La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Du invitoj

Gasparo estis revenanta el la hospitalo. Estis sankta Vendredo.

Homamasoj torentis al arbaretoj ĉe rando de Parizo.

El ĝardenoj bonodoris siringoj. Inter la homoj serpentumis pezaj omnibusoj kaj elegantaj kaleŝoj. Fine Gasparo venis en flankstraton. De ie sonis orgenmuziko.

”La sanstato multe pliboniĝis,” oni diris al li en la hospitalo.

Li vidis mem, ke Désirée estas pli gaja. Samtempe malplii ĝis sur ŝiaj vangoj tenero kaj amo. En amikeco kun la infanoj li trovadis ĉiam pli da konsolo kaj forto. Karolo nun estis en la aĝo, kiam komenciĝis liaj propraj unuaj rememoroj;

Gasparo promesis al si, ke al Karolo li faros tiujn multe pli belajn. Kaj al Rosina li enmetadis ĉiun teneran senton, kiu restis en li, rilate al inaj estaĵoj. Li ĝojis je momentoj, kiam li revenadis hejmen, je iliaj demandoj kaj ludoj kun ili.

Kiam li revenis al Faubourg du Temple, atendis lin antaŭ la domo du homoj. Viro en riĉa uniformo, oficiro de la reĝa gvardio. Kaj virino en ordinara blua vesto.

”Margot!” li ekvokis kun rideto de bedaŭro kaj ĝojo. Ŝi montris al la oficiro, sed li ne atentis tion.

”Kiel eble, ke vi trovis min? Kiu diris al vi, kie mi loĝas?”

”En la teatro. Mi venis peti vin, ke vi vizitu malsanan infanon.”

”Kial mi vizitu lin?”

”Li estas filo de mia amikino. Foje posttagmeze li estis kun ni en la teatro ĉe vi kaj vidis vin. Li malsanas, grave malsanas.

La knabo senĉese ĝemas, ke li ŝatus vidi vin. Se vi venus tien por momento, ege vi ĝojigus lin; kiu scias, ĉu eble ne lastfoje.

Sed via edzino onidire ankaŭ malsanas? Certe vi ne emas ludi?”

”Mi iros, Margot. Ĉu vi akompanos min tien?”

”Sinjoro Deburau?” aŭdiĝis la oficiro kaj klakis per spronoj.

”Je via servo.”

”Lia reĝa Majesto aranĝas hodiaŭ solenan vespermanĝon por la parizaj infanoj,” raportis la oficiro. ”Li sendas min urĝe por vi, ke vi alveturu kaj prezentu por amuzo de la infanoj iun scenon.”

”Bedaŭrinde, mi estas okupita.”

”Mi opinias, ke mi misaŭdis,” indigne diris la kortegano.

”Lia Majesto …”

”Mi scias, sed ĵus mi promesis viziti la malsanulon – ĉu mi povus veni al la kortego alifoje?”

La oficiro pensis, ke li parolas kun frenezulo.

Sed Margot intervenis: ”Iru tien, Gasparo,” ŝi diris paciĝeme. ”La malgranda Jacques dumtage trankvilas. Nur vespere li ne povas dormi kaj ploras. Ludu al la infanoj en la kastelo kaj poste vi povas veni al ni. Mi diros al vi la adreson.”

”Kiel vi deziras,” konsentis Gasparo. ”Kaj kiam mi venu al la kortego?”

”Senprokraste, sinjoro. Se vi deziras, mi veturigos vin al la teatro por povi havi la kostumojn kaj ĉion, kion vi bezonos.”

”Venigu do la kaleŝon, mi petas,” diris Deburau lace.

La reĝo-burĝo, kiu portadis anstataŭ sceptro pluvombrelon, ne ĝuis grandan estimon. Li ŝajnigis ja strebadon pri bono por la popolo, sed tiu ne lasis sin trompi kaj atendis agojn. Ĝi mem montris ekzemplon: ĉiun duan jaron oni atencis kontraŭ la reĝo; li konservis ĉiam sian haŭton sana kaj ankoraŭ ricevis laboron – subskribi kelkajn mort-verdiktojn.

En la signo de pluvombrelo oni regis plu. Sed la rezista movado viglis per nova pasia aktiveco. La trompita popolo rekuracis siajn vundojn, preparante sin por venĝo. La laboristaj kluboj ”Morton al tiranoj” certigadis sin, ke tio ne devas okazi tuj. Post unu jaro, post du, post dek. Foje venos tiu tago.

Gasparon ne ĝenis, ke la reĝo promenadas kun pluvombrelo.

Ne ĝenis lin, ke okaze de ĉiu karnavalo ridindigadis la reĝon masko, kiu al ĉiuj en la ĉirkaŭo senĉese etendadis la manojn. Sed li malamis la reĝon tial, ĉar li mem montris ekzemplon por avareco kaj senskrupula pliriĉigado. Post bulvardo du Temple nove elkreskis du paperfabrikoj kaj sapfarejo.

En tiuj tri ŝtataj fabrikoj laboris du mil infanoj el Parizo kaj ĉirkaŭaĵo. La reĝo, kiu tion permesas, meritas nek respekton, nek kompaton.

”Ĉu en la palaco estos nur infanoj?”

”Ĉeestos ankaŭ kelkaj elektitaj gastoj, por ke ili amuziĝu.”

Kiam ili alveturis al la palaco, staris antaŭ la enirejo al la ĝardeno aro da knaboj, kiuj disdonadis inter si kvinfrankojn.

Gasparo sciis, kion ĝi signifas. Kvin frankoj estis tarifo por alvoko de la reĝo al la fenestro.

”Vivu la reĝo!” Se oni postulis Marseljezon, ĝi kostis du frankojn pli. Ĝi estis gaja spektaklo, kiam la reĝo aperis ĉe la fenestro kaj dankis al la ”entuziasmigita” homamaso.

En ampleksa salonego, kies larĝaj fenestroj rigardis al la parko, estis longaj tabloj en formo de hufofero kaj ĉe ili sidis proksimume ducent infanoj. Gasparo vidis, ke la reĝo mem persone eksidas fruntloken kaj laŭ sia maniero, propramane distribuas al la grandaj kaj malgrandaj rostitan kortbirdaron.

Gasparon oni alkondukis en vestejon, por ke li alivestu sin kaj ŝminku. Apenaŭ li komencis, malfermiĝis pordo kaj la reĝo eniris. Deburau ekstaris kaj riverencis kun la ŝminko en unu mano kaj kun la peruko en la dua.

”Nur daŭrigu! La infanoj jam ĝojas je vi.”

Gasparo demetis la perukon kaj akceptis la manon al li etendatan.

”Mi legis la libron de sinjoro Janin. Fakte mi ne legis ĝin, sed mi vidis ĝin kaj iu diris ion pri ĝi al mi,” diris la reĝo. ”La infanoj scivolas kaj miaj gastoj ankaŭ.”

”Mi timas, Siro, ke mi ne montros al vi perfektan prezentaĵon pri mia ludo, kiam mi devas roli sola.”

”Mi havas intereson ĉefe pri vi. Kion vi opinias pri la nuntempa progreso? Ĉu sur bulvardo du Temple estas jam ankaŭ pavimo?”

”Ĝis nun ne, Siro,” ĝentile respondis Deburau.

”Kaj la gaslumigado?”

”Mi opinias,” respondis Gasparo ĝentile, ”ke ĉi tiuj novaĵoj estas instalataj unue en kvartaloj de la riĉuloj. En la malriĉaj ne.”

”Eble tial,” konkludis la reĝo, ”ĉar tie loĝas malpli da homoj.”

Deburau kapneis. ”Nur se ili estus formortintaj pro ĥolero.”

”La popolo ne kondutis dum la epidemio dece,” diris la reĝo afliktite. ”Ili ruinigis la palacon de la arkiepiskopo, ili survestis ornatojn kaj dancis en ili …”

”Ni ĉiuj pensis, ke ni freneziĝos, Siro, kaj al iuj tio eĉ okazis.

Estis karnavalo, se la reĝa Majesto bonvolas memori. La homoj mortadis en maskoj sur la stratoj. Ankaŭ multajn Pierotojn mi vidis tiel morti.”

”Bone, bone,” mansvingis la reĝo. ”Mi ne koleros, ĉion mi aranĝos. Certe vi rekonas, ke estas bona ideo inviti ĉi tien tiom da infanoj.”

Gasparo jam volis riproĉi pri miloj da infanoj en fabrikoj.

Sed li ne volis, ke oni arestu lin. Li devas ja iri al Margot, al la malsana infano, poste al Karolo kaj Rosina. Morgaŭ en hospitalon al Désirée.

La reĝo forlasis lin. Gasparo finis la preparon kaj atendis.

Post nelonga paŭzo oni vokis lin.

Per kelkaj kaprioloj li atingis la podion. La malgranda publiko lin bonvenigis per ĝoja aplaŭdo. Dependante nur de si mem, Gasparo prezentis nur kelkajn solo-scenojn. La plej grandan aplaŭdon li rikoltis pro la sceno de gitarludanto, kies kordo ŝiriĝis, kiu ĝin kunligas – nature sen la gitaro kaj kordo – kaj poste kiel tajloro, alkudranta butonon al jako – sen kudrilo kaj sen fadeno.

Je la fino li ekrimarkis inter la juna publiko maltrankvilon.

La reĝo degne gestis al li, kvazaŭ dirante: Mi estas kontenta.

Sed la oficiro, kiu alveturigis lin ĉi tien, diris al li ĉe la pordo de la vestejo: Kia malfeliĉo! La ceremoniestro ne sciis, pri kia festeno temas. Li sendis en boteloj la fridigitan punĉon – la infanoj ebriiĝis – kaj nun ili vomas.”

Gasparo rapide deŝminkis kaj alivestis sin. Li ne volis tie ĉi resti, sed lia akompananto igis lin eksidi inter la maldensiĝintajn vicojn de infanoj kaj vespermanĝi. La reĝo alikaze kolerus. La infanoj, kiuj ne tro naŭzis, spitis kuraĝe la sekvintan programon. Duopo estis finanta dueton, kiam subite ekŝanceli ĝis voĉoj de la kantistoj. Tra la apertitaj fenestroj penetris internen refreno de la kontraŭfilipa kanzono:

Jen la reĝo po-po po-po-populara…

”Fermu la fenestrojn!” vokis iu. La kantistoj klopodis daŭrigi kaj persekutis sin reciproke en intervalo de du taktoj. Deburau levis la kapon de la telero kaj aŭskultis. La dungitaj misuloj versimile ne kontentiĝis kun la rekompenco kaj venis koncerti al la reĝo sub fenestron. La duopo vane klopodis ilin superkrii.

”Morto al aristokratoj!” eksonis tute klare. Kaj kiel krisigno ektintegis la fenestra tabulo kaj sub bato de ŝtono ŝutiĝis vitro. Inter la infanoj aŭdiĝis ploro kaj krio, sed neniu atentis ilin.

”Kie estas husaroj?” aŭdis Gasparo ekscitiĝi la reĝon.

”Chartres! Kie estas viaj husaroj?”

”Jam ili intervenas, via reĝa Moŝto.”

Gasparo eksakris kaj rigardis el fenestro. En lumo de torĉoj brilis bajonetoj kaj orizitaj uniformoj. Soldatoj elpuŝis la ekscesantojn al la parko. Eksonis kelke da pafoj.

”Daŭrigu!” ordonis la kortegano al kantistoj. ”Sur lokojn!” sonis la vokado.

Sed la fotelo de Gasparo jam estis vaka.

En la tenebra antaŭĉambro li ĵetis sur sin kitelon kaj surkapen metis nigran ĉapeton.

”Atentu!” diris Margot al la malsana knabo, kiu suferis pro doloroj en la tuta korpo. ”Atentu, aperos Pieroto, kiu tiel plaĉis al vi…”

La knabo ĉesis plori kaj fiksrigardis la pordon. Lia patrino, amikino de Margot, kaptis lin firme ĉirkaŭ la ŝultroj, ke li ne ektimu. La pordo malfermiĝis kaj sursojle staris Pieroto.

”Bonan vesperon, knabeto,” li riverencis. Jam li ekdancis.

Li ĉirkaŭkuris la tablon, transsaltis seĝon kaj ekstaris ĉe lito.

Li stumblis, falis – sed lastmomente denove li rektiĝis. La knabo ekridis unuafoje dum sia malsano. Pieroto stumblas plu, zigzagas, ŝanceliras, faletas, sed staras. Poste terenfalas, kiam neniu jam tion atendis. La eta Jakobo laŭte ekridis. Li sekvas ĉiun movon de Pieroto kun brilaj okuloj.

Kia fabela aperaĵo en la malriĉa ĉambro, kie alifoje regas nur malvarmo kaj malpleno. Kara, blanka Pieroto! La knabo feliĉe ridetas. Sed dum lia patrino kunpremas la lipojn, por ne ekplori pro dankemo – kaj Margot, kiu restis apudporde, akompanas la paŝojn de Gasparo per malseketaj okuloj.

Pieroto anhelante haltis. Margot volas lin danki, sed malgranda Jakobo etendas al li peteme la manojn, kvazaŭ por preĝi.

”Ankoraŭ, kara Pieroto, ankoraŭ.”

Kaj Pieroto daŭrigas. Li prenas seĝon. Kiel eksidi sur ĝin?

Li implikiĝis en ĝin kaj fine li staras mem surkape kaj la seĝo sidas sur li. Kaj la knabo ridas, kvazaŭ korŝire kantus vundita birdo, el dolorplena gorĝo eliras ĝojkrioj. Poste Pieroto prezentas scenon pri tajloro. Li dancas denove, li iradas sur la manoj. Li prezentas ĉion, kion li kapablas.

”Mia eta, kara Pieroto,” flustras Jakobo kaj kliniĝas al li.

Gasparo proksimiĝas kaj Jakobo kaptas per la etaj manplatoj lian larĝan manikon, pie sed samtempe intime li karesas lian kubuton kaj premas la ŝtofon al la vizaĝo kaj okuloj.

”Kiel li feliĉas,” flustras la patrino.

”Panjo, tio eble eĉ ne estis vero.” La laca kapo kuŝiĝas sur kusenon. ”Dormu,” flustras Pieroto, ”mi venos vin viziti en viaj sonĝoj. Ni ludos kune.”

La knabo kapjesas kaj ekdormas kun neesprimeble feliĉega mieno. Margot kondukas Gasparon silente eksteren. Ŝi helpas al li demeti la kitelon.

”Vi ne scias kiel grandan ĝojon vi faris al li.”

”Sed morgaŭ mi ludos. Mi ne povas veni,” timas Pieroto.

Eniras la patrino de la knabo kaj senvorte premas liajn manojn.

Gasparo hejmeniras kaj portas enanime ĝojigan senton, ke li faris ion utilan. Li ascendas en mallumo laŭ la ŝtuparo, sed apud la pordo li stumblas je io. La staturo leviĝas. Li estas la juna poeto.

”Kion vi faras ĉi tie, Aloizio?”

”Mi atendas vin. Ŝate mi promenus iom kun vi. La infanoj dormas.”

”Bone,” konsentas Deburau. ”Do, ni iru.”

Li demetas la kostumon surfenestren, sed abrupte li turnas sin kaj kaptas Aloizion je la jako. ”Kion vi volas diri al mi?”

”Nur ekstere.”

”Ĉu ŝi mortis?” flustras Gasparo.

”Ne.”

”Do kio okazis?”

”Iru, Gasparo,” diras delikate la poeto kaj prenas lin je la kubuto. ”Mi devas hodiaŭ multon rakonti al vi – pri la doloro, kiu purigas kaj fortigas.”

”Kio okazis kun Désirée?”

”Oni lasis ŝin vespere foriri el la hospitalo.”

”Ĉu ŝi revenis?”

”Jes. Por mallonga tempo. Poste ŝi transdonis al ni la infanojn.”

”Kien ŝi iris?”

”Malsupre atendis la ventumil-pentristo. Kune ili forveturis per kaleŝo.” Ili descendas. La larĝa, libera nokto ilin invitas per konsola spirado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.