La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Aktoroj sur ŝnurego

Kvankam li timis renkontiĝi kun Klemento, Gasparo kelkfoje ekiris al la loĝejo de Sansonoj en strato des Marchands.

Foje antaŭtagmeze Gasparo sukcesis lin trovi. Klemento eliris el domo; sed li ne mornis. Male, al Gasparo ŝajnis, ke li ankoraŭ estas pli eleganta. En lia vizaĝo radiis la frida orgojlo.

Gasparo lasis Klementon preteriri, momenton lin sekvis kaj nur poste vokis: ”Bonan tagon, Klemento!” Longval sin ekskuis, abrupte turniĝis. Lia surprizita rigardo malkaŝis ĉion, kion li sukcesis vuali pere de la eksteraĵo kaj fiera vizaĝo. Sed Gasparo klopodis, ke en lia fizionomio manku kompato, kaj diris plej kore: ”Longe mi ne vidis vin. Kien vi iras?”

”En kafejon.”

”Vi preterpasis dudek kafejojn kaj neniun vi eniris.”

”Ĉu vi postsekvas min?” kompreneme ekridetis Klemento.

”Mi timis vin alparoli,” konfesis Gasparo. ”Ĉu vi deziras, ke mi akompanu vin?”

Klemento jesis. Kelnero alportis vinon.

”En la lastaj tagoj mi dekutimiĝis de la societo,” diris ironie Klemento. ”Tiuj sinjoroj ĉirkaŭe,” daŭrigis Klemento en la sama tono, ”estas ĉiuj miaj bonaj amikoj. Vi povas trankvile rerigardi, neniu plu min vidas. Realiĝis mia revo el la infanaĝo, Gasparo. Mi fariĝis nevidebla.”

Al Gasparo ŝajnis, ke antaŭ li staras malsana ulo, kiu sen sia kulpo suferis gravan traŭmon kaj akuzas pro tio ĉiun ajn ce renkontiĝo.

”Vi devis multe suferi,” diris kompateme Gasparo.

”Pli malpli rajte. Mi superruzis ilin. Mi volis vivi kiel homo.”

”Neniun vi maljustumis.”

”Jen la mondo,” ekĝemis Klemento. ”En ĝi ĉio estas alfiksita, alpikita, registrita. Ĉio senelira. Nenio ĉe ni estas ŝanĝebla, eĉ ne tia metio. Ĉu ni vivas en la mezepoko?”

”Ĝuste tial saĝa homo vin ekkomprenos,” certigis lin Gasparo.

”Ne kredu! Sed ĉio estas kulpo de la patro. Kial li deziris, ke oni instruu min pri Eneado kaj Iliado? Kial li ne ĵetis miajn librojn enfajren kaj permesis al mi vizitadi teatron? Nun ĉio jam foras kaj mi estas senhonora.”

”Mi fieras, ke mi konas vin, Klemento,” diris sincere Gasparo.

”Tio estas honoro por mi.”

”Vi estas bona, sed vi ne helpos min. Kial nur jam ekde la junaĝo mi ne estis krudulo, kiu surpikadus skarabojn sur pinglojn kaj turmentus hundojn kaj katojn? De kie en mi la tenereco?”

”Ĉu via patro estis brutala homo?” interrompis lin Gasparo.

Klemento embarasiĝis.

”Li estis bona homo. Ankaŭ mia patrino. Kiam ili devis anonci al mi, kia fakte estas mia profesio, tio estis por ili peza momento.”

”Ĉu necesis, ke ankaŭ vi … ?”

”Komencis la avo, poste la patro. La tuta historio iris tra iliaj manoj. Ni havas diplomojn, rajtojn, privilegiojn. Alimaniere ĝi ne eblis, estis mia vico. Kaj mi volis ekkonadi la mondon, vivi. Tial mi ŝanĝis mian nomon. Mi volis verki. Sed ekde tiu momento, kiam la patro enkondukis min en la kameron kaj montris al mi tiun teruraĵon –” Klemento rememore enpensi ĝis kaj daŭrigis kun trista rideto. ”Mi ne estis tiel deprimita, kiel la patro supozis. Sinjoro Guillotin estis inĝenia homo, finfine ankaŭ filantropo. Li ne pensis pri ekzekutoj, li deziris mildigi turmentojn al kondamnitoj. La patro ofte rakontis al mi pri herooj kaj poltronoj. Tiam li proksimis al ili.

Li paroladis kun ili dum ilia lasta vojo. Nome la virinoj estis bravaj, li diradis. Li malamis tiujn sube, sub la eŝafodo, sangavidajn pri kruela spektaklo. Tiuj estis la veraj ekzekutistoj, diradis la patro.”

Gasparo aŭskultis kun retenita spiro.

”Ofte ili rajtis malami,” li oponis al Klemento.

”Puno ne devas ankaŭ signifi krude barbaran spektaklon, sed ĝi estas kruda, tiu procesio – kaj la ceremonio antaŭ tiom da okuloj. Ankaŭ tio estas la mezepoko. Ili mem venas kaj luktacas pri bona loko. Sed la ekzekutiston poste ili abomenas.”

Li eksilentis. Gasparo volus demandi pri Julia. Sed Klemento ĝojigite, ke li povas paroli kun iu, komencis mem.

”Jam kiel dekokjara laŭ rigardoj de knabinoj mi komencis konstati, ke mi ne estas tute malbela, mi antaŭvidis, kia estos la futuro. Kiel mi ĝojis promenadi kaj interŝanĝi kun ili rigardojn!

Kaj tamen mi sciis: Tiu bela mondo por mi estas malpermesita.”

”Sed viaj gepatroj feliĉe kunvivis, ĉu?”

”La patrino sciis, ke la patro estas ordema, brava homo.

Jes, ili kunvivis harmonie. Sed la knabinoj, pri kiuj mi sopiris –”

Gasparo klinis la kapon. Eŭgeno do realigis sian intencon.

”Ni rendevuis ĉe la Nova Ponto. Ŝi surhavis blankan vestaĵon.

Mi kuris renkonte al ŝi. Sed ŝi staris senmove kaj observis min malamike. ,Kial vi sekretigis al mi vian nomon?’ ŝi diris. Momenton mi esperis pri ŝia kompato. Mi pensis: ŝi aŭskultos min. Sed ŝi venis nur por venĝi. Ŝia rigardo duris kiel ŝtono. Ŝi foriris, kvazaŭ mi ne ekzistus tie.”

Ili sidis silente.

”Kaj plu?” demandis Gasparo post tempeto.

”Kion fari ol nur preĝi, ke en Francio okazu nenia krimo, ĉu ne?”

”Vi havas librojn,” konsolis lin Gasparo. ”Vi diradis, ke en ili enestas tiom da vivo. Venu foje viziti nian teatron.”

”Ĉu vi ridigos min?”

”Mi provos tion fari.”

Kiam ili eliris el la kafejo, Gasparo manpremis kun Klemento.

”Ĉu vi scias, kion vi faras?” ridetis Klemento Sanson.

”Ĉu ni jam ne plu estas amikoj?”

Gasparo profunde perceptis la tragediojn okazantaj ĉirkaŭe; kion ordigis kolegoj el teatro per mansvingo, estis por li ŝarĝo dum multaj vesperoj. Li ne ektristis tiel rapide kiel ili kaj ne tuj eklarmis; sed se io lin tuŝis, ĝi ne malaperis kun la veninta mateno.

”Kian strangan karakteron vi havas?” ili demandis.

”Mi devenas el urbo Kolín.”

”Kion ĝi signifas?”

Nekompleze li klarigadis. Li konservis ja teneron al la forpasinta infanaĝo kaj al regiono, kiu estis lia naskiĝloko kaj de lia patrino, sed jam li ne kapablis imagi sian vivon aliloke ol en Parizo. Kiam ajn li diris la nomon de sia patrolando – Boheme – ili nomis lin – Bohémien – ili ridis, parolis pri nomada vivo, ĉar ili opiniis lin cigano.

Sinjoro Bertrand fine sukcesis akiri permeson por prezentadi scenojn per tri personoj. Sed la ministro – en intereso de grandaj teatroj – aldonis al la permeso ordonon: ĉiuj rolantoj, antaŭ ol komenciĝos la prezentado, devas paŝi surŝnure kaj fari tie kelkajn gimnastikaĵojn. Atentu, volis per tio diri sinjoro ministro, vi troviĝas sur la periferia bulvardo, vi tro aŭdacas, ne forgesu, ke vi ne estas aktoroj, sed akrobatoj, ĵonglistoj!

Bertrand legis la malĝojigan dokumenton al la ensemblo kaj la komediantoj dentgrincis. Feliĉe montriĝis, ke preskaŭ ĉiuj estas en tiu arto dresitaj. Escepte de unu: tiu estis ĝuste la malfeliĉa Frederiko, sed li deklaris, ke la ministro eĉ per la plej malsaĝa ordono ne devojigos lin de teatro. Ili streĉis ŝnuregon kaj li komencis ekzerci.

Gasparo Deburau ne ektimis. Li sciis, ke surŝnure li teniĝos. Sed Bertrand ne invitis lin al provo.

”Por scenoj vorte prezentataj mi bezonas novajn aktorojn, verajn artistojn. Tial ni devas minimumigi la ensemblon en pantomimo,” li diris al li. ”Vi finprezentos la rolon en Ahrimano kaj forlasos nin.”

”Sed mi scias kuri surŝnurege,” certigis lin Gasparo.

”Por tio mi bezonus pli viajn fratojn.”

”Oni ne plu fajfas, kiam mi prezentas Rabiston. Kaj pri mia Servisto ĉiam oni ridas. Ĉu vi forgesis, kiel mi alternis sinjoron Blanchard?” malespere li memorigis siajn meritojn, por lin mildigi.

”Tio jam delonge pasis, la teatro pluiras,” diris fake direktoro Bertrand. Gasparo turnis sin al Frederiko, sed tiu dronis en zorgoj, kiel konservi ekvilibron. Felikso, la dua heroo de la miniteatro, ne ŝatis Gasparon.

”Iru ploraĉi al la panjo,” diris Felikso al li, kiam Gasparo ne ĉesis peti. ”Funebra larmistino ne apartenas al teatro.”

Kial, diable, li ne kapablis eksakri kaj respondi per kruda vorto? Vidu, Gasparo, vi amas vian publikon kaj nenion vi ellernis de ĝi. Kaj kiam iu alkriegas vin, via koro ektremas kaj vi estas kiel kordo, kiam ĝin ektuŝas kruda fingro kaj ĝi ekvibras kaj ne povas ĉesi vibri. Jen, povrulo, efiko de viaj elbaj golfetoj kaj la ĉeĥa kanaro. Vi ne trinkis ekde la naskiĝo vinon, kiel ĉi tieaj infanoj.

Kvazaŭ senheredigita de ĉiu ĝojo, Gasparo observis, kiel liaj kolegoj streĉas la ŝnuregon. ”Venu teni,” vokis iu kaj li obeeme iris. La unuaj paŝoj sukcesaj. Kelkaj el la komediantoj estis elstaraj akrobatoj kaj intence ŝajnigis iom da malcerteco, por vuali la pasintecon, kiun ili mistaksis. Aliaj pompis per sia rutino.

Venis la vico de Frederiko. Ĉion ili klarigis al li, montris, enmanigis al li longan stangon. Frederiko ekpaŝis. Deburau deziris al li nenion malbonan. Sed post la kvina paŝo la dieca Arlekeno falis. La admirata, elasta Frederiko falis kiel matura piro kaj restis kuŝanta surtere. Li ĝemis. Terurite ili alkuris al li.

”Nun vidu min la vendistinoj el nia bulvardo,” li ekridetis kaj svenis. Ili venigis kuraciston. Tiu konstatis, ke Frederiko havas elartikigitan piedon. La sekvan tagon li tamen ludis, sed rifuzis suriri la ŝnuregon.

”Dancu sur ĝi la ministro mem.”

”Sed kion ni faros?” ekkaptis Bertrand sian kapon. ”Ili forprenos de ni la koncesion.”

”Mi foriros al la Olimpia cirko al la fratoj Franconi, tie oni darfas paroli. Ĝi bone konvenos al mi kaj al vi. Ne persvadu min! Jam mi decidiĝis.”

”Bone,” kunsentis respondpreta Bertrand. ”Sed kiu anstataŭos vin?”

”Felikso.”

”Poste ni bezonas ankoraŭ iun pluan.”

”Tie vi havas lin,” montris Frederiko al Gasparo. ”Li scias paŝi sur la ŝnuro.”

”Ĉu vi ne forgesis eĉ tion malmultan, kion vi sciis?” Bertrand invitis Gasparon. Deburau enmomente estis sur eskalo kaj kuris sur la ŝnurego kvazaŭ iu bruligus liajn kalkanojn. Li travivis jam pli malagrablajn aer-promenojn.

”Li restu, do,” diris Felikso, influita per la vervo de Gasparo.

”Dankon, sinjoro,” diris Gasparo kortuŝite. ”Mi sciis, ke vi havas bonan koron.”

Felikso surprizite levis la okulojn.

”Mi ne volis vin ja maldungi,” li ekmurmuretis. ”Li restos ĉi tie, mi diras.” Bertrand kaj Fabien konsentis.

”Vidu,” diris Frederiko. ”Kio nocas al unu, tio helpas la alian!”

”Ege mi bedaŭras vian piedon,” sincere diris Gasparo. ”Sed eble ĝi alportos por vi ion bonan.”

”Dankon pro la profetaĵo.”

Kiam post kelkaj tagoj revenis patro Deburau kun la infanoj el la kamparo, Gasparo kisis lian manon por bonvenigi lin. La patro ektimis. La filo dankis al li por ĉiuj kapfrapoj, per kiuj li igis lin ellerni la iradon surŝnurege. Li savis per tio la teatran karieron de Gasparo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.