La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kapturnaj momentoj

Gasparo estas pli vere soleca, sed ankaŭ pli firma. Ene li trankvilas. Li paŝas de sukceso al sukceso. Nun jam ne ekzistas en Parizo homo, kiu lin ne konus, kaj virino, kiu ne scivolemus pri lia aspekto.

La salonoj miras, kiel Pieroto rifuzas ĉiujn invitojn. Se oni serĉus lin, oni trovus lin hejme sidanta ĉefenestre kun la eta Karolo, legi kun li en la unua libro, rakonti al li. Rosina aŭskultas kun malfermitaj okuloj kaj dume paradvestas la pupon.

Plejparton de la tago la infanoj pasigas ĉe la najbaroj.

Helpe de Viktoro Hugo Gasparo sukcesis akiri por Aloizio postenon de korektisto en negrava gazeto. Li kuraĝiĝis denove.

Kiam kaŝeldonisto proponis al li por liaj poemoj en prozo 150 frankojn, kompleze li konfidis ilin al li por eldono. ”Mi donos al la libro vian nomon,” li diris al Deburau. La libro havis titolon ”Gasparo de la nokto.”

”Mi dezirus al vi, ke la libro sukcesu.”

”Eble por unu tago,” diris amare Aloizio.

”Tamen ĝi restos en la mondo por ĉiam.”

”Malnova, ŝima, de vermoj tramordita. Mi enskribos dediĉon al Viktoro Hugo. Lia nomo vivos certe ankoraŭ post cent jaroj, mian libron oni delonge forgesos. Sed kiam iu ĝin malfermos, almenaŭ la nomo sur la titolpaĝo ĝin konservos antaŭ la eterna morto. Jes, mi dediĉos la libron al Viktoro Hugo.”

Kaj el lia sekiĝinta voĉo, strangolata de ftizo, sonas eta espero je plilongigo de la vivo lante estingiĝanta.

”Aĉetu ’Malgranda okazaĵo de granda artisto’! Nur dek centimojn. Ĵus ĝi aperis.”

La knabo ofertas la broŝuron al viro rapide preteriranta.

Sed kiam li rigardas ties vizaĝon, li embarasiĝas kaj honte ekskuzas sin. ”Pardonu, sinjoro Deburau!”

Gasparo amike ekridas kaj iras plu. La libro de Janin ne restis izolita eldonaĵo. Etaj libroj de nekonataj aŭtoroj ĝin parte ripetis, parte ĝustigis.

Li eniris la teatron. Oni preparas premieron ”Ludanto”, pri kiu li kunlaboris.

”Cigaredon, bonvolu, sinjoro Deburau?” Reĝisoro Cot d’Ordan kompleze proponas al li tabakujon. Gesto, kiu lin neniom kostas. Li scias bone, ke Deburau martirata de temp’ al tempo pro tusado ĉesis fumi. Gasparo kutime rifuzas. Sed malice hodiaŭ li elprenas el la tabakujo cigaredon kaj donas ĝin al Charton: ”Prenu ĝin, vi fumas!” Ĉiuj kliniĝas super ŝminkoj kaj subridas. Pieroto hodiaŭ evidente bonhumoregas.

La teatraĵo estas bonega. Sur la tableto de Pieroto kuŝas bukedeto da konvaloj.

”Eterne la virinoj!” ridetas aktoro Laplace.

”Vi rajtas paroli minimume pri tio,” minacas Deburau al la amiko. Laplace estis fariĝonta patro.

”Necesas multe da obstino por akiri virinon, sed pli multe por defendi sin kontraŭ ŝi.”

”Mi finis kun tiu dolĉa brikabrako,” murmuretas Gasparo, ŝminkante siajn frunton kaj vizaĝon. ”Nek larmojn, nek suspirojn, nek ĵurojn mi volas.”

En la tago de la premiero estas en Funambules multe da belaj virinoj. Eble multaj el ili fierus, se ili povus kalkuli la gloran aktoron al siaj amantoj. La aktorinoj scivoleme enrigardas tra trueto en kurteno. Sed ilian atenton hodiaŭ altiras nek Georgo Sand nek Jozefino Duplessis nomata ”La damo kun kamelioj.” La tutan salonegon brilblindigas per sia ĉarmo Maria de Mandrot, ornamo de la plej belaj salonoj, unu el la virinoj, kun kiuj aperi enteatre signifas sukceson kaj envion.

”Ŝi estas belega,” admiras Klara.

”Montru! Diable, kia virino! Gasparo, rigardu!”

Gasparo mansvingas. Sed dum la prezentado li havas sufiĉe da okazoj ekrigardi al ŝia loĝio. Belega, li opinias, sed ne alia, ol statuo aŭ pentraĵo. Kien vi forpasis, tempoj, kiam oni enamiĝis je la unua vido?

Kiam la prezentado finiĝis kaj Pieroto dankas pro la aplaŭdo,

Maria de Mandrot staras ĉe balustrado de la loĝio, gracila kaj svelta kiel nigra tigo. Kvazaŭ mem la tenebro post ŝi prenus sur sin la vibrantan rebrilon de ŝia beleco. Multaj viroj el la publiko rigardas ŝin.

La kurtenego falas lastfoje.

”Ĉu vere ŝi ne plaĉas al vi?” demandas Laplace.

”Mi estas tiom ofte enamiĝinta sursceneje, ke por la vivo jam nenio restas al mi.”

La premiero denove triumfis. Bertrand kalkulas la monon.

La aktoroj pave promenas. Nur Gasparo revenas en la vestejon kun la kapo klinita.

Apenaŭ li demetis la perukon, iu frapas la pordon. La biletistino, kies larmoj savis iam por la teatro la grandan Pieroton.

La jaroj alportantaj al Gasparo rikolton de gloro, tavoliĝis en ŝia vizaĝo pro spuroj de kaŝataj tristoj. Sed en la okuloj senĉese flagras admiro al la proksima kaj tamen tiel dista aktoro.

”Kio okazis?”

La biletistino donas al li karteton, kaj Gasparo legas ”Boulevard des Capucines, 4.”

”Kies vizitkarto tio estas?”

”De la belega damo,” flustras la virino kaj kisas perrigarde la vizaĝon de Pieroto en spegulo. ”Ekstere atendis multaj viroj por vidi ŝin.”

Gasparo lasis fali la vizitkarton. Li metis sian vizaĝon enmanen.

La biletistino alpaŝas nekuraĝe al li.

”Kio okazis al vi? Ĉu vi ne rapidas hodiaŭ hejmen?”

”Ĉi tie mi fartas pli bone.”

Li turnas sin al ŝi kun intima rigardo: ”Via nomo estas Aimé, ĉu?”

”Tion ja vi scias, ĉu?” ŝi ridetas dolore.

”Diversaĵoj miksiĝas en mia kapo. Oni volas forgesi kaj la akvofluo ŝiras ankaŭ bordojn.”

”Eĉ ne kun niaj aktoroj hodiaŭ vi iros?”

”Ne. Ĉu vi malfermos al mi alian elirejon?”

Li trairas haste preter kelkaj brakumoj, rifuzas kelkajn invitojn al vespermanĝo kaj foriras tra flanka elirejo, la bukedeton da konvaloj enmane.

”Bonan nokton, sinjoro Deburau.”

”Bonan nokton, Aimée. Pardonu, ke iom mi forgesis …”

La soleca virino staras longe ĉe la elirejo sen ŝlosi. Gasparo iras al Sejno. Li bezonas spacon, larĝan spacon, altan firmamenton super si. Li ne estas kontenta pri si. Li batalas kontraŭ imagobildoj. La steloj formas brilantan kolieron kaj se Gasparo mallevas la okulojn, li trovas ĝin sur la river-sufraco.

La refoja prezentado de la nova teatraĵo estis same sukcesa.

En la vestgardejo bonodoras la konvaloj, sed la loĝio malplenas.

Sed dum la paŭzo Laplace sciigas: ”Do tamen ŝi venis!”

Maria de Mandrot estas pli pala kaj pli bela ol hieraŭ. Ŝi estas sola. Ŝi aspektas kvazaŭ malsana, pririgardas ŝin la aktoroj.

Mi ne estas juna frenezulo, opinias Gasparo, mi ne falos en logejon, eĉ se ĝi estus el diamantoj. Li volus tion diri fine de la prezentado al la belulino kun fieregaj okuloj. Sed la loĝio estas malplena. Kelkaj konvaloj velkas surrande de la balustrado.

Post prezentado Gasparo atendas sciigon, sed nenio venas.

”Ĉu vi iros denove tra la alia elirejo?” demandas Aimée.

”Ne. Kial?” malafable respondas Gasparo.

La nokto denove bonvenigas lin apud Sejno. Mi ne volas vin, amo, li konjektas. Sed laŭ la tristo, kiu kreskas en li, li rekonas ĝin. Ju pli obstina la lukto, des pli arda la submetiĝo.

Kelkaj vesperoj pasis. La loĝio restis malplena. La sesan tagon, kiam Gasparo estis eliranta el la domo, alsaltis al li eta knabo, kies vizaĝo estis konata al li. Jacques!

”Vi ne mortis?” ekvortis la surprizita Gasparo.

”Ne, sinjoro,” diris gaje la knabo. ”Mi resaniĝis. Mi frekventas lernejon.”

”Ĉu vi ne sentas dolorojn?”

”Nur rare, kiam tro frostas.”

”Tio ĝojigas min. Kaj via patrino?”

”Ŝi sendas min al vi.”

”Ĉu eble iu alia malsaniĝis?”

”Jes. Fraŭlino Maria.”

”Ĉu iri ankaŭ al ŝi ludi?”

”Mi venis peti vin pri tio.”

”Vidu, vidu!” ekridis Gasparo. Bone ili elektis la senditon.

”Kie loĝas tiu damo?”

”Sur bulvardo de Capucins, numero kvar. Ŝi estas tre brava.

Mi ricevis de ŝi jam multajn ludilojn. La panjo iradas kudri vestaĵojn por ŝi.”

”Kiu do sendis vin? La panjo aŭ fraŭlino Maria?”

”La fraŭlino diris, ke kiam vi estis ĉe mi – kaj kiam vi ĉiusabate vizitadas hospitalon – ke eble vi venos ankaŭ al ŝi. Mi devas vin peti pri tio.”

”Vi estas saĝa knabo. Sed mi – ”

”Tiom ŝi tristas. Vi venos, sinjoro Deburau, ĉu?” direktis al li la knabo fideman rigardon.

”Sciigu, ke mi venos hodiaŭ vespere post la prezentado,” diris Gasparo impete.

La knabo ekjubilis, turnis sin, kaj jam videblis nur liaj kalkanoj.

Gasparo levis la manon, sed jam estis malfrue. Li forgesis demandi, kion faras la amikino de la patrino – Margot.

Numero kvar, bulvardo de Kapucenoj.

La koĉero saltis malsupren kaj apertas la pordeton. Gasparo momenton staras antaŭ la enirejo, sed la pordo malfermi ĝas pli frue ol li sonorigis. Olda mastrino invitas lin kaj montras al li pluan enirejon.

Granda vestiblo kun blanka krado kaj kun volvrampaj plantoj. Salono inkrustita per kverkligno kun reliefaj kaj oraj arabeskoj. Kontraŭ granda kameno venecia spegulo. Kurtenoj el purpura veluro. Kristala lustro plena de kandeloj.

La okuloj de Gasparo vage migras de unu objekto al la alia kaj lia miro pligrandiĝas. Drapiraĵo en la kontraŭa pordo ekmovi ĝis. Ŝi aspektas tiel, kiel li vidis ŝin en la loĝio. Juna, svelta, nigre vestita, kun briliantoj en la hararo. Sed ŝia rigardo estas agrabla kaj bonkora. Plej belaj estas ŝiaj okuloj: viglaj, mirantaj, maltrankvilaj, virgaj, kvankam certe ili kaŝas sekreton.

”Ĉu vi malsanas?” surprizite demandas Gasparo.

”Mi ege malsanas,” diras ŝi kaj ŝia voĉo sonas velure, mole.

”Mi malsaniĝis pro la sopiro ekkoni vin. Ĉu vi sidiĝos?”

Fotelo estas tegita per ĉina silko ĉerizkolora. ”Ĉu vi ne fuĝos de mi?” Ŝi etendas la blankan polmon al li. Li ekpremas ĝin kaj premas aventuron.

”Ĉu vi opinias, ke mi scipovas kuraci?”

”Por mia malsano mi scias nur unu medikamenton – ĝojon kaj konscion, ke vi estas vivanta. En via vizaĝo estas tiom da vivo. Mi volas vin aŭdi.”

”Mi ne kapablas paroli.”

”Aŭdi vian koron, amiko Pieroto?” Ŝi verŝis vinon en kristalajn glasojn. ”Havi Pieroton nur por mi mem – tion mi deziris.”

Gasparo trinkas la unuan vingluton el la kristalo.

El la okuloj de Maria malaperas la virgeco kaj restas en ili mistero. Kiam ŝi ekstaris, voluptemo ekflagris el ŝia tuta vizaĝo. Gasparo volas fronti al ŝi, kaj ankaŭ ekstaras. Sed ŝiaj allogaj okuloj jam alproksimiĝis al lia vango. Ŝi alpremiĝas al li kiel vento.

Ŝia vango deiĝas, kvazaŭ ŝi volus vidi sian kison. ĉu tial tiom da abnegaciado, Gasparo, tial tiom da mortaj tagoj, por ke iam venu feino kun diamantoj en la hararo? Ŝia pura vango bonodoras, la korpo floras. Super la kapo cirkulas iluminita kristalo. Ardanta spiro intermiksiĝas reciproke. Gasparo tuŝas sian frunton per tremantaj fingroj.

”Kiel tio povis okazi? Mi estas nur Pieroto el Funambules.”

”Vi estas la plej granda el Pierotoj,” flustras la feino kaj ŝia rideto perdas la sovaĝecon kaj denove fariĝas ĉasta.

Karolo kaj Rosina nun pli ofte tranoktas ĉe la najbaroj.

La patro ilin ne amas malpli; li portadas al ili donacetojn, li venadas gaje, ofte li kantas – sed denove foriras kaj longe ne revenas.

”Kial la patro ridas?” demandas la knabino sinjoron Aloizion.

”Ĉar li estas feliĉa.”

Kaj adiaŭante Gasparon, mem pli kaj pli malforta kaj malsana, li diradas: ”Vi trovis poemon. Vivu por la poezio!”

Gasparo iras, sed la konsilo lin ne kontentigas. Ĉu mi perdis la vojon? Tamen mi volis la vivon, ne la poezion. Ne nur la brileton kaj florodoron, sed ankaŭ la homan animon, ne volupton, sed ĝojon. Mi pli malsanas ol Aloizio. Mi ne volis feinon, sed virinon. Li travivis tiom malmulte da ekzalto, ke li akceptas ĝin eĉ kontraŭ sia volo, li alproprigas ĝin, kvazaŭ li volus per tio krei sian rememor-trezoron.

La unua estas la plej riĉa. En ĝi enas kurtenoj el blanka muslino, konverĝantaj en arĝentan rozon, enestas en ĝi gondolo el citrona ligno, puntoj, blanka tenero. Se vi rigardas iom malsupren, vi trovas blankan tapiŝon similan al neĝoplena gazono kun disĵetitaj someraj rozoj. Alta horloĝo tiktakas. Kaj apud via ŝultro spiras la plej bela buŝo de Parizo.

Gasparo lasas sin ravi per lukso kaj vantemo. La amo longe donadis al li nur amaron. Lin mirigis, kiom da dolĉeco estas en ĝi. Li ricevis feliĉon, sed ne po kvar moneretoj. La feliĉon, kiun envias al li ĉiuj dukoj el Parizo. Nur ĵetadu sur ŝin viajn malsatajn rigardojn, kiam ŝi venas en Operejon kaj ombras per sia beleco ĉion tie lumantan kaj brilantan. Tiu beleco apartenas al mi. Unuafoje li vantemas. Mi estas, kiu sidadas post la prezentado sur kusenoj ĉe rozkolora kameno, sur mia ŝultro ripozas ŝia dormo, kaj mia voĉo diras al ŝi: ”Unuafoje en mia vivo mi komencis dubi pri pantomimo. Per la vortoj oni povas esprimi tiom da sento. Bedaŭrinde, mi scipovas tion malbone. Kaj tiom mi dankas al la vivo pro vi.”

Maria ne respondas. Ŝi eksilentas ofte ĝuste tiam, kiam li atendas ŝian respondon. Kaj ŝiaj okuloj vagas malproksime kaj sur ŝiaj lipoj estas fremdeca rideto. Ŝi eskapas de li. Li devas ektuŝi ŝin por konvinkiĝi, ĉu ŝi ne forflugas samtempe kun sia animo. Alifoje ŝi intimas, ridas pri liaj ideoj kaj teatraĵoj, aŭskultas pri la vojaĝado surŝnure tra la tuta Eŭropo.

”Ĉu ankaŭ mi rakontu al vi mian pasintecon?” ŝi demandas.

”Mi ne bezonas ĝin koni. La sekreto min kontentigas.”

”Eble vin amuzus futuro?”

”Ne,” fortigas Gasparo la manplaton. ”Lasu al mi la ideon, ke iu feliĉo daŭras eterne.”

Denove ŝi silentas. Ŝia mano leviĝas kaj karesas lian hararon, sed la lipoj silentas. Kial provoki la futuron, kiam la nuntempo estas tiel nekredebla?

Kiel belas dum tiuj tagoj Parizo. La arboj sur itala placo pompas per verdaĵo, la blua firmamento gaje sin volbas super la placo de Bastilo, en ĉiuj fenestroj brilas la suno. Gasparo enteatre estas plena de energio. Post la tagoj de ofendi ĝemo venas momentoj, kiuj plenas de kamaradeco kaj komprenemo. Por ĉiu li havas kuraĝigan vorton. Li volas vidi ĉirkaŭ si kiom eble plej multe da feliĉo. Nur al Aloizio jam li ne povas helpi. En la tago, kiam oni nomumis la povrulon bibliotekisto, Gasparo transdonas lin al flegistoj en hospitalo, ĝisoste magran.

”Ftizo,” murmuretis kuracisto. ”Progresinta tuberkulozo.”

Ege li bedaŭras Aloizion. Kiom da mizeroj ĉirkaŭ li tiel vane batalas kaj tiel amare estas venkitaj. La tristo subfosas ĝojon, kiam vespere li rapidas al bulvardo de Kapucenoj. Li sonorigis.

Sed la mastrino komunikas al li, ke la sinjorino hodiaŭ malsanas kaj ne povas lin akcepti. Enfenestre estas lumo.

Se li disrompus la vitron, eble li ekaŭdus ridon. Li paŝas sur kajo kaj lia sarkasma rideto celas kontraŭ lin mem. Li pensas pri la bela Maria. Ŝi donis al li, kion ŝi povis doni, kaj prenis, kion ŝi volis. Pieroto el Funambules estis ŝia amanto, oni rakontos.

Oni opinios tion valora akiraĵo, ĉar neniu scias, kiel li estis sendefenda kaj sincera en tiu ludo.

Li ne pensas nur pri Maria. Li volas rememorigi al si, kiu ideo enestis en li lasta antaŭ ol li komencis narkoti sin fare de arĝenta ŝaŭmo kaj pezaj bonodoroj, kristalo kaj muslino. Ne, mian mondon surbulvardan mi ne perfidis. La teatron mi ne trompis. Al miaj infanoj mi restis fidela. Kaj tamen estis en mi unu klara ideo kiam mi restis sola, pli sincera ol mi mem ol pli frue. Kien ĝi malaperis? Kiun mi damaĝis? Tutan semajnon li ne kuraĝis frapi la konatan pordon. Kiam denove tien li venis, li ekvidis stari ĉe trotuaro belan blukoloran kaleŝon.

En ĝi sidis Maria kun nekonata junulo. Ŝi ekvidis lin kaj elklini ĝis.

”Kien vi iras, amiko?”

”Al konatoj,” respondis Gasparo. Sed li paŝis al pordeto. La nigrahara junulo sur alia flanko forturnis sin.

”Kion faras viaj infanoj? Ĉu ili sanas?” demandas Maria amplene. Demandon darfas ankaŭ la viro enkaleŝe. Gasparo vidas la okulojn de Maria, belajn, elokventajn; ili malkaŝas hodiaŭ sian sekreton kaj enhavas peton: amiko Pieroto, ekkomprenu kaj iru…”

”Rosina estas la unua en la tuta lernejo,” respondas Pieroto.

”Karolo estis hieraŭ unuafoje en teatro.”

”Tio estis por li certe granda impreso,” ridetas Maria.

”Mi petas, prenu por li tiun ĉi ludilon de mi!” Kaj ŝi donas al li belan pupon, fiksitan interne de la kaleŝo sur la pordeto.

”Ĉu vi permesos?” ŝi turnas sin al la viro enkaleŝe. La junulo jesas kaj kisas ŝian manon. ”Ek!” vokas Maria al la koĉero.

Gasparo soliĝis sur la trotuaro. Li rerigardas. La mano de Maria svingis laŭ nedifinebla movo – pli vere, kvazaŭ ion ŝi forĵetus ol adiaŭus.

Gasparo trovas la vojon al la hospitalo. ”Li agonias,” diras la kuracisto.

”Mi aŭdas, sed ne vidas vin,” flustras Aloizio.

Tagon poste li renkontiĝas ĉelite de la morta amiko kun skulptisto David d’Angere, kiu venis pentri lian lastan portreton por medalioneto de la kompatinda patrino. La volumeto ”Gasparo de nokto” ĵus aperis. Sed la mortinto ne plu ekvidos ĝin. Sola kun la skulptisto Gasparo akompanas la mortinton sur lia lasta vojo al tombejo.

Post kiam oni alportis la ĉerkon el la kapelo, ekfuriozis ŝtormo. Kaj dum la pastro preĝis super la tombo, fulmoj krucis la ĉielon kiel en la poemo de Aloizio Bertrand.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.