La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La franca heredaĵo

Ju pli ili alproksimiĝis al la franca limo, des pli ofte la patro enpensiĝis dum longaj silentemaj momentoj. Post kiam ni transpaŝos la limon, en la plej proksima vilaĝo ni aĉetos botelon da ruĝa vino, levos ĝin kontraŭ la ĉielon, por ke nia suno incidu sur ĝin kaj poste ni eltrinkos ĝin. Kaj la glutkvanton ricevos ankaŭ la tero, por ke ni tostu kun ĝi! Ŝajnis al li, ke ne nur li, sed ankaŭ liaj infanoj revenas en sian patrion.

Laŭ konturo de la horizonto li antaŭvidis bone konatajn montetojn multe pli frue, antaŭ ol ili atingis Francion. Li malkovradis konatajn arbojn, riveretojn kaj stelojn sur la firmamento.

Amiens! Celo de la kelkmonata migrado, paradiza revo de la sep homoj, kiuj malsatis, batalis kontraŭ la laco kaj suferis dum longaj marŝoj kaj dum frostmalvarmaj noktoj!

Amiens! Sorĉa futuro, pro kiu ili perdis sian patrolandon kaj la firman teron sub la piedoj! En ĉiu bela domo, kiun ili ekvidis, ili antaŭvidis sian posedaĵon, sed de ĉiu sin forturnis, ĉar por ili ĝi malmulte noblis.

Komisaro de Amiens kontrolis iliajn dokumentojn; poste li venigis foirgardiston kaj ĉagrene ordonis, ke li montru al la almigrintoj ilian heredaĵon. Deburau-oj ne kuraĝis demandi.

Ili dankis kaj senvorte postiris la gardiston survoje, de kie ili venis. Ankoraŭ pli scivoleme ili rigardis ĉiujn bele konstruitajn domojn, preter kiuj li gvidis ilin kaj atendis ĝis ilia gvidanto levos la manon kaj diros: Jen, ĉi tie! Ili plu distancis for de la urbo-centro. Kaj poste venis momento, kiam la gardisto haltis. Li alrigardis kompate la strangajn fremdulojn, levis la manon kaj diris: ”Jen!” Rapide li foriris. Kion ili vidis, estis ruino; kelke da muroj disfalontaj, rompita barilo, la tegmento trafalinta kaj rubejo ĉie ĉirkaŭe. Ankaŭ pli frue ĝi estis kaduka domaĉo, pri kiu la posedantoj ne tro zorgis; post kiam oni elportis el ĝi la lastan posedanton, zorgis pri ĝi jam neniu. La plej aĝa filo ekfrapis la pordon; ĝi renversiĝis. Polva nubo ruliĝis supren elinterne. Katarino enrigardis tien: araneaĵoj, malpuraĵo, ŝimo. Momenton ŝi vivigis en si esperon, ke oni povus ripari la konstruaĵon.

”Eĉ ne unu trabo estas bonorda,” respondis patro Deburau al ŝia demando atendanta esperon.

Gasparo tiumomente pardonis al siaj gepatroj kaj gefratoj ĉiujn humiligojn. Li kompatis ilin. Li vidis la patron, kiel li stamfas antaŭ la ruino, por deskui la koleregon de si; li vidis la patrinon senpove ĉirkaŭrigardantan, kvazaŭ ŝi demandus, pro kio oni punas ŝin; li vidis siajn du obstinegajn fratojn tute senenergiajn kaj ambaŭ fratinojn, serĉantajn konsolon en ploro, vang-ĉevange. Ili ĉiuj estis tiel etaj kaj senfortaj; ili, kiuj ĉiam radiis pro kuraĝo kaj forto.

La komediantoj ekloĝis en antaŭurba korto kaj vespere aranĝis spektaklon. Estis dimanĉo. Merkrede ili sukcesis vendi sian heredaĵon. Subite ili havis pli da mono ol iam dumvoja ĝe. Iun semajnon ili ripozis. Sed frankoj elspeziĝis kaj necesis decidiĝi: kion fari? Bienposedanto, en kies korto ili tendumis, komprenigis al ili intencon de la komisaro, ke li lasos ilin enkarcerigi, post kiam ili restos sen mono. Necesis foriri. Reveni? Sendube.

Kaj tiel iutage la patro Deburau rekalkulis la lastan monon kaj ekiris al foiro. Kiam li estis revenanta, postiris lin lante, pezpaŝe magra ĉevalaĉino kaj post la ĉevalaĉino klakbruis korbveturilo kun kovrotuka tegmento. Ĉiuj ekzaltis. La ĉevalaĉino por dekok frankoj certe memoris kelkajn kruelajn batalojn; ĝi estis kiel sekigita kaj havis surkorpe cikatrojn de mistera origino. Sed tuj ĝi fariĝis amato de tuta familio, kiu ĝin glore akceptis kiel sian anon. Post kelke da tagoj ekveturis Deburau-anoj el Amiens returnen.

Ili veturis sen atingi la limon. Komenciĝis decembro, varma kaj malseka senneĝa decembro. En la plej proksima urbeto ili renkontiĝis kun karavano de veturiloj celantaj al Parizo.

Napoleonon Bonaparton oni kronis kiel francan imperiestron.

La komerca spirito ekprenis gvidrimenojn kaj turnis la komediantan ĉaron suden. Ili trabatis sin denove per siaj saltoj kaj kaprioloj kaj bone prosperis. Ili rapidis. Sed ankoraŭ unu kruela senreviĝo atendis ilin. Ili ĝojis je la metropolo, prononcante nomon de Parizo kun retenata spiro; ili imagis al si komplezan publikon, ĝojigan etoson, mon-alfluon. Sed polico ne lasis eniri enurben elementojn suspektindajn. Vana intertraktado. Kaj vane la eta Gasparo elrigardadis el sub malseka kovrotuko, por ekvidi almenaŭ turojn de la sopirata urbo. Ĉar pluvis kaj nebulis, li vidis nenion, nur la nigran muron de la pordego kaj vizaĝojn de la malafablaj gardistoj, kiuj sakris, defrotadis la pluvon de siaj vangoj kaj montris al la komediantoj, ke ili leviĝu kaj vagu kun sia ĉaro al la direkto, de kiu ili venis.

”Vivu la imperiestro! Gloro al la imperiestro!”, vokis homoj ĉiuloke, kie la komediantoj veturis. Fierega kaj perfida Parizo restis post ili. Ili sentis sin honorofenditaj pro tio, ke ĝi forpelis ilin. Nur la eta Gasparo rememoris ĝin kun tima estimo.

Ĉar oni malpermesis Parizon al ili, tio plialtigis ĝian atraktivecon.

Dum longaj noktoj, kiam li devis gardi la ĉevalinon kaj la veturilon, li imagis ĝiajn stratojn, palacojn kaj ĝian Napoleonon.

Spite la fakton, ke la nokta tempo iam senfine treniĝis, Gasparo ŝatis ripozon en arbaroj pli ol la malvarmon en veturkoridoroj kaj en staloj. Nur dum pluvado ili restadis en gastejoj aŭ ĉe komplezaj kampistoj; ili devis enpremiĝi en ia sufoka kamero, kie oni malfacile spiris kaj ankaŭ esti dankemaj, ke ili povis tie dormeti sur la malmola planko. Sed kiam sude komenciĝis baldaŭ printempo, ili tranoktadis denove ekstere kaj tie sub la steloj pli bone, pli libere.

Kion prirevis la knabeto dum sendorme pasigitaj noktoj?

Li sciis, ke li estas sentaŭgulo; kaj tamen li prezentadis sin surloke de siaj fratoj, meze de homamaso, prezentante ion, kion neniu kapablas. Ĉu vi vidas? – montras al li spektantoj kun flamaj okuloj, ili aplaŭdas kaj klamas. Li riverencas kaj ridetas.

Kaj poste venas gardistoj el pariza pordego; ili riverencas multe pli profunde kaj petas, ke ne plu li koleru kaj kuniru; sinjoro, imperiestro Napoleono venigas vin montri al li vian arton. Kaj li do iras. Nur nun, tiu frida, kruela, pluvoza Parizo malfermas okulojn, rekonas, kiun ĝi forpelis de siaj pordegoj.

Gasparo iam ne scias kiel daŭrigi siajn aŭdacajn revojn.

Sopirante, ke la nokto pli rapidu, li rememoras ĉiujn homojn, kiujn dumtage li vidis kaj renkontis. Li rememorigas al si ĉiun aparte, kaj kiu speciale al li ekplaĉis, aŭ kiu lin ekinteresis, ĉe tiu li haltas kaj ripetas enmemore lian figuron aŭ la konduton.

Homoj, pri kiuj li tiamaniere meditis kaj kiujn li figure prezentadis al si, ne estis al li antipatiaj. Li feliĉis konante tiom multajn kaj fakte li ŝatis ilin ankaŭ kun iliaj eraroj kaj ridindaĵoj. Ju pli li identiĝis kun sia profesio kaj kutimiĝadis al la klaŭn-piedbatoj, aspektantaj kiel justa aldonaĵo al la ĉiutaga pano, des pli logis lin priatenti la homojn kaj iliajn kvalitojn.

Kiam la vastajn regionojn kovris la nokto kaj li komencis sian gardadon, preskaŭ ame li rememoris ĉiujn kapojn, kiujn tiutage li vidis kaj kiuj nun trankvile respiradis sur kadiso kaj kapkusenoj. Ŝajnis al li: mi estas la gardanto de ĉiuj. Nur unusolan vizaĝon neniam li povis imagi al si endorme. Li turnadis sian vizaĝon al nordo, kie li antaŭvidis Parizon, trapenetradis perokule la tenebron kaj elvokadis al si tiun vizaĝon el nigro.

Li havis ĝin antaŭ si, jes, nun, kiel maskon pendigitan sur kurteno de la nokto, senmovan, kaj rigardis rekte ties okulojn.

Ne, vi ne dormas, li opiniis. Same kiel mi ĉi tie gardostaras, ankaŭ vi staras apud alta fenestro de via palaco kaj gardas la mondon. Vi rigardas, kiel respiras la nacioj, kiel maltrankvile ili moviĝas dumdorme, kaj aŭskultas, kiel ili aŭdigas vian nomon, kun kolera respekto, kun admiro kaj lace. Regas tenebro super Eŭropo, kaj nur ni du garde staras. Nur ni du – mi kaj vi, Napoleono!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.