La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ke denove li darfis sur la scenejon, ke oni akceptis lin, ridis, aplaŭdis, tio ŝajnis al Gasparo la plej grava nur ĉe la unuaj paŝoj post lia reveno. Sovaĝe li impetis sur la scenejon en la unuaj vesperoj, malsata pri prezentado, kiu estis por li la vivo.
Kiam li revenis hejmen, konscie li defendis sin kontraŭ la dormo, por povi kun sia tuta konscio akceptadi ĝuon de spirado, kiu aŭdiĝis apud li, plura spirado, kiun li precize distingis kaj kiu lin trankviligadis. Sed tiu ĉi silenta akordo nelonge post la reveno diseriĝis. La vivo de la eta Magdalena estingiĝis baldaŭ post la reveno de Gasparo hejmen. Tio estis nova kruela sortobato, ne nur por li, sed ankaŭ por Margot. Kvazaŭ surhorizonte de ilia komuna vivo aperus sinistra signo, kvazaŭ ilin persekutus malbeno. Sed Margot sciis, ke Gasparo bezonas ŝian kuraĝon; sekrete ŝi enterigadis sian propran doloron kaj mienis, kvazaŭ ŝi rapide repaciĝus kun la perdo. Ŝi ridetis; ŝi estis ŝajne pli forta rilate lin ol ŝin mem.
”Kial vi ne ridas, sinjoro Pieroto?”
”Mi ŝparas gajon por la vespero,” respondadis Gasparo serioze.
En sentimentaleco pro la forpaso de la lasta infano denove revenadis la vortoj diritaj ĉe la proceso, la vortoj de la juĝistoj, atestantoj, spektantoj. Subite li ekhaltis surstrate, ĉar ŝajnis al li, ke li renkontis homon, similantan al Viélin. Abrupte li vekiĝis el la sonĝo, ĉar li ekaŭdis sonorileton de la tribunala prezidanto. Timigite li aŭskultis en tenebro kaj li trankvili ĝis, nur kiam li ekaŭdis la voĉon de sia edzino? ”Ĉio malbona foras de vi?”
”Kial do mi perdis kuraĝon?” li konfesadis en mallumo.
”Sur la scenejo ĝi ne mankas al vi.”
”Kiam mi ektuŝas bastonon, kvazaŭ mi bruldolorigus miajn fingrojn. Mi sentas kapturniĝon kaj la koro ĉesas bati. Tiu morto ĉiam staros inter mi kaj la publiko.”
”La tempo ĉion kuracas,” ŝi karesis lin tenere. Kaj per la voĉo, kiu firmis ĝisriproĉe, ŝi instigis lin: ”Vi devas vin apogi je homoj, kiuj donas al vi certecon, kiuj vin konas kaj senkondiĉe kredas al vi.”
”Kiuj ili estas?”
”Mi kaj viaj infanoj, Gasparo. Kun mi vi ne bezonas timi.”
”Kaj nia infano?”
”Nia amo devas pli forti ol ĉiuj perdoj kaj doloroj. Tial ĝi venis en la mondon.”
Li rifuĝadis al ŝia sino, kvazaŭ en ĝi li trovadus absolvon de ĉiuj siaj malfortoj.
”Se senĉese vi kulpigadus vin, ĉu mi mem ne estus la vera kulpulo?” ŝi demandis. ”Pleje vin dolorigis, ke li ofendis min.
Ĉu vi ne komprenas, ke mi devus foriri de vi?”
”Paciencu kun mi,” li petis. ”Ĉe vi mi estas savita. Sed mi devas aktori, por povi vivi. Kaj vi ne scias, kiel statas aktoro antaŭ tiom da homanimoj.”
”Mi ne scias,” diris Margot trankvile. ”Sed unu aferon mi komprenas tute klare. Oni liberigis vin kaj miloj da homoj akceptis tion kun jubilo. Kial, Gasparo? Ili bezonas vin. Kaj pro tio, ke ili bezonas vin, vi devas ludi, kiom plej bone vi scias. Vi havas do devon forgesi ankaŭ viajn malĝojajn pensojn.
Ĉu vi ne sentas, ke jam ilia amo vin purigas?”
Miregante, kiel ĉiam ŝi scias trovi la ĝustan ideon por forpeli lian deprimon, li premis ŝian manon kaj jesis: ”Jes. Kaj ilia amo taskas al mi devojn. Aĥ, kiom multe ankoraŭ mi kapablas.
Nur se mi havos sufiĉe da forto!”
Li ekdormis, premita al ŝia brako. Matene, kiam la suno metis siajn manplatojn surfenestren, vekis lin la infana flustrado.
Iam li ellitiĝis por ĝojigi sin kun Karolo kaj Rosina. Iam li lasis intence la okulojn fermitaj kaj ĝojis pro ilia atentemo, pro iliaj voĉetoj, pro la hastado ĉe matenmanĝo. Sed Margot konis tiun lian sekreton – ŝajnis, ke ŝi konas ĝin ekde ĉiam kaj kiam la infanoj foriris, ŝi komencis kanteti, ĉar ŝi sciis, ke jam li vekiĝis.
”Cezaro,” ŝi ordonis foje al eta buldogo, kiun la infanoj elpetis de la patro, ”veku la mastron!”
La hundo surmetis la piedojn sur la brakon de Gasparo.
”Kia pigrulo mi estas, ĉu?”
”Kiu pasigis nokton sendorme, devas pli dormi.”
”Cezaro, iru por gazeto!”
La hundo, sentema je ĉiu rigardo, je ĉiu movo en fizionomio de sia mastro, desaltis kaj rigardis al Margot, ĉu ŝi donos al ĝi monon en saketon surkole. ”Nenion mi donos al la hundo,” diris Margot, ”jam trifoje ĝi aĉetis al si bulkojn anstataŭ gazeto.”
”Eble ĝi scias, ke tio estas pli nutriva,” ridis Gasparo kaj palpebrumis je la hundo, ke li ne prirabos ĝin pri la matena promeno.
”Ĉu vi rememoras, kion vi sonĝis hodiaŭ nokte?” demandis Margot Gasparon.
”Ke mi havas la plej bonan edzinon en la mondo. Gardan ĝelon.”
”Vi donas al mi malfacilan taskon.”
”Ne ĉiu kapablas ĝin plenumi. Eble mi serv-akiris vin por ĉiuj miaj suferoj.”
”Ne provoku, vi favorato de gloro.”
”Diablo scias,” li enpensiĝis, ”kial ĝi samtempe alportas tiom da zorgoj!”
Margot lin akompanis ridetante, li aŭdis ŝian mallaŭtan kanteton ankaŭ dumvoje sur la ŝtuparo. Se li rerigardis al la fenestro, certe li trovis tie ŝian vizaĝon kaj ŝian gestantan manon.
Margot soliĝis, por momento ŝi eksilentis. Ŝi ne diris ĝis nun al Gasparo, ke antaŭ nelonge revenis Désirée kaj volis resti en sia ekshejmo. Tio estis malagrabla interparolo, komence proksima al larmoj, fine proksime al interbatiĝo. Sed Margot estis multe pli forta – kiel estas ĉiu malegoista koro.
Ŝi restis en tiu ĉi domo, ĉar ĉi tie ŝi estis pli bezonata.
Eble foje ŝi diros tion al Gasparo, kiam estos pli konvena okazo, kiam forpasos liaj tristoj. Ŝi eltiris el sub ŝranko skatolon kun buntkoloraj fortranĉaĵoj kaj dratetoj kaj preparis sin al laboro. Sub ŝiaj fingroj naskiĝadis floroj, cejanoj, papavoj, krizantemoj, ili estis artefaritaj, sed belaj. Margot kantis.
Ju pli oni aĝas, des pli mankas tempo en la vivo, des pli kurtas la tagoj, semajnoj, monatoj. Iam ŝajnis, ke la tuta vivo enkorpiĝis al unusola vespero. Nun sufiĉas eĉ ne jaroj. Ju pli oni maljuniĝas, des malpli oni scias ekzaltiĝi, sed des pli oni emfazas gravecon de siaj agoj.
Bertrand alkondukis sian filon en la administracion de la teatro; li enoficiĝis per nova listo de punpagoj. Sed vera estro de la teatro restis Deburau.
Gasparo, pli kaj pli malkontenta kun la tekstoj, kiujn portadis en la teatron la aŭtoroj rifuzitaj en Bobino kaj aliloke, kaj decidita plenumi la maksimumon, enpensiĝadis, ĉerpis el multegaj spertoj kaj provis kiel jam unufoje – verki proprajn pantomimojn. Li prezentadis Pieroton en ”Du malsaĝuloj” kaj en ”Ludanto” kaj en ”Vaganta Pieroto,” li trairis Hindion,
Persion kaj Siberion; en la pantomimo ”Revo de rekruto” li ridigis ĉiujn soldatojn per trafa priskribo de iliaj suferoj en kazernoj. Li estis agnoskita ankaŭ kiel aŭtoro kaj fariĝis unu el la fondaj membroj de societo de dramverkistoj. Li animis la teatron eĉ sen ludi. Li vizitadis la provojn, la vesperajn prezentadojn, observis laboron de aliaj el la rigardejo aŭ el postkulisejo kaj estis la lasta decida instanco en konfliktoj kun la reĝisoro. Li decidis pri belgusto, mezuro; li enspiris mision al la teatraĵoj. Se li diris: ”Jes, faru tion!” la aktoro estis konvinkita, ke li agas ĝuste. Se li diris: ”Ellasu tion, tio ne konvenas,” neniu dubis pri lia opinio.
Charles Legrand, kiun Bertrand laŭ sia kutimo rebaptis je Paŭlo – ĉar tia nomo ankoraŭ en la ensemblo ne ekzistis – estis finlerninta juvelisto. Sed ekde la momento, kiam li ekvidis ludi Deburau-on, li estis certa, kiel multaj aliaj, ke lia vivcelo estas teatro.
”Mi volas fariĝi Pieroto,” li diris al Bertrand, kiu lin dungis.
”Jen, vidu,” ekmiris la direkto. ”Kaj ĉu vi studis ie?”
”Jes. Mi studis Deburau-on,” respondis la junulo fiere.
Oni dungis lin por salajro de sep frankoj. Li ellasis fakte neniun eblon por vidi sian modelon sur la scenejo. Li retenadis kun li la spiron, tremis pri li, travivadis kun li ĝojon kaj malĝojon, ĉiam denove ravita.
Gasparo ne pretendis tion.
”Provu lin reteni,” li diris al la direktoro. ”Tiu junulo rigardas min tiel, ke mi komencas timi.”
”Kial timi?” demandis malŝate Bertrand.
”Eble foje li anstataŭos min.”
”Absurdaĵo,” murmuris la direktoro.
En komedioj sur la grandaj bulvardoj aperadis malriĉaj knabinoj, kiujn rare ekfavoris feliĉo; venis iam riĉa junulo, kiu edziĝis al ili.
La pantomimoj de Deburau estis alispecaj. Certe estis en ili multo fabela. Se ekzemple Arlekeno malbonstatis, devis laŭtradicie aperi feino Diamantina aŭ Siringa feino, por defendi lin per sia sorĉo. Ankaŭ tie ĉi venkis la amo. Sed tio estis la amo de mizerulo, kiu spertis malfacilajn okazaĵojn kaj fine venkis pro sia volo kaj fideleco, sagaco, inĝenio. Tiel estis en la teatraĵo ”Doloremulo”, kie Deburau prezentis la rolon de persekutata bakist-lernanto, en ”Amo kaj frenezo”, kie li ornamis sin per tintileto, por amuzi infanojn, venintajn kune kun la gepatroj por spekti la posttagmezan prezentadon, kaj en multaj aliaj.
”Kion ili diris?” li demandas la biletistinon Aimée scivoleme.
”Ili kontentis kiel ĉiam,” respondis la maljuniĝinta Aimée.
”Eble ni kuraĝigis ilin por geedziĝo.”
Ankaŭ en la laca rideto de Pieroto estas bonkoreco. Kaj vidante post si en la spegulo la konatan vizaĝon, de kiu la aĝo deprenas ĉarmon, venis al li ideo: ”Diru, Aimée, kial vi neniam edziniĝis? Tia afabla knabino!”
”Neniu volis edziĝi al mi. Tiu, kiun mi volis, ne venis.”
Aimée helpas dumtage al la maljuna patro en horloĝista metiejo; ŝi ekridetas per palaj lipoj.
”Malsaĝulo!” volas ŝin konsoli Gasparo. ”Kie li restis kaŝita?”
Kaj li meditas: ”Tiel finiĝas la afero, se knabino ne montras sin al la mondo. Kaj tamen ĉi tie vidis vin tiom da junuloj.”
”Tiuj spektas la scenejon,” kapskuis Aimée. ”Sensignifas biletistino.”
”Eble iu post la prezentado atendis vin?”
”Eble. Sed antaŭ ol oni purigas la loĝiojn, antaŭ ol oni ordigas la vestgardejon – antaŭ ol mi ĝisatendis por povi ŝlosi …”
”Vere,” murmuras Deburau. ”Sciu, mi konatigos vin kun mia nova edzino. Ŝi fakte havas multe da laboro kun la infanoj, sed volonte vin bonvenigos. Mi dirus, ke vi multrilate similas al ŝi.”
”Malfacile kredi,” rebatis Aimée pli ĉagrene ol alifoje.
”Kial ne?”
”Tiuokaze vi edziĝus al mi,” ekridis Aimée kun intimeco de la iama amikino.
”Veras,” frotas Gasparo sian mentonon embarase. ”Vidu, tia ideo neniam al mi venis. Bonan nokton!”
La favoriteco de Gasparo ne ŝanĝiĝis kaj ne maljuniĝis en teatro Funambules. Sed Pieroto estis maljuniĝanta. Pli ofte li malsanis. Bertrand foje konfidis al Paŭlo Legrand la rolon de Pieroto, kiu ne tro sukcesis ĉe la publiko, fidela al Deburau; malgraŭ tio, li rolis kuraĝe. Gasparo tiam rapide resaniĝis, kaj ekde tiu tempo oni ŝerce diradis al Legrand ”La plej bona kuracisto de Deburau”. Sed Gasparo ofte fakte ne fartis bone, kaj liaj amikoj zorgeme observis, kiel li subite forkuras el la vestejo al koridoro kondukanta al la strato, por spiri freŝan aeron. Li suferis ankaŭ pro malsano de lieno; kiam li ekridis pro sukcesa improvizo de iu el aktoroj, li devis perpugne premi sian maldekstran flankon, por defendi sin kontraŭ la doloro.
La Operejo ripetis sian proponon varbi lin por sia baleto kaj proponis al li 500 frankojn monate. Li rifuzis kaj sentis, kiel la aplaŭdo de lia publiko pli ardiĝis.
”Iru al kuracisto,” petis Margot sian edzon. ”Viajn melankoliajn ideojn certe kaŭzas malsano. Faru tion pro mia volo.”
Tial foje iun novembran vesperon en la jaro 1840 li frapetis ĉe doktoro Ricordo. La kuracisto antaŭ kelkaj tagoj vizitis la prezentadon en Funambules. Sed li ne rekonis la eminentan pajacon en la serioza, pala, melankolia viro. Li konsilis al la paciento, ke li iru rigardi Deburau-on. Post kiam Gasparo prezentis sin, la kuracisto konsterniĝis kaj kun des pli granda scivolemo li ekigis dialogon kun sia paciento.
”Ĉu eble tia melankolio estas sorto de ĉiuj, ofereme vivantaj por aliaj homoj?” li meditis. ”Versimile tro multe vi disdonas vin kaj tial restas al vi malmulte da forto por vi mem.”
La medicinisto preskribis al Gasparo trankvilon, bonan nutradon, promenojn, dormigajn pulvorojn. ”Vi devas helpi al la kuracisto,” li diris adiaŭante lin. ”Serĉu en vi, kio vin doloras, kaj malkaŝinte tion, ne timu kaj montru tion.”
Deburau forirante de li, meditis pri lia konsilo pli serioze ol aliaj pacientoj. Dum kelkaj tagoj li funde primeditis la ideon, kiun li menciis eĉ ne al sia edzino. Li supozis, ke ŝi volus lin deadmoni de la ideo, sed estis konvinkita, ke li devas submeti sin al tia tute speciala metodo.
Li scias, kio doloras lin kaj li montros tion. Li ekintencis prezenti sian okazaĵon sur la scenejo. Li ripetos sian agon. Li montros al ĉiuj la konscienc-riproĉojn, kontraŭ kiuj li batalas.
Li pentos sian agon sursceneje. La kuracmetodo estos kruda. Sed alia vojo mankas.
Kaj Gasparo priparolis tion kun sinjoro Cot d’Ordan.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.