La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Krimo

Pro la krima karaktero de teatraĵoj prezentataj en iuj teatroj, oni titolis bulvardon du Temple jam delonge per kromnomo ”krim-bulvardo”. La julia defilo en la jaro 1835 liveris al ĉi tiu titolo realan enhavon. Oni estis preparantaj idilian solenon, okaze de kiu civitanoj ludis defendantojn de la ordo kaj la reĝo mem kun sia sekvantaro estis honoronta ilin per sia ĉeesto. Aktoroj, statistoj, kantistoj vokis je amikkoj; vendistinoj kun junaj laboristinoj ridis al siaj patroj, fratoj, amantoj. Oni solenis la kvinan datrevenon de la lasta revolucio.

Reĝo Ludoviko Filipo kun oficira korpuso kaj korteganoj ekiris revui la tutan parizan garnizonon starantan laŭlonge de la bulvardoj. La sesa legio de la nacia gardo, kies membro kun aliaj estimataj anoj de miniteatroj iĝis ankaŭ Gasparo Deburau, viciĝis antaŭ Turka Kafejo, kiu plenis de iliaj familioj.

Gasparo alkondukis tien ankaŭ siajn infanojn.

”Ĉu ili jam tiom elkreskis?” demandis bone konata voĉo.

Margot kun sia amikino kaj pluaj aliaj virinoj sidis apud unu el la tabletoj. Gasparo ekhontis sub forto de ŝia rekta rigardo.

Ĉu ŝi scias pri lia vantema aventuro, pri lia tromemfido kaj la falo? Certe ŝi scias. Sed ŝiaj brunaj okuloj rigardis kviete kaj amike.

”Mi serĉas nian biletistinon, mi volis konfidi al ŝi la infanojn,” li diris.

”Mi prizorgos ilin,” proponis Margot kaj prenis Karolon kaj Rosinan je iliaj manoj. ”Ĉu vi soifas, infanoj? De tie vi vidos bone. Kaj Karolo ĉi tie havas amikon. Kie estas Jakobo?”

”Dankon,” ekridis Gasparo. ”Poste mi revenos por la infanoj.

Jam kvin jaroj pasis, ĉu vi rememoras?”

Defore eksonis tamburoj kaj Gasparo rapidis al sia loko. La reĝa akompanantaro proksimiĝis. La gardistoj atentostaris, sed reĝaj soldatoj ili ne estis. Ie tie aŭdiĝis rimarkigo kontraŭ la reĝo kaj lia sekvantaro.

”Atentu, ke tiu piro ne falu desur ĉevalo.”

”Tiu marŝal-uniformo taŭgus por nia teatro.”

”Silenton, li aŭdos vin.”

La reĝo veturis lante laŭlonge de la unua vico kaj rigardis la vizaĝojn de la naciaj gardistoj kun afableco, post kiu estis timo. En la momento, kiam li troviĝis kun sia akompanantaro kontraŭ la Turka Kafejo, li levis la manon por saluti. Tiumomente ekvidis la gardistoj kaj la homoj malantaŭe en la kafejo, kiel en la fenestro de tria etaĝo de la transa malnova domo blindige ekfulmis, laŭtiĝis multaj surditaj knaloj unu post la alia, elruliĝis fumnubo – kaj dum terurkrioj kaj doloroj, dum henado de vunditaj ĉevaloj en sangfluoj tordiĝis surtere vunditaj oficiroj, soldatoj, virinoj kaj infanoj. Marŝalo Mortier, generalo Lachasse kaj kune kun ili dek oficiroj kaj dudek soldatoj agoniis sur la pavimo.

La gardistoj kure elviciĝis kaj portis dekojn da vunditoj en la kafejon, kiun oni ŝanĝis je lazareto. Terurigita, pala, la reĝo sinkis sur la fundon de la kaleŝo. Nenio okazis al li. Sur du lokoj de lia ĉapelo estis paftruoj.

Ĝemado laŭtiĝis sur la tuta bulvardo, de ĉie alkuradis homoj, premiĝis ĉirkaŭ la sangflakoj, serĉis konatojn, ploregis, vokis helpon. Dum la resto de la reĝa akompanantaro forrajdis, policistoj kaj soldatoj invadis la domon apud la kafejo ”Mil Kolonoj”. Oni trovis la ”eksplod-maŝinon”, kiu konsistis el dudek kvin fusiloj, ŝargitaj per kugloj kaj kunigitaj per kanelo kun pulvo. Baldaŭ poste oni kaptis ankaŭ la farinton, korsikanon Fieschi. Komercisto Morey, kiu helpis al li konstrui la mitralon, ja difektis konscie kvar pafiltubojn, por ke Fieschi pereu samtempe kun sia ago, kaj ne povu iun perfidi; sed tiu ĉi intenco jam ne sukcesis. Ili perfidis ankaŭ la trian helpanton, veturigiston Pepin, lante rajdintan antaŭ la kafejo; laŭ li Fieschi alcelis sian maŝinon.

Preskaŭ ĉiuj familioj de la gardistoj estis sur teraso de la kafejo. Dum la kriado, kiu aŭdiĝis post la eksplodoj, ĉiu el ili aŭdis kriadi helpopetojn kaj doloran ĝemadon de siaj plej karaj. Kun teruro envizaĝe ili prempuŝiĝis en pasejo al la kafejo, por ekscii la veron.

Ankaŭ Deburau kuris tien. Neniu sciis, ĉu la murdado finiĝis. La homoj faladis unu sur la alian pro hororo, sangado.

”Gasparo!” aŭdiĝis impeta voĉo.

Post la renversita tablo kaŭris virinoj. Margot premis ambaŭ infanojn al si tiel, ke ŝi ilin ŝirmis eĉ per sia korpo.

”Ĉu nenio okazis al vi?” Ĉiuj virinoj estis palaj kaj timigitaj.

”Kiu pafis? Atenco? Ĉu estas mortigitoj? Kaj la reĝo?” oni demandis alterne.

Deburau alsidiĝis al ili surteren, feliĉa, ke nenio malbona okazis al la infanoj. Sed apenaŭ li elspiris, denove li leviĝis.

”Ni devas helpi la vunditojn.”

”Kaj la infanoj –?”

”Ĉu vi restos ĉe ili? Tio estos pli sekura.”

Rapide alvokitaj kuracistoj liveris al la vunditoj la unuan helpon. Hejmecaj ejoj de la kafejo plenis de lamentado kaj malbenado. Sed surbulvarde jam estis trankvilo kaj nur purpuraj makuloj sur la pavimo rememorigis, kio ĉi tie okazis.

Sur la militveturiloj estis mortigitoj forlasantaj la bulvardon de la krimo.

Kiam Gasparo revenis al la teraso, Margot estis trankviliganta la timigitajn infanojn per gaja rakontado. Momenton li staris flanke kaj observis ŝin. Ŝi kondutis al ili iom embarase, kun ia kortuŝo, sed ŝia vizaĝo rebrilis la patrinan teneron, kaj la maniero, laŭ kiu ŝi parolis kun ili, estis elkora, amika. Ŝia amikino kun eta Jakobo estis malproksimiĝanta. La knabo mansvingis al Pieroto.

Tio rememorigis al li la mesaĝon, kiun la knabo iutage alportis al li. Tiam li volis demandi Jakobon pri io, sed mankis jam tempo, poste ĉion ensorbis vantema ciklono de puntoj kaj arĝento.

Kio ĝi estis? Li rerigardis la brunajn vangojn de Margot, ŝian frunton kun kelkaj sulkoj, ŝian firman kaj gajan buŝon.

Li paŝis al la infanoj.

”Ni iru hejmen,” li invitis ilin.

Margot liberlasis Rosinan el la brakumo; rideme ŝi ekrigardis Gasparon, kvazaŭ lin dankante, ke li konfidis al ŝi la infanojn.

La infanoj kroĉiĝis al lia mano. Li sendecide staris plu.

”Feliĉe, ke nenio malbona okazis al ili,” diris Margot embarase.

Ankoraŭ li ne moviĝis kaj sur lia vizaĝo aperis rememoroj, riproĉoj, akuzoj. Tiam unuafoje diris liaj okuloj, ni ambaŭ estis tro junaj kaj ne sciis distingi inter sopiro kaj vivo. Ni hontis unu antaŭ la alia. Eble tio nin ambaŭ plibonigis. Doma ĝe, ke ni ne renkontiĝis unuafoje pli tarde!

Margot rigardis lian elokventan vizaĝon, liajn serioziĝintajn okulojn. Sed ne, diris la vizaĝo, ne estas tarde. Certe ni iris similajn vojojn, ĉar ni kunvenis iun julian tagon flank-ĉeflanko.

Kaj liaj okuloj ekbrilis per brilo de la varmega tago, kiam oni riskis la vivon; ili tenebriĝis pro rememoro pri la nokto, kiam ili kuŝis apud si sur pavimo, inter aliaj, kaj ŝajnis al ili, ke neniam ili estis kun iu tiom proksimaj.

Ankaŭ Margot ekrememoris.

Vi estis ekde tiu tempo tiel proksima al mi, diris la amaraj sulkoj ĉirkaŭ lia buŝo, sed mi ne konis vojon al vi. Mi ne kapablis iri al propra kontento kaj preterpasi samtempe la fremdan doloron. Poste la vojo liberiĝis, mi ekpaŝis kaj blindigis min la momentoj de la feliĉo, kiun ankoraŭ mi ne konis.

Margot sciis, pri kio li meditas.

Tio estas mia kulpo, konfesis la kavaj sulkoj surfrunte. Mi misvojis. Mi kulpis. Sed – kaj liaj okuloj denove ekbrilis – tiam mi ne sciis tion tiom certe. Mi ebriigis min per la nova libereco. Mi ne sciis, kiom belas, havi en virino grandan amikon.

Tion mi komprenis nur post kelka tempo.

Margot atendis.

Hodiaŭ mi scias tion. Mi vidas vin matura, luktanta pri via vivo, laborema, nobla. Kruele vi pagis por mizero en la juneco.

Sed vi ne timas. Vi estas fidela. Vi estas brava. Vi estas energia.

Kaj la vizaĝo de Gasparo diras: ”Mi ne povas vin tiel forlasi.

Julioj kunligas nin. Ni restu kune.”

Margot komprenas. Sed ŝi diras mallaŭte:

”Vi devas tion eldiri, Gasparo.”

”Iru kun ni, Margot,” diras egale mallaŭte Gasparo. ”Ni tiel solecas.”

En la profundo de la okuloj de Margot varmas brilo. ”Ĉu vi opinias, ke tio eblas?”

”Iam oni renkontiĝas tarde. Sed se ni ambaŭ tion ege deziros, ni estos eble preskaŭ feliĉaj.”

Ili ne estas junaj kaj gajaj. En iliaj animoj estas laco kaj rezigno.

Sed tamen ili sentas en vento, blovanta kontraŭ ilin, promeson de modesta feliĉo. Ili iras firme, inter ili scivolemaj kaj surprizitaj infanoj, kaj ili akcelas la paŝojn por ekkapti la vivon, al kiu fine ili trovis la vojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.