La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Romantika modelo

Fajfado humiligas nur malsaĝulon kaj aplaŭdo levas kapon nur al arogantulo,” diris iam la aktoro kaj verkisto Dugazon al Talma. Talma mortis, sed la sentenco de Dugazon vivas, kaj Gasparo direktas sin laŭ ĝi. Komence li sentis sin multe pli grava ol iam. Elirante el la teatro, li pretis ĝoje respondi al ĉiu, kiu lin ekkonis. Sed kio ŝajnis tiom grava sur la scenejo, surstrate perdiĝis. Neniu diradis post li ”Jen li!”

La homoj apatiis same kiel pli frue. Blanka masko sursceneje entute estas io alia ol la vizaĝo, kiun oni portadas kun la ĉiutaga vesto. Li instruiĝis kaj riproĉis sin. Tamen vi ne sopiris la gloron, sed la vivplenon, Gasparo! Al vi devas sufiĉi, se grizhara biletistino interplektas la manojn, vidante vin foriri el la teatro, kaj diras dankeme: ”Sinjoro Deburau!” La pli juna kondukanta al loĝioj, nur pie rigardis kaj aŭdacis eĉ ne ekparoli.

Estis ja konate, ke sinjoron Deburauon favoris lastatempe fraŭlino Flora.

Alifoje Gasparo ekĝojis, se el la galerio subite aŭdiĝis tondre skandita: De-bu-rau, De-bu-rau, kaj li ekkonis, ke tion krias liaj amikoj Adolfo kaj Kristoforo kaj ankoraŭ pli laŭte Justina kun siaj amikinoj. Sed tio estis la publiko, kies kontento ne multe gravis.

Iun tagon post la prezentado, oni transdonis al Gasparo en la vestejo vizitkarton kun stranga enhavo:

C A D A M O U R

reĝo de modeloj

Antaŭ ol li povis memori, ĉu li aŭdis iam la nomon, Cadamour, reĝo de modeloj, staris antaŭ li. Li estis homo ekstreme belkreska; la tempioj jam grizis, sed li grandis kaj estis forta, bizare vestita en senvualita purpura ĉemizo sub buntkolora veŝto kaj kun ruĝa skarpo ĉirkaŭzone.

”Mi estas Cadamour,” li anoncis suverene.

”Ĉu jes?” aŭdiĝis Deburau heziteme.

La reĝo de modeloj ekmienis surprizite.

”Ĉu vi ne konas min? Leonidas! Leonidas el Termopiloj.

Romulo el Forrabo de la Sabeninoj! Ankoraŭ ne?”

Kaj senrevigite li klarigis: ”Mi estas la glora modelo de civitano pentristo Davido.” Nur nun al Gasparo ĉio klaris. Li rememoris, ke li aŭdis rakonti Klementon Sanson pri homo, kiu staris kiel modelo al pentristo Vauxlerc, kaj kiam tiu finiĝis sub gilotino, al Davido por liaj gigantaj bildoj. Longe li rifuzadis iĝi modelo por aliaj majstroj. Li asertis, ke lia korpo apartenas al Davido, kaj sian skeleton li anticipe dediĉis al lernejo de belartoj.

”Jam mi scias,” deklaris Gasparo. ”Vi devas pardoni, mi ne rigardas ofte bildojn.”

Cadamour afliktite kapskuetis kaj rerigardis malrespekte la murojn de la vestejo. ”Mi havas por vi gravan informon,” li aldiris. ”Rapidu, mi petas.”

Gasparo estis ĝenata antaŭ la glora viro, sed Cadamour diris: ”Nur alivestu vin trankvile! Mi vidis jam multajn korpojn kaj ne nur virajn. Mi povus rakonti al vi, sinjoro!”

Kiam Gasparo demetis la blankan bluzon kaj pantalonon kaj vestis sin, li daŭrigis: ”Mi ne dezirus al vi, civitano Deburau, mi ne dezirus al vi, okaze de la nacia soleno prezenti Despocion kaj havi surbruste dum la tuta ceremonio virinajn krurojn.”

”Ĉu tio malfacilas?”

”Netolereble. La kruroj estis en diafana robo, ĉu vi komprenas?

Ĉu jam prete? Ankoraŭ ne? Mi ne dezirus al vi stari kiel modelo de Aciso kaj teni enbrake la nudan Galatean! Tiel mi staris al Girodet. Ĉu vi konas, civitano, pentriston Girodet?

Jam li mortis. Sed tiam, sinjoro, mi devis unuafoje fuĝi desur podio!”

Gasparo kapskuetis, sed ne demandis kial.

”Prezenti Galatean deziris baronidino … ,” parolis plu Cadamour mem, ”baronidino, kies nomon mi prisilentos. Ŝi senvestigis sin, civitano, kvazaŭ dum la tuta vivo ŝi farus nenion alian, kaj saltis en miajn brakojn kvazaŭ sur kanapon. Sed mi estis nuda kaj ankaŭ ŝi. Kaj antaŭ ol pentristo Girodet faris kelkajn liniojn … ĉu vi komprenas, civitano?…”

Civitano Deburau nun jam konsiderinde instruita en fako de belartoj, komprenis. Apud la pordo haltis Felikso.

”Jen vidu, ĉu civitano Cadamour?” li ekvokis.

”Jes, mi,” majeste respondis la grandulo. ”Vi estas civitano Felikso.”

”Nature. Sed kion vi faras ĉe nia Pieroto?”

Kaj Deburau fine eksciis, pro kio la model-reĝo honoris lin per sia vizito. ”Mi staris nun kiel modelo por civitano Bouquet kaj tiu komisiis min elserĉi modelon de Arlekeno. Mi vizitis jam tri kabaredojn – sed nur ĉi tie mi trovis sinjoron – sinjoron Deburau. Li ne komprenis bildojn, sed surbilde li eble bone efikos.”

”Gratulon, Gasparo. Kia honoro!” ridis Felikso kaj ekscese riverencis al Cadamour.

”Homo instruita,” rimarkigis pri li Cadamour.

”Jes,” respondis Gasparo, ”sed mi volas model-stari al neniu pentristo.”

”Kial ne? Ĉu vi konas pli grandan honoron ol esti eternigita por la futuro? Sinjoro Bouquet petis min, ke mi trovu efektive veran klaŭnon.”

”Li trovos multajn sur la foirejo kaj malantaŭe sur la bulvardo.”

Cadamour diris je unu grado pli humile: ”Mi konfesas, ke civitano Bouquet elektis ĝuste vin.”

”Kial? Ĉu li vizitis nian teatron?”

”Hieraŭ.”

”Kie li sidis?”

”En loĝio. Li rendevuis kun iu fraŭlineto, sed ne volis esti tro vidata kun ŝi.”

”Tiel do?” diris Gasparo senrevigite.

”Sed ŝajnas,” trankviligis lin Cadamour, ”ke li havis sufiĉe da tempo por rigardi dum momentoj al scenejo, ĉar li venis kaj diris al mi: ”Cadamour, vi alkondukos al mi Pieroton el Funambules, aŭ malaperu por ĉiam.”

”Tiel li vortigis tion?”

”Sciu,” ekhezitis Cadamour, ”ne tiel abrupte – sed eble la minacon li plenumus. Dum mi junaĝis, oni batalis pri mi. Sed nun jam mi ne eltenas longe stari – sed Bouquet kreis helpe de mi Prometeon, kaj tiun oni envios ĉiam al li.”

La pordisto venis atentigi, ke la teatron oni jam fermas. Ili eliris eksteren.

”Kia pentristo li estas, tiu Bouquet?” Gasparo riskis demandon al Cadamour. ”Mi devas konfesi,” sonis la respondo, ”ke ankoraŭ li ne akiris la gloron, je kiu mi kutimas. Sed mi ne kunlaboras kun li longe. Aĥ, civitano Deburau, ĉu vi atente rimarkis la trian statuon ĉe la rando de la dekstra flanko de la aleo en Tuilerioj?”

Gasparo konfesis sian nescion.

”Kia linio! Kiaj muskoloj sur la suroj! Kia rektokliniĝo! La efektiva Aĥilo!”

”Aĥilo?”

”Jes. Jen mi. Min faris Gross. Grandioza sento, se ni scias, ke nia korpa ujo restos konservita por epokoj kiel verko!”

”Vi opinias do, ke mi iru al via majstro Bouquet?”

Cadamour obtuzis la voĉon: ”Li diris, ke vi havas interesan fizionomion.

”Interesan fizionomion?”

”Jes,” ekridetis Cadamour. ”Ĉiu ne povas havi korpon predestinitan por Herkuloj kaj Romuloj. Vi devas kontentigi vin pri la esprimo. Sed ankaŭ per tio vi faros al civitano Bouquet ĝojon.”

Gasparo ŝatis fari ĝojon al siaj proksimuloj. Ĉio, kio krucis lian vojon, li opiniis ĉiam sufiĉe bona por okupi sin pri ĝi.

Cetere tio estas ankaŭ la eco de Pieroto.

”Vi venos do, civitano, ĉu? La adreso troveblas sur la dorsa flanko de mia vizitkarto. Morgaŭ posttagmeze. La kostumon vi kunportos, ĉu?

”Se oni pruntedonos ĝin al mi el la teatro.”

”Brave. Mi atendos vin. Ankaŭ civitano Bouquet.”

”Bone, ĝis revido!”

La giza giganto kun ŝultroj iom klinitaj malaperis inter la homamaso.

Aŭgusto Bouget estis junulo, kiun lia patro, honesta majstro ĉarpentista, elĵetis el la domo, ĉar la filo intencis fariĝi pentristo.

Aŭgusto vegete vivtenis sin, kiel nur eblis. Li ne hontis pro sia mizera stato kaj en rapidaj frazoj jam en la unuaj minutoj ĉion konfesis. Dume Cadamour staris post li kaj pardoneme ridetis.

La nova vivmedio estis por Gasparo tre interesa. Li observis la nudojn disĵetitajn sur la muroj kaj rimarkis ĉarmajn detalojn en la malriĉa ateliero. Sinjoro Bouquet iom ŝajnigis bohemianon kaj sciis, kio apartenas al tiu rolo. Neordigitaj vin-boteloj kaj koloraj rubandoj subplafone atestis tion.

Gasparo alivestiĝis, ŝminkis sin kaj okupis la deziratan pozon.

Bouquet ordonis al Cadamour, ke li alportu refreŝigaĵon, kaj komencis labori.

”Tiu blanka koloro min incitis, sciate?” li konfidis. ”Se vi estus blua, ĉio estus centoble pli facila. Sed la blanka surviza ĝe, en la okuloj, sur la vesto – kiom da nuancoj entute?”

”Kion vi faros kun la bildo, sinjoro Bouquet?” demandis Gasparo.

”Ni ekspozicios ĝin, homo. Ni ekspozicios ĝin kaj iĝos gloraj.

Mi kaj vi, ĉu komprenite?”

”Kaj kio estas tie skribite?”

”Titolo de la bildo, Deburau. Ĉu Cadamour ne diris al vi, kiel vi plaĉis al mi?”

”Li diris tion – iom kaŝintence.”

”Li rekonas neniun, nur sin mem. Nun li troviĝas en mizero.

Mi mem havas ja nenion, sed mi duonigas ĉion kun li.

Aliaj jam timas lin. Sed por mi tio ne gravas. Gloron ankaŭ mi ne havas. Almenaŭ li bonfamigis min per infamio.”

Tempeton li jam pentris; malfermiĝis la pordo.

Eniris proksimume kvardekjara viro, delikatvizaĝa, eleganta, sed modeste vestita.

”Kara Gerardo,” vokis Bouquet, forĵetante penikon. ”Kia feliĉo, ke vi venas en mian modestan ejon! Kvazaŭ la suno envenus ĉi tien!”

”Diru unue al via modelo, ke li ripozu.”

”Pardonu al mi, sinjoro Deburau. Nature, eksidu.”

”Kiel strangas la suĵeto!” rigardis Gerardo la skizon, leĝere komparante ĝin kun la modelo.

”Mi realigas en la praktiko, kion vi enpremis en mian kapon.

Mi abomenas la klasikajn suĵetojn. For la frostoplenajn heroojn, vi instruis min, jen mia kavaliro, ardanta kaj emociiga.

Ne en kiraso, sed kun la koro. Pieroto!”

Gerardo ankoraŭ foje rerigardis la pentraĵon.

”Kiu estas li, tiu modelo?”

”Aktoro. Sinjoro Deburau el Funambules.”

Gasparo tremetis pro ĝojo kaj fiero. Sed la sekva demando lin faligis. ”Funambules? Kie ĝi situas?”

”Sur la bulvardo du Temple,” respondis Bouquet. ”Pli frue tie estis komediantoj. Nuntempe oni prezentas tie pantomimon.”

”Kiel vi venis tien?” ekmiris Gerardo tiom senafekte, ke Gasparo ekhontis.

”Laŭ la vojo de la amo,” ridante respondis la juna viro.

La pentristo estis pli kaj pli simpatia al Gasparo. Ĉu tiu obstinulo ne similas al li kun sia fido kaj espero, kun kiu li atendas plenumiĝon de siaj kruela kaj rezigna aspiroj?

Cadamour eniris kaj ekmienis ĉagrene, ekvidinte Gerardon.

”Civitano Cadamour, romantiko avancas.”

”Estu falsa profeto, civitano Gerardo!”

”Ĉu vi jam vidis, Bouquet, la novan Delacroix-on? Masakrojn sur Ĥios. Ne? Do kuregu tien. Lasu ĉion kaj kuru, kuregu!

Tio estas la vivo de la koloroj kaj formoj. Kiaj konkeroj!”

”Ĉu iri tuj kun vi?”

”Tamen ne” – kaj la okuloj de Gerard koncentriĝis al la blanka Pieroto. ”Laboru! Per tio vi helpos pleje al vi. Romantiko bezonas multe pli da laborego, ol sufiĉis por la antika majesteco. Ĉar ni devas penetri enen en la homon – kaj elŝiregi liajn sekretojn.”

”Sekreton de muskoloj,” proklamis Cadamour.

”Sekreton de la animo kaj koro – kun ties ĝojoj kaj teruroj,” korektis lin Gerardo. ”Ek al laboro, Bouquet, kaj se vi ion bezonas, venu!”

”Dankon, kara Gerardo,” adiaŭis lin Bouquet, jam kun la peniko enmane. Cadamour indigne forturniĝis; male Deburau, kiu aŭskultis la vortojn de la pentristo kiel evangelion. Li leviĝis kaj tre sincere diris: ”Ĝis revido, sinjoro Gerardo.”

”Mi petas vin, komencu pozi denove,” diris Bouquet.

”Dankon. Sed ne mienu tiel triste, mi petas. Ankaŭ vi apartenas al la romantikuloj.”

”Ĉu vi opinias?” ĝoje demandis Gasparo.

”Bedaŭrinde,” eĥis Cadamour.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.