La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Memmortigo

Defendu vin, rekolektu la kuraĝon! Sed por kio? Se vi havas antaŭ vi ion, por kio vi batalas, bone. Sed se antaŭe oni forprenis de vi ĉiujn celojn? Nigra flago! Miloj da similuloj ekzistas, sed la lasta el ili estas mi. Ĉiu havas almenaŭ unu homon, kiun li povus pridonaci. Mi jam ne. Kaj mi ne scias vivi nur por mi mem. Mi bezonas homojn. Mi bezonas iliajn okulojn, ilian intereson, spiron, animon. Mi ne kulpas pro tio, tiel mi estas kreita. Por mi ĝi estas aero. Aŭ mi spiros aŭ pereos.

Post fenestroj, kiujn li preterpasas, vivas homoj. Ili respiras trankvile dumdorme. Geedzoj, geamantoj, familioj, flank’ ĉe flanko. Kaj aliaj eble ankaŭ solecas, sed post kiam ili leviĝos, ili renkontos konatajn vizaĝojn. Ili havas gepatrojn, infanojn.

Nur li, se la tutan mondon li tramigrus, li trovos neniun.

Kion fari? Ĝis hodiaŭ vi ne scias, kion al vi sufloras la vivo, vi fuŝaktoro?

Li ne komprenas, li ne volas. Li spitas kompreni. Sed kiam li deflankiĝis postangulen, eksaltis kontraŭ li viraĉo. Ebria, hida, magra ulaĉo, okuloj estingiĝintaj post vanaj petoj, lipoj kurbigitaj. Nun ili staras kontraŭ si. De malproksima lanterno ĉi-loken falas lumeto. Sed tamen ili rekonas unu la alian.

La alta obstinema frunto, hararo malordeme kombita, akraj kranio-ostoj, trista buŝo. Tio estas ci, diras Deburau. Kaj la viro enspegule tion diras samtempe kun li, en la spegulo de parfumisto sur stratangulo, frakasita per bastono aŭ ŝtono.

Sed Gasparo vidas bone. Tio estas ci. Kion ci volas? El la okuloj de la kontraŭulo enspegule malaperas tristo; ili pleniĝis de malamo. Jes, mi malamas cin. Cian mallarĝan vizaĝon, ciajn perfidemajn okulojn, cian lacan kaj idiotan esprimon. Kiel ci povis kuraĝi prezentadi Arlekenon, kiu estas memkonscia, mastro super la vivo? Ci estas pajaco Pieroto kaj ci perfidis lin.

Ĉiu perfido venĝiĝas. Neniun interesas, kio sin kaŝas post cia vizaĝo, Gasparo, idioto, Pieroto, figureto konvena por vangofrapoj.

Li observis sin mem per longa konsterna rigardo. Tiu kontraŭe rigardas same. Gasparo devas sub tiu silentema juĝo de la severaj okuloj per sia tuta memo konfesi sian vanecon. Al sia fino.

Nun! Kion li ekperceptis? Ion novan? Li timas movi eĉ nur unu vizaĝtrajton. Ne plu estas Pieroto. Kia fizionomio ĝi estas?

Kie li ekvidis ĝin? Kaj subite li rememoras. Ĝi estas vizaĝo de Izidoro Foulard, iranta al morto.

Volonte li ekmovus sin, ŝate li neniigus la esprimon, sed li ne povas. Kvazaŭ sur lia vizaĝo kuŝus marmora masko. Vizaĝo de homo, kiu adiaŭas la mondon.

Gasparon teruras la vero, kiun montris al li la propra viza ĝo. Iu alia eble tion ne rekonus. Sed li jes, ĉar lia vizaĝo kapablas malkaŝi ankaŭ la plej sekretan ideon. Kaj li vidis lastsekunde Izidoron Foulard.

Li forlasas sian socion kaj faras kelkajn paŝojn tra la strato.

Antaŭ li aperis abomena silueto de giganta besto paŝanta sur kelkaj kruroj. Sub la kruraĉoj de la monstro rebrilas la ĉielo. Li volus fuĝi, malaperi, disŝiri la propran vizaĝon kaj deŝiregi desur ĝi la teruran konfeson – sed jam lin ekregis la certeco. Diras tion lia propra vizaĝo kaj tiu ne mensogas.

Ponto d’Austerlitz!

La balustrado malklare brilas. Ĉio apud la akvo aspektas morbe kaj mukoze. La firmamento, kajo, rivero. Fiŝodoro ascendas desur la akvosurfaco. Lia stomako naŭzas. Li klinas sin trans la balustradon kaj vomas. Li abomenas sin mem. Li naŭzas pro la vino trinkita dum malsato, ankaŭ pro la vivo.

La tuta mondo rotacias kun li. Amaraj salivoj abomenigas al li la propran spiron. Domoj kliniĝas, la ponto de Austerlitz dancas kiel urso sur mallertaj kruroj. La lumoj pikas en la okulojn. Estas malbone, malbone. Tuta li renversiĝas kaj rigardas la mondon per la elturnitaj okuloj.

Lante li descendas sur ŝtonoj kaj mallarĝaj ŝtupetoj al la rivero. Tuj apud la akvo malaltas digo, haveno por etaj barkoj.

Dumtage tie restadas vendistoj de fruktoj kaj lano. La digo kondukas ĝis sub la ponto.

Gasparo devas iri tien, mem ne sciante kial. La vizaĝo en la spegulo ordonis tion al li. La mondo ne havas intereson, ke li vivu. Ĉio vanas, malplenas, malamikas. Li staras sub la ponto.

Kiel fartis vi, panjo, kiam vi tiam iris al la rivero? Rememoro pri malvarmaj, nigraj pavimoj. Li ekhezitis. Li ĉirkaŭrigardas kiel frakasito. Se almenaŭ vaglumo de espero ie aperus!

Sed ĉirkaŭe nur nigro. Kaj antaŭ li, ĝis kie li vidatingas, ankaŭ nur la nigro. Nenio bona kaj bela, nur la maljusteco kaj maljustumo, anstataŭ belo malpuro. Kaj la detrua spiro de vaneco.

La nigra spegulo kun flavaj rebriloj. Ĉu vi rigardas vin, Gasparo?

Ĉu vi rigardas de pli proksime?

Surponte iu iras. Kiajn atestantojn sendas la hazardo al li?

”Donu ĝin al mi!” krias virina voĉo. ”Vi promesis dekkvin.”

”Fermu la buŝaĉon,” replikas vira voĉo, ”aŭ mi draŝos cin.”

Gasparo ankaŭ en la duonkonscio ironie ekridetis. Digna akompano al ĉi tiu momento. Super la putranta akvo ankaŭ la homoj estas tiaj, lascivaj, malnoblaj.

”Seksumi, priŝteli min kaj – fuĝi?”

”Se ci ne foriĝos, monstro …”

La tria voĉo ankoraŭ pli kruda ol la antaŭaj, intervenis.

”Vidu, sinjoro Adolfo eĉ dumnokte ne lasas en trankvilo …

Dum tage li priŝtelas fiŝistojn, dumnokte putinojn.”

”Iru cian vojon,” minace muĝas la unua.

”Ci ŝtelis hodiaŭ de mi pesilon!”

”Kaj kiu okupis mian vendoplacon, kiu? Ci!”

”Kriaĉu je viaj infanoj, fiulo, kaj ne min.”

”For, Kristoforo, mi diras, for, aŭ mi ne garantias pri mi!”

Gasparo energie levis la vizaĝon kaj ekvidis ilin surrande de la ponto en nebulo de lumoj. Du krudaj, nerazitaj vizaĝoj, du el la plej aĉaj vizaĝoj el la tuta periferio. El virino, kiu enpaŝis inter ilin, blovis grobeco.

”Ci estas porko, Adolfo,” grakis Kristoforo. ”Nenio alia!”

”Ci estas krome ankaŭ drinkulo kaj ŝtelisto.”

”Vi ambaŭ estas latronoj!” stridis la inaĉo.

Gasparo fermetis la okulojn, kvazaŭ iu kraĉus en lian vizaĝon. Li kaŭriĝis kaj korpflanke falis en akvon. La rivero ekŝprucis iom kaj ekŝaŭmis. Fortaj humidaj manoj ekpremis lian kolon kaj komencis lin strangoli. Sovaĝe li ekbaraktis. Sed la ondopleno kovris liajn okulojn kaj peze alpremiĝis al la tuta vizaĝo. Li ekvidis strangajn, ŝanĝitajn stellumojn. Defore rapidege proksimiĝis ega muĝado. Ĉion englutis mallumo.

La lasta manmovo post lumekbrilo, sed la manplatoj de la rivero pli fortas. La bruego splitigas liajn sensojn. La tenebro absorbis lin.

Jen la fino.

Malhelo. La bruego finsonas, revenas, foriras. Anstataŭ ĝi aŭdeblas rimarkebla plaŭdado de la akvo. Kio ĝi estas? Tiel sonas la riverfundo? Homaj voĉoj.

”Liaj palpebroj tremetas,” diris la virino.

”Jam ĉio bona,” diras raspa, raŭka voĉo. ”Sed kredu, Adolfo, ĝi okazis lastmomente.”

”Eble, ke en la lasta,” konsentis la alia. ”Sed gravas, ke ĝustatempe.”

”Tia junulo,” bedaŭras la virino. ”Kial li malesperis?”

”Ĉu malprudenta? Idiota!” konkludas Kristoforo. ”Mi dronigos min – kaj jam li kuras. Tion scius fari ĉiu.”

Gasparo apertas la okulojn. La lumo lin impete frapas. Rapide kaj denove li fermas la palpebrojn. Hida sento ruliĝas al lia gorĝo. Li tusas kaj sufokiĝas.

”Nur senpezigu vin, vi fartos pli bone,” kvietigas lin la ina voĉo, kaj ies manoj lin levetas. Gasparo kraĉas akvon, ruktas, balbutas. Fine li aŭdacis lasi la okulojn aperte. Li kuŝas surtere.

Li estas senvestigita, sed transŝultre li havas kurtenon kaj la kruroj estas volvitaj en fremda mantelo.

Apud li genuas virino. Lante kaj per okuloj ankoraŭ nebulaj, li trovas ŝian vizaĝon. De kie li konas ĝin? Encerbe lante heliĝas. Kie li troviĝas? Kaj tiu vizaĝo? Ĝi ne estas bela, frunto malalta, lentuga, la buŝo larĝa kaj la hararo taŭzita. En lia rememoro ekbriletis. La ponto. Lumo super la balustrado!

Kverelo! Homoj!

Li ekrigardas ankoraŭ unufoje. La virino ekridetas. Kaj Gasparo pie okulfiksas ŝin. Kiam ŝi ekridetis, en la okuloj aperis tiom da boneco kaj afableco, ke ŝi aspektis kiel madono.

”Ĉu li jam rekonsciiĝis?” aŭdiĝis voĉo malantaŭe.

Gasparo provas apogi sin je la kubuto kaj rerigardi. Li ekvidis du virojn. La kurteno deglitis desur liaj ŝultroj. Jes, jen ili. Kanajloj desur la ponto, kiuj per sia vulgara sceno venis kuraĝigi lin por memmortigo.

”Vi min –?” demandis Gasparo sendecide.

”Ni ne lasos vin ja enakve, hometo,” diras la unua.

”En rivero apartenas fiŝoj, ne homoj. Tie vi malbone tranoktus.”

”Ĉu vi eltiris min el la akvo?”

”Mi ne, sed ĉi tie Kristoforo, kiu bone naĝas.”

Gasparo konstatas, ke Kristoforo ankaŭ estas envolvita en iun kovraĵon kaj malantaŭe super la forno sekiĝas du malsekaj vestoj.

”Ĉu vi?”

Kristoforo mallevas honteme sian rigardon kaj lia terure ruĝega vizaĝo, variol-difekta, surhavas ion, kio similas al rideto.

”Kiel diras Adolfo, la rivero – nenio taŭga por junuloj meze de nokto.”

”Ĉu la knabino vin forlasis?” enmiksiĝis en la dialogon la virino.

”Lasu lin en trankvilo,” mentoras ŝin Adolfo, kiu kun sia vizaĝo, plenkreskita de robusta barbo, kuraĝe povus prezenti rabistan ĉefon en marioneta teatro. ”Li tro impetiĝis. Tio facile okazas.”

Gasparo ankoraŭ ne havas klaran kapon. Intermite eksonas ene bruego, fajfado. Homoj forŝiris desur lia gorĝo pezajn manojn de l’ rivero; sed ĉe tiu rememoro li tremetas, kvazaŭ ĝis nun ili tuŝus lin. La pasinteco estas ĥaosa.

”Kie mi nun estas?”

”Ĉi tie, ĉe Kristoforo,” montras la rufa rabisto-ĉefo.

”Tiu, kiu okupis vian vendejlokon?” sekvas Gasparo fadenon de la lastaj impresoj.

”Li estas tiu, mizerulo,” milde diras Adolfo.

”Sed kio senĉese plaŭdas ĉi tie?”

”Tio estas lia budo surakve. Ĝi ankris je kvin paŝoj pli fore.

Matene li trenis ĝin ĉi tien, kanajlo!”

Gasparo observas ilin ambaŭ kaj lante obsedas lin stranga ĝojo. ”Sciu,” diras la virino, ”se vi konus ilin, vi ne mirus. La du plej grandaj vulgaruloj sur la tuta kajo.”

”Unue mi aŭdis vin,” rememoras Gasparo. ”Ankaŭ vin,” – li ekhezitas; li hontas diri: ili priŝtelis.

”Eĉ tie malsupre vi aŭdis min? Mi devis do ege kriaĉi.

Adolfo prirabus kiun ajn.”

”Malriĉa homo devas ŝpari, kie eblas,” ŝultrolevetas Adolfo.

”Sed kiel haste ni descendis de sur la ŝtuparo! Mi estis malsupre unua.”

”La unua,” ironias malrespekte Kristoforo. ”Unua vi haltis surborde. Kiu estis unua enakve, ci, kamelo?”

”Kamelo akvon ne eniras,” klarigas Adolfo al li. ”Por tia kazo taŭgas vi.”

Ili ambaŭ ridas pri siaj iom grobaj ŝercoj kaj al Gasparo, kiu kuŝas surtere kaj rigardas supren al iliaj vizaĝoj, subite ŝajnas: ĉiuj ĉi friponaj kaj sentaŭgaj homoj estas sanktaj. Post iliaj malglataj vizaĝoj kaj vortoj aperas lumeto de la homa boneco.

”Se vi elfiŝis la gaston, vi povus forrompi gorĝon al iu botelo,” proponas al la dommastro Adolfo.

”Mi ne volas vinon,” teruriĝas Gasparo.

”Ja ĉi tie ĉeestas ankaŭ aliaj gastoj,” ridetas Adolfo.

Kristoforo leviĝas en sia kurioza vestaĵo kaj ekpalpas por io en ŝranko. Li tiras botelon.

”Kiu fluo ĝin aldrivis al vi?” gestas Adolfo ŝteliste.

”Ĉit!” atentigas Kristoforo pri la savito.

”Kiu fakte vi estas?” demandas la knabino, senĉece genuanta ĉe Gasparo surtere.

”Aktoro,” flustras Gasparo, kaj post kiam li tion eldiris, kvazaŭ minace revenus al li ondo de timo pri la futuro.

”Komedianto?”

”Jes.”

”Kaj vi volis dronigi vin?” miras Adolfo. ”Oni havas tiom malmulte da distro. Kien forpasis tempoj, kiam ĉiupaŝe vi trovis sorĉiston, akrobaton, ĵongliston!”

”Ĉu ankaŭ vi elsorĉas kuniklon el ĉapo?” interesiĝas la rufulo.

”Mi ludas teatron,” bedaŭras Gasparo. ”Sursceneje.”

”Mi ŝatas teatron,” ekbrilas Adolfo. ”Kiam aktoris ĉi tie italoj, mi iradis senpage. Sed eble por komedio vi estas tro malgaja, ĉu?”

”Mi ŝatas pli malgajajn komediojn, mi ŝatas plori,” diras la malbela knabino surtere. Kaj en subita konfido ŝi aldonas:

”Mi nomiĝas Justina, ĉu klare?”

Gasparo fartas inter ili pli kaj pli bone.

”Ĉio ĉi ne gravas tamen,” aŭdiĝis skeptike Kristoforo. ”Mi opinias, ke elsorĉi kuniklon el ĉapo estas tamen la plej granda ĵonglaĵo.”

Ili tostis kun Adolfo el rompitaj glasoj. Adolfo post si viŝis la glasrandon, denove enverŝis kaj donis al Justina.

”Ĉu vi ankoraŭ ne havas apetiton?” ŝi ridetas al Gasparo.

”Ne.”

Vinon ne. Sed Gasparo ne povas satrigardi tiujn tri lumantajn vizaĝojn. Tie sur la ponto nokte preskaŭ estiĝus konflikto.

Sed interrompis ĝin la stultaĵo. Salto enakven. Kaj ili ĉesis insulti kaj kuregis malsupren. Adolfo estis la unua surborde kaj Kristoforo la unua enakve. Ili eltiris lin, savis, alportis ĉi tien. Kaj ili feliĉas, ke la afero sukcesis. Subite ili ĉiuj estas pli bonaj kaj ĝojas, ke tion ili kapablis. Ili ĝojas, ke ili estas homoj.

Ĉu, Gasparo, vi ne estas denove pli prudenta?

Vi travivis jam multe da misaj kaj aĉaj aferoj, sed unu ankoraŭ mankis. Vi ne ekrigardis vid-al-vide la morton. Kaj al kiu okazas tio, tiu povas subite pli bone kompreni la vivon.

Ankaŭ kruela doloro estas granda, puriga flamo. Kaj post kiam la flamoj estingiĝas, vi trovos en cindro gemojn. La vivo provis vin konvinki, ke ĝi vanas. Malespero kondukis vin ĝis sojlo de la morto. Nun vi revenas. Sed kiam vi malfermos la okulojn, kiuj jam estis paciĝantaj kun tenebro, vi ekkonas, ke tamen io ekzistas, kio ne apartenas al granda vaneco. Kaj tio estas la homoj.

Vi spertis, ke homoj malbonas, malgrandas, malmoralas, maljustas. Ankaŭ ĉi tiuj tri apartenis al ili. Sed ankaŭ ĉi tiuj tri el la plej malbonaj ene havas vaglumon de boneco kaj nobleco.

Ili kapablus damaĝi unu la alian. Sed ili scias trovi en si ĝojon pro la bona ago. Ankaŭ vi devas ĝin trovi en ili. Nur perfekte ili observu, enrigardu ilin. Ĝi estas ŝtonoza novalo, plena de kardoj. Kaj tamen inter dornoj kaj ŝtonoj estas ia ensemita grenero da bono. Necesas ĝin trovi, akvumi, helpi al ĝi ekĝermi.

Neniu nur bonas. Ankaŭ neniu nur malbonas. La mondo mienas hide. Vi devas serĉi vortojn, kiel ĝin alparoli, por ke ĝi ekridetu. Kaj en la sama momento ekbrilas ĝia malbelo per ĉielaj lumoj kaj vi plenumis vian devon kaj havas la paradizon enkore.

Vi estas komedianto! Nur komedianto! Kaj tamen tiuj homoj bedaŭras vin. Ili bezonas vin. Vi ne povas morti, tio estas malbravaĵo. Vi devas vivi kaj iri la vojon, kiu hodiaŭ malfermi ĝis al vi.

”Li dormas,” flustras Justina kaj apogas lian kapon.

”Povrulo. Multon versimile li ne havas. Ni devas pri li iomete zorgi. Kion vi opinias, Kristoforo?”

”Mi opinias, ke vi demandas malsaĝe. Tio memkompreneblas.”

”Do ne koleru tuj, mi petas.”

”Ĉu mi iam koleras?”

”Ŝŝ!” konsentas Adolfo. ”Mi iras dormi. Kaj vi, Justina?”

”Mi foriros.”

”Kien vi irus?” diras Kristoforo. ”Se mankas al vi hejmo, restu ĉi tie.”

”Ŝi povus iri al mi,” proponas Adolfo.

”Vi ne scias konduti. Kaj poste, eble la knabo ion bezonos, post kiam li satdormos.”

”Bone,” konsentas Adolfo. ”Sed matene ne eskapu for de mi, Justinja. Mi alportos al vi la ŝuldon.”

”Neniom mi volas. Mi sentas tian ĝojon.”

Ankoraŭ ŝi glatigas lian hararon kaj ŝiaj maldelikataj fingroj delikate tuŝas lian frunton. Gasparo ekdormas pro malfortiĝo.

FINO DE LA UNUA PARTO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.