La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Gesinjoroj! Parizanoj paŝantaj tra nia glora strato, haltu!
Haltu, se vi serĉas noblan amuzon! Jen, la teatro, kian vi trovos nenie aliloke – Funambules – Ĉe akrobatoj! Sed ne eraru! Surŝnure jam delonge oni ne iradas ĉe ni. Ĉu vi aŭdis pri ni? Eniru – kaj poste vi mem parolos. Eniru ĉiuj noblaj sinjoroj! Ĉi tie troveblas, kio ankoraŭ ĝis nun ne estis vidita, eĉ ne ĉe antikvaj persoj, grekoj, romianoj aŭ egiptanoj. Por minimuma prezo vi ekvidos ĉe ni eminentajn artistojn. Nur ĉi tie kaj nenie aliloke! Muziko ek! Ĉu vi aŭdas? Ĉe ni vi ekvidos superban sinjoron Laurenton en la rolo de Arlekeno kaj lian pli junan fraton en la rolo de Leandro! Ni prezentas la pantomimon ”Ora sonĝo”! Sinjoro Placido prezentas Kasandron!
Ĉe ni vi povas rigardi Morfeon, dion de sonĝoj! Die ĉarma fraŭlino Mariana prezentas Kolombinan! Ni ludas hodiaŭ la plej belan el ĉiuj pantomimoj, kiuj iam aperis sursceneje.
Vi demandas, kiu ĝin verkis? Tion solan mi ne povas diri al vi. Sed vi povas kredi al mi, ke li estas fama aŭtoro, kiu ne darfas esti nomata. Rapidu, sinjoroj! Nia teatro havas sepcent lokojn, sed kiu malfrue venis, jam ne ricevos sidlokon. Kaj se nenio igos vin batali pri biletoj, do mi diras al vi: la rolon de Pieroto, servisto de sinjoro Kasandro, prezentas sinjoro Deburau.
Sinjoro Deburau, pri kiu oni skribas en la gazetaro.
Eniru sinjoro!”
Elegante vestitaj sinjoroj ĝis nun ridetas pri la kuraĝo de patro Royer, kiu ankaŭ kontraŭ ili aŭdacas ĵeti sian foirejan defion.
Ili ne antaŭvidas, ke baldaŭ devancos unu la alian por ricevi tie kian ajn biletojn. Sed la anonciston tio ne afliktas kaj li alparolas aliajn.
La ”noblaj sinjoroj” en drap-kiteloj kaj kun ĉapoj surkape ne lasas sin tiom invitadi. Ili hastas suben. La majstroj kondukos siajn edzinojn kaj pagos al si la antaŭscenon. Kelkaj amant-paroj trovis rifuĝejon en la loĝioj. Sed la plej pasia publiko sidas malantaŭe kaj en minigalerio, nomata ”edeno”. Tie estas tiuj, kiuj aplaŭdas pro senpacienco jam duonhoron antaŭ la komenco kaj entuziasme salutas ĉiun novan lumon, kiu eklumas en la salonego. Ĉi tiuj spektantoj pleje gravas; se la teatraĵo malbonas, ili fajfos jam dumpaŭze, se ĝi bonkvalitas, ilia entuziasmo garantios monaton de disvenditaj salonegoj.
Ĝi estas publiko nekoruptebla kaj necedema. Se vi donos al ĝi, kion ĝi deziras havi, ĝi amos vin ĝismorte kaj lokos vin en la koron tuj post Béranger kaj post amatino.
”Eniru, sinjoroj,” raŭkas la anoncisto antaŭ la enirejo kaj sinjorino Bertrand ne kapablas kontroli biletojn. Jam proksimi ĝas la tempo por komenci.
Post la kulisoj regas streĉo. Ĝi ekis regi jam ekde tiu tago, kiam sinjoro Nodier okaze de unu el la vizitoj transdonis al direktoro Cot d’Ordan la manuskripton de la pantomimo ”Ora sonĝo”, sed li igis ĵuri al si, ke lia nomo ne aperos konekse kun la teatraĵo. Malgraŭ raviteco pri la pantomimo, kiu lin obsedis, li devis memori, ke li estas estimata direktoro de biblioteko Arsenalo kaj ke oni al li tre amare riproĉus inklinon al la literaturo por akrobatoj.
Cot d’Ordan komprenis, sed tuj li igis studi la teatraĵon.
Post akordiĝo kun Bertrand li komisiis la reĝisoradon al Laurent, sed ĉar la respondeco pri sukceso kuŝis sur Deburau, ili donis al tiu la eblon adapti la proprajn scenojn laŭ sia plaĉo.
Pri la aŭtoro de la ”Ora sonĝo” oni ne parolis. Sed Charles Nodier kun kelkaj plej proksimaj amikoj sidis dum la premiero en la loĝio plej proksima al la scenejo.
La ”Ora sonĝo”, pantomimo, kiu havis sur la scenejo multe da lirika ĉarmo, surprizadis la spektantojn kaj kulminis en komikaj scenoj de Pieroto, kiujn elpensis Deburau; ĝi havis grandan sukceson.
Aŭdeblis onidiroj, ke la aŭtoro estas Nodier, sed li neadis tion. Kalumniuloj asertis, ke tial, por ke li povu pri la verketo des pli entuziasme paroli. Li venadis preskaŭ al ĉiu prezentado kaj alkondukadis ofte gastojn. Ĉiam pli ofte aperadis en la loĝioj de Funambules vizitantoj, pri kiuj miregis la scenejo kaj la partero. Estis cititaj nomoj, kiujn al ”garbejo en periferio” enviis ankaŭ grandaj teatroj: Gautier, Balzac, Nerval.
Sed en la gazetoj aperis eĉ ne unu linio. La raporteto en Pandora seneĥis kaj neniu opiniis konvena, ke indus skribi pri la spektaklo sur bulvardo du Temple.
Por Gasparo ”La Ora sonĝo” signifis venkon. En ĉi tiu teatraĵo li evidente superis ankaŭ Laurenton. Sed Deburau disdonis al homoj tiom da rido, ke Funambules por ĉiam famiĝis kiel la plej sekura sidejo de la gajeco en la kvartalo du Temple.
Homoj el la periferio ĝin ŝatis ĉiam pli kaj pli. Ĝi fariĝis ilia frato, ĝi kapablis ilin inspiri kaj venĝi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.