La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Malproksima vojo

Bulvardo du Temple lumegas en la krepuskiĝanta vespe ro. La gas-steloj invitas kaj logas la publikon, promenantan sub florantaj kaŝtanoj. Enaere flugetas polvo kaj parfumoj.

El la Turka Ĝardeno aŭdiĝas orkestro de Julien. Gaja rumoro ŝvebas super la tabletoj kaj la am-rigardoj flugetas papiliosimile preter la vendistinoj de limonado.

Sed nenio logas la maljunan magran viron kun la mallevitaj ŝultroj, kiu tien enrigardas tra arbustaro. Neniun li serĉas, malgraŭ tio, ke tiom malsate li rigardas la nubojn, kiuj plenas de ridetoj. Li pluiras. La lum-reklamo kondukas lin preter teatro-fasadoj. Li paŝas lante. Ĉe ĉiu enirejo li haltas, kvazaŭ li trinketus pokalon da amara trinkaĵo.

Kaj ĉie tie regas tenebro. Kio estadis ĉi tie? Kaj nun ekkura ĝu, nia vespera pilgrimanto! Numero 54, ”Funambules”.

Ne, ĉi tie vi eĉ ne rigardas, kion hodiaŭ oni ludas, kaj prefere iomete vi flankeniĝos sur rando de trotuaro, en tenebron, por ke la krianoncisto vin ne ekvidu. Poste ankoraŭ Cirko. Pli fore estas triste. Tie staradis la budoj de la bazar-artistoj. Eble io fone, kie eĉ la lumo mankas kaj kien la hom-piedo ne erarvagas, vi trovus en iu forgesita angulo vian propran portreton.

Revenu!

Se vi ekpaŝus flankan strateton, vi trovus kafejeton kun la nomo ”Ĉe Deburau”. Tien iradas, kiuj vin ankoraŭ amas, al kiuj estas bone ĉe via nomo de honesta famo kaj gloro, naski ĝinta el la amo.

La pilgrimanto foriras. Post li, antaŭ li kaj ĉirkaŭ li bruas la teatra bulvardo, la steloj brilas kaj la novaj naskiĝas, sonas muzikoj kaj la nub-odoro ŝvebas super la kapoj.

Tio estas la kalvaria vojo de Gasparo Deburau.

Malfacilas esti aktoro. Ĉar necesas foje komenci kaj foje fini.

Super la lito de la malsana Gasparo klinas sin Margot, grizeta envizaĝe, kun lipoj senfajraj. Rosina alportadas kompresojn kaj sidas kun ŝi apud la patro.

Karolo preterpasas la liton kaj lia rigardo evitas vidi la vizaĝon de la patro; sed li bone vidas ĉiun lian movon, ĉiun trajton.

Iam frapas la pordon kaj demandas sursojle malnovaj amikoj el la teatro: Laplace, Legrand, Vautier, Guyon. Ŝajnis, ke Gasparo ankoraŭ rekonsciiĝos. Sed sciigo pri lia peza malsani ĝo rapide disvastiĝis, la sciigo kreskis, oni eldiris timzorgon, oni ne atendis konfirmon. Iu ĵurnalisto rapidis kaj publikigis informon, ke Deburau el Funambules mortis. Pro malfeliĉa hazardo la gazeto venis al Gasparo enmanen. Tio lin rompis. Imagivo, kiu estis lia forto, lin malfortigis. Homoj, kiuj venadis al li kaj por momento eksidis, strebis lin kuraĝigi.

Sed li sciis, kio lin atendas.

La okuloj de Gasparo en la senmova vizaĝo observas la gastojn kaj rekompencas ilin per silenta dankemo. Li luktas pri spiro. La pulmoj batalas. La korpo elĉerpiĝis kaj mankas la fortoj. Sed la rigardo de silentaj okuloj flugetas kvazaŭ papilio de vizaĝo al vizaĝo kaj en ĝi estas ĉio, kion la koro volas diri. Peto, pardono, mizerikordo, danko.

Nokte, kiam ĉiu paciento solas, venadas al lia lito tute aliaj staturoj, diafanaj ombroj, kiuj kliniĝas al li kaj renkontiĝas bonvenige kun lia trista rideto.

Tiel li vidas ankaŭ la gepatrojn, kiel ili trenas sin tra peza, suferplena vivo. Li vidas siajn gefratojn. Kaj venadas al lia lito ombroj de la amikoj, kiujn li perdis kaj pri kiuj jam li ne scias, ĉu ili vivas, la tuta estinta vivo defilas dum la febro-noktoj ĉe lia lito, kvazaŭ ĝi lastfoje honorsalutus.

Kaj kiam estas plej silente, venadas virinoj. Multe da belaj, diafanaj knabinoj, kiujn li renkontis kaj tamen ilin memoris, multaj, kiuj ekscitis lian koron, sen scii pri tio. Mankas en iliaj vizaĝoj fierego kaj fremdeco, sed aperas simpatio kaj amikeco.

Kaj el iliaj vizaĝoj, kiuj kliniĝas al li malalten, la olda Pieroto legas teneron kaj amon.

Venas Margot, tiu kun la ĉerizkoloraj ŝtrumpoj, venadas Désirée, tiu el la Luksemburga ĝardeno, venadas Aimée, tiu kun la gaja rigardo. Venis ankaŭ la feino en la arĝenta muslino kaj en ŝiaj okuloj estis kompato kaj humileco.

Dankon pro via vizito, dolĉaj vizioj! Ĉar kiam vin ne forpelas pluvo, tamburanta sur ladon, aŭ ventflageto, lamentanta surtegmente, venos baldaŭ la taglumo kaj necesas adiaŭi kun vi. Matene estas ĉi tie doktoro kun siaj piloloj kaj vanaj konsiloj; matene estas ĉi tie la tuta mizera vivo, amaraj kuraciloj, senfinaj tusatakoj, senpovo de frutempe olda kaj malsana homo.

”Imagu, patro, ree nova teatro komencas kun farso. Jam tiuj kanzonaĉoj vastiĝas tra la tuta bulvardo.”

”Fino de la malnova, bona arto,” flustras spirpeze Gasparo.

”Funambules tion certe eltenos.”

”Eble foje vi tie ludos,” premas la patro leĝere la manon de la filo. ”Nia nomo super la enirejo … Sed ne lasu vin delogi de facila sukceso. Ne forlasu la arton!”

”Ne timu, patro.”

”Ĉu iu iam rememoros, ke mi revivigis Pieroton el tombo?”

”Ne timu, patro! Vi ne revivigis lin. Vi lin kreis.”

Li enpensiĝas, lasas ripozi sian angoran spiron, refortiĝas kaj poste diras: ”Hodiaŭ nokte mi meditis, kion vi surskribu sur mian tombon.”

”Kial vi pensas pri tiaj aferoj?” koleras Karolo, kaj Rosina aŭdinte tion, ekploras.

”Mi havas tian ideon: ’Ĉi tie kuŝas tiu, kiu ĉion diris, kvankam neniam ekparolinte.’ Kion vi opinias, ĉu tio ne estas tro memfida?”

”Ĝi estas vera. Sed kial vi vin kaj nin senbezone afliktas? Mi diris hodiaŭ al Aleksandro kaj Paŭlo, ke hodiaŭ vi fartas multe pli bone. La direktoro devis tion afiŝi ankaŭ sur la teatro.”

”Estas bone, filo.”

Karolo foriras kaj ĉe la lito alternas Aimée, kiam Margot foriris kun la korbo de dumnokte faritaj floroj, en laborejon.

”Viaj okuloj hodiaŭ klaras, sinjoro Deburau,” ŝi konsolas lin.

”Eble, ke mi vidas jam pli foren.”

Aimée kuiras por li fortigan teon el kuracplantoj. Gasparo rigardas tra la fenestro transajn tegmentojn kaj arbo-suprojn.

Somero marŝas en Parizon.

”Se Karolo ludus ĉe ni en la teatro, Aimée, atentu lin!”

”Kiel propran filon,” promesas Aimée.

Alproksimiĝas vespero metante la manplatojn elekstere sur la fenestron. Baldaŭ videblas la arbo-pintoj sur la firmamento nur kiel siluetoj, kaj poste krepusko vualas ĉion.

”Mi devas iri en la teatron,” ekskuzas sin mallaŭte Aimée.

Poste venas Margot, sidiĝas al la lito kaj Gasparo sentas, kvazaŭ alsidiĝus al li lia propra animo. Nun li estas pleje kun si mem. En tiu ĉi amo li hejmis.

”Sciu, Margot, kion pleje mi bedaŭras?” li kuraĝas diri sole al ŝi.

”Kion, Gasparo?”

”Ke neniam plu mi ekvidis mian naskiĝlandon.”

”Ĉu vi kapablas ankoraŭ tion rememori?”

”Ĝuste nun tiuj imagoj ŝajnas al mi en la memoro plej vivantaj.

Mi rememoras iun ŝoseon. Poploj kreskis laŭlonge de ĝi. Ĉio ŝajnas al mi esti tre distanca – kaj tre bela.”

Margot metas la fingron sur sian buŝon, por rememorigi ordonon de la kuracisto.

”Ne timu, mi fartas multe pli bone,” apenaŭ flustras Gasparo, sed sur lia vizaĝo estas rideto, kia jam longe ne videblis.

”La noktoj estis tie malsekaj. Proksime de nia dometo estis herbejoj. Tie restadis ĉevaloj ankaŭ dumnokte. Mi aŭdadis vespere antaŭ ekdormo iliajn sonoriletojn.”

Margot, plena de angoro, klinas sin super li kaj tuŝas leĝerete lian manon.

”Dormu iomete,” petas Margot.

La okuloj de Gasparo diras, ke ankoraŭ estas tempo. ”Mi rememoras. Dimanĉe regis silento sur la rivero, kaj en la kanaro ĉirpis birdo. Mi atendis je tiuj tintiloj de la brunaj kaj blankaj ĉevaloj.”

Iu ekfrapis.

”Kaj tiu ŝoseo kun la poploj iris foren… foren…”

Margot ekstaris kaj iris al la pordo. Leterportisto transdonas karteton kun bukedeto, ĉirkaŭligitan per arĝenta rubando.

Margot ĝin obeeme akceptas. Ŝi observas la mirindajn florojn, kiujn ŝiaj malmolaj fingroj neniam elsorĉus. Ŝi revenas al la lito. La korpo de Gasparo kuŝas nenature, kvazaŭ ĝi subite kaj senpove deglitus. La kapo falis malantaŭen kaj la manplatoj en la lasta momento ekpalpis la kolon, kvazaŭ ili volus forŝiri la sufokantan premon. Margot ne bezonas tuŝi tiujn manojn, tiom konatajn, por ekkoni, ke la vivo foriris el ili. Kaj lia elokventa vizaĝo diras al ŝi per la lasta esprimo:

Vidu, Margot, kiel malproksimen kondukis mia vojo, kiel malproksimen…

La fidela Margot, kies koro tiumomente mortis, surgenuiĝas al la lito, sinkas per sia frunto kaj per malsekaj okuloj sur la senpovan manon de la mortinto, kaj al lia manplato ŝi almetas la bukedeton en arĝenta rubando, sur kiu estas skribite:

AL LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.