La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La plej ofta rolo, kiun Gasparo ricevis, estis prezenti unu el la rabistoj, kiuj devis teruri la senkulpajn viktimojn.
Konscience li algluis al si sovaĝan barbon, surkapigis taŭzitan perukon kaj per ĉirkaŭbruligita korko nigrigis siajn brovojn; teruregaj atakoj al vojaĝantoj en arbarego ŝajnis al li vere pli ridindaj ol hororaj, kaj laŭ tio estis la rezulto. Lia longforma vizaĝo aspektis en rabista masko ridinde kaj anstataŭ tremi pro hororo, oni komencis ridi. La aŭtoroj gardantaj sukceson de siaj minikomedioj, protestis kontraŭ vanigita intrigo. Ankaŭ patro Deburau kun siaj gefiloj bedaŭris humiligon, kiu ombrumis ankaŭ ilin. ”Hontu, Gasparo! Skandale vi agas kontraŭ niaj interesoj.”
Gasparo akceptis la riproĉojn, suferis, serĉis manieron kiel regajni la favoron, sed helpi al si mem li ne kapablis. Li meditis, por kiu figuro li taŭgus, pli ol por figuroj de rabistoj, kies sang-avidemon neniu kredis al ili. Ofte lia rigardo koncentris sin je la figuro de sinjoro Blanchard, kiu prezentadis la dresitan hundon Pluto kaj de temp’ al tempo prezentis figuron, kiun oni nomis Pieroto. Li estis servisto de sinjoro Kasandro, vestita ĉiel ajn, surkape kutime pintan ĉapelon kun renversita rando, pro kio la publiko nomis lin ne Pieroto, sed Corniche – Kornico.
Ĉiuj aktoroj sur la scenejo lin persekutis, piedbatis, frapis kaj tion li akceptadis pacience. La figuro lin iel allogadis.
”Kio ne plaĉas al vi?” demandis lin foje dum la provado direktoro Fabien, ekvidinte, kiel Gasparo kapneis kaj polme ekfrapis apogilon.
”Pardonu,” ektimis Gasparo. ”Sed kial tiu malsaĝa servisto ĉion ĉi toleras?”
”Ĉar li estas servisto, kaj tial li malsaĝas.”
”Neniu estas tiom malsaĝa por esti indiferenta pri batoj.”
Fabien enpensiĝis, sed ne ordonis ŝanĝon. Blanchard ne opiniis serioze sian aktoran profesion; egalis al li kion kaj kiel li ludas kaj reston de la tempo li pasigis en drinkejoj de la ĉirkaŭaĵo, kie li lasis pagi siajn elspezojn de kiu ajn, kiu por tio komplezis. Sur teatraj lignotabuloj li moviĝis senidee; en la vivo li ne elektadis rimedojn kiel atingi momentan prosperon.
Direktoro Bertrand bezonis foje infanrolon por la teatraĵo la ”Fera masko” kaj alkondukis en teatron sian nevinon Virginia, apenaŭ dekkvarjaran; ŝi aspektis anĝele, sed estis tre malsaĝa. Tiuj du kvalitoj Blanchard’on allogadis. Dumpaŭze antaŭ la lasta prezentado Bertrand ekaŭdis angoran krion; li kuregis subteren kaj trovis tie konsternitan knabinon en perforta ĉirkaŭbrako de Blanchard. Li ekfuriozis ne nur kiel onklo, sed ankaŭ kiel direktoro. Li ĵetiĝis kontraŭ Blanchard’on; tiu tamen pruvis, ke li scias repagi batojn. La konflikto ne estis reĝustigebla. Blanchard kun konsento de Fabien estis tuj maldungita.
Vespere oni ludis pantomimon ”Arlekeno kuracistas.”
La publiko estis misinformita pri la konflikto. Zorgis pri tio Blanchard mem; rapide li trairis ĉiujn drinkejojn ĉirkaŭe kaj klarigis al siaj komplicoj el malseka kvartalo, ke Bertrand lin maljuste elĵetis. Tial, kiam sur la scenejo ne aperis Pieroto Kornico, kvankam lia rolo estis negrava – aŭdiĝis ekscitita kriado.
”Kie estas Blanchard.”
Kun interkroĉitaj manoj Bertrand sin turnis al Fabien: ”Mi petas vin, klarigu tion vi mem. Mi ne povas!”
La voĉo de Fabien tremetis, kiam li venis en salonon kaj petis minuton da trankvilo.
”Sinjoroj,” li ekparolis insiste, ”sinjoro Blanchard, kiun vi vokas, estas ja talenta aktoro, sed li ne montris sin bonkaraktera homo.”
”Egale,” respondis la salono. ”Ni volas Blanchardon.”
”Li estas ja eĉ fihomo,” plialtigis Fabien la voĉon.
”Kaj vi la dua! For kun la oratoro! Kie estas Blanchard?”
”Sinjoroj,” ekkriis senespere Fabien, kiu same kiel la paliĝanta Bertrand post la scenejo jam vidis, kiel bona reputacio de ilia miniteatro ruiniĝas. ”Ĉu vi vidis fraŭlinon Virginia en la ’Fera masko’?”
”Kion komunan kun tio havas infanoj?”
”Tiun senmakulan anĝeleton volis sinjoro Blanchard sekse misuzi,” devis konfesi sinjoro Fabien. ”Direktoro Bertrand kaptis lin ĉe la ago.”
La sciigo efikis. La rigardejo silentiĝis. Kaj ies voĉo aŭdiĝis:
”Besto!”
Silenta murmuro atestis, ke la publiko ŝanĝas sian opinion.
Fabien rapide tion eluzis.
”Kiu el vi,” li diris kortuŝvoĉe, ”ne havas fratinon, filineton, nevinon? Kaj kiu ne elpelus homon, kiu volus misuzi vian konfidon kaj volus malvirgigi ŝin,” li ripetis ploreme.
Denove eĥis simpatioj. ”Mi certas, ke mia kompaniulo agis kiel honesta viro. Certe li povus transdoni la fiulon al polico.
Sed li kontentiĝis nur per ties eksigo el vico de honestaj artistoj, kiuj kreas nian trupon.”
”Bravo! Vivu Bertrand!”
Tamen aliaj voĉoj murmuris malkontente: ”Sed kiu ludos Pieroton? Vi devas zorgi pri tio!”
Fabien agnoskis, ke la publiko pravas kaj komprenis, ke la teatron li savos, se li kontentigos la spektantojn.
”Ni kalkulis pri tio,” li mensogis. ”La rolon de Pieroto ni konfidis al sinjoro …” – kaj nun li kurte paŭzis; dume antaŭ lia rigardo rapide revuis vizaĝojn de ĉiuj neokupitaj membroj – ”al sinjoro Baptisto el familio Deburau.” Kelkaj homoj, kiuj memoris, ke la nomo Baptisto en programoj sin ligis al ridindaj rabistoj, ekridis.
”Tiu junulo,” daŭrigis Fabien en paciga tono, ”aprecita cetere de Frederiko mem, antaŭ nelonge klarigis al mi propran koncepton de la rolo de Pieroto. Ni estos feliĉaj, se vi kritikos lin juste.”
Nun li certis, ke la publiko rangaltigita je arbitracianto, per tio estas trankviligita. Li salutis kaj foriris. Bertrand akceptis lian solvon senhezite.
”Do, ek! Vestu vin!” ekkriis li al Gasparo, kiu ankaŭ ĉion aŭdis. Gasparo ekhezitis.
”Ĉu vi ne aŭdas?” instigis lin la patro. ”Se vi sukcesos, sinjoro Bertrand alpagos al ni tri frankojn semajne, ĉu?” Kaj aldonis pli mallaŭte: ”Gasparo, tenu vin eminenta.” En la vortoj estis ne nur instigo, sed ankaŭ minaco. Venis momento, kiun la malfeliĉa Gasparo povis imagi nur en revoj, kiujn li kuraĝis konfidi al neniu. La revo realiĝis tiel subite, kiel en la teatroj okazas, pro ies malfeliĉo aŭ eraro de iu vakiĝas posteno por alia kaj necesas de tio profiti. Rapide li survestis la kostumon de Blanchard, reŝminkis sin kaj surkapigis la ĉapelon.
”Kial vi ŝminkas vin tiom pale?” miris arlekeno Felikso.
”Ĉu tio ne estas pli efika?”
”Ne gravas en tiel bagatela rolo. Sufiĉas trankviligi la publikon.”
”Surscenejen,” kriis Bertrand.
Tiam Deburau aperis unuafoje en la rolo de Pieroto. Li estis vestita bunte, surkape la pintforman ĉapelon; sub ĝi estis lia serioza kaj ridinda magra vizaĝo. Kasandro en lingvo de mimiko ordonas: ”Brosu mian jakon.”
Pieroto kompleze alpaŝas, servutule brosas la ŝultron, delikate forigas ĉiun polveron. Kasandro malpaciencas; li puŝbatas la serviston, puŝegas lin. La vizaĝo de Pieroto kliniĝas kun humila rideto. Sed Gasparo, klininte sin por eviti la kapfrapon, kolektas desur la tero la polverojn kaj trankvile ilin disfrotas al la sinjoro sur la jako. La publiko bonvenigis la neatenditan kuraĝon de Pieroto kun rido-salvo. Al Kasandro – prezentas lin Charigni – ekfulmas en la okuloj kolero; li akcelas la serviston per pugnobato pli forta ol necesas sur la scenejo. Pieroto finas la taskon; sed kiam lia sinjoro turnas sin, kvazaŭ hazarde li stumblas kaj repagas al li unu el la piedbatoj. Senkulpa vizaĝo frontas kontraŭ la kolerega rigardo de Kasandro. La tuta salonego ridas kaj la sceno finiĝas per aplaŭdo.
”Jen sukceso,” decidas patro Deburau postkulise.
”Li freneziĝis,” koleregas Lange, kiam li revenis el la scenejo.
”Tiel neniam oni ludis tion. Kiaj stultaj klaŭnaĵoj!”
La tuta familio de Charigni tion ripetas ĥore. Sed la patro Deburau palpebrumas je Bertrand kaj levas tri fingrojn. ”Tri frankojn. Ĉu klare?”
Bertrand acidmiene kapjesas.
Ne okazis multo. Jes, eĉ tiom malmulte, ke preskaŭ neniu tion rimarkis. Unu el la miniaturaj pantomimaj roloj en Funambules, la perfida, iom malsaĝeta servisto de Kasandro, iomete ŝanĝiĝis; la figuro, kies dorso kreiĝis por batoj, traesploris tiun, kiu donadas ilin kaj aperis en ĝi ideo pri repago. La servisto ridindigis sian mastron.
Gasparo sciis, ke merito en unu vespero estas por ĉiuj nur sukcesa anekdoto, ke oni vidas en ĝi neniom pli ol ĝis nun.
Sed li ne intencis kontentiĝi kun tio. Lin plenigis sopiro ellerni la eblan maksimumon. Li ekzercis hejme, surstrate, en teatro.
En Funambules kaj aliloke atente li observis tiujn, kiujn li opiniis majstroj. Li kontrolis sian korpo-tenadon. Longajn horojn li provadis, kiel plej klare esprimi per brakmovoj kaj polmoj la ideon, kiel ĝin harmonie akordigi kun la vizaĝ-mieno.
Li ekkonis, kiel gravas dum la ludo la memoro; roloj por pantomimo ne estas skribitaj, ne ekzistas ĉe ili sufloro. Necesis memorteni precizan sekvon de la ludo kaj sukcesajn scenojn.
Li restadis en la rolo daŭranta sur scenejo, surstrate, inter homoj, malgraŭ la fakto, ke ĝi daŭris sursceneje nur kelkajn momentojn. Ankaŭ surstrate, inter la homoj li estis hontigita ofte pro mirigitaj rigardoj de la preterpasantoj. Eĉ se lia momenta sukceso neniun endanĝerigis, la familio Charigni trovis negativa tion, ke membro de malamikaj Deburau-anoj avancis el la lastaj roloj al la antaŭlastaj.
En mallarĝaj vestejoj de la miniteatro okazis ofte disputoj inter ambaŭ klanoj; minacoj kaj malicaj maljustaĵoj ne mankis. Joigny foje en rolo de Leandro tiel vangofrapis Pieroton, ke al Gasparo mallumiĝis en la kapo; li forŝanceliĝis post kulisojn kaj sur lia blanka mentono fluis sango.
Patro Deburau saltis kun streĉita pugno al Joigny: ĉar Pepé kaj Lange defendis la fraton, enmiksiĝis en la batalon ankaŭ Francisko kun Stefano. La postkulisejo skuiĝis pro sovaĝa interbati ĝo. Oni batalis perpugne, perkrure, per la kapo, per kubutoj, rekvizitoj. Ĵaluzemo, longtempe akumuliĝinta, eksplodis.
Dorotea ekluktis kontraŭ Naneta, Katarina ŝiris la hararon al Marion.
Bertrand kaj Fabien vane provis disigi la malpaciĝintajn familiojn; necesis venigi policon. Nur tiam la rivaloj lasis sin konvinki kaj ĉesis batali, anhelantaj, ĉifonigitaj, skrapvunditaj sur la vangoj per virinaj ungoj, kun kontuzaĵoj kaŭzitaj de pugnobatoj.
Estis klare: ĉi tiuj du klanoj ne povas plu vivi apud si en unu teatro. Bertrand kaj Fabien estis solvantaj la malfacilan kalkultaskon, kiun el tiuj duoble kvin ili povas malhavi kaj sen kiu provizore ili ne povas esti. Fabien prezentis la kondiĉon: restu la eta Marion Charigni. Sed se ili preferus la tutan familion Charigni, forirus kun patro Deburau ankaŭ Gasparo, nomata Baptisto, kiu mankus en la pantomimo. Pantomimaj scenoj suferis ĉe la publiko nepran superregon kompare al dancoj de la ĵonglistoj. Tial la direktoroj salomone dekretis, kion ankaŭ la ĉefoj de la familioj agnoskis justa. La teatro adiaŭis ĉiujn, krom Marion kaj Gasparo.
Tiel Gasparo disiĝis de la familio, kiu lin perdis sen bedaŭro, ĉar dum la prezentadoj li ne mankis al ĝi. Gasparo akiris sian propran vivkarieron.
Disiĝo de Deburau-anoj kun Funambules signifis disiron de la tuta familia grupo. Francisko Nêmeček cetere eĉ ne opiniis sin Deburau. Li konatiĝis kun fraŭlino Rozamaria Mallet kaj volis edziĝi al ŝi. Li petis, ke li povu forlasi la trupon kaj vivteni sin mem. Lian ekzemplon sekvis ankaŭ Stefano. Katarina volis danci, Dorotea ŝatis ĉevalojn kaj cirkon.
Patro Deburau paciĝis kun la fakto, ke ĉiuj liaj infanoj ekiros serĉi sukceson laŭ propraj kapabloj, sed li igis ilin ankoraŭ al la lasta turneo tra kamparo, kiu ilin pro la gloro akirita en Parizo, certe akceptos riĉe. Nur la patrino rifuzis kunveturi.
La vivo en Parizo ŝin ege ŝanĝis. Perdiĝis ŝiaj ridetoj, pri kiuj iam ŝi abundis, ŝi perdis ankaŭ la kvietan, silentan ploron.
Sen larmoj dolore ŝi nostalgiis pri la ĉeĥa hejmo. Ŝi ne volis plu migri tra fremda regiono kaj dormi ĉiunokte aliloke. Ŝi decidiĝis resti kun Gasparo en Parizo. Gasparo luis por si etan ĉambron en strato du Faubourg du Temple. Fiere li kondukis sian patrinon en la novan loĝejon, pretervidante ĉiujn ĝiajn malavantaĝojn.
La koloro de la domstuko estis tiel nedifinebla, ke pravis, kiu vidis en ĝi la ruĝon, kaj tiu, kiu divenis la bluon. Rustiĝanta pordego kondukis al malluma koridoro, kies muroj estis senĉese rositaj de nigraj ŝvitgutoj. La ŝtuparo eĥis ĉe ĉiu paŝo, kvazaŭ ĝi volus ruiniĝi.
Ĉu vi volas enen? Vi devas atenti. Nome oni ne eniras en la ĉambron, sed preskaŭ rekte liten, kiu en la streta mansardo atingas ĝis la pordo. Se vi evitos la liton, vi falos sur kanapon kaj per la frunto karambolos kontraŭ ŝrankon. Eblas, ke vi evitos lezon kaj trovos sur la planko iom da libera spaco.
Sed por esti certa, restu en kurbigita pozicio kaj ne stariĝu.
Eble vi ne rimarkis, ke tio estas fakte mansardo, lokita sur tegmento; ĝi deklivigas la plafonon. La kurtenoj estas truitaj kaj flikitaj. Florpentrita kurteno kovras la murojn, ĝi estas trivita kaj tra truoj ŝutiĝas gipso.
Gasparon kontentigis lia unua memstara loĝejo, sed al la patrino tie ne plaĉis; ŝi foriradis ofte al siaj estintaj najbarinoj en St. Maur kaj revenadis iam nur la sekvintan tagon. Gasparo sciis kompreni, kiel naskiĝis ŝia malfeliĉo. Pro sento, ke ŝi perdis sian junecon kaj hejmon, pro la scio, kiel lante ŝi perdas la edzon kaj infanojn, kun kies profesio neniam ŝi identi ĝis.
Gasparo restadis en sia ĉambreto sola, kiel li tion arde deziris.
Sed li solis eĉ troe. Foje, kiam li finis siajn scenojn – kvinfoje oni sieĝis la burgon – kaj mikropantomimon, li estis revenanta nokte hejmen. Tuj, kiam li malfermis la pordon, li ekvidis en sombro staturon. Ĉar la mansardo ne havis fenestron, sed mise traigitan tegmentan fenestron, falis iom da duonlumo nur sur la krurojn de la nekonato.
”Kiu ĉi tie?” ekkriis Gasparo.
”Mi, Eŭgeno. Eklumigu!”
La kandelflameto ektremetis, teginte la vizaĝon de Eŭgeno per nebula lumeto. ”Kio okazis?”
”Ega novaĵo. Vi miregos.”
Eŭgeno versimile forgesis la okazaĵon, kiu ilin disigis. La ideo, kun kiu li alvenis, absorbis lin. La hararo estis taŭzita, la vangoj ŝvitis. ”Do, parolu!”
”Jes,” elspiris Eŭgeno. ”Ĉu vi memoras, kio estis kun Longval?”
”Vi ankoraŭ ne trankviliĝis?”
”Nur nun mi trankvilas. Mi traesploris sinjoron Longval.
Tiele mi tenas lin enmane,” Eŭgeno kunpremis la pugnon.
Gasparo lacis, kaj sinkis sur kanapon atendante, al kia nova stultaĵo Eŭgeno venis. ”Ĉu vi scias, kiu fakte estas tiu deliketa, kultivita kaj nobla sinjoro Longval?”
Gasparo ekĝemis pro malpacienco.
”Filo de la pariza ekzekutisto!”
”Eŭgeno,” diris kompateme Gasparo. ”Ĉu vi ne povas iom batali kontraŭ viaj fantaziaĵoj?”
”Mi sciis, ke vi ne kredos al mi. Sed mi povas vin konvinki.
Lia vera nomo estas Klemento Sanson.”
”Ĉu eblas?” malfideme meditis Gasparo.
”Rememoru,” insistis Eŭgeno, ”lian malparolemon, lian evitemon … Ĉu iam vi estis ĉe li vizite? Ĉu entute iam iu?” Kaj Eŭgeno ekridis sarkasme kaj samtempe infanvoĉe.
Gasparo enpensiĝis. Li rememorigis al si la rarajn, malklarajn respondojn de Klemento, triston, kiun alternas ridetoj. Ĉi tiu solvo tro drastis. Kiel sciis Klemento rakonti pri malnovaj poetoj! Ekzekutisto? La filo de la homo, kiu senkapigis la tutan reĝan familion, centojn da nobeloj, Robespieron, sinjorinon Corday?
”Kiel vi eksciis tion? Kiel vi pruvos tion?”
”Mortis lia patro. Klemento devis iri al notario por testamento.
Li estas perdita.”
”Kial?” ekmiris Gasparo. ”Se tio estas vero, tute mi ne miras, ke li volis tion sekretigi.”
”Ĝuste tio estas trompo,” eksaltis Eŭgeno. ”Li volis aliloken, ol kien li apartenas. Ĉu iam sciate, kial mi devis esti atentema antaŭ li?”
”Imagu, ke vi naskiĝus kiel li – ”
”La sorto devas plenumiĝi, ĉar – ” kaj la voĉon venene li obtuzis, ”ĉu vi komprenas, Gasparo, tiu metio estas hereda – kaj Klemento estas unusola filo!”
”Li volis esti feliĉa,” oponis Gasparo. ”Eble li esperis, ke la metion neniam li praktikos, ke li eskapos de tio.”
”Mi venis vin averti,” ekrikanis Eŭgeno, ”kaj vi ankoraŭ lin defendas.”
”Ĉiukaze mi estas malpli ol li.”
”Eble,” koncedis Eŭgeno, ”sed tion devas ekscii Julia.” Gasparo kaptis Eŭgenon je la kubuto. ”Tion vi ne darfas. Vi pereigus ŝin – kaj lin ankaŭ!”
Eŭgeno konsterniĝis, lia vizaĝo ŝtoniĝis kaj fingre li montris supren. ”Ĉu vi aŭdis?”
”Kion?”
”Kato falis desur plafono,” flustris la malfeliĉulo. ”Tio signifas: diablo hejmas ĉi tie.” Ankoraŭ momenton li restis en spasma streĉo kaj poste sinkis senpove sur la sofon. Gasparo alsidiĝis. Li provis trankviligi lin helpe de sia mallerta elokvento.
La kandelo degelis kaj flamete preskaŭ estingiĝis. Eŭgeno levis sin kaj kun fermetitaj okuloj rigardis la vizaĝon de Gasparo.
”Vi pravas,” diris li silente. ”Mi ne iros al Julia kaj ne diros, kiu estas Klemento. Mi faros ion multe pli bonan.” Li aliris la pordon kaj apertis ĝin. ”Mi invitos ŝin al venonta ekzekuto!”
Li ekridetis, kaj kiam Gasparo paŝis post lin, la pordo impete fermiĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.