La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Brilaj parizanoj

Brilaj parizanoj! Kiel vi ŝanĝiĝis en la okuloj de tiu, kiu ne apartenis al vi, en la komenciĝintaj printempaj tagoj. Nelonga tempo pasis, kiam solene vi ovaciis venkon de via imperiestro, vi entuziasmaj patriotoj, fidelaj ĝis la lasta spiro al Napoleono? Aŭ via patriotismo estis nurnure ŝato de la militfortuno – kaj kiam ĝi forlasis lin, vi perdis kune kun profitespero ankaŭ la amon al via lando?

Post batal-fiasko apud Lepsiko la eventoj pasegis tion rapide, ke mankis tempo por respiri. Aliancanoj transiris Rejnon, de Pireneoj proksimiĝis Wellington kun angloj. Napoleono ankoraŭ ie-tie per neatendita atako sporade venkis, sed lia armeo degelis. La aliancanoj ruliĝis al Parizo. Kiam Gasparo primiris iliajn venkojn, la patro diris al li: ”Ili batalas por sia propra libereco, naivulo. Kaj Napoleono? Tiu batalas nur por reteni sian potencon.”

Gasparo spertis dum la migrado trans naŭ limojn fontojn de rezisto kontraŭ perforto, aspiranta forgluti la mondon. Li atendis la saman sopiron pri honoro kaj libereco ankaŭ ĉe francoj. Sed ili ne forbruligis sian metropolon kiel rusoj, forlasantaj Moskvon. Aretoj da studentoj kaj junaj laboristoj konstruis en Clichy kelkajn barikadojn. Alie neniu ekpensis pri defendo.

Estis klare, ke la imperio estas falanta. La respubliko, el kiu la imperio naskiĝis, estis senespera. Ŝancon havis rojalistoj.

Blankaj kokardoj aperis komence nekuraĝe, sed ili multiĝis kiel fungoj postpluve. Kiuj sciis malpli ol aliaj, kiuj opiniis sin forpuŝitaj flanken kaj avidis atingi superajn rangojn, ekkomprenis, ke venis ilia ŝanco. La malnova reĝimo estis falinta.

Necesas sekurigi al si postenon en la nova. Ministroj, pri kiuj oni opiniis, ke ili restos, akceptadis amase gastojn. La iama aristokrataro, kiu malrespektis Napoleonon, vigliĝis. Rojalista konsilantaro daŭre kunsidis kaj sendadis kurierojn ĉiudirekten.

Mono komencis labori. Pogrupe aperis duonmaturaj bubaĉoj, kiuj kuraĝis proklami: ”Vivu Burbonoj!”

Zorgoplenaj urbanoj fingromontradis al la proklamoj, algluitaj sur stratanguloj kaj apelanciantaj, ke Parizo trankvile kapitulacu. La laborista partio igis presi flugfoliojn, provantaj lastmomente vivigi la patriotismon. Sed policistoj kuradis tra stratoj kaj ŝiris ilin el la manoj. Blank-kokardistoj argumentis al aretoj da aŭskultantoj, ke al kontraŭbatalo instigas nur tiuj, havantaj nenion por perdi. Kiu havas familion kaj posedaĵon, devas konsenti kun kapitulaco.

Gasparo ne kapablis tion kompreni. Tiuj, kiuj dankas al tiu ĉi lando por la havaĵo, por bonstato, kaj devus ĝin unuavice defendi, transdonas ĝin kompleze al malamiko? Ĉu ne mirigas, ke pretaj defendi ĝin estas nur senhavuloj? Tiu ĉi lando eksigis ilin el bonfarto, fermis ilin en stratetoj, kiuj plenas de malpuro kaj malsanoj, donas al ili eĉ ne manĝon kaj tamen ili estas pretaj morti por ĝi. Kiel ordigi tion enkape? Riĉeco kaj oferemo, tio eble ne kongruas, opiniis Gasparo.

Kaj poste eventoj devancis ideojn.

Kozakoj sur Montmartro? La informo disportiĝis tra Parizo.

Gasparo kuregis al sia elrigardejo. Li vidis en krepusko fajrojn, ĉirkaŭ kiuj svarmis kozakoj en altaj ĉapoj. Estis tie ankaŭ germanoj. Ĉi-loke super Parizo ili kunvenis por ĝin dispartigi al si. Kaj Gasparo kuris denove returnen. Tiuvespere entute neniu iris trankvile. Ĉiuj rapidis por novaĵoj kaj profito.

La prezentado en strato St. Maur ne okazis. Deburauanoj timegis venontajn tagojn, ĉar unu senenspeza tago signifis mizeron. Sed estis pli bone ol oni imagis. Rusoj kaj germanoj enmarŝis en Parizon, kvazaŭ liberigante ĝin de la kruela jugo. La metropolo ilin gloris.

”Vivu caro Aleksandro,” vokis la publiko je la rusaj oficiroj.

”Vivu belaj parizanoj!” ili respondadis.

Ili ne kondutis kiel okupaciantoj, sed kiel homoj venintaj ferii en la bonvivanta facilkrura Parizo. Ili scivolemis pri ĝi; neniel ili imagis okupi ĝin tiel facile. Amasoj da burbonaj fanatikuloj, atendintaj post la pordego, etiĝis al la unua kavaleria taĉmento kaj kisis la polvoplenajn botojn de la oficiroj. El la fenestroj mansvingis junulinoj.

Kiu aperus en Parizo dum la aprilaj tagoj, konjektus: la humiligita urbo ne kapitulacis, sed la nacio solene festas. ”Brilegaj parizanoj” posedis siajn butikojn, domojn, trezorejojn.

El la okupacia armeo ŝajne fariĝos bonega kliento. Kial do ne ĝoji? Dum la unuaj du tagoj la teatroj ne ludis, sed nur tial, ke Parizo povu satigi sian scivolemon, por povi rigardi prusojn, kiel alternis iliaj gardistoj, kiel rusoj kantas ĉe fajroj, kiel la caraj oficiroj ekregis stratojn kaj placojn. La trian tagon ekfunkciis la teatroj kaj la parizanoj kune kun la venkintaj gastoj amuzis sin. Nur bankieroj, komercistoj kaj spekulaciantoj ne distriĝis. Ili devis profiti al la ”ŝtata renverso”, mendi, vendi kaj tondi senfinajn striojn da blanka tolaĵo por flagoj, kokardoj, mantukoj.

Iuvespere la dekokjara Gasparo Deburau revenis hejmen kun la tempio dishakita, kun vestaĵo disŝirita, tuko sur la brusto plenis de sango.

La patro devis uzi sian tutan aŭtoritaton por devigi lin al prezentado. Sed malfacilas salti kaj klaŭni, se Gasparo ĉiumomente vidas antaŭ siaj okuloj taĉmenton de francaj milit-kaptitoj, kondukata de germana eskorto. Ili marŝas tra stratoj, kiuj antaŭ la krepusko plenas de laboristoj.

”Kien vi kondukas ilin? En hospitalon?”

”En milit-tendaron.”

La francaj junuloj lacas, sangoplenaj, kun bandaĝoj franĝitaj, reciproke sin apogas, plenbarbaj, malgrasaj; kaj plej teruraj estas iliaj okuloj, vage rigardantaj domojn, vitrinojn, homojn, kiuj promenas surtrotuare kaj ridas. Ŝajnas, ke la soldatoj estas el provinco; iliaj rigardoj estas mirigitaj, kvazaŭ eĉ en la mortolaco ili diradus al si: Tio do estas Parizo? Por ĉi tiuj homoj ni volis fali? Por ke nun oni gvidu nin tra nia urbo kiel sovaĝan bestaron.

La dekokjara koro de Gasparo brulas pro ofendo de justeco.

Li ĉirkaŭrigardas kaj konstatas en okuloj de multaj viroj la saman humiligon, kiun mem li travivas.

Kaj subite iu ekkriis: ”Kamaradoj!” Kaj iu alia: ”Ni liberigu francojn. Ek!”

Aro da laboristoj etiĝis kontraŭ la prusajn bajonetojn kaj sabrojn. Ili havas nenion ol pugnigitajn manojn. Kaj tuj en la unua momento falas kelkaj sangante teren. La germana oficiro komandas kaj unu eskorta vico puŝas la atakantojn sur trotuaron. Gasparo saltis furioze kontraŭ oficir-ĉevalon, sed ricevis sabro-baton kaj terenfalis. Kiam li leviĝis, la eskorto jam alproksimiĝis. Policistoj faras ordonon: arestas atakintojn. Ankaŭ lin iu ektuŝis, sed li elŝiriĝis kaj malaperis en la homamaso. Kaj la parizanoj, la parizanoj el lumigitaj butikoj, survoje al teatro kaj restoracioj aplaŭdas al la germana taĉmento.

Ili aplaŭdas kvazaŭ ĵus ili vidus sukcesan farson.

Gasparo kuregas, enbuŝe absinto; de malproksimo li aŭdas ankoraŭ la teruran ”vivuon”, kiun vokas la superbaj parizanoj al la fremdaj soldatoj. Li bedaŭras, ke iam li volis esti franco.

Sed la doloranta vundo sur la tempio atestas al li: jam mi fariĝis tiu.

Nevolonte, nekompleze akceptis Gasparo piedbatojn por ridigi kelkajn soldatojn, kiuj iuvespere venis spekti la prezentadon.

Ĉar ili bone pagis kaj ne ŝparis ridon, igis la olda Deburau aranĝi la grandan ”milit-marŝon” kaj la ”egiptan piramidon”: en la granda ”milit-marŝo” iris sinsekve surŝnure sinjoro Godot, Stefano kaj Francisko kun trikoloro enmane; la ”egiptan piramidon” personigis la geedzoj Godot, kiuj havis surŝultre bastonojn; sur ili staris Stefano kaj Francisko kaj sur iliaj ŝultroj tremis Gasparo.

La geedzoj Godot ankaŭ tiutage trinkis antaŭ la prezentado, onidire por ke iliaj kruroj ne tremu; dum ili paŝis sur la ŝnurego solaj, ili kapablis konservi ekvilibron, sed en la sama momento, kiam sur iliaj ŝultroj troviĝis la fratoj Deburau, kaj kiam ankoraŭ grimpis supren Gasparo, la piramido ekbalancis.

Gasparo ne preventis la terenfalon. La soldatoj unuamomente grobe ekridis. Sed kiam Gasparo duonsvene sin levis, li ekaŭdis kelkajn vortojn en la lingvo, en kiu paroladis al li nur la panjo.

”Ja, li sangas.”

Li tuŝis la vundon surkape, sed samtempe kun surprizo ekrigardis direkten, de kie eksonis la voĉo.

”Nenio grava,” diris li al la soldato.

”Hej, kio vi estas?” vokis la soldato. ”Vi ne estas franco?”

”Malfacile diri, sinjoro,” respondis Gasparo kaj kuris daŭrigi la prezentadon.

Sed kiam ĝi finiĝis, la soldato anonciĝis denove: li volis ekkoni la samlandanojn. La patro interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, ili diris al si la regimentnumerojn, rememoris la batalojn kaj la komandantojn. Gasparo interesiĝis pli, kaj kiam la soldato forirante invitis lin trinki glaseton da vino, li hezitis eĉ ne unu momenton.

Unue devis Gasparo rakonti, ĉar la soldato scivolemis, kia hazardo alkondukis ĉi tien la misŝancajn samlandanojn. Sed poste, eltrinkinte jam kelkajn glasetojn, li ekdemandis mem.

Kia estas Bohemio? Ĉu li konas urbon Kolín? De kie li devenas?

Kaj ĉu apud Brandejs ankaŭ estas golfetoj? Ĉu estas tie plataĵo? Kaj kiaj homoj tie vivas?

Kiam la lango de la soldato eklozis, sufiĉe multon li rememoris.

Li parolis mole, kvazaŭ la panmolaĵon li pecigus kaj rulus surpalate. Kompare al la kantemo de la franca lingvo la ĉeĥa estis pli obtuza muzike, komponita el profundaj tonoj.

”Ekzistas ĉe ni ebenaĵoj kaj montetoj,” diris la ĉeĥa soldato.

”Ankaŭ rivero estas kaj kiam ĝi elbordiĝas, ve al kampoj ĉirkaŭaj.

Ne, surborde mi ne sidadis. Sur kampo laboro abundis, de mateno ĝis vespero. Mi volis iĝi kamparano, sed la bienon heredis la plej aĝa frato. Al militservo? Pro amatino.

Márinka komence diradis: jes, sed poste ŝi akordiĝis kun la najbar-filo kaj sciigis min, ke estas fino. Mi rekrutigis min.

Kial bedaŭri? Ĝis Parizo mi venis. Iam mi rememoras, vere.

Kvazaŭ hodiaŭ. Via fratino similas al Márinka. Ŝi ne tiel belis, sed ankaŭ ŝi havis blondan hararon, kiel tritiko, kiam la suno brilas sur ĝin. Sed Márinka certe jam havas amaton kaj min ŝi forgesis.”

La soldato ne venkis la triston kaj pridrinkis ĝin por la lasta mono, kiu restis al li.

Kiam Gasparo akompanis lin post noktomezo hejmen, vanis jam demandoj. Tiel nur por si mem li ripetis la ĉeĥajn vortojn; rybník, rákosí, pšenice, fiŝlago, kanaro, tritiko. Al li ŝajnis, kvazaŭ li trovus multekostajn memoraĵojn de la iama amo. Li elvokadis al si la junaĝon. Gasparo kondukis la soldaton al la magazeno, kie situis la kazerno; ili adiaŭis kaj neniam plu renkontiĝis. Sed longe sonis al Gasparo la kanteto, kiun la trista samlandano zum-kantis, dum li kondukis tiun el la gastejo hejmen. ”Malfeliĉa korteto, malfeliĉa kort’ ”. Kaj Gasparo tristis, ke li scias neniujn kantojn el sia junaĝo.

Sed multis okazoj por aŭdi des pli da francaj kantoj. Kaj nome parizajn. La kanto fariĝis modesta, sed potenca armilo de la popolo kontraŭ la maljustec-ondo, kiu ĝin inundis.

Ludoviko la XVIII-a surtroniĝis. La gloro de la burbona dinastio renoviĝis. La frato de la ekzekutita reĝo fariĝis reganto de Francio; li dankis al siaj protektintoj kaj pompe adiaŭis ilin.

Germanoj kaj rusoj formarŝis el Parizo.

”Kiel parencas, ni petas vin, la nova reĝo kun Ludoviko la XVI-a?” demandis gapuloj apud la reĝa palaco. Sed nur malmultaj tion sciis. Ankaŭ malmultaj zorgis pri tio. Kiam la reĝa kaleŝo elveturis el la pordego, ĉiuj komprenis, ke necesas ion voki. Sed prijubili la reĝon neniu emis. Nur kiam la spektantoj ekvidis, ke preter la kaleŝo trotas gardistoj en la konataj uniformoj, ili kriis: ”Vivu la nacia gvardio!” Tio estis silenta interkonsento de la armeo kun popolo, kontraŭ tiu, kiu sidis enkaleŝe.

Kiam la kaleŝo brue forruliĝis, oni kantis. La kanzonoj parolis pri senpovo, sed ankaŭ pri venĝo kontraŭ tiuj, kiuj rampis alten al potenco. Sufiĉis porti blankan kokardon kaj pruvi, ke vi ne apartenis al bonapartistoj; kiu ajn parolaĉulo kaj sentaŭgulo, kiu nenio estis, ĉar li nenion kapablis, subite havis senobstaklan karieron. Al la plej grandaj nuloj elkreskis la plej akraj kubutoj. Nenionfaruloj volis rekompencon por tio, ke ili ĝis nun ne karieris; ili igis sin aŭdi, ke tio estas merito, kvankam la kaŭzo estis ilia malkapablo.

Kiuj ĝustatempe lokis blankajn kokardojn surĉapelen, eknestis jam en novaj oficejoj. Kiam la reĝo sekurigis bone sian tutan parencaron, li komencis zorgi pri la ceteraj aristokratoj, kiuj estis forpuŝitaj. Ĉio, kio rememorigis Bonaparton kaj la Grandan Armeon estis malpermesita, same kiel ĉio, kio rememorigis la revolucion. Ĉiu ĉi rememoro estis opiniata ofendo kontraŭ Lia Majesto. Gasparo povis atesti, ke pli ol duono de la urbo adaptiĝis. La samaj homoj, kiuj kelkajn tagojn antaŭe vokis: ”Vivu la imperiestro!” nun vokis: ”Vivu la reĝo!” kaj antaŭ kelkaj jaroj certe: ”Vivu la respubliko!” Sed ankaŭ estis, kiuj ne adiaŭis tiel facile. Ankaŭ por tiuj, kiuj Napoleonon severe juĝis – li fariĝis ekzilito sur insulo Elbo – li iĝis taŭga simbolo de la batalo kontraŭ la burbona reakcio. Lia nomo rememorigis ankaŭ esperojn, kiujn li ne plenumis. Oni pensis pri la tempo de liaj komencoj kaj gloro, ne pri la jaroj de aŭtokratio kaj malvenkoj. Ĉio ŝajnis pli bona ol restaŭro de la reĝa potenco, kiu primokis ne nur la tempon de la konsuleco kaj imperio, sed antaŭ ĉio la rememoron pri la vanaj oferoj por la revolucio, ĉiujn dolorojn, tra kiuj la lando trapuŝiĝis al libereco el sub la jugo de Burbonoj.

Komenciĝis novaj konspiroj. Bildoj de Bonaparto, dumnokte de multaj forĵetitaj, estis vendataj aliloke kaj altpreze.

Ankaŭ ĉe Deburau-anoj oni posedis broĉon kun portreto de la imperiestro, malgraŭ tio, ke la maljuna Deburau ankoraŭ havis el tempo en Kolín kelkajn protektantojn inter aristokratoj, iamaj elmigrintoj.

Kaj Gasparo kun amikoj el bulvardo zumkantis kanzonojn, kiuj vastiĝis kiel lavango. La polico fiaskis. La kanzonoj havis tiel facilajn melodiojn, ke nur ekaŭdinte ilin, vi povis ilin ripeti.

Ĉu gravis vorto aŭ tono? Ĉefis la senco.

Malamikoj ja repagoskion ili prenis.
Ree vero al ni venos
kaj liber’ ekflagros.

”Kiu komponis la kanton?” demandis Gasparo.

”Béranger,” estis la respondo.

”Kaj tiun?”

”Ankaŭ Béranger.”

Ĉiam Béranger! Gasparo ekŝatis liajn kantojn, ĉar ili diradis ĉiam pli, ol enestis en la vortoj. Ĉiupaŝe nun li konstatis: se estas en iu la forto kaj vero, do en la plej malsuperaj, kiuj ne ŝanceliĝis kaj ne rompis sin kiel kanoj kaj ankaŭ ne ŝoviĝis kiel muŝoj al kadavraĉo tien, kie estis antaŭvidebla profito.

Tial iliaj simpatioj apartenis al la homo, kiu kapablis fidele resti kun ili, eĉ se estis pli malbone, kiu ne aspiris pri favoro de la regantoj kaj restis fidela al la trompitoj kaj silentigitoj.

Aristokratoj onidire sciigis Bérangeron, ke li komponu kantojn laŭdantaj la reĝon, ke ili bone pagos al li. Sed li respondis, ke li ne bezonas ilian monon, ke li komponos kantojn senpage, kiam la reĝo donos al Francio liberecon kaj feliĉon.

Tio famiĝis en ĉiuj antaŭurboj. Gasparo kredis kaj decidiĝis: se mi kapablos artistiĝi, do mi estos artisto por tiuj simplaj, povraj homoj, suferantaj, subpremataj, honestaj, sinceraj. Li perdis ambicion konkeri la urbajn bulvardojn. Li sopiris oferi sin al periferiaj kvartaloj. Li volis esti ilia – simile kiel Béranger.

Sed kiel fari tion kun kaprioloj kaj piedbatoj?

Venis vintro; en la komedianta grupo okazis pli kaj pli oftaj konfliktoj. La geedzoj Godot trinkis tiom, ke la prezentado estis hazarda ludo. Patro Deburau ankaŭ kiel komedianto restis iom soldato kaj li postulis severan disciplinon. Ankaŭ li ne povis senkompate rigardi, kiel Gasparo lezas siajn kapon kaj korpon pro senĉesaj faloj, kiujn kaŭzis la ebriuloj.

La infanoj, maturiĝinte, akiris ankaŭ memkonfidon, minacis foriri, se ne okazos reboniĝo. La patro antaŭvidis, ke la gefiloj devas foje iri propravoje, sed li scietis, ke tio estus antaŭtempa.

Li ripete minacis al la geedzoj Godot; vidinte nenian plibonigon, li interrompis kun ili, disiris kun ili.

La geedzoj Godot senlaboriĝis; sed tamen ili ne volis agnoski la veran kaŭzon de sia fiasko; male, ili kulpigis Deburauon, ke li faris tion pro envio. Plurfoje ili venis riproĉi sian malhonorigon sub la korta fenestro en St. Maur, ĝis foje Filipo indignis, elkuris kaj forpelis Godoton per pugnobatoj. Ege li malvarmumis, sekve de varmiĝo en ekstera frida vetero. Malgraŭ tio, ilia malamikeco ne finiĝis.

Estis ĝuste Kristnaska vespero. Tra la stratoj rapidis ĝojaj, gajaj homoj; butikoj de nutra vendistoj kaj vinejoj plenis. Patrino Katarino pompe preparis meleagron. Ĝi staris meze de la tablo rozrostita, farĉita per fungoj. Gardis ĝin du boteloj da kvalita vino kaj la tuta ĉambro bonodoris de distranĉita ananaso.

Ankoraŭ antaŭ krepuskiĝo haste envenis tri policistoj.

Serĝento seke salutis kaj senprokraste demandis: ”Kie vi havas Bonaparton?”

”Neniun ni havas,” respondis la patro.

”Vi sekretigas juvelon kun portreto de la eks-imperiestro,” asertis la serĝento. ”Tio estas puninda ago. Konfesu!” La patro kapneis; la tuta familio atestis, ke la denunco falsas. La serĝento do mansvingis kaj du aliaj komencis serĉi. Kun certeco.

Broĉo kun la napoleona emblemo estis en kesteto subfenestre, ne tro kaŝita, neniu ĝin opiniis aparte valora trezoro.

”En la nomo de la reĝo vi estas arestita,” diris la serĝento al la patro.

”Sinjoroj, estas ja la Kristnaska vespero!” vokis Katarina kaj Dorotea ekploris.

”Tiu broĉo estas mia,” ekkriis Gasparo kaj ekstaris antaŭ la policistoj. ”Mi aĉetis ĝin, mi kaŝis ĝin tie.”

”Ne babilaĉu,” ekmuĝis la policisto, ”laŭ denunco de sinjoro Godot la posedanto estas Filipo Deburau. Nur poste li diris pli mildvoĉe: ”Ordono estas ordono. Mi devas tion fari.”

”Atendu ĝis morgaŭ,” petis Katarina kaj montris la preparitan vespermanĝon.

”Ne eblas, sinjorino. Ni iru!”

Gasparo kuris kun la eskorto ĝis prizono kaj ne ĉesis konvinki la serĝenton. Sed tiu preteraŭskultis lin. Li mem ĝojis je hejmreveno al la propra tablo. Fine la patro mem ordonis al Gasparo, ke li iru hejmen kaj zorgu pri la patrino.

”Ili povas al mi nenion fari,” li certigis la filon.

”Ili ne darfas ion fari al vi!” diris plorvoĉe Gasparo post la patro, malaperanta malantaŭ peza pordego. ”Godot ege pagos tion!”

Li revenis hejmen, sufokiĝante pro kolero. Jes, la malamo mankis al li, tiun li ĝis nun ne ekkonis aŭtente. Sed nun ĝi absorbis, konsumis lin. Havi Godoton enmane, tiun venĝeman diablon, tiun fikarakteran denuncanton! Kaj refreno de unu el la Béranger-kanzonoj eĥis en liaj oreloj:

”… flustre nur, flustre nur,
Judaso estas ĉi tie,Judaso, judaso, ĉi tie!”

Judaso kaŭzis, ke ĉe Deburau-anoj tiuvespere neniu tuŝis la rozkoloran meleagron, nek la ananason. Li kaŭzis, ke en la familio ekloĝis malgajo kaj senkonsilo. La sekvan tagon ili ludis, sed ĉiuj estis kvazaŭ senanimaj. Post du semajnoj venis el malliberejo sciigo: komedianto Filipo Deburau estis kondamnita al trimonata karcero pro la ofendo de Lia Reĝa Majesto.

”Kie vi estas, sinjoro Béranger, por komponi novan kanton pri tiu ĉi maljustaĵo? Tri monatojn pro ĉi tiu ludaĵo en la kesteto!

Ĉu vi scias, kion ĝi signifas por malriĉaj komediantoj?”

Gasparo havis unu plian motivon por malami Burbonojn.

Kiaj tristegaj tagoj kaj semajnoj! La maljuna Deburau ne estis ja paĉjo kreita por tenere ami siajn infanojn, sed nun, kiam li suferis tiel senkulpe, ili ĉiuj rekonsciigis al si liajn bonajn kvalitojn, sincerecon, energion, zorgemon.

Gasparo forĝis cent planojn, kiel liberigi la patron, sed ĉiujn li devis rezigni. Fine restis nur unusola konsolo: ”… ree la vero estos nia …”

Dum la regado de tiu ĉi reĝo, kiu nuligis ĉiun liberecon kaj ankaŭ spionis tiujn, kiuj hazarde restis, la vero ne aperos. Sed kia espero restas, se ĉiuj reĝoj ĉirkaŭe subtenas Burbonon kaj li estas ligita al ili pro dankemo? Tamen unu. Gasparo trovas ĝin surfunde de alrigardoj, en flustraj vortoj, en kanto-alegorioj.

Kiam vigliĝis lia observemo, li malkovris ĝin ĉiupaŝe en malpuraj stratetoj de sia periferio.

”Li venos!”

Oni enkarcerigis lin, Napoleonon sur itala insulo. Sed kion signifas muregoj por li? Kion la maro?

La nova reĝo tuj dum la unuaj tagoj provokis malamon de la nacio. Kaj la silentigitoj kaj suferantoj dediĉis sian esperon al la homo, kiu de ili prenis tiom da vivo kaj sango; ĉar ili havis neniun alian.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.