kaj en silento, povis travivi egale ĝuste tiom da ĝojo, ekstazo kaj raviĝo, kiom alportadas festotagoj, triumfoj kaj sukcesoj en la plej grandaj teatroj. Kaj Deburau havis motivon por plori. Ĉar povis okazi al li, ke li alkroĉus la kostumon sur la saman najlon kaj prenus la blankaĵon sur sian ĉifonon, sed ne plu renkontiĝus kun la sama rido kaj kun entuziasmo kiel antaŭe. Ĉar li, kiu kutime punas per rido, mem ekploris ankaŭ unuafoje pro tristo. Sed feliĉe ĉio jam estis sur sia loko. Multsignifaj artistoj kaj gloraj verkistoj partoprenis ĉi tiun revenon kaj alrapidis kun tia avido, kvazaŭ ili irus denove rigardi Molieron.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.