La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La regimento de grafo Wallis, unu el la plej malnovaj aŭstriaj regimentoj, fondita en Pomeranio fare de Albrecht Waldstein, trovis post multjara, longa migrado, ekde la silezia montaro ĝis la franca landlimo, fine pli trankvilan restadejon en la regiono de Kouřim-Čáslav distrikto, kaj unu el ĝiaj batalionoj ekkvartiris en Kolín.
La hetmano de Peters ricevis kantonmenton en la domo ”U tří korun” – ”Ĉe tri kronoj” – ĉe viandista majstro Chudoba (Ĥudoba); la simpla soldato Filipo Deburau (Debiro’), kiu zorgis pri la ĉevalo de la hetmano, loĝis en malriĉa soldatĉambro apud la ĉevalejo enkorte. Li devenis el Amiens, el komedianta familio, sed juna li edziĝis, juna vidviĝis, perdis la patrolandon kaj la familion, kaj tial li lasis sin foje rekruti en Majenco, persvadita de hazardaj kompanuloj. En la germanaj kaj aŭstriaj regimentoj estis pli da francoj, kaj krome sufiĉe da eksterlandanoj batalis en taĉmentoj de armeoj revoluciaj kaj napoleonaj. Filipo Hermano Deburau estis bruska, sed gaja, rezoluta, sed bonkora; ĉar li majstris kvin profesiojn kaj krome aron da mirindaĵoj, liaj amikoj lin ŝatis inter si; kaj ĉar la blanka bluzo kun rozruĝa distingilo kaj la triangula ĉapelo sur la harplektaĵo eminente lin belaspektigis, junaj inoj en Kolín ŝate postrigardis lin, dum li rajdis surĉevale al kazerno por sia hetmano.
En la Chudoba-familio servis juna etulino ie el la regiono Čáslav; ŝia nomo estis Katarina Gráfová. Ŝi estis blondhara, gracia, ŝi majstre dancis kaj havis teneran koron kaj al ploro estis ĉiam inklina; la brava soldato Deburau ŝin ofte kaj ŝate konsolis. Li opiniis sin pli forta kaj pli kuraĝa apud ŝia timema animeto. Ĉar ŝi estis sindona kaj pacienca, li konkludis, ke ŝi estus bona edzino por soldato.
Kaj iun majan tagon en la jaro 1794 oni aranĝis endome ”Ĉe tri kronoj” la edziĝfeston. Filipo estis tiam tridektrijara kaj lia fianĉino dudekjara; kiel edziĝatestantoj funkciis riĉaj najbaroj, vaksisto Jesenovskë kaj urbano Eckel. La novgeedzoj transloĝiĝis al familio Kmoch (Kmoĥ), numero 62, kie naski ĝis al ili la unua filino; analoge al la nomo de sia baptopatrino ŝi ricevis nomon Jozefa Marta. Eĉ kiam oni militis en Bavario, Pollando kaj Italio, Filipo Deburau restis jam garnizone, kaj lante li hejmiĝis en Kolín; oni konfuzis lian nekutiman nomon kaj tial vokis lin ”Debrio”, ”Debro” kaj iam nur ”Dvořák” (Dvorĵak = Kortano), simple tial, ĉar li loĝis enkorte, kaj ĉar oni siamaniere nomis ĉiujn fremdlandajn soldatojn en la urbo.
La milito foris, sed malfeliĉo ĉiam embuskas proksime. En varmegaj juliaj tagoj jare 1796, ĝuste en la tempo, kiam la familio Deburau estis riĉiĝonta je unu nova membro, ekflamis antaŭurbe de Kolín incendio, kiu detruis duonon de la urbo, ankaŭ la preĝejon. Deburau savis el la brulanta domo sian edzinon, svenanta pro teruro, kun la unujara filineto; la lignaj domoj forbrulis ĝisfundamente. La militkomandejo permesis al edziĝintaj soldatoj, perdintaj loĝejon, provizore restadi enkazerne. La loĝejmanko, estiĝinta pro la incendio, fermis iliajn familiojn en la komunajn kameretojn enkazerne por longaj jaroj.
Semajnon post la incendio naskiĝis al Katarina knabo. Ankoraŭ ŝi estis konsternita pro la incendio-teruro, malfeliĉa pro la neintima loĝejo, ĝenata pro ĉeesto de fremdaj homoj, malforta pro doloroj.
La saman tagon, la 31-an de julio 1796, baptis la pola soldatkapitano, Francisko Gerzanowski, la filon de Deburau, kaj tiu ricevis la nomon Jan Křtitel Kašpar (Johano Baptisto Gasparo). La lastan kaj ĉefan nomon li ricevis de bakisto Steiner, lia baptopatro. La ceremonio finiĝis rapide; en la ruinojn de la preĝejo pluvis, kaj anstataŭ la volbo arkis super ĝi la ŝtorma firmamento.
Dum la vivkandelo de la knabo estis ekflagranta, la armeoj interbatalis, estis venkantaj, venkataj. La malamikeco inter la ŝtatoj kreskis, minacis novaj militoj. Al Filipo Deburau, kiu finis sian soldat-karieron per ”kapitulaco”, nek la aŭstria imperiestro, nek Napoleono estis simpatiaj. Sed ĉiam post unu jaro li riĉis je unu plia infano, filo Stefano kaj filino Barbara.
Kiamaniere ilin vivteni per bagatela soldata soldo? Kaj kio okazus, se lin ie dum la milita ekspedicio trafus malamika kuglo? Diable, eble ĝi povus esti ankaŭ el franca fusilo!
La edzino konsentis kun lia decido. Filipo Deburau petis eksiĝon el la regimento. Por povi resti enkazerne, li praktikis unu el siaj profesioj – barbiradon. La olda soldato tre bone sciis, kiamaniere rutine aranĝi la harligon subĉapele, ĉiam li estis al oficiroj kaj kamaradoj en la regimento je dispono kaj ankaŭ li sciis skarifiki, se necesis. Liaj trukoj kaj manipulado kun boteloj aŭ kun koloraj poŝtukoj programe variigis iliajn longajn vesperojn. Cetere kien ankaŭ forpeli la povrulon kun la edzino kaj kvar infanoj? Krome ankaŭ duonvoĉe oni diradis, ke la vigla knabo de servistino Maria Nêmečková (Njemeĉkova), el la domo apud la kazerno, registrita kiel nelegitima, onidire ankaŭ alparolas Filipon ”paĉjo”. Katarina ofte pro tiuj onidiroj ploris. Por ke la kalumnioj, koleroj kaj ĉagrenoj ĉesu, Deburau igis sin disponi al milita trupo, transportanta armilojn en Pollandon, kaj por sia konsolo li kunprenis la etan Gasparon; kiam post kelkaj monatoj li revenis, Katarina bonvenigis lin paciĝinta, laca pro nostalgio.
Somere en la jaro 1799 Kolín bonvenigis eksterordinaran viziton; almarŝis tien la unuaj taĉmentoj de la rusa armeo kaj post ili la armeo de la francaj elmigrintoj, kiuj celis batali kontraŭ Napoleono. Veteranon Deburau disponigis la magistrato al la stabo; li servis kompleze ankaŭ en lazareto, sed li profitis de tio kaj rapide petis ateston pri bonkonduto. Baldaŭ li prezentis peton pri pasporto por povi vojaĝi tra la aŭstria teritorio kaj praktiki la ”meĥanikan arton”. Tio estis la maniero, kiel eskapi for de la mizera vegetado en la paŭperigita urbo; li resumadis en sia memoro ĉiujn artaĵojn, kiujn li iam faris aŭ vidis kaj mem li klopodis pri la iama rutino.
Kiam Katarina plendis, ke per ĵetado de la koloraj stangetoj li ne povas vivteni tiom multnombran familion, li montris al ŝi infanojn, kiuj katumis surkorte, transsaltadis unu la alian, provadis kaprioli, kion li modele montris al ili antaŭe.
La geknaboj heredis post la patrino ĉarmon de la vizaĝo kaj korpon, de la patro la elastecon kaj forton. Filipon ravis vizio de la propra komedianta grupo. Li konsultis migrantajn artistojn, kio pleje plaĉas al la publiko en urboj kaj vilaĝoj. La junularo el kabanoj sur la Elbobordo vidis ofte raran spektaklon: patro Deburau streĉis inter du arboj ŝnuron kaj devigis siajn infanojn ascendi ĝin kaj provi ĝin suriri, balancante longan stangon enmane. La eta publiko ne sciis, ĉu envii, kiam la patro, ĝojigita pro lerteco de siaj idoj, ilin brakumadis kaj kisadis, aŭ bedaŭri, kiam li – ekscitita, ke la ekzercado tiom lantas – ŝparis nek kriadon, nek kapfrapojn.
La infanoj de Deburau aĝis kvin, ses, sep jarojn kaj ili ne plu timis kaj iris surmane same certe kiel surpiede, por panpeco aŭ pomo ili prezentis al malgrandaj kamaradoj programeron, kiu igis ilin reteni la spiron. Katarina kudris al ili belajn kostumojn el buntaj ĉifonoj, la infanoj aspektis aminde, kaj la patro ilin pruntedonadis por la dimanĉaj prezentadoj al la nomadaj ĵonglistoj. La pli aĝa knabino dancis, la knaboj kuradis surŝnure, Francisko Nêmeček kun ili; patro Deburau diris, ke pli granda grupo havas pli bonan ŝancon sukcesi, kaj ke Francisko perlaboros por si mem. Katarina koncedis.
Olda italo Giacomo, kiu veturadis akompane kun la ĵonglistoj kiel klaŭno, ekamis la infanojn de Deburau; li rakontis al ili pri la itala komedio, pri la mimarto, prezentadis al ili la ĉefajn figurojn kaj persvadis patron Deburau, ke ili provu ŝancon en pantomimo. ”La infanoj estas ankoraŭ etaj”, ne konsentis Filipo, ”kaj la homoj ĉi-lokaj ankoraŭ ne alkutimiĝis al tio. Kiam la knaboj ekkuros sur la ŝnuro, ĉiu ekmiros. Vi scias mem, kiom perlaboras arlekeno kaj kiom vera artisto!”
La olda klaŭno, rememoranta la pasintan gloron, gloron tiom foran, ke ĝi fariĝis nekredebla revo, ŝultrolevis, brakumis la etan Barbara kaj pacience rigardis, kiel la aliaj infanoj ekzercas. Dum iliaj kuraĝaj saltoj li mienis duone laŭde, duone moke. Gasparo ŝatis la oldan Giacomon kaj restadis ĉe li.
Li ĉesis observi la fratojn kaj rigardis la klaŭnon, liajn strangajn grimacojn kaj ridetojn. Kvankam li tion ne rimarkis, lia vizaĝo ankaŭ ŝanĝiĝis kaj kurbiĝis. La olda Giacomo konstatis tion surprizite. ”Vi komprenis min, ĉu?”
Ankaŭ komencinte frekventi lernejon, Gasparo mankis ĉe neniu eklezia soleno, nenie, kie estis ia spektaklo. Mire li observis, kiel la homaj vizaĝoj ŝanĝiĝas. Kiam iu negocisto lin pelis for de la vendotablo, li mienis alie, ol kiam li portis baldakenstangon.
La olda kantoro, kantanta dum la religia procesio, neniel similis tiun kun la kanvergo. Ankaŭ la militparadojn Gasparo ŝatis. Okulegante pro miro, li rigardis la patron, survestantan festan uniformon, butonantan bukojn kaj brosantan ĉakon. Ĉiam li trakubutis al si lokon tuj en la unua vico, por bone observi oficiron, kiel li kun la kapo klinita kaj sovaĝa rigardo levetas sin en ruĝa selo, kaj la soldatojn rigide marŝantajn kun marmoraj vizaĝoj kaj vaksitaj lipharoj. Li lude organizis soldat-paradojn, mem aŭ kune kun aliaj knaboj enlerneje aŭ fore apudrivere. Li estis malgranda, ĉifonita.
Ili toleris lin inter si pro pardonemo, nome tial, ĉar li sciis naive mieni; neniu scipovis imiti mornajn oficirojn aŭ arogantajn komercistojn kiel li. Ankaŭ hejme li ludadis tiel, kiam li solis, sed li hontis antaŭ la aliaj, ĉar la fratoj mokis lin kaj la fratinoj lin misrespektis. Fieregaj kaj aŭdacaj ili rigardis Gasparon kiel abortiton, kaj liaj stultaj grimacoj tion ankoraŭ malbonigadis. La vivo de Gasparo en tia etoso ne estis ĝuste rozkolora. La severecon de la patro kaj morozon de la patrino li akceptadis kiel naturan neceson, sed simpation de la gefratoj li avidis ege, kaj ilia krueleco lin doloris. Li havis neniun, al kiu li povus plendi.
Nur kiam venis vizite la olda Giacomo, li demandis la knabon senvorte: ”Ĉu multe vi suferis?”
Kaj li ekkomprenis la rigardon de la italo kaj faldis bedaŭre la vizaĝon.
”Jes, ĝi amaris.”
”Sed vi ne cedos, ĉu?” – etendiĝis instiga rideto sur ĉiuj liaj faltoj.
”Mi provos,” aŭdacis Gasparo mieni decide.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.