La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Margot

Miniteatro Funambules balanciĝis kvazaŭ sur ondoj; kiam ĝin la ministro duonsufokis, la publiko estis disiĝanta por pli bona spektaklo; kiam la repertuaro vigliĝis, ankaŭ la kaso riĉiĝis. Enkonduko de miniteatraĵoj signifis variigon de la programo, grandan alfluon da spektantoj. La direktoroj el Funambules engaĝis la komediantajn familiojn de Blondin kaj Loyal. Elektante teatraĵojn, ili havis feliĉan manon.

Iliaj artistoj kapablis alproksimiĝi al sia publiko. Dume en Funambules la direktoroj igis renovigi ekipon en la salonego kaj eĉ permesis al si freŝe farbigi la fasadon – ĉiam nokte, por ke la prezentadoj ne estu interrompataj – ĉe sinjorino Saqui la salono malplenis, kaj la aktoroj konkuris kun la publiko, pro malkontento. Malgraŭ tio kaj ĝuste pro tio okazis alproksimiĝo de la du entreprenoj. Antaŭis tion la geedziĝo de Felikso Charigni al la nevino de sinjorino Saqui. Bertrandon oni invitis kiel atestanton. Nelonge post tio, vizitis Bertrandon sinjoro Saqui.

”Kio okazas?” miris Bertrand kaj rerigardis sian kompaniulon.

”Vi venas en nian teatron? Al mi?”

Sinjoro Saqui, nekuraĝa edzo de la glora virino, humile mienis kaj liaj kurbigitaj ŝultroj kvazaŭ ne kapablus porti la ŝarĝon de zorgoj.

”Mi alportas al vi niajn pardonpetojn,” li diris pentoplene.

”Antaŭ kelkaj jaroj mi ofendis vin. Ege mi ŝatus, se vi pardonus tion al mi.”

”Mi havas bonan memoron,” respondis Bertrand kaj en liaj rigardoj al Fabien ekflagris venko. ”Venis momento de repago.

Via edzino ofendis min kaj nome tiel, ke tion ne eblas forgesi.”

”Vi pravas,” koncedis sinjoro Saqui. ”Mia edzino estas granda artistino. Ĉiuj diras tion kaj certe vi ne neos tion. Sed ankaŭ ŝi ekskuzas sin kaj pardonpetas, ke vi forgesu la vortojn iam diritajn al vi pro ekscitiĝo!”

En la alveno de Saqui kaj en lia petema voĉo estis pli da humiligo, ol en la vortoj mem. Bertrand povis esti kontenta.

”Via edzino fakte kulpiĝis kontraŭ mi. Bedaŭri estas iom tarde. Sed tiel malhumana mi ne estas por ne pardoni. Se mi bone komprenas, via edzino volas, ke iel mi helpu al ŝi.”

”Jes,” ĝoje koncedis la edzeto. ”Via teatro nocas al ni.”

”Haltu,” intervenis malafable Fabien. ”Vi volis konkurencon, do vi havas ĝin. Sed niajn kasojn ĝi plenigas.”

”Mi venis,” ekbalbutis Saqui. ”Mi venis por proponi al vi komercajn rilatojn. Mia edzino ĉiuvespere antaŭ ekdormo diras: ’Nur ili nin savos!’ ”

Bertrand estis kortuŝita.

”Fabien, tiu damo estas vere artistino. Se nia programo apartenas al literatura arto, ni devas esti grandanimaj. Ni savos vin.”

Jam plurajn tagojn pendis surporde de la teatro Funambules presita afiŝo kun la nomoj de la aktoroj, aktorinoj kaj muzikistoj, aktivantaj en la entrepreno. Gasparo, kiun la publiko konstante nomis ”Baptisto”, estis ĉi tie unuafoje citita sub la nomo – erare presita – Desbureau, sed nur tial, por ke Bertrand diferencigu lin de alia Baptisto en alia teatro.

Semajnon post vizito de sinjoro Saqui, kiam estis kontraktitaj detaloj kaj engaĝitaj novaj komediantoj, aperis tia afiŝtabuleto ankaŭ sur la pordo de la ”Teatro de Akrobatoj”. Bertrand kaj Fabien figuris tie kiel kompaniuloj kaj asociitaj direktoroj; la ensemblo estis riĉigita je la fratoj Laurent, junaj angloj, danckolektivo kaj bonaj akrobatoj, inter kiujn revenis gefratoj Charigni. Bertrand kaj Fabien per tio malkaŝis siajn intencojn; ili pretis utili al la najbara teatro helpe de siaj apertoj, sed destinis ĝian aktivadon ekskluzive akrobata, dum por si mem ili volis rezervi preferojn de pantomimo.

Por Gasparo fariĝis tiu ŝanĝo rimarkinda antaŭ ĉio per tio, ke la anino de la nova teatro fariĝis ankaŭ lia fratino, la ”Superba hungarino” Katarina. Francisko Nêmeček kune kun Dorotea venis en cirkon Olimpia. Stefano aliĝis al cirko, kiu celis Belgion. La reveno de la patro kaj lia longdaŭra pulmomalsano denove revivigis la patrinon. Ŝi zorgis pri li, rememoroj pri la feliĉa amo el la junaĝo ŝin repacigis kun la malamikeco de la mondo. Malgraŭ la fakto, ke la familio splitiĝis, ŝajnis, ke kun ĝiaj anoj pluiros prospero: la harda dresado fare de la patro estis maturiĝanta.

Nur Gasparo restis surloke. La akcidento de Frederiko signifis ankaŭ por li plifortiĝon kaj volon iri trans obstaklojn.

Sed lia obstaklo estis netransirebla; ĝi estis Felikso en la rolo de Arlekeno, kiu rikoltis senrezerve la inklinon de la publiko en Funambules. Deburau estimis Felikson kaj malamis Arlekenon.

Kaj la dua malhelpo, same daŭra, estis la intenco de la reĝaj oficoj, ne permesi al miniteatroj en periferio la prosperadon.

La polico konstatis neanoncitan kaj oficiale nepermesitan fuzion de la du teatroj kaj provizore fermis la Teatron de la Akrobatoj. La situacio de aliaj entreprenoj ne estis pli bona. Apenaŭ ili fortiĝis, jam denove venis nova malpermeso, ke ankaŭ en pantomimo ne darfas prezenti sin sur la scenejo pli da aktoroj ol nur du aŭ tri. La teatroj kontraŭbatalis unu la alian kaj la publiko helpadis al ili. Ili toleris, ke la sama aktoro prezentu sin en rapidaj metamorfozoj de akuzito, plendanto kaj akuzanto. Ili pretis kredi, ke iu sekrete estas kaŝita enŝranke, sub lito kaj post la tablo, por ke estiĝu iluzio, ke sur la scenejo estas pli da personoj.

Sed Funambules revenis al sieĝataj kasteloj kaj al saltopantomimoj.

En pantomimoj devis ludi Felikso, Filibert, Flora,

Marion. Vanis la revo de Gasparo pri Pieroto.

La viro ne montradis pli favoran vizaĝon ol la scenejo. Gasparo ne kapablis forturni sin antaŭ la malfeliĉo de aliaj; en la mondo, kie ŝanĝiĝis konvinko pli facile ol kokardoj, ili ellernis estimi fidelecon. Denove li provis elserĉi Klementon Sanson.

Sed neniam li trafis ilin hejme kaj kiam li demandis, la najbaroj diris, ke la sinjoro vizitadas bakaratejojn, ludas je grandaj sumoj kaj revenadas hejmen antaŭ mateniĝo.

La malsana Eŭgeno Hugo transloĝiĝis al sia frato en straton du Dragon. Gasparo venkis sian indignon kaj ekiris tien.

Li ascendis la ŝtuparon plena de timo, en la domo numero dek unu.

Viktoro Hugo estis bela, juna viro, iom magreta, sed de aŭdaca kaj fajretanta rigardo, buklohara.

”Mi estas al vi tre dankema, ke vi venis. Eŭgeno vin multfoje menciis.”

”Kiel li fartas?”

”Li havas fortajn febrojn. La kuracisto diras, ke tio estas serioza psika malsano.”

Gasparo ĉirkaŭrigardis. Surprizis lin, kiel la loĝejo estas malriĉe establita.

”Ĉu vi rigardos Eŭgenon?” invitis lin Viktoro kaj apertis al li la duan ĉambron. Kelke da raraj objektoj atestis pli bonan pasintecon; sed la planko estis tie pavimita kaj blovetis el ĝi.

La lignan liton ombrumis ŝtofo ĵetita trans fenestron. Eŭgeno sidis en fotelo, el kies florornamita tegaĵo elstaris la malnovaj krinoj, senpove retroklinita al apogilo.

Gasparo rapide alkutimiĝis al duonkrepusko reganta tie kaj ekvidis, ke ĉe la fotelo leviĝis staturo de bela, blondhara knabino.

”Sinjoro Deburau,” prezentis lin Viktoro. ”Mia fianĉino, fraŭlino Adela Foucher.”

Gasparo provis kisi ŝian manon.

”Gasparo,” ekvokis la paciento en la fotelo.

”Kuŝu, Eŭgeno, ne levu vin!” trankviligis lin Adela kaj enpremis lin je ŝultroj ree en la fotelon. La vizaĝo de Eŭgeno alpremis sin al la blanka mano, ordiganta al li la kapkusenon.

”Mi lasos vin solaj, jes?”

”Sed vi revenos, Adela, ĉu?” diris Eŭgeno elkore.

”Mi revenos. Nur restu saĝa.” Ŝi eliris kun Viktoro el la ĉambro.

”Ĉu Adela plaĉas al vi?” demandis Eŭgeno haste, kiam ili restis solaj.

”Belega damo,” diris Gasparo surprizite.

”Ĉu vi volas scii mian sekreton? Mi amas ŝin.”

”Julian jam ne plu?”

”Ŝi estas Prozerpina, arkidiablino, edzino de Boalberit.”

”Kion vi parolas, Eŭgeno?” kompateme li klinis sin al li.

”Vi ne komprenas tion,” ĉagrene ekvokis Eŭgeno.

Li altiris Gasparon pli proksimen kaj flustris: ”Mi konas jam la tutan diablan familion. Tio estas scienco. Nenia fantaziaĵo.

Eŭrinom, mort-princo, enkorpiĝis en mian fraton.”

”Sed kiu diras al vi tiajn aferojn?”

”La glora Berbignier pruvis, ke ekzistas inferaj diabloj. Ĉu vi rememoras, kiel falis la kato desur la plafono?” li celis perfingre, rekte al la vizaĝo de Gasparo, ”ĉu vi ne estas ankaŭ unu el ili? Mankas al mi ĝis nun Leonardo, reĝo de Sabato, kaj Pajno, reĝo de purtagorio …”

”Eŭgeno,” Gasparo metis sian manon sur lian taŭzitan hararon,

”ĉu vi rememoras, kiel belis, kiam ni kune sidadis en gastejoj apud la ŝoseo kondukanta al Orleano? Vespere mi akompanis vin – kaj vi recitis al mi ĉe lanternoj viajn versojn…”

Li rigardis en liajn frenezajn okulojn. Lumetoj en ili aperadis kaj denove malaperadis. Ĉu kaŝas sin post ili ankoraŭ la racio?

”Rememoru, Eŭgeno! Ankaŭ Klemento estadis tie kun ni, sed li ne estis diablo; li estis bona amiko.”

Lumeroj ekdancis en la okuloj, la vizaĝo vidigis la doloran penon kaj la buŝon tordis dolora grimaco.

”Mi ne kulpas pri tio, Gasparo. Min teruras la vivo. Sed kial ĉiuj nocas min?”

”La frato zorgas pri vi.”

”Tiu nocas pleje al mi. Li verkas fuŝajn versojn kaj sukcesas.

Li zorgas nur, ke neniu akceptu ion de mi, por publikigo.”

”Ĉu mi parolu kun li?”

”Kun malbonaj spiritoj oni ne darfas paroli senpere.”

”Ĉiuj homoj ne estas diabloj. Vin flegas tiel bela kreitaĵo.”

”Adela,” feliĉege ekmienis la paciento, ”ŝi ne apartenas al tiu societo. Mi edziĝos al ŝi. Mi protektos ŝin kontraŭ diablo kaj ŝi savos min el la infero.”

”Tion ankaŭ diris al vi tiu via Berbignier?”

”Tion diris al mi la diabloj mem. Ili ŝatas min. Mi ne povas vivi sen Adela, Gasparo.”

Eŭgeno klinis la vizaĝon kaj mallaŭte ekploris. La pordo malfermiĝis kaj Viktoro gestis al Gasparo.

”Ĝis revido,” tuŝis Deburau la brakon de Eŭgeno. En la vestiblo Viktoro ankoraŭ haltis kun Gasparo.

”Ĉu li rakontis al vi pri inferaj potencoj?”

”Ankaŭ pri siaj poemoj. Fiasko lin versimile ege ĉagrenas.”

”Neniu dezirus al li pli ol mi, ke li fariĝu poeto.”

”Li nepre bezonas bonan kuraciston,” konsilis Gasparo.

”Certe,” kapjesis Viktoro kaj ankaŭ en krepusko videblis, kiel lin ekregis embarasoj. ”Sed vi vidis … Ni ne vivas nun plej bone.”

”Domaĝe, ke mi ne povas helpi al vi,” diris simple Gasparo.

”Ne tiel mi opiniis tion,” ekindignis Viktoro kaj riverencis.

”Bonan nokton,” riverencis ankaŭ Deburau.

Tiuvespere, kiam en la Lirika Teatro unuafoje oni lumis per gaso, la komediantoj el Funambules rapidis por baldaŭ esti pretaj: ĉiujn aktorojn tio interesis. ”Ĉu gaso? En Londono ekuzis tion Drury Lane kaj ĝi pruviĝis. Sciu, kion ĝi signifus por la teatro?” Sed ne raris ankaŭ skeptikaj voĉoj: se iu teatro forbrulos, ŝate ni revenos al oleo, vi vidos!

Malgraŭ tio ili mallongigadis la lastajn prezentadojn, por vidi tiun miraklon. Deburau kuris kun ili, duoble fiera, ĉar la novan inventon alportis ĉi tien lia samlandano, iu Winter, ĉiuj gazetoj skribis pri tio. Ili obiradis kun aktoroj el aliaj teatroj la konstruaĵon kaj kiam finiĝis la prezentado, tuj ili amase envenis, por ekvidi la solenan iluminadon. Jes, ĝi estis bela, blanka lumo. La homa vizaĝo ricevis de ĝi nenormalan palecon, sed ĝi kreis ĉirkaŭ la rigardejo rozarion de lumantaj larmoj, kies radiadon oni povis ete malintensigi kaj denove plenintensigi. Pri tio oni debatis pli ol pri la prezentado.

”Gasparo,” aŭdiĝis konata voĉo.

Li rerigardis kaj ekvidis Klementon Sanson en nova, brila frako, kun blankega brustumo, senbrilan perlon enkravate.

Magreta vizaĝo havis grizajn ombrojn subokule, sed la okuloj fajreris. Laciĝo ligita kun avido.

”Klemento,” elspiris Gasparo. ”Kie vi estis tiel longe?”

Klemento reprenis el vestejo redingoton kaj elkondukis Gasparon eksteren. ”Mi devus pardonpeti, ĉu?”

Gasparo tion rifuzis.

”Mi scias, vi estas modesta amiko,” parolis Klemento serioze, sed kun nova leĝereco envoĉe, tiel kiel parolas la iom ebrietaj: ”Vi venas, kiam necesas, kaj ne anonciĝas, kiam oni forgesas vin. Plivere mi indulgis vin.”

Gasparo ekrigardis lin demandeme.

”Nun vi startigas vian vivon kaj laboron. Ne grandas miaj ebloj. Tial mi preferis eviti vin.”

Gasparo kapjesis kaj atestis la komprenon. Li volis adiaŭi, sed Klemento haltigis lin. ”Atendu, mi akceptas vian grandanimecon, sed se ni hazarde renkontiĝis, ne foriru. Restu hodiaŭ nokte kun mi.”

”Mi estas misvestita.”

”Ĉu vi volas mian mantelon?”

”Mi aspektus ankoraŭ pli ridinde.”

”Ni iros tien, kie neniu tion rimarkos.”

Li alvokis fiakron kaj diris al la koĉero la adreson.

”Eble tio vin surprizos, se vi rememoros nian Vergilion sub platanoj en Tuilerioj. Sed vi scias kompreni. Ĉu vi kapablas mem esti gaja? Mi donas al vi taskon. Hodiaŭ vi devas esti feliĉa. Ĉu vi kapablas tion? Ĉu vi promesas tion al mi?”

La fiakro haltis antaŭ alta domo kun belaspekta fasado kaj kun granda, verde ombrita lanterno.

”Venu, amiko,” diris Klemento. ”Kredu, mi ĝojas, ke vi estas kun mi. Tial amuzu vin, kvazaŭ neniam falus inter nin ombro de mia malĝentileco. Vi ĝojigos min.”

Ili eniris tra malluma koridoro kaj troviĝis en salonego kiu plenis de lumoj, speguloj kaj leĝera bruo. En kandelingoj surmure flagris longaj kandeloj. La muroj estis tegitaj per verda atlaso. Sed la fenestroj estis garnitaj per fortaj tabuloj kaj ankoraŭ ekipitaj per seruroj. Meze de pordo pendis pezaj drapiraĵoj.

Kaj la homoj? La viroj estis vestitaj simile kiel Klemento. La roboj de la virinoj pompis, iliaj lipoj karminkoloraj, la brovoj pentritaj per karbokrajono, okulharoj nigrigitaj. Se iu el la inoj iomete ekmovis sin, ĉirkaŭ ŝi disvastiĝis nubo da ambra bonodoro kaj pudro. Ili sidis en foteloj, la krurojn alte krucitajn, kun la kapo retroen, aliaj ridis en grupetoj, kelkaj premi ĝis apud granda tablo meze de la salono, kie oni kartludis.

Antaŭ la kartludantoj kuŝis multe da mono. Ankaŭ la plej eta sumo, kiun Gasparo ekvidis, reprezentis lian tutjaran salajron.

Klemento rerigardis al Gasparo, kion li diras pri la nova, nekonata spektaklo, sed li eĉ ne havis tempon por ĝisatenti liajn vortojn. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, ventsimile alkuris aro da junaj geviroj, ili ariĝis ĉirkaŭ Klemento, etendis al li haste siajn manojn kaj du virinoj lin brakumis kaj kisis.

”Ne forgesu mian amikon!” ekvokis Klemento ridante. ”Li estas mia fidela amiko!”

Gasparo plej ŝatus malaperi. Li fiksis sian rigardon al vizaĝo de juneta knabino, kies okuloj estis pli modestaj ol tiuj de la aliaj kaj kiun li ne tiom timis. Ŝi konstatis tion kaj prenis lin je la kubuto. Ankaŭ ŝia buŝo estis karmina kaj la brakoj pudritaj.

”Margot, zorgu pri li,” ridis Klemento. ”Forpelu lian triston.”

Margot estis bela, la vestaĵo leĝere gluiĝis al ŝia staturo, kiam ŝi ekpaŝis, montriĝis ĉerize koloraj ŝtrumpoj. Ŝi ridis ĉe la vizaĝo de Gasparo; sed ŝi ŝajnis al li nek profitema nek sperta.

”Ĉu ni kartludos?” demandis la junuloj ĉirkaŭ Klemento.

”Unue vespermanĝi!”

Ĉiuj eksidis al la tablo enangule kaj Klemento ordonis:

”Pasteĉon, bifstekon, kukojn! Kaj vinon moulin-au-vent!”

Li ridis, respondis ŝerceme rimarkigojn de viroj kaj premis al si du belajn virinojn. Li volas superbrui sin, venis la ideo al Gasparo, kiam li aŭskultis lian plialtigitan voĉon.

”Ĉu vi konas longe sinjoron Klementon?” demandis Margot.

”Jam delonge,” ridetis Gasparo, vidante Klementon, kiel li kuraĝigas lin el la kontraŭa flanko per instiga rigardo.

”Ĉu ankaŭ vi tiom riĉas?”

”Pa, male,” ektimis Gasparo.

Sed la rigardoj de Klemento postulis de la ĉeriza Margot, ke ŝi ne permesu al lia amiko deflankiĝi el la vojo de komuna gajeco.

”Je via sano,” li vokis kaj etendis la brakon transtablen al Gasparo. ”Je la sano de ĉiuj belulinoj!”

”Je la sano,” respondis Gasparo kaj ekpremis la manon de la knabino apud si. Lian vizaĝon tuŝis io tenera kaj humida.

Margot lin kisis. ”Kaj nun ludi!” ordonis Klemento post rapida vespermanĝo. Ĉiuj kuris al la tablo meze de la ĉambro; nun tie sur buntkoloraj kampetoj saltetis ruletglobetoj. Je fino de la tablo vakiĝis lokoj post la kartludintoj. Klemento tie eksidis kaj kontraŭ li kelkaj konatoj, ankaŭ virinoj inter ili.

”Venu ankaŭ kartludi!” invitis Klemento Gasparon.

”Mi ne scias.”

”Do, amuzu vin.” Li ekpalpis faskon da bankbiletoj kaj kelkajn li altrudis al Gasparo. Tiu ilin atenteme enpoŝigis, preskaŭ timante ilin ekrigardi. La ludo dume komenciĝis.

Klemento elĵetadis kartojn kaj dume senĉese ŝercis.

Aro da liaj fideluloj ridis al ĉiu lia vorto. Margot ekprenis la manon de Gasparo.

”Ni iru!”

Ŝi kondukis lin denove al la tablo, kie ili vespermanĝis. De iu loko aŭdiĝis mallaŭte tintsonado de gitaroj kaj mola kanto.

”Trinku, amiko,” petis Margot. ”Je kies sano?”

”Je sano de ĉiuj belulinoj!” ripetis Gasparo kaj tio sonis kvazaŭ vere li ilin rememorus.

”De ĉiuj?” ŝi alpremiĝis al li.

Li brakumis ŝin kaj firme premis ŝiajn brakojn.

Neniam en sia vivo li brakumis tiel ĉarman knabinon. Sopiro ekardis en li kaj li esprimis deziron, kiu lin trapenetris.

”Mi volus edziĝi al vi.”

Ŝi rigardis lin malkonfide, ĉu li ŝercas tiel maldelikate, sed ekkoninte lian ardecon kaj senhelpan junecon, ŝi ekridis.

”Min? Ĉu vi freneziĝis?”

Ŝi ekrigardis lin longe ankoraŭ unufoje, poste ŝi leviĝis kaj denove prenis lian manon. Ŝi kondukis lin al pordo, kovrita per tapeto. Tra la ĉambro, kie du duopoj intimis, ili eliris en vestiblon, el kiu kondukis la ŝtuparo supren. Margot ion notis al sinjorino, kiu iris sur la ŝtuparo renkonte al ili. Ili troviĝis en koridoro, kovrita per vila tapiŝo. Ŝi apertis unu el pordoj kaj invitis lin enen.

”Vi volas, ke ni solu, ĉu?” ŝi flustris.

Li ĉirkaŭrigardis kiel ensonĝe. Ankoraŭ neniam li iris tiel kun virino. Li tremetis pro avida pasio kaj samtempe timis.

La ĉambro similis al miniatura ornamita groto kun oleomeco super la lito. La muroj estis tegitaj per marmoreska papero kaj de ĉie blovetis bonodoro. Sur la tableto du malplenaj kandelingoj, seĝoj kun trivitaj apogiloj, kolora tapiŝo. Super la lito pendis ŝvebe kurteno.

Antaŭ ol Gasparo rekonsciiĝis, Margot eniris post lin. Ŝi alivestis sin en robon, kiun Gasparo ne scius difini; ŝi aspektis en ĝi ankoraŭ pli alloge. Ŝi aliris lin, brakumis lin, alpremi ĝis al li ekde la genuoj ĝis la mamoj.

”Ĉu vere vi deziras min?”

Li havis impreson, ke el ŝia voĉo sonas io kiel moko, eĉ se silenta kaj dolĉa, kaj samtempe timo kaj tristo. Ŝi eksidis sur liton kaj renversis sin en la kapkusenojn. Mallaŭte ŝi kantetis:

”Mi atendas kaj atendos vin,
ja eĉ birdo printempe revenas …”

Gasparo aliris al ŝi piedpinte. Kiam ŝi etendis al li la nudan brakon, li ekgenuis kaj kisis ĝin.

”Je tio mi ne kutimiĝis, mia kara,” ŝi diris spiteme.

”Ankaŭ mi ne kutimiĝis al tio,” ekflustris Gasparo.

”Ne timu,” ŝi ekridetis triste kaj tenere. ”Mi ne povus brakumi vin, se vi ne plaĉus al mi, se mi ne amus vin almenaŭ hodiaŭ vespere.”

”Vi opinias min ami ankaŭ por morgaŭ?” ŝia voĉo tembri ĝis de intenca maldelikateco.

Lian animon inundis amaro. ”Hodiaŭ min, morgaŭ iun alian?”

”Mi ignoras viajn riproĉojn,” ŝi forpuŝis lin kolere.

”Venu, nur kiam vi volos donaci al mi kastelon. Kiel mi vivtenu min?”

Gasparo vidis ŝin rektiĝanta surlite, denove eskapanta. Surhaŭte rebrilis flaveta brileto de olea lampeto.

”Leviĝu kaj iru!” ŝi diris honteme kaj ne mankis multe por ekploro.

Eterna ludo de l’ interno: proksima al realiĝo de la sopiro – vi komencas vin turmenti kaj rezignacii: apenaŭ nur ĝi eskapas de vi, denove vi avidas ĝin.

”Foriru!” ŝi ripetis.

Li ĵetiĝis al ŝi, algluiĝis per kisoj al ŝia vango kaj ekposedis ŝin tiel avide kaj sopirege, ke la feliĉa ekĝemo, kiu aŭdiĝis de ŝi, ankoraŭ nuancis de doloro. Kvazaŭ sovaĝa volupta ondo alportis ilin sur trankvilan sablaĵon, ŝi ripozis poste en lia streta ĉirkaŭpreno.

Li kisis dankeme ŝiajn manojn kaj harojn.

”Vi estas kiel eta knabo. Kiom vi aĝas?”

”Dudek kvar. Kaj vi?”

”Mi estas, knabeto, maljuna. Jam dek ok.”

Ŝia voĉo denove krudiĝis pro volita abrupto. Sed tamen ankaŭ ŝi lin kisis.

Kiam ili leviĝis, ĝenis lin doni al ŝi monon. Sed ŝi mem demandis lin simplamaniere: ”Ĉu vi povas doni ion al mi?” Kaj ŝi alpremiĝis al li, sed ne jam pasie, pli vere amike.

Li enpoŝigis la manon. Li havis tie tri bankbiletojn de Klemento.

”Mi donus al vi ĉion,” li diris, donante al ŝi unu el la bankbiletoj. ”Sed la restantajn nepre mi bezonas.”

”Pli multe vi ne povas doni al mi?” ŝi demandis laŭkutime.

Li ne riproĉis tion al ŝi. Nur kiu ne scias, kiel malfacilas havi ĉiam ion por manĝi, sentus indignon. Sed tiuj, perlaborantaj surstrate, komprenas unu la alian, eĉ se unu falas vizaĝalteren kaj la alia surdorsen.

”Kion mi posedas, tion mi bezonas por mia malsana amiko.

Kiam foje mi havos monon …”

”Bone,” diris Margot senkolere. ”Ni iru, ĉu?”

Kiam ili descendis la ŝtuparon, ili aŭdis el la salono ekscitan tumulton. Rapide ili trakuris la ĉambreton. Areto da kartludintoj staris kontraŭ Klemento, antaŭ kiu estis libera spaco; la kartludintoj haste ŝtopis siajn poŝojn per amaso da bankbiletoj.

”Mi vidis tion klare,” montris Klemento al unu el ili. ”Li signis, kiajn kartojn mi havas! Mi ne toleras malhoneston.”

”Atentu,” diris minace unu el la kartludintoj. ”Vi tre aŭdacas.”

Sinjorino, kiun Gasparo renkontis surŝtupare, kuretis de unu al alia kaj petis trankvilon; minacis, ke venos polico.

”Mi venigos ĝin mem!” ekkriis Klemento kaj ekpaŝis al la elirejo. La sinjorino puŝetis la knabinojn, kiuj staris proksime, por ke ili retenu lin.

”Iru nenien!” ili kroĉiĝis al lia kolo. ”Restu, ni trinkos.”

La grobulo, kiu provokis la konflikton, ne volis paciĝi.

”Ĉi tie oni ludas honeste. Li ĝoju, ke li povas ludi kun ni.

Bone ni scias, ke li estas …”

”Latrono,” diris Klemento kaj saltis al li.

La viro levis la manon kaj volis ekbati Klementon, sed Margot, staranta apud li, kroĉis sin al lia ŝultro kaj ekmordis lian pojnon.

”Bestio!” ekkriegis tiu viro pro kolerego kaj doloro kaj ekkaptis la knabinon je la kolo. Tiumomente Deburau estis tie.

Li kaptis la surprizitan batemulon ĉirkaŭzone kaj forĵetis lin.

La viro ekŝancelis kaj rapide serĉis per ebriaj okuloj, kiu aŭdacis lin ataki. Li trovis tiun sveltan junulon, kiu rigardis firme en liajn okulojn. Minacege li alproksimiĝis al li.

”Kion ci faris?” li kriacis.

”Ho, tio ne gravas,” ekridetis Gasparo pardoneme kaj kvazaŭ embarasite rigardis ĉirkaŭe. Ĝi estis tiom neatendita, ke ĉiuj ekridis. Ankaŭ la furiozanta batalemulo rigardis Gasparon kun senpova mirego kaj anstataŭ bato, nur li braksvingis.

Duonbuŝe li diris: ”Iru, ci protektanto de putinoj.”

Deburau riverencis. ”Prenu vian amikon kaj foriru,” flustris Margot. Sed ŝi ekpremis lian manon, kvazaŭ ŝi ne volus adiaŭi lin. Gasparo kaptis Klementon je la kubuto kaj kondukis lin el la salonego. Nur gitaro vokis post ili kaj gaja rido, kiam jam ili estis en la koridoro kaj la pordisto donis al Klemento la mantelon transŝultren.

La nokto estis ŝirnuba, senkolora. La malbelega mateno enpaŝis straten.

”Do,” diris Klemento lacege. ”Mi esperas, ke bele vi ĝuis la vesperon.”

”Certe, Klemento, sed vin oni senmonigis.”

”Proksimume je kvindek mil.”

”Absurdaĵo,” murmuris Klemento. ”Kion mi havas, tion mi havas. Ĝis mi venos alfunden, estos fino.”

”Tamen vi volas plu vivi, ĉu?” admonis lin Gasparo. Klemento scivoleme rigardis lian vizaĝon, kvazaŭ li volus el ĝi legi la kuracan fortigon.

”Eble, ke kiam vi venas alfunden,” Gasparo serĉis vortojn por aldoni ilin al sia rigardo, ”vi ekkonos ĝojon el tio, kio kostas neniom, el ĉio, kio estas bela en la mondo.”

”Vi – vi scias tion?”

Li enpensiĝis. Sed li sentis, kiel el lia vizaĝo fuĝas la konvinko.

Ne, eĉ li mem ĝis nun ne sciis, sur kiu vojo kuŝas lia celo.

”Ni ambaŭ ankoraŭ lernos,” li ekridetis.

”Mi meditos pri tio,” diris Klemento, turnis sin kaj foriris per neregulaj, ŝanceliĝemaj paŝoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.