La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Adiaŭo

Sinjoro Johano Baptisto Gasparo Deburau estas petata senprokraste veni al la kadavrejo Morgue por rekognoski dronintinon.”

Sejno, rivero plumboza, treniĝas sub pontoj. Kion kaŝas,

Sejno, viaj profundaĵoj? Homkrioj ŝvebas super ili: kriado de stratvendistoj, vendantaj grenon, karbon kaj lanon, vokado de pramistoj el Luvro. Longaj barĝoj plenaj de ligno veturigas kune la kantojn de la morvanaj karbistoj, kantojn monotonajn kiel la flavoverda akvofluo. Kaj aliaj voĉoj kuŝas silente sub surfaco de la fluanta tombejo.

La rivero silentas kaj laŭlonge de ĝi iras homo. Malkaŝu sekreton, rivero, kiun vi forprenis de mi. Malcerteco rebrilas de la akvosurfaco. Multajn suferojn ni kapablas porti mem.

Sed ekzistas momentoj, kiam estas bone havi apude amikan brakon.

Gasparo forlasas la bordon kaj serĉas.

Ankoraŭ matenas. Klemento certe hejmos. Antaŭ la domo de Sansono staras veturilo ŝarĝita per meblaro, kiun Gasparo rekonas. La pordo estas apertita kaj el la vestiblo aŭdeblas voĉo de fremda homo. ”Ĉu jam ĉio?”

”Vi forgesis la bildon,” trankvile respondas Klemento.

”Tiun mi mem forprenos.”

La juĝa oficisto kun la bildo subbrake eliras. Ekzekuciisto!

”Ĉu ankaŭ vi estas kreditoro?” li demandas, ekvidinte Gasparon. Tiu kapneas. Li aŭdas, kiel bruegas radoj de la veturilo.

Poste li aŭdacas pluen.

”Mi ofertis al ili la gilotinon,” ridetas Klemento meze de la malplena ĉambro, kaj lia rido estas ete senkarna. ”Ili ne volis ĝin. Se vi venas kiel kreditoro, vere malmulton vi trovos ĉe mi.”

”Foje mi pruntis al vi helpon. Mi iras por preni la ŝuldon.”

”Tiom malmulte mi havas,” malkredeme ridetas Klemento.

”La patrino dum pluraj tagoj ne revenis. Oni invitas min al Morgue.”

”Kaj mi?”

”Sed, Klemento, ĉu vi ne akompanos min?”

”Pardonu, Gasparo!”

Ili eliras. ”Ĉu vi ne ŝlosos?”

”Nenia kaŭzo. Nenion ili postlasis tie.”

”Petskribu por ricevi monsubtenon.”

”Mi faros tion alimaniere, sed tio ne gravas. Nun mi apartenas al vi.”

”Sciu,” penas Gasparo klarigi al li, post kiam ili revenas al kajo. ”Estas malbona sento iri al tia celo. Ĉio eblas. La patrino vere amis sian patron kaj ni ĉiuj diskuris for de ŝi. Ŝi perdis la hejmon kaj nin. Ni iras de unu sepulto al alia. La mondo malboniĝas de tag’ al tago.”

Ligna pordego kondukas al nigra antaŭĉambro. Maljuna dungito iras renkonte al ili kaj komunikas: ”Laŭ la policaj registroj pri personoj malaperintaj, ŝajnas, ke la dronintino estas via patrino. Ŝi surhavas vestaĵon kiel vi indikis. Nature, ŝi restis enakve tre longe,” li aldonas kun kompatema rigardo, kvazaŭ li pardonpetus.

Gasparo forlasis Klementon ĉe la enirejo de la malvarma halo kaj iras pluen sola. Nigraj pavimeroj. Estas malvarme.

Fride. Sur fosto kuŝas staturo tegita per tolo. La maljunulo malkovras ian vizaĝon kaj demande observas Gasparon. Lia sango frostas. Li rigardas en la vizaĝon. Ĝi senformas. Li ne scias, ĉu li eltenu la rigardon aŭ forturniĝu.

”Ĉu estas ŝi?” demandas la maljunulo.

”Ne,” senkolore diras Gasparo.

”Laŭ la vestaĵo …”

”Ne,” ripetas Gasparo ankoraŭ en kaptiteco de tiu terura vizaĝo.

”Ĉu vi certas pri tio?”

”Ne, tio ne estas ŝi.”

Li emas tion krii. Li ĵurdiros tion al kiu ajn. Lia patrino gajis, estis purema, ridetema. Vi devus ŝin vidi, kiam ŝi surmetis ruĝan jupon kun la arĝentaj perloj kaj kiam ŝi ekfrapis la metalplaton. La prezentado ekas! Lia panjo havis la okulojn kiel bluajn floretojn kun rosguto. Eĉ se ŝi maljuniĝis, ĉiam ŝi estis agrabla kaj afabla. Tia estis lia patrino.

”Ĉu ŝi estis tiu?” bonvenigas lin Klemento ĉeporde.

”Feliĉe ne,” diris Gasparo firme.

Ili eliras. Varma julia tago. Klaras la ĉielo super Parizo. Ambaŭ elprofunde spiras la zefiron, kiu priblovas iliajn vangojn.

Kiu havis ideon loki tuj apud la morna fasado de Morgue fiŝfoiron kun gajaj pluvombreloj de vendistinoj?

”Estis malvarme tie,” rememoras Klemento.

”Kaj nigraj pavimbrikoj,” diras Gasparo.

”Gravas, ke tio ne estis via patrino.”

”Jes, ĝojigas min, ke tio ne estas ŝi,” jesas Gasparo.

”Sed kien ŝi foriris, Gasparo?”

”Mi opinias,” diris Gasparo molvoĉe, ”ke la panjo ekvojaĝis en la patrolandon. Ni ĉiuj sekvas nian celon, ŝi ne kapablis egalpaŝi kun ni. Parizo fremdis al ŝi. Certe ŝi estas survoje al Bohemio. Ŝate mi helpus al ŝi. Certe ŝi atingos ĝin. Ĉu vi ne kredas?

Klemento kompate jesis.

Dorotea estas en Pollando, Stefano en Belgio, kiu garantios, ke vojoj de la komediantoj ankoraŭ iam kruciĝos? Francisko, kiu fakte ne estis frato de Gasparo, fremdiĝis al li. Por povi en la mondo vivi, en la mondo, kiu apartenas al aliuloj, oni bezonas ĉiujn fortojn; malriĉulo devas esti egoisma. La bela Katarina edziniĝis en kamparon. Gasparo restadis pli kaj pli izolita, kaj daŭre nekontentigita, ĉar li volis aktori kaj tio ne estis donita al li.

Kelkfoje li volis iri al la Hugo-familio, por sciiĝi, kio okazis kun Eŭgeno, sed li ĝeniĝis, por ke ne estiĝu impreso, ke li iras por rericevi la ŝuldon. La mavan informon li eksciis el la komuniko, kiu estis sendita en la teatron Funambules pere de Viktoro aŭ lia juna edzino.

Post kelke da frapantaj ekscesoj de Eŭgeno la kuracisto decidis senpardone, ke la paciento devas esti enhospitaligita, ĉar jam li ĉesas regi siajn sensojn kaj agojn. Li estas en St.

Marcel, kie la vizitoj estas malpermesataj. Al kelkaj linioj de la sciigo almetita kvazaŭ afablaĵo aŭ danko miniatura pentraĵo, sur kies dorsa flanko estis rimarkigo: ”Skizo fare de Watteau al portreto de aktoro el la itala komedio, kiun posedas la pentristo David.”

La vizitkarton kaj bildon oni transdonis al Gasparo en vestejo antaŭ la prezentado. Enpense li rigardis la propran vizaĝon, respegulanta sin en la spegulero surtable, sed li vidis nek siajn okulojn, nek la perukon super la frunto. Li pensis pri la bela kaj gaja Eŭgeno, kiu tiel mallonge restadis en lia vivo.

Neniam plu li ŝercos kun kelnerinoj, ne gustumos la burgundan vinon ĉe sinjorino panjo Cadet; en malvarman ĉelon li flustros siajn versojn. Tie li ekzercos diablojn kaj dio scias, kiel li finiĝos. Adiaŭ, Eŭgeno!

Nur poste li levis al la okuloj ortangulon el malelasta papero, sur kiu estis kelke da krajonlinioj, kvazaŭ nur prove akompanataj de leĝeraj koloraj ŝmirlinioj. Postkape estis blua fono, eble tial por ke reliefiĝu de ŝi la blanka vizaĝo.

”Li rigardas triste, ĉu?” Li montris la bildeton al Filibert.

”Naivule li aspektas?” li eksciis.

Gasparo denove fikse ekrigardis la desegnaĵon, pli atenteme, kvazaŭ la vivantan vizaĝon.

”Li ne estas stultulo,” li replikis.

”Min bildoj ne interesas,” ŝultrolevis la kolego.

Gasparo meditis mem. Naivulo? Ja li havas mediteman frunton. Kompreneman buŝon. Seriozan kaj inteligentan rigardon.

En tiu vizaĝo enestas la animo, sed la komedianto ĝin ne montras. Pro saĝo aŭ pro timo. Pro malbonaj spertoj.

Volonte li demandus ankoraŭ plu, sed ne kuraĝis. Li turnis sin do nur al sia spegulo: Ĉu mi similas al tiu pentraĵo?

Li ŝovis la manon en pladeton kun blankaĵo kaj finŝminkis la vangojn. Li akomodis siajn trajtojn al la pentraĵo. Li mallevis la lip-anguletojn kaj kunpremis la ruĝigitajn lipojn. Li malfermis la okulojn. Kaj nun la vizaĝo plenas de esprimo, kiun oni povas atingi per nenia muskolmovo envizaĝe, sed kiu venas elinterne, pro animstato. Nur en la okuloj vi ĝin trovos kaj el la okuloj ĝi rebrilas surlipe kaj survizaĝe.

Kial ĉi tiu masko de servisto Pieroto estas al li plej kara? Li ne sopiras prezentadi la bonfartan kaj regavidan Kasandron.

Leandro, kiu ĉiam egalmaniere amindumas Kolombinan, estas ja kara al virinoj en rigardejo, sed liaj aktor-ebloj estas role limigitaj, monotonaj. La maljunaj doktoroj, soldatoj kaj gastejestroj diras nemulton. Kaj al li ŝajnas, ke jam multon li scias kaj domaĝe ne diri tion al la ceteraj. Li volas ludi la vivon. La servisto, ĉu li nomiĝas Pieroto aŭ alie, konas la vivon multflanke.

Li servas kaj malriĉas; tial li devas esti inventema. Li devas klini sian dorson kaj toleri kapricojn de sia mastro; li suferas doloron, malicon, li batalas pri si per ĉiuj rimedoj – sed ankaŭ li konas simplan vivoĝojon, kiu fontas el libera glut-kvanto da aero, el floroj kaj nuboj, havantaj neniun mastron.

Li sopiras pri inoj, kiuj estas por li neatingeblaj, kaj ĉar li scias pri la amo pli ol tiuj, kiuj ĝin posedas, kiam ajn ili nur ekdeziras ĝin. Kasandro, Leandro aŭ Arlekeno estas belaj figuroj, sed ili ne similas al homoj. La servisto Pieroto similas al tiuj lin rigardantaj, laboregantaj, vagantaj tra la vivo, li luktas kontraŭ mizero kaj lernas koni la vivon ĉiupaŝe.

”Ĉu vi aktoras aŭ ne aktoras?” koleris je li iam Bertrand, kiam li ludis en iu el la pantomimoj, cetere malofte, la rolon de Pieroto.

La trankvilo de Gasparo diferencis surprize de tio, kion prezentadis liaj antaŭuloj aŭ sinjoro Sagui en la apuda teatro.

Pli atentemaj spektantoj tion konstatis kaj surbulvarde eĉ temp-al-tempe aŭdiĝis rimarkigo: ”Mi estas trankvila kiel Baptisto.”

Sed la direktoro opiniis tion manko de aktora arto. Pieroto havis nenian ŝancon pligrandigi sian repertuaron. Denove li ekmeditis super la bildo fare de Watteau. Kio ankoraŭ mankas al mi por konvinki la ceterajn? En kio mi malmulte elokventas?

En kio mi eraras? Li serĉadis antaŭ spegulo la plej konvenan mienon.

”Deburau!” oni vokis elsceneje. La pierota masko malaperis kaj la maljuna malafablulo kun ruĝegaj lipoj kaj krispa peruko kuris al scenejo.

Policaj reglamentoj denove plidrakoniĝis, ĉar en la laborejoj ĝermis nova malkontento. Laboristoj renkontante sin, informis unu la alian, je kiom da centimoj oni malaltigis iliajn salajrojn.

”Jen, la miliardo al la elmigrintoj!”

Ne sufiĉis 700 milionoj, kiujn devis Francio sangŝvite elpagi al la venkintaj aliancanoj. La nobelaro voĉdone decidis al si monkompenson, sume unu miliardon por tiuj, kiujn ellandigis la respubliko aŭ la napoleona reĝimo. Tiun miliardon necesis ekspluati de la popolo. Neniu dispozicio estis sufiĉe severa por ekstermi el ribelemaj kapoj ideon pri insurekcio.

”Kaj la duko el Berry?” oni respondadis al ĉiu strebado pri pli humana procedo. Pro eraro de selist-helpanto, kiu opiniis, ke per murdo de la tronheredonto li savos Francion, suferis milionoj. Kiam la polico malkovris Karbonar-organizojn, la aristokrataro atingis, ke gilotino, kiun certe atendas riĉa rikolto – daŭre okupu sian iaman lokon.

Iutage disfamiĝis informo, ke oni senkapigos kvar serĝentojn el la fortikaĵo La Rochelle, rifuzintaj obei la reĝon. Gasparo iris al Klemento kaj trovis lin super valizo. Li ne estis deprimita, kiel Gasparo supozis; kontraŭe, lia vizaĝo radiis de malstreĉo.

”Brave, ke vi venis, Gasparo,” li bonvenigis tiun. ”Vi ŝparos al mi vojon.” Li montris grandan dokumenton, kuŝantan en fenestra niĉo.

”… la petskribon plenumi kaj maldungi Klementon Sanson…

,” legis Deburau. ”Ĉu ili koncedis?” li ekĝojis. ”Sed kion vi faros?”

”Mi foriros. Mi ricevis etan kompenson. Mi farmos al mi pecon da kampo, kie neniu konas min. Mi semos, akvumos, rikoltos. Bone vi konsilis al mi: mi komencos denove.”

”Tio signifas,” afliktiĝis Gasparo, ”ke ankaŭ ni du adiaŭos unu la alian?”

”Komprenu tion. Kio alia restas al mi. Mi ŝatus almenaŭ vespermanĝi kun vi, sed apenaŭ restos tempo. Mi iros ankoraŭ al brokantistoj.”

”Pli bone estos al vi – resti sola,” konsentis Gasparo. ”Ĉu ni revidos nin iam?”

”Mi opinias, ke tio ne eblos,” respondis Klemento tiel, kiel atendis Gasparo. ”Mi ne darfos reveni. Ĉu komprenite?”

”Memkomprene. Kial ne deziri al vi pli bonan vivon? Do ni adiaŭos.”

”Gaje, ĉu?”

”Gaje.”

”Prenu tiun libreton memore. Kaj estu sana. La teatro alportu al vi feliĉon!”

”Sed mi havas nenion por vi.”

”Kaj tamen ŝuldanto restas mi.”

Ili brakumis sin reciproke. Lasta rigardo en sincerajn okulojn.

Malplenas strato. Adiaŭ, Klemento! Mi rapidas rendevui kun soleco. Li rigardis la titolpaĝon de la libro. Moli re!

Pli ol unu horon Deburau atendis post la fino de la prezentado, ĉu la amiko ankoraŭ venos. Sed lia atendado vanis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.