La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La kontrakto

La problemo pri lumigado disigis la ĝisnunajn bonajn kunulojn kaj amikojn, sinjoron Fabienon kaj sinjoron Bertrandon.

Fabien pledis por gaso kaj nomis Bertrandon, kiu volis en la teatro konservi oleo-lampojn, reakciulo. Bertrand, kiel estis konate, estis sentema je ofendoj. Fine ili bilancis kaj Bertrand restis en Funambules sola. Kiam nelonge post la disiĝo de la direktoroj forbrulis sur la itala bulvardo bazaro, kie oni montradis venenajn serpentojn kaj kie ili lumigadis pergase, li sendis al Fabien depeŝon kun unu vorto: ”Nu?”

Kaj por emfazi sian triumfon, li kolektis siajn rememorojn pri ĉiuj manuskriptoj, kiujn dum jaroj li tralegis, kaj mem verkis teatraĵon ”Faetono aliel Malfeliĉo, kiun povas kaŭzi la lumo fuŝe aplikata”. Pieroto estis servisto de Faetono, kiu misjungis ĉevalojn al la sunveturilo kaj kulpis pri tio, ke la mondo forbrulis. Malgraŭ la fakto, ke aktoris en la rolo Pieroto Deburau, la teatraĵo estis prifajfita. Bertrand – kiel ĉiu direktoro atribuis la fiaskon al aktoroj kaj lia rilato al Deburau kompliki ĝis. Des pli, ke la ekskompaniano repagis al li la depeŝon per unu vorto: ”Nu?”

Gasparo surbaze de tiu konflikto ekkonis, ke li ne povas kalkuli kun firma tero subpiede. Sukceso kun Pieroto lin ne ŝanĝis. Pretendema sursceneje kaj severa al si, li restis same kompleza kaj amplena al ĉiuj, kiuj lin bezonis. Li ne zorgis, kiom lukras la aliaj kaj ĉu ilia salajro superas lian. Li komencis fumi; tio estis unusola ekstere videbla signo, ke li statas iom pli bone. Pleje lin ravis la forto, kiun li trovis en si, kiam li ekkaptis atentemon de la publiko. Eblas al ĝi servi kaj samtempe regi.

Ekkapti ĝian intereson, gvidi ĝin – haltigi, lasi streĉita kaj tion per sekvinta movo transformi je miro aŭ rido. Li sentis, kvazaŭ li ludus kun eĥo. En momento li eksentis, kiam la eĥo ne respondis al lia intenco kaj kiam perdiĝis la reciproka rilato, la eĥo, kiun li bezonis por emfazi esprimon aŭ geston ĝuste malan, ol ĉiuj atendis.

La virinoj, kiuj pli frue en la spektaklejo dediĉis al li eĉ ne minimuman intereson, pridonacis lin nur per ridema brilo de siaj okuloj.

Eble tial, ĉarli tro sopiris kaj fiksrigardis transhorizonten, li ne vidis eblojn, proponantajn sin al li tute proksime. La tuta bulvardo sciis, ke fraŭlineto Katarino Deveu, vendistino en eta kiosko transe al Funambules, amas Gasparon Deburau.

Ŝia verda vendejo dumpaŭze plenis de vizitantoj. Fraŭlino Katarina sciis, pri kiu la publiko babilas, kaj se tio eblis, ŝi fermis la kioskon por momento kaj kuris de la teatra pordo admiri sian heroon.

Gasparo ne vidis ŝiajn entuziasmajn okulojn, ĉar kiam la ludo finiĝis, la vendistino devis rapide reveni al sia kioskotablo.

Li ne rimarkis, ke ŝi penas lin ekvidi, kiam li eliras el la teatro. Kiam finiĝis aplaŭdo kaj li estis demetanta sian ŝatatan veston, li foriris en nokton, de kiu li atendis, ke ĝi donacos al li princidinon, jam anticipe pacigita, ke li ricevos nur la revon.

Sed li ne atendis la fraŭlinon el bufedo. Tial ankaŭ li ne vidis ŝin, eĉ ne, kiam ŝi elkuris el sia vendejo trotuaren kaj malfeliĉa aŭskultis la reeĥon de liaj paŝoj.

Bertrand baldaŭ konstatis, ke sola li ne kapablas legi manuskriptojn, kvereli kun aktoroj, registri monpunojn kaj direkti la tutan teatran agadon. Li informiĝis inter ekspertoj kaj akceptis kiel novan kunulon sinjoron Cot’ d’Ordan, kiun li konis kiel reĝisoron; pli ĝojiga estis la famo, ke li scias el unu franko ŝpari du.

Sinjoro Cot’ d’Ordan, altkreska longulo, seka kaj frida, volis demonstri, ke la famo ne mensogis. Direkti teatron signifas ŝpari, estis lia devizo. Li malaltigis la salajrojn de la muzikantoj je kvin frankoj. Al la aktoroj li ordonis kurtigi meĉojn en la lampoj, kiam ili foriras el la vestejoj. Severe li malpermesis utiligi oleon el lampoj por deŝminkado. Monpuno minacis al tiu, kiu vestus trikoton sen ŝtrumpoj aŭ sen speciala permeso. Bertrand miregis senmezure, de kie ĝis nun entute forkuradis de li centimoj.

Sed krome Cot’ d’Ordan havis ankaŭ proprajn konceptojn pri arto kaj laŭ tiuj li volis transformi la teatron. Ĝis tiam oni ludis dum labortago kvinfoje, dum festotago okfoje. Cot’ d’Ordan enkondukis nur du prezentadojn por adapti Funambules al pli grandaj teatroj.

”Plibone impresas du prezentadoj, kiuj plenas ol kvin duonplenaj,” li asertis. Li intencis enkonduki ŝanĝojn ankaŭ en la ensemblo, por ke ĝi konformu al liaj planoj. Multon li atendis de la anglaj akrobatoj kaj dancistoj, fratoj Laurent. Sed Felikso anoncis, ke prefere li foriros al sinjorino Sagui, ĉar li ne intencas ludi sekundaran rolon. Nova danĝero por Deburau.

”Ni maldungu prefere pli junajn aktorojn. Ĉu Deburauon?” Sed Bertrand sciis el sia sperto, kiel preta kaj kapabla estas Gasparo. ”Ni ne tro hastu, por ne bedaŭri,” li persvadis la reĝisoron. ”Felikso estas stelo, sed maljuniĝas. Laurent ne estas fidinda, Deburau ne tiom spertas, sed estas laborema.

Estos pli bone, se ni lasos lin labori. Sed mi ne diras, ke lia salajro restu la sama.”

Ambaŭ eminentaj kunuloj kune cerbumis, ekuzis riĉajn spertojn kaj la rezulto aspektis laŭ tio. Pleje tion eksentis Gasparo.

La nova kontrakto donis al li duonon de tio, kion li ricevadis ĝis nun: kvin frankojn semajne.

”Sinjoro direktoro,” li diris per tremanta voĉo, ”el tio mi vivtenos eĉ ne mian hundon. Kiel mi povas vivi?”

”Deburau,” diris afable la direktoro: ”Mi preparis por vi ankoraŭ unu kontrakton, vidu!” kaj montris al li tekston, kie brilis la sumo: tridek kvin frankojn semajne.

”Kiel kompreni tion?”

”Mi kredas, ke ni prosperos pli kaj pli. Tiu ĉi kontrakto validos post du jaroj. Brilege, ĉu? Vi akceptas, ĉu? Pri tio ni devas interkonsenti kiel eble plej frue.” La sumo estis nekredebla.

Li subskribis.

”Sed dume?”

”Aĥ, vi trabatiĝos. Preskaŭ ĉiuj niaj aktoroj havas flankokupojn.

Unu estas ladaĵisto, alia vitras fenestrojn, la tria komercas kun vino. Ankaŭ niaj primadonoj kudras kaj faras ĉapelojn.

Kaj vi tamen majstras naŭ metiojn.”

”Mi opiniis, ke teatron oni faru konstante, dum sia tuta vivo, ne nur vespere por kromenspezi.”

”Faru do la teatron vespere kaj flanklaboru dumtage.”

”Mi ne scias, ĉu mi kapablos tion.”

”Eĉ se ni apartiĝus dumtempe, post du jaroj ni kunvenos.”

”Sed kiu ludus Pieroton?”

”Eble Laurent, finfine kiu ajn.”

”Ne eble,” ne ekregis sin Deburau kaj ekkriis: ”ĝi estas mia rolo! Ĉu vi ne komprenas tion? Pieroto estas mia!”

”Ne komediu,” deturniĝis Bertrand. ”Por tio estas scenejo.”

”Sinjoro direktoro,” obtuzigis Deburau sian voĉon: ”Mi havas ĉi tie la publikon, mi ne povas ĝin forlasi. Kaj mi ne povas donaci mian Pieroton al iu alia. Kvazaŭ mi estus donanta mian propran vivon.”

La pordo apertiĝis kaj eniris Cot d’Ordan kun Felikso. Bertrand kun ili interŝanĝis rigardon kaj Gasparo ĝin ekkaptis.

”Sinjoro Felikso, vi scias kiom longe mi atendis. Nun mi perdu ĉion?”

Felikso rigardis lin morne, sed Cot d’Ordan diris frostvoĉe:

”Sinjoro Deburau konas malbone la leĝojn de pantomimo.

Tro li parolas.” Gasparo trovis en nenies okuloj kompaton. Li ekkonis, ke ekzistas nenia espero. Ankaŭ lia rigardo fridiĝis.

”Pantomimo postulas, ke mi venĝu. Sed al sinjoro Felikso mi ne venĝos.”

”Do vi akceptas?”

”Lasu min aktori, kiom longe mi eltenos. Pro malsato morti mi ne volas. Sed jungi teatron al io mi ne povas. Kiam mi ne povos plu, mi foriros.”

”Sed nia kontrakto validas!” montris Bertrand al la subskribo.

”Oni promesis al mi postenon. Mi lernos esti seruristo.”

Gasparo estis kaptita, kaptita kaj katenita. Bertrand fariĝis lia mastro. Nun atendis lin la malsataj semajnoj po naŭ frankoj.

Li elserĉis la adreson de seruristo Bistram.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.