La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La amo sen ŝuetoj

Unue Gasparo indignis je Désirée pro ŝia fanfaronado.

Sed por li klaris, ke ŝiaj naivaj mensogoj estas fantaziado pri la pli bela vivo. Kaj ĝojigis lin, ke la bela Désirée ne distas de li kiel la majolika forno de malvarmo en lia mansardo.

Post tri tagoj li revenis al la domo ĉe la luksemburgia ĝardeno.

Longe li promenis tra la strato kaj atendis. Subite unu fenestro malfermiĝis; aperis knabino, kiun ĝis nun li ne konis, kaj energie ŝi gestis al li, ke li iru supren. Sopiro revidi Désiréen venkis embarasojn. Li ascendis la ŝtuparon. Konata pordo estis apertita. Eksonis krio, sed jam en la koridoron alkuris knabino, invitinta lin supren; ŝi kaptis lin energie je la maniko kaj tiris lin enen.

”Venu,” ŝi diris kaj kondukis lin tra mallarĝa tenebra vestiblo en la ĉambron. Gasparo konsciiĝis, ke li staras antaŭ la fenestroj videblaj de la strato. Li ĉirkaŭrigardis. Li ne trovis majolikan fornon, sed malriĉan kaj foruzitan kamenon. La tuta ĉambro aspektis mizere. Se oni komparus ĝin kun lia mansardo, ĝi riĉis pli nur je tio, per kio la knabina belgusto kapablis plibeligi la mizeron de la frotdifektitaj muroj.

”Do!” diris energie la knabino kaj frotetis sian frunton.

”Jam sufiĉe!”

”Mia nomo…” komencis Gasparo.

”Konate,” interrompis lin la knabino. ”Mi scias ĉion. Mi estas Aneta.” Gasparo eksilentis kaj atendis, kiel la problemo solviĝos.

”Tie vi havas ŝin,” montris Aneta. ”Ĉu vi ne vidas ŝin?”

Nur nun Gasparo rimarkis, ke sur malnova kalva kanapo kuŝas Désirée, vualkovrita per vestaĵoj kaj tukoj, vizaĝe al la foruzita tegaĵo.

”Iru for!” ŝi enprofundigis la vizaĝon ankoraŭ pli.

”Désirée,” li alparolis ŝin kiel eble plej tenere.

”Kondutu normale, aŭ mi draŝos vin,” diris Aneta minace.

”Ĉu vi povus klarigi al mi, kio okazis?” turniĝis Gasparo al ŝi. ”Eksidu,” ŝi diris. ”Ne tien. La seĝo havas nur tri piedojn.

Ĝi servas nur por ornamo. Sidiĝu trankvile al ŝi.”

”Diru nenion,” tordiĝis Désirée.

”Mi diros. Désirée estas ansero, ĉu vi komprenas?”

Gasparon kortuŝis la plorsingultanta knabino.

”Kaŝludi,” daŭrigis Aneta, ”oni povas tempeton, sed ne kun honestaj homoj kaj eterne.”

”Ĉu vi estas fratinoj?”

”Feliĉe ne. Ni estas amikinoj. Ni kunvivas ĉi tie jam la duan jaron.”

”Kaj kio do okazis?”

”Ŝi rakontis al vi iajn sensencaĵojn, ĉu? Mi prezentis rolon de nobla onklino, ĉu? Sed ĉio tute alias. Vi vidas mem.”

”Mi sciis,” diris Gasparo, ”ke fraŭlino Désirée rakontas al mi siajn revojn – ne la realaĵojn.”

”Vi diras tion tre bele. Ŝi mensogis kvazaŭ presmaŝine.

Fine ŝi mem ne scias solvon.”

”Tiom katastrofe ne statas la afero,” volis Gasparo konsoli la knabinon kuŝantan apude.

”La afero pli mizeras, ol vi opinias. Se vi kuraĝus kaj demetus ĉifonojn desur ŝi, vi trovus ŝin vestita kiel Eva en la paradizo.”

Gasparo embarasite flankensidiĝis.

”Kaj se vi bone vidas, vi ekvidus sur mi la jupon, en kiu ŝi promenis kun vi en la parko kaj sur miaj piedoj la ŝuetojn, kiuj apud vi paŝetadis.”

”Vi forprenis ilin de ŝi?”

”Jes. Same kiel hieraŭ ŝi prenis ilin de mi.”

”Kiel kompreni tion?”

”Ni posedas komune nur unu paron.”

”Mi opiniis, ke modistinoj …”

”Tion ŝi diris al vi? Tie vidu nian laboron!” En angulo post la kanapo kuŝis amaso da tolaĵo, atendanta riparon.

”Iun tagon, kiam estis malpli da laboro kaj pli da malsato, ni decidiĝis, ke unu paro da ŝuetoj superfluas. La tutan semajnon ni vespermanĝis por ili.”

”Ĉu vi vendis ilin?” ekteruris Gasparo.

”Ili estas en lombardejo.”

”Kaj la dua jupo?”

”Tiun forprenis la dommastro, ĉar ni ŝuldas al li lupagon.”

Gasparo komprenis nun, kial Désirée ne povis malfermi la pordon, kiam li portis al ŝi la disĵetitajn paperojn.

”Sinjoro Deburau,” diris Aneta, ”kion mi konfidis al vi, eble neniu virino malsekretigus.”

”Sed ĝuste tial mi estimas vin tre,” certigis ŝin Gasparo.

”Mi faris tion por havi neniajn konscienc-riproĉojn. Désirée bravas kiel knabino,” ŝi aliris al la seĝo kaj karesis ŝian hararon, kuŝantan senmove sur la tegaĵo,” sed ŝi ne kuraĝis konfesi al vi siajn mensogojn. Kaj al mi malagrablis vidi vin, kiel vi promenas ekstere – kaj Désirée tion riproĉas al si.”

”Ŝi riproĉas tion al si?”

”Demandu ŝin mem,” trankvile diris Aneta. ”Via afero. Hodiaŭ nome mi havas promentagon. Mi foriras.”

”Mi eĉ ne kapablas diri al vi, fraŭlino Aneta, kiel mi dankemas al vi.”

”Désirée malĝojas,” haltis ankoraŭ Aneta, ”ŝi estas prudenta.

Nun, kiam vi ĉion scias, ekzistas por vi du ebloj: foriri aŭ resti. Mi konsilas al vi: foriru!”

”Mi volas resti, fraŭlino Aneta,” li rapidis diri.

”Bone,” ŝi kapjesis. ”Mi batfermos la pordon, al neniu apertu. Mi revenos post du horoj. Ĝis!”

Gasparo lante sin turnis. Kion fari? La kanapo ekknaris, kiam Désirée sin ekmovis, kaj nekuraĝa kaj spitema voĉo demandis:

”Kial vi ne foriris?” Deburau silentis. La hararo moviĝis, poste montris sin la vizaĝo kaj la enamiĝinta Gasparo ekvidis la palan frunton, pente premitajn lipojn kaj tristajn vangojn.

En la malsekaj okuloj estis demando. Gasparo genuis apud la kanapo. Lia vizaĝo sciis respondi ankaŭ senvorte. Désirée subite ekĝojis, ekprenis lin per unu brako ĉirkaŭkole kaj delikate alpremis lin al si. Li trovis per siaj lipoj ŝian buŝon kaj eksentis survange la plorintan vizaĝon. Longe ili restis kvazaŭ mergiĝintaj en la tenebro, kie ankaŭ en la fermitajn okulojn penetras granda, blindiganta lumo. Désirée jam ne ploris. Kaj Gasparo ne estis nekuraĝa. Li karesis ŝiajn manojn kaj spiris bonodoron de ŝia hararo.

”Kial vi amas min?” ŝi demandis. ”Kial ne Anetan? Ŝi estas pli karaktera, pli bela, pli sprita.”

”Mi bezonas vin,” respondis Gasparo.

”Eĉ se mi mensogis?”

”Ankaŭ mi mem mensogas al homoj desur la scenejo,” ekridetis Gasparo. ”Via mensogo, tio estis revado pri feliĉo.”

Post momento li aldiris: ”Sed ni ne nur revos. Ni devas ankaŭ vivi.”

”Kiel?”

”Unue mi elpagos en lombardejo viajn ŝuetojn.”

”Mi ne volas, ke vi devu helpi al ni,” diris Désirée malfeliĉe.

”Sed mia kara, la ŝuetojn vi bezonas, por ke ni povu promenadi ĉiutage kaj ne nur ĉiun duan tagon.”

”Pagu prefere la lupagon,” ŝi ekridis silente. ”Se vi vizitados min ĉi tie, mi ne bezonas la ŝuetojn por la amo.”

Ŝiaj vortoj sonis al Gasparo kvazaŭ refreno de Bérangerkanto.

La postaj tagoj kaj semajnoj estis por Gasparo ĉeno de ĝis nun nekonata feliĉo. Ĝi estis malriĉa kaj modeste beligata nur per bonfarto per kelkaj groŝoj, kiujn ankoraŭ eblis ŝpari je tagman ĝoj, sed al du junaj koroj ĝi sufiĉis. Gasparo ardis kaj Désirée varmĝuis; ŝi rebriladis lian senton kiel la Luno respegulas la sunbrilon. Sed Gasparon tio ne ĝenis. Baldaŭ li hejmiĝis en la loĝejo super la ĝardenoj, li amikiĝis kun Aneta kaj ankaŭ kun ŝia serĝento kaj ĉiuj kvar aŭ alterne du kaj du travivadis en la malriĉa dometo ne malproksime de la robinioj apud la Luksemburgia ĝardeno belajn intimajn momentojn.

Gasparo bezonis pli mem ami, ol esti amata. Li kombinis la amon kun sia laboro; ĝi estis por li apogo, kiu donis al li kuraĝon kaj inventemon sur la scenejo.

Baldaŭ li spertis, ke ridindas nur tio, kio estas homa. Neniu kuliso, neniu dekoraĵo ridendis per si mem, sed nur kiam ĝi ekrilatis al homo. Hundo ne estas ridinda per si mem, sed alivestita je homo, ridigis. Truita ĉapelo elvokas kompaton aŭ abomenon; kiam Pieroto ĝin alfrapis al Arlekeno sur la kapon, ĝi provokis gajon.

”Aktoro zorgu pri la scenejo kaj ne pri la spektejo,” instruis la aktorojn reĝisoro Cot d’Ordan. Sed Gasparo ne povis ne senti, kion li perceptas per la tuta supraĵo de sia korpo. Li konstatis: ju pli da homoj estas en la salonego, des pli grandas la resono de la teatraĵo. Rido de unu eksonigis ridon de tri aliaj, kvazaŭ se vi vokas en montaro kaj deklivoj redonas eĥon el kelkaj flankoj. Sed se en la publiko estis pli da virinoj, oni ridis malpli. Eble tial, eksplikis Gasparo al si, ke la inoj pli emociiĝas. Li mem ankaŭ ne ridis, kiam li ekscitiĝis, indignis aŭ timis. Sed knaboj ridas en gastejoj, sidante ĉe boteloj da vino. Jes, homoj emas gaji nur estante trankvilaj, sen emocio, sen irito. Solece oni ridas rare. Tial teatro devas krei al la homoj dumtempan hejmon, kie ili bonfartas.

Li estis konvinkita, ke gajecon oni bezonas same kiel salon kaj akvon. Kiel ĝi estiĝas? li esploris. Mi venas sur la scenejon.

La publiko atendas, ke mi venos tien, kien mi celas. Sed mi stumblas je la kaŝita Arlekeno kaj falas. Eraro! Surprizo! Oni ridas. Mi intencas ekbati Arlekenon, mi svingas bastonon, sed ĝi kroĉiĝas je najlo kaj mi ekbatas min mem. Ju pli forta imago, des pli granda malkonsento. La homoj ridas. En la homa rido iam estas ia malhumaneco. Se stumblus komizo, kiu sidas en partero, li ne ridus. Se florpoto falus sur lian kapon, certe li furiozus. Se tio okazus al mi, li ridas, opinias tion bona ŝerco! Ĝi estas subkonscia malamemo, kiu jubilas, ke la malfeliĉo trafis ne lin, sed iun alian, ke la malfeliĉo eraris pri la adreso. Sed kiam la rido forpasis, tamen postrestas spuro de kompato.

Ĉu vi rememoras, Gasparo, kiel tragedioj ŝajnis al vi elokventaj? Pantomimo havas tiun avantaĝon, ke ĝi senigas dialogon de superfluaj detaloj kaj ebligas prezenti nur la ĉefan ideon. Sed vorto ne darfas manki al spektanto. Pantomimo estas kreita el silentado, ne el muteco. Ĝi havas sian specifan lingvon. Okazis iam, ke nesperta vilaĝano eraris kaj vokis al Gasparo: ”Pli laŭte!” – kvankam tiu tute ne ekparolis.

Meditadoj ne mortigas en Pieroto la vivon. Tial li estis al la spektantoj en Funambules tiel proksima, ke li havis ĝuste tiom da bono kaj malbono kiom ĉiu el ili. La novan teatran figuron kreis el li sarkasmo, kun kiu li akceptadis la sortobatojn kaj faris el ili ankoraŭ avantaĝon por si je konto de tiuj, kiuj lin maljustumis. Lia Pieroto ne beligis homon. Li senvualigis lin.

Akrevido de la popolo tial elektis Deburauon, kiel sian favoratan aktoron. Pro tio la partero kaj la galerio post la prezentado bisis: ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Ankoraŭ ne forpasis multe da tempo ekde la tago, kiam Deburau estis forlasonta la teatron. Kaj tamen nun Bertrand jam nepre ne decidiĝus al tio. Aŭtoroj adaptadis siajn verkojn ĝuste por tiu ĉi Pieroto. Lia famo vastiĝis tra bulvardo. Oni alproprigadis lin al si. Ili ne lasis preni lin de si. Bertrand tion rekonis en angulo de sia animo, sed li pagis al Gasparo naŭ frankojn kaj silentis.

Foje – estis jam vintro – Gasparo akceptis la kvinan fojon el la manoj de majstro Gérard la monatan kvoton – li kuraĝis inviti Désiréen unuafoje en la teatron. Tio estis la saman vesperon, kiam li ricevis en la vestejo bukedeton da violoj.

Désirée malfortis post antaŭnelonga malvarmumo, kaj ankoraŭ la unua akto ne finiĝis, kiam Gasparo rimarkis – li ne okullasis ŝin, eĉ se li estis kaŝita post kuliso, ke ŝi paliĝas kaj fermetas la okulojn. Ankaŭ li paliĝis, eĉ sub sia masko, kaj tuj aranĝis, ke oni forkonduku ŝin el la salonego. Li atendis ŝin enkoridore apud la scenejo. Ŝi sentis sin malsaneta. Anstataŭ aŭdi vortojn plenajn de rekono, kiujn Gasparo ĝojatendis, li devis kontentiĝi pri plendoj je kapdoloroj, je enuiga teatraĵo, je malodoro en la salonego.

”Forkonduku min hejmen,” ŝi petis.

”Mi ne povas foriri,” li certigis ŝin.

”Mi ne eltenos ĉi tie, akompanu min,” ŝi postulis obstine kiel malsana infano. Kaj kiam li hezitis, ŝi fiksis al li la malfeliĉajn okulojn kaj konfesis deprimite: ”Mi atendas infanon.”

Momente li decidiĝis. Li survestis nigretan pantalonon sur la blankan, trans la kitelon ĵetis malhelan mantelon kaj prenis Désiréen subbrake. Li kondukis ŝin al elirejo. Sur la scenejo ĝuste finiĝis akto kaj la publiko vane vokis Pieroton. Pluvis kaj la trotuaroj estis kotplenaj. Gasparo brakumis Désiréen tiel, ke per la larĝa mantelo li kaŝis ŝin antaŭ pluvo kaj rapidpaŝe kondukis ŝin al la hejmo. Li ekvidis droŝkon kaj venigis ĝin.

”Vi estas tiel bonkora, Gasparo,” ripetis Désirée. ”Pardonu al mi tion.”

”Mi timas pri vi,” li certigis ŝin kaj volis tiel diri al ŝi, kiel li estas afekciita pro la diritaĵo. Apud la domo li rapide elsaltis; la koto ŝprucis ĝis liaj genuoj. Li prenis Désiréen sur la brakojn kaj portis ŝin supren, kaj transdonis ŝin al Aneta. ”Kio okazis al ŝi?”

”Ni havos … ŝi … mem diros tion al vi.”

Li turniĝas kaj kuregas reen. Li vadas koton al la droŝko kaj instigas la koĉeron: ”Mi sendos al vi monon. Atendu ĉe la teatro.”

Li ne atendas ĝis la veturilo haltos, kaj tra pluvo kaj flakoj li kuras al la enirejo. Kasandro kun Arlekeno ludas. Ilia sceno finiĝas – Pieroto devas alkonduki Kolombinan. Kasandro kun Arlekeno ripetas la scenon. Sed Pieroto ankoraŭ ne venas. Direktoro Bertrand rapidas en vestejon. Ĝi malplenas.

Li kuras ree al la scenejo, kie la aktoroj jam trifoje komencas sian scenon kaj post la kulisoj tremas Kolombina. Tiumomente aperis Pieroto. Dumvoje li senvestigas pantalonon kaj ĵetas survizaĝen pudronubojn. Li kaptas Kolombinan je la mano kaj entiras ŝin sur la scenejon. Lia hararo estas tramalsekigita, la blanka pantalono estas makulita de koto. De sur la vangoj fluas akvo. Li transdonas Kolombinan al Kasandro. Li ŝanceliras pro laco kaj impete spiras. Iu el la publiko ekridas kaj la ceteraj aliĝas.

Gasparo daŭrigas sangmalvarme la ludon. Impete li ekskuas la kapon kaj priŝprucas Arlekenon. Kiam la ceteraj lin forpelas, fone li demetas la akvon el la manikoj. La homoj lin observas kaj amuzas sin.

La plej granda pluso de teatro Funambules estis la bona volo de ĝiaj spektantoj. Ili kredis al ĉiu ŝanĝo, ĉar ili kredis al sia Pieroto. Lia malseka vizaĝo bone harmonias kun la ŝtormo, kiu venas surscenejen. Lian korpon trafis fulmo. Sed pacienca Pieroto kun kompatema rido ordigas sian ĉapon. Per improvizo li motivis sian tardan kaj malsekan alvenon. Kiam li sentas, ke la intervalon oni transpontis, li subordigas sin disciplineme al la ensemblo.

Li finprezentas sian konfidemon. La vivo lin prihakis kaj priĉizis ĝuste por prezenti ĉi tiun scenejan figuron. Pri nenio li miras. Li lasis sin superi pere de Arlekena ruzo, sed konservas flegmon. Lia ironia rideto punas tiujn, kiuj lin maljuste traktis sur la cenejo, sed ĝi estas kuraĝigo por liaj fratoj en la rigardejo. La akto finiĝas kaj la publiko pardonis al Pieroto.

”Deburau” vokas la friponeta publiko elgalerie. ”Deburau!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.