La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La reveno de Godot

Gasparo dum preparoj de la ”Ora sonĝo” vivis vere kiel ensonĝe. Mankis al li tempo preskaŭ por ĉio kaj li suferis de Désirée multajn riproĉojn. Li koncentris sin al sia teatro, sed kiam li momenton paŭzis, li rapidis al Désirée. Li dankis al ŝi por la bukedeto da konvaloj, kiun li ricevis en la tago, kiam li forveturigis ŝin tra pluvema nokto, en la unua vespero de la vizito de Nodier. Désirée embarasiĝis pro lia danko, sed ne oponis; Gasparo ne hezitis. Sed la konval-bukedeto aperis en la vestejo plurfoje. Li ekkonis, ke la floroj ne venas el la manoj de Désirée. Li riverencis tial sekret-signife al ĉiuj damoj, kiuj aplaŭdis el loĝioj, kaj ĝojis, ke unu el ili estas lia nekonatino.

Dum la unuaj reprizoj de la ”Ora sonĝo” Nodier sukcesis igi Gasparon, ke fine li iru al advokata skribisto kun akuzo kontraŭ Bertrand. Kiam tio konatiĝis, Cot d’Ordan indignis, sed la pli sperta Bertrand sagace silentis. Okazis fakte la proceso kaj Nodier ne eraris; eĉ ne kranion juĝistoj ektimus tiel kiel la viol-nigrajn fungojn, kiuj aperis surtable. Ĵurnalistoj rapidis al la tribunala halo. Sed ne estis malfacile pacigi la indignitajn partiojn; Bertrand kompleze promesis igi la vestejon purigi kaj adapti, Deburau, ke li subordiĝos al la regularo.

Ĉiuj gazetoj publikigis informojn pri la kurioza proceso, kaj la nomo de la teatro denove renkontiĝis kun la nigra presfarbo.

La tutan venintan semajnon la teatro estis tute okupita.

Bertrand post la dimanĉa prezentado vokis Gasparon al si.

Ekde la momento, kiam ili disiris ĉe la tribunalo, ili ĝis nun ne parolis unu kun alia. Inter ili estas pulvobarelo. ”Deburau,” leviĝas la direktoro de la tablo: ”Malagrablas agnoski malvenkon.”

Sed lia voĉo ne estas severa. En ĝi estas male malica rideto. ”Tion mi surprenas. La proceso estis bonega ideo.”

Gasparo atendas.

”Ĉu vi estas kontenta kun la vestejo? Ĉu ĝi estas pura?”

Gasparo jesas.

”Eble, ke dum pasko ni fermos la teatron. Ne por tro longe, nature. La apogiloj kaj balustradoj estas malpuraj. En la seĝoj surpargete elfalas ĉifonoj. En la loĝiojn mi volus doni novan ornamaĵon. Eĉ la amikoj de sinjoro Nodier ne sentos sin ĉi tie malbone.” Gasparo fakte ne atendis, ke la renkontiĝo okazos en tiel bona volo. Kaj Bertrand daŭrigas: ”Aŭskultu, Deburau, ĉiam mi opiniis, ke ni du harmonias unu kun la alia, mi kaj vi.”

Kien la direktoro celas?

”Mi volas, ke vi estu vere kontenta. Ĉu mankas io al vi?”

”Mi volus edziĝi,” subitis Gasparo.

”Ĉu? Aldoni monon mi ne povas. Sed vi havas ja intereson pri armiloj, ĉu?”

”Mi ne soldatis, ”

”Mi opinias la armilojn en nia magazeno. Mi komisius ilin al via zorgo. Tio reprezentus dek frankojn semajne.”

Bertrand ĝue rigardis la feliĉajn embarasojn de Gasparo.

Tiu rapide kalkulis. ”Vere? Per mia animo, tio jam povus sufiĉi por du. Sinjoro Bertrand, vi povas de mi postuli kion ajn vi volas. Mi estas poreterne via,” diris li ĝuste tion, kio gravis por Bertrand. ”Vi estas ja eminenta homo.”

”Ĉu vi opiniis min vere fihomo?” ridis Bertrand.

”La plej bona direktoro vi ne estis, sed mi forgesas ĉion, kio malbonis,” diris sincere Gasparo. ”Mi restos al vi ĝismorte fidela. Sciu, sinjoro Bertrand,” li aldiris konfideme, ”mi bezonis ankaŭ iom da feliĉo.”

”Mia dio, pro kelkaj frankoj,” preskaŭ ekhontis Bertrand.

”Mi havos hejmon. Edzinon. Fidelecon,” diris Gasparo kun okuloj fiksitaj al revo pri feliĉo.

”Estu modesta, ne tuj troigu,” avertis lin la direktoro.

”Iru, edziĝu. Vi povas finfine vojaĝi ien por mielmonato.

Nature, ke nur duontage.”

”Tiom mi eĉ ne atendis. Dankon, sinjoro direktoro.”

Kien kuri kun la bona sciigo? Viziti kun botelo da bona vino Kristoforon kaj Adolfon? Por tio sufiĉos tempo morgaŭ kaj li povos almenaŭ aĉeti al Justina ian punton aŭ ŝueton. Al Désirée.

Post la prezentado ja, li ne iradis al ŝi; ŝi diras, ke baldaŭ ŝi devas dormi, sed hodiaŭ li provos tion. Eble ankoraŭ ŝi ne ekdormis, eble ŝi ĝojos pro la novaĵo.

Jam de malproksime li ekvidis lumon enfenestre. Li volis ekfajfi, sed tiumomente videblis, ke iu forportas la kandelingon.

Ĉu Aneta havis vizitanton? Sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj.

Li flankenpaŝis por ne ĝeni. Ŝlosilo malfermis seruron. Vira staturo eliris el la domo – post ĝin elrigardis knabina kapo.

Ankoraŭ iom da flustrado, ĉirkaŭpreno, kiso; poste la viro forŝiris sin de ŝi, foriris. La knabino lin postrigardis kaj poste retiris la brakon kun la lumo kaj volis fermi la pordon. Gasparo elkuris el ombro de la mureto kaj saltis al la pordo.

”Aneta!”

La lumo ektremis, ekŝancelis, kvazaŭ infan-ŝipeton ekfrapus marondo. Ŝi estis Désirée. Rebrilo de la flameto tremetis sur ŝia vizaĝo. Ĉu vi kalkulis kun tiu ĉi sceno? Kie estas, Pieroto, via ĉion pardonanta rideto?

Li prenis el ŝia mano la tremetantan kandelingon. La lumo ekflagris denove klare. ”Ĉu vi solas hejme?” Ŝi kapjesis.

”Ni iru do supren.”

Li prenis ŝin delikate subbrake. La ŝtuparo eĥis de ĝemo.

Kaj Gasparo dumvoje meditis. Ideoj venadis spontane. Ĉu Désirée sopiris travivi etan aventuron? Ĉu tamen ŝi restas via?

Ĉu forĵeti ĉiun esperon? Désirée gravedas. Feliĉon, Gasparo, vi gajnas nur per la doloro. Humiliĝu, oferu tiun ĉi momenton, pardonu kaj vi gajnos multe pli, la tutan vivon.

Ili venis supren.

Gasparo starigis la kandelingon. Désirée eksidis kvazaŭ senviva sur la malnovan konatan sofon; ŝi rigardis senmove antaŭ sin.

”Ne timu, mi demandos vin pri nenio,” li diris per trankviliga voĉo.

”Kial vi spionis min?”

”Pro tio mi ne venis. Mi venis kun sciigo. La direktoro altigis mian salajron. Ni povas geedziĝi.”

Désirée ne sciis, ĉu tio estas ŝerco aŭ moko.

”Kaj nun vi trafis min ĉe la ago,” ŝi modifis la voĉon al infana dureco, ”kaj vi pruvos al mi, kiel mi fuŝis mian feliĉon.

Ĉu mi aplaŭdu?”

”Kial vi turmentas vin?” bonkore ekridetis Gasparo. ”Nenio ŝanĝiĝis. Mi amas vin, Désirée. Mi diras tion simple kaj normale, ĉar mi deziras vivi kun vi. Kvazaŭ mi dirus: estas nokto aŭ tago. Ĝi estas same vera.”

Ŝi ne povis kredi. Li trafis ŝin ĉe perfido kaj proponas al ŝi komunan vivon por ĉiam.

”Kaj la hodiaŭo?”

”Mi kredas,” pliiĝis en lia voĉo la ardego, ”ke vi zorgos kune kun mi, por ke nia vivo ne fuŝiĝu. Ĉu vi deziras?”

Ŝi leviĝis kun la okuloj ĝis nun senfidemaj. ”Kaj kio okazos, se mi ne estas tiel bona, kiel vi opinias?”

”Vi estos.”

”Do tamen vere vi volas min?” ŝi ekflustris kaj alpaŝis al li.

”Jes,” li diris.

Nur tiam Désirée ekploris pro honto kaj pento.

Vespere post la okazaĵo kun Désirée ekfrapis iu subite la pordon.

”Bonan vesperon, Deburau,” diris la eniranta viro.

”Bonan vesperon,” respondis Gasparo kaj kun intereso rigardis la vizitanton.

”Malnovaj konatoj renkontiĝas, ĉu?”

Nun Gasparo lin rekonis. Godot. Godot el strato St. Maur.

”Kion vi volas ĉi tie?” li demandis mirigite. ”Kiu vin lasis eniri?”

”Mi diris al ili, ke ni estas bonaj konatoj.”

Botelo da ruĝa vino staris surtable kaj rememorigis al Gasparo la proksimiĝantan solenon. ”Vi havas bonŝancon, sinjoro Godot. Hodiaŭ eble estas la unua tago, kiam mi scias forgesi, kion vi faris al ni.”

”Proponu do al la malnova amiko gluteton da vino.”

Li eksidis kaj ekprenis glason. ”Kial mi venis? Mi fartis iel tiel. De temp’ al tempo mi aŭdis pri vi. Mi loĝas ne malproksime.”

”Neniam mi vidis vin.”

”Iam ni renkontiĝis. Sed vi iradas tro enpense. Kial vin malkvietigi? Hieraŭ mi eksciis de unu el viaj muzikantoj, ke vi edziĝos. Do certe vi fartas bonege. Kaj mi diris al mi: Certe li helpos al malnova konato.”

Deburau deturniĝis de la vinglaseto kaj ekmienis serioze.

”Sinjoro Godot, mi havas multe da kaŭzoj juĝi pri vi plej malbone. Vi damaĝis min tiel, ke neniu povas tion kompensi al mi. Ĉiam mi deziris venĝi al vi. Sed mi estas en pacema humoro, mi volas ĉion ĉi enterigi. Mi scias, vi fartis mizere, vi vivtenis vin kiel eblis, ankaŭ je konto de aliaj.”

”Mi ne venis por aŭskulti paroladon, sinjoro Deburau,” ekmuĝis Godot.

”Kial mi instruu vin? Vivu kiel plaĉas al vi. Ĉiun latronon la sorto trafos. Sed prefere ne krucu mian vojon. Ĉu komprenite?

Viakulpe malsaniĝis mia patro en malliberejo. Al murduloj mi ne donas almozon.”

La okuloj de Gasparo flagris kaj la vangoj forte ekruĝis.

Ankaŭ lia voĉo vibris sur dislimo de trudita trankvilo.

”Ne teatru, bileton mi ne aĉetis,” rebatis Godot. ”Mi ne volas donacojn, mi proponas al vi negocon. Mi vendos al vi sekreton.”

”Kian?”

”Morgaŭ mi preteriros komisarejon. Se ni akordiĝos, mi iros plu. Se ne, mi diros al ili pri via napoleona juvelo.”

”Vi scias ja, ke tamen oni forportis ĝin jam tiam kaj nenion alian mi havas. Via Napoleono ne interesas min.”

”Klarigu tion al la reĝa polico, sinjoro Deburau,” diris malice Godot. ”Ĉu sciate, kion signifas ilia suspekto?”

La vizaĝo de Gasparo denove paliĝis. ”Sinjoro Godot,” li diris glacivoĉe kaj akre, ”mi komprenas, ke mavulo povas malaltiĝi al ĉantaĝo. Sed veni al homo, kies patron vi neniigis kaj provi sian brutalecon ankaŭ je li …”

”Sinjoro Deburau,” volis Godot ĉantaĝi, ”vi devas rekoni…”

”For!” diris Gasparo mallaŭte kaj pli minacis lia vizaĝo ol la voĉo.

”Estu atentema je mi,” siblis Godot.

Deburau ekpaŝis kaj lia mano energie montris al la pordo.

”Ek al la scenejo!” vokis Filibert. ”Ni komencas!”

Gasparo aldonis pudron sur sian vizaĝon. Ŝajnis al li, ke liaj sulketoj pliprofundiĝis.

”Sur la scenejon!” ordonis mem sinjoro Cot d’Ordan.

Deburau iras. Malbone li komencas la ludon. La korpo pezas kaj la membroj kvazaŭ el plumbo. Surfunde de la memo kuŝas pezilo, kiu permesas movon, sed ne salton. Li enprofundi ĝas en la ludon kiel en purigan banon. Mi devas tion deskui de sur mi, mi devas forigi la malpuraĵon. Poste jam li ne pensas pri la okazintaĵo kun Godot, li perdiĝas en la ludo.

Li estas nura doloro, li estas moko, kompato, ĵaluzo. Kiel li ludas hodiaŭ! pensas la aktoroj ĉirkaŭ li. Estis preskaŭ neeble ankoraŭ aldoni ion al la pripensita perfekteco. Sed tio ĉi jam ne estas el la aktoro. La homa animo sopiras elserĉi ne nur por la publiko, sed ankaŭ por si mem alian mondon, pli bonan, pli belan, en kiu la homo solenas sian renaskiĝon.

Sed tiumomente, kiam Pieroto ĉasis Arlekenon en la ĉambro de drinkejestro, okazis io neatendita. Io ne aŭdita. Meze de la kontenta kaj laŭta rido eksonis el la rigardejo laŭta ekfajfo.

La aktoroj kaj la spektantoj por momento konsterniĝis.

Sed Gasparo ne perdis la kapon. Li turnis sin, kvazaŭ esplorante, de kie la fajfado venas, kaj li ĉirkaŭrigardis la meblaron.

Li frapetis sian frunton. La poto sur kameno! La vaporo foriras!

Kaj fakte: eksonis nova fajfo, sed tiumomente, kiam Gasparo demetis kovrilon desur la poto, la fajfado ĉesis. Gasparo mem ekfajfis. Sed la ekscesulo malantaŭe ne lasis sin rebati.

Li komencis denove, kaj ankoraŭ pli laŭte ol antaŭe. La publiko ne konsentis kun la provokanto; sed kiam klaris, ke Deburau akceptis la defion kaj batalas kontraŭ la malkontentulo, ĉiujn ekinteresis, kiu venkos. Laurent kiel Arlekeno restis post kulisoj. Li sciis: nun Deburau devas resti sola. Bertrand alrigardis sorĉite. La aktoroj sin kunvokadis reciproke: ”Iru rapide, Deburau improvizas!”

Gasparo kapablis trovi dek manierojn kiel konvinkiĝi, ĉu fajfas la poto, ĉu knaras la fenestro aŭ ĉu aliloke fuĝas vaporo.

La fajf-ladeto sub lia lango gaje konkurencis kun la fajfado el la partero. Sed kiam la fiulo en la fono ne intencis ĉesi, li decidiĝis la intermezon energie fini. Li aliris la scenejrandon.

”Silenton!” vokis iu.

Gasparo elbuŝigis la fajf-ladeton kaj diris trankvile:

”Mi volus proponi al tiu sinjoro malantaŭe mian fajfileton.

Mi rememoris, ke tiun, kiun li ŝtelis de mi antaŭ momento, mi jam unufoje englutis.”

El la loĝio aŭdiĝis rido de tiu, kiu la unua ekkomprenis la ridindigan mokon. La partero aldoniĝis. Ĉiuj ridis pro sinteno de Pieroto. Gasparo instinkte ekrigardis al la loĝio. Sidis tie bela viro kun vizaĝo delikata, iom simila al Nodier. Poste li eksvingis kaj ĵetis la fajfileton en la salonegon. La publiko decidis, ke Deburau estas venkinto en la duelo, kaj kiam la brutulo enfone ne komprenis tion kaj volis daŭrigi la fajfadon, ĝi opiniis tion ofendo. Kelkaj junuloj ekkuris serĉi la provokanton. El ”pulbalkono” du metilernantoj kliniĝis, mire ke ili ne elfalis transbalustraden, kaj montris: Tiu estis, tiu! Li volis forkuri, sed oni kaptis lin kaj prilumis. Gasparo ne eraris.

Godot estis tiu, kiu volis venĝi.

En Funambules estis la publiko dankema, amikema, kun soleneca humilo enanime. Ĝi kondutis memstare kaj sciis gajiĝi. Sed ankaŭ ĝi ekflamis de furioza malamo kontraŭ tiu homo, kiu ofendis ĝiajn aktorojn.

Godoton ili traktis simple. Malgraŭ la fakto, ke li defendis sin, ili transdonadis lin el unu vico al la alia kaj poste lin elĵetis tra la pordo.

Gasparo leĝere riverencis. Li turnis sin por repreni la fortojn, kaj jam en la sekvinta movo li estis denove Pieroto. Ekkuro, akra halto, surprizego – kaj jam denove li kaptis atenton de la publiko, kiu mallaŭtiĝis.

”Bravo!” eksonis laŭde en la loĝio. La interrompo estis forgesita kaj la prezentado estis unu el la plej sukcesaj prezentadoj.

Jam longe ne ĝojigis Gasparon la teatra ludo kiel tiam kaj preskaŭ li timis, ke ĝi finiĝos. Li konfesis amon al la scenejo kaj amikecon al la publiko, dankinte por la aplaŭdo. Kiam fine li estis revenanta en la vestejon kaj Bertrand al li diris kelkajn laŭd-vortojn, invadis en la koridoron Cot d’Ordan, pli pala ol Pieroto mem.

”Bertrand! Deburau!” li kriis, ”ĉu vi scias, kiu estis tiu homo sidanta en la loĝio?”

”Eĉ ne ideeton mi havas,” diris Bertrand, kiu en la artistaj rondoj havis multe malpli da spertoj kaj konoj.

”Terurilo de la parizaj teatroj! La kritikisto Jules Janin!”

Ne multe mankis kaj Cot d’Ordan proksimiĝis al kolapso.

Li sin apogis je la muro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.