La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJ

Aŭtoro: František Kožík

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Deburau adiaŭas la teatron

Nelonge poste dimanĉ-vespere iris tra bulvardo du Temple kvar pli oldaj, elegante vestitaj viroj. Ili plenis de indigno; ili diskutis pri novaj cenzur-leĝoj, minancantaj ruinigi la tutan evoluon de la arto en Francio, pri la malpermesita pentrista salono, pri subpremado de la gazetaro.

Tiuj kvar viroj konsiderinde rolis en la artisma vivo: ili estis Picard, aŭtoro de komedio, kiun oni miskomprenis kaj pro tio ĝi fiaskis; Fontaine, arkitekto, kiu grandiozstile renovigis Tuileriojn; Redouté, fama pentristo de florsolejoj; kaj fine Gérard, glora kreinto de Batalo apud Slavkov kaj aŭtoro de aliaj signifaj pentraĵoj, instruisto de Bouquet kaj adepto de la nova romantikisma tendenco.

Gvidataj de afliktaj ideoj ili venis dum hazarda promeno al antaŭurba bulvardo. Ili paŝis lante laŭlonge de subteraj karbovendejoj, preter tabloj kun afiŝoj kaj fruktoj, kaj por aliaj kaj ankaŭ por si mem amare plendis kontraŭ tio, kio ilin sincere doloris.

”Kiom pli facile vivas tiuj homoj,” montris Fontaine al la homamaso, preterpasanta ilin kun solene senzorga mieno.

”Ili rigardas akrobatojn kaj la problemo de arto estas por ili solvita.”

”Ankaŭ ili havu bonan arton,” oponis Gérard.

”Kiel povas enveni arto ĉi tien, se ĝi ne povas trabatali al si vojon en la Francan komedion?”

”Romantikismo kredas pli al la popolo ol al la burĝaro,” asertis Gérard. ”Nur rigardu tiujn vizaĝojn. Sur ili estas sana, nedifektita kerno.”

”Ili posedas la sanan kernon pro tio, ĉar pri nenio ili zorgas,” mansvingis Redouté. ”Kaj vi turmentu vin kaj meditu, kiel eblas aŭtodafei la kantojn fare de Chénier, karceri Béranger’on kaj havi la reĝon, kiu opinias marianan procesion artmanifestiĝo.”

Kaj denove ili iris kaj rigardis ĉirkaŭ si morne kaj malafable.

”Kion vi diras pri la ideo viziti ie kabaredon?” proponis Fontaine.

”Nenion kontraŭ,” ekridetis Gérard. ”Al niaj teatristoj nepre helpus de temp’ al tempo tien veni. Ili povus tie ĉerpi iom da reala vivo anstataŭ siaj artefaritaj teorioj.”

Kelke da homgrupetoj preterpasis ilin.

”Do ni provu la kabaredon,” diris Pickard. ”Niaj amaraj animoj forlavos de si la funebran koloron.”

”Hej,” ekvokis Fontaine, ”ĉu vi konsilus al ni, amikoj, kie eblas aĉeti vian bonan humoron?”

La junuloj surprizite haltis, rigardis unu la alian kaj ekridis ankoraŭ pli. ”Ĝi estas sufiĉe malkara. Ĝi kostas nur kvar centimojn.”

”Sed kie, mi petas vin?”

”En Funambules, sinjoro.”

”Dankon pro la konsilo, sinjoro,” kavalire salutis Fontaine.

La metiistoj reciprokis kun rido kaj plu iris.

”Mi proponas, sinjoroj, ke ni obeu la voĉon de la popolo.

Se ni volas la hodiaŭan vesperon pasigi senfare, ĝi okazu perfekte,” opiniis Picard. Post nelonge ili staris antaŭ la fasado de Funambules. Raŭkvoĉa krianoncanto logis eniri per florplenaj frazoj.

”La arto havas ĉi tie alian voĉon ol en Komedio.”

”La periferia Muzo ne havas tempon zorgi pri sia voĉo,” respondis al li Gérard.

”Eble tial ĝi ĉesis paroli entute,” montris Picard al afiŝo, anoncanta la pantomimon ”Furioza taŭro”.

Kvankam la teatraĵo de Laurent jam longe havis sukceson, la krianoncanto patro Royer konsterne malfermegis la okulojn, kiam li ekvidis, ke ĉi tiuj kvar nobele aspektantaj kavaliroj fakte aliras al la kaso.

”La plej bonajn biletojn, kiujn vi havas!”

”Loĝion – loĝion apud la scenejo – la plej bela panoramo el la tuta salonego,” balbutis la kasistino. Tiajn vizitantojn la teatro ankoraŭ ne havis.

”Venu, sinjoroj, jam estas tempo!”

Ili pagis kaj transiris la straton al enirejo de Funambules.

Daŭre bonhumoraj kaj kritikante la iom nekutiman atmosferon per ironiaj rimarkigoj, ili rezigne fordonis sin al la gvido de biletistino. Ili trairis la salonegon, plenan de senpacienca publiko. Metiistoj en solenaj veŝtoj tostis per etaj glasetoj kaj la botelojn ili deponis subbenken; iliaj edzinoj trinketis oranĝsukon. Malantaŭe en la partero kaj sur la galerio aŭdiĝis sovaĝa bruado.

Juna biletistino ilin kondukis ĝis la subscenejo.

”Atenton, sinjoroj, ses ŝtupoj. Klinu la kapon!”

Ŝi apertis al ili loĝion. Dum la ceteraj demetis la ĉapelojn kaj rigardis la publikon, Picard serĉis enpoŝe monerojn. Li rimarkis, ke la biletistino estis plorinta.

”Kio okazis?” li demandis, donante monon al ŝi. ”Kio malgaja okazis al vi en tiu ĉi ĝoja teatro?”

”Aĥ, pardonu,” ekskuze petis la knabino kaj viŝis siajn okulojn per poŝtuko.

”Nu diru tion al mi,” klinis sin Picard al ŝi kaj ankaŭ la ceteraj turnis sin scivoleme al ŝi.

”Sinjoro Deburau ludas hodiaŭ lastfoje,” diris ŝi deprimite.

”Kaj tio estas tiel tragedia,” ekridetis Picard. ”Amikoj, ni elektis malbone. Ĉi tie ni ne forgesos la amarecon de la mondo.”

”Sinjoro Deburau certe vin amuzos,” certigis la knabino,

”kaj vi komprenas ja teatron.” Larmoj fluis desupre sur ŝiaj vangoj.

”Dankon, fraŭlino,” riverencis Picard. ”Sed ankoraŭ diru al ni, kial forlasas la teatron ĉi tiu ĉarma sinjoro, se oni amas lin ĉi tie ĝislarme? Eble li ricevis pli profitan engaĝon en Franca Komedio?”

”Ne, sinjoro,” ŝi plore eksingultis, ”pro mizero. Li devas forlasi la teatron kaj lernos seruristan metion.”

”Tio fakte estas malĝojiga. Bulvardo du Temple ne scias ŝati siajn artistojn.”

”Neniu povas lin helpi. La direktoro ŝatas aliajn artistojn.”

Eksonis batoj – tri – kontraŭ lignon.

La knabino fermis la loĝion. La amikoj eksidis; iomete ili mishumoriĝis, sed malgraŭ tio ili atente observis la scenejon, kiu apertiĝis antaŭ iliaj okuloj.

”Ni ekvidos, ĉu komprenas pli bone la teatron direktoro aŭ biletistinoj.”

Komenciĝis varia kaj fabela okazaĵo de la pantomimo. Ĉiuj aktoroj sciiĝis pri la neordinara vizito kaj iliaj rigardoj ĉiumomente sin direktis al la unua loĝio, kie en tenebro blankis la vizaĝoj de la kvar raraj spektantoj. Malantaŭe brilis la lorno de Picard, la unua lorno en teatro Funambules.

Fulme enkuris la scenejon Pieroto.

”Estas li,” diris Gérard. ”La klaŭno de Bouquet.”

Pieroto sola, kiel ŝajnis, ne atentis la eksterordinaran viziton.

Ĉu gravis por li loĝio, se hodiaŭ li devas adiaŭi kun sia amata partero, se lin lastfoje karesis la rebrilo de la senbrilaj lumoj, lastfoje lin tuŝis ondo de surprizo kaj rido? Se li teatris alifoje trankvile kaj rezoneme, hodiaŭ kuŝis sur li nova pezo, sed ankoraŭ pli certe lin gvidis nevidebla mano tra rifoj de aventuro. Alien rigardante, li faladis kaj faligadis aliajn. Li ricevadis vangofrapojn kaj disdonadis ilin. Sed ĝi ne estis malpli ridinda. En la okuloj boletis friponaĵoj kaj liaj agoj finiĝis des pli neatendite. La publiko amuzis sin kaj ridis.

En pluaj momentoj la gestoj de Pieroto lantiĝis. Li longigis ilin, kvazaŭ kareseme. Kaj lia vizaĝo temp’ al tempe variis de ironia rideto, kiu ĉiufoje signifis ion alian. La ceteraj: Arlekeno,

Leandro, Kasandro, ĉiuj ludis kun granda strebado kaj kun ardo. Dume ŝajnis, ke ĉio karuselas ĉirkaŭ li kaj li restas meze sola, kun sia mava rideto. En la momento, kiam vi atendis, ke iun li malutilos, lia mava rideto ŝanĝiĝis en teneran esprimon, plena de bonkoreco, radianta per interna ĝojo. Inter tiuj du polusoj variis sur lia vizaĝo tuta skalo de la sentoj kaj humoroj. Sed liaj lipoj eĉ ne unufoje rikanis, eĉ ne unufoje ekridis plene. Ĉiam tio manifestis nur la internan streĉon kaj travivaĵon.

Pieroto faris apenaŭ kvaronon de iliaj paŝoj. Apenaŭ dekonon de iliaj gestoj. Sed dume li estis el ĉiuj plej komprenebla kaj gaja.

Pieroto estis aktoro, konanta ĉion. Li certis pri la amo same kiel pri malamo. Li bezonis nenion ŝajnigi. Kaj krome li havis tiun nepriskribeblan rideton, kiu estis punkto post la sceno, en kiu li estis venkata kaj en kiu li atingis venkon.

Kurteno falis. La homoj aplaŭdis. Ankaŭ la kvar amikoj en la loĝio aplaŭdis. La aktoroj riverencis, Kolombina sendadis kisojn, Kasandro kaj la aliaj provis koncentri al si atenton per stultaj ŝokaĵoj. Pieroto staris senmove; la blanka vizaĝo kvazaŭ estus el marmoro kaj nur la okuloj lante sekvis homojn de unu al alia; neniu tion antaŭvidis, nur la biletistinoj, kelke da muzikistoj – kaj la kvar amikoj, kiam lia rigardo almigris ankaŭ al ili.

”Kuraĝon, Pieroto,” ekmurmuretis Gérard. Sed Pieroto lin ne rekonis, lia vizaĝo leviĝis al la galerio, kaj tiel ĝi jam restis, ĝis kiam la kurteno falis lastfoje. Tio aspektis, kiam li staris tiel senmove, kvazaŭ li elmetus sin pli al vipobatoj ol al aplaŭdo.

Paŭzo.

”Oranĝoj! Sukeraĵoj! Figoj!”

En la loĝio longe neniu ekparolis. Post momento demandis Redouté: ”Kion vi ekflustris, Gérard?”

”Ĉu ion mi flustris?”

”Vi flustris – kuraĝon!” – rememorigis Fontaine.

”Tiu knabo estas grandioza,” diris Picard.

La homamaso malsupre bruis kaj ridis. Viro kun ladkruĉo ofertis frukt-sukon po du centimoj, vendistinoj disportadis sukerajn stangetojn po du spesoj, kaj en ilian vokadon penetris kanzono de la konata refreno.

”Mi rigardis vin ĉiujn jam dum la prezentado,” konfesis Picard. ”Mi volis konfirmi mian propran impreson. Tiel ludi la rolon de Pieroto ankoraŭ mi ne vidis. Tiu ulo transformis maskeradon en arton.”

”Kaj nun oni sendos lin fari serurojn kaj ŝlosilojn,” morne rimarkigis Gérard.

La partero eksilentis. La lumigisto estingis kelkajn flirtlumetojn.

Eksonis denove simpla preludo kaj ripete apertiĝis la kurteno. La ludo daŭris.

Pieroto kuracis sian mastron. Sed kiam ajn li metis medikamentojn por la mastro sur sukerkubon, la sukeron li forman ĝis mem. Sed li sentis, kvazaŭ li englutus venenon.

En duelo kontraŭ Arlekeno li kapablis per kelkaj movoj manifesti ĉiam malfortecon de la homa karaktero. Li evitadis lukton, elektadis por la rivalo malpli bonajn armilojn, pli kurtajn sabrojn, kaj finfine, por eltiri sin el la konflikto kun sana haŭto, li persvadis la rivalon, ke prefere li mortpafu atestantojn ol ili sin reciproke.

La spektantoj brue amuzis sin per tio, kiel Pieroto senmaskigis karaktertrajtojn, kiujn oni kutime konfesas eĉ ne al si mem; malkuraĝon, egoismon, senskrupulecon. Sed la kruela rideto ĉe ĉiu sceno pruvadis, ke Pieroto ne nur imitas la vivon, sed ankaŭ ĝin kritikas.

La kvar amikoj nun pli ofte montris sian kontenton kaj fortigis unu la alian per reciproka konsento.

”Tiu knabo estas eĉ kuraĝa,” diris Redouté, kiam Pieroto ĉe foriro el la scenejo ekkaptis kandelon kaj tenis ĝin antaŭ si kiel dum procesio. La homoj sube ekis laŭde ridegi. Pieroto ekfrapis sursceneje la pordon.

”Eniru!” vokis unisone la tuta partero.

”Ĉu mi ne diris, ke la publiko eminentas?” klinis sin Gérard trans la balustradon. ”Rigardu Pieroton!” kaptis lin Picard je la mano.

La prezentado estis ĉefine. La tumulto sur la scenejo pligrandi ĝis, ĉio giris kaj dancis, nur Pieroto estis ĉiam pli lantema.

Kiam li devis bati kaj miscelis, jam vi ne ekkonis, ĉu tio estas intence aŭ ĉu lia vido malheliĝis. Kiam li estis batita, vi hezitis, ĉu li ŝajnigas sensentemon, aŭ ĉu fakte li estis svenigita.

Por sentema artisto, detale informita pri postkulisa vero de tiu ĉi komedio, tio estis korprema spektaklo.

Pieroto ridigis la rigardantojn per lastaj ideoj. Sed kiam Arlekeno kuniĝis enbrake kun Kolombina kaj kiam ĉiuj restantaj ekĝojis en sovaĝa ŝarivario, Pieroto staris meze de ili kiel statuo sur forlasita sarkofago. La publiko ankoraŭ ridis kaj la ondoj de kontento verŝadis trans lian vizaĝon; sed aliaj ondoj forlavadis desur ĝi la scenejan maskon, ĝis li staris proksime al la loĝio, kvazaŭ nudigita, kun la vizaĝo fiksita en la tenebran futuron. Kaj liaj okuloj diris: ”Mi volis tiom donaci al vi kaj vi ne akceptis tion.” Gasparo Deburau funebre enterigis Pieroton el Funambules.

”Terura rideto,” ekflustris Redouté.

”Ni iru, sinjoroj, jam estas fino.”

Ili levis sin kaj adiaŭis lastrigarde la blankan staturon sur la scenejo. Apud la pordo premis poŝtukon al sia buŝo la eta bilestistino.

La trotuaro antaŭ Funambules prezentis kutiman vidaĵon post fino de prezentado. La homoj eliradis, diskutis, eksonis ankaŭ rido. La etaj vendejoj, profitantaj apud la miniteatro, fermiĝis. Nelonge poste ĉeporde aperis la geaktoroj. Ili ĉirkaŭrigardis, enspiris freŝan aeron kaj poste lante aŭ rapidpaŝe foriradis. Je Mariana kaj Flora atendis fiakroj kun frako interne.

Ili estis forveturantaj, fiere desupre rigardante la kolegojn, fuĝantajn antaŭ la nokta pluvo.

La firmamento larmis dum la hodiaŭa sepulto. Subite aŭdiĝis rapida klakado de ŝuoj. La kvar viroj, kiuj la unuaj forlasis la teatron, estis revenantaj. Preskaŭ ili devancis unu la alian. Kio kondukis ilin ĉi tien? La trotuaro malplenis. Picard volis aperti la pordon kaj eniri. Tiumomente iu estis eliranta per lanta, malrapida paŝo supren. Picard retropaŝis kaj demandis:

”Pardonu, sinjoro, ĉu estas tie malsupre ankoraŭ sinjoro Deburau, kiu hodiaŭ vespere prezentis la rolon de Pieroto?”

”Mi estas tiu,” diris la viro kaj haltis.

”Vi?” vokis Picard kaj rigardis scivoleme lian vizaĝon.

”Per kio mi povas servi al vi?” demandis Pieroto, alivestita nun kiel malriĉa parizano.

”Ĉu vi irus kune kun ni iom promeni?”

En societo de ĉi tiuj noble aspektantaj viroj estis nenio timinda.

Li jesis kaj atendis. Ili prenis lin inter sin, sed iris senvorte.

Ili pririgardis sian aktoron per kaŝrigardoj. La mizera kitelo, surmanike ĉifonita, mallarĝa, plilongigita pantalono.

Sed la vizaĝo restis karakteriza kiel sur la scenejo: alpremiĝa, malhela, leĝere ondumita hararo, alta frunto kun kelkaj frutempaj sulkoj, profunde enkavaj grizbluaj okuloj, kavaj vangoj kaj stretaj lipoj super la angulhava mentono. Antaŭ la plej proksima restoracio la stranga kvaropo ankaŭ kun Deburau haltis.

”Ĉu vi vespermanĝos kun ni?”

”Pardonu, ne eblas…”

”Sed ĝuste pri tio temas,” decidis Fontaine kaj la tuta grupo eniris. Ili ordonis vespermanĝon. Gasparo konkludis: filantropoj, kiuj volas lin gastigi. Eble vespere en la teatro li forpelis malbonhumoron kaj ili volas lin iomete rekompenci per kelkaj manĝopecoj. Sed li akceptis, ĉar malsato venkis fieron.

”Je via Pieroto!” diris unu el la sinjoroj kaj levis glason. ”Ĉu vi ne rekonas min?”

”Majstro Gérard!” ekvokis Gasparo. Venis nova ideo al li: tiuj homoj estas pentristoj kaj deziros lin portreti. Li preparis sin por rifuzi tion. Bouquet lin pentris jam multfoje, sed lia bildo estis rifuzita pro nekonvena suĵeto.

La kvar viroj tostis, interkompreniĝis perokule kaj Gérard komencis. Ŝajne tio similis al enketado, sed gvidita kun tia takto, ke Gasparo volonte respondadis.

”Ĉu vere, ke vi estas forironta el la teatro?”

”Jes.”

”Kiam?”

”Morgaŭ. Morgaŭ ankaŭ mi anoncos min ĉe nova patrono.

”Ĉe seruristo?”

”Kiu diris tion al vi?”

”Ni eksciis, ke vi foriras, ĉar vi ne povas vivi el la almozo, kiun donas al vi la direktoro. Kiom vi ricevas salajre?”

”Semajne naŭ frankojn.”

Ili ne povis reteni surprizon. ”Tiu homo insidas pri via vivo!”

Gasparo ŝultrolevetis. ”Mi havas kontrakton multe pli avantaĝan, sed ĝi ekvalidos nur post du jaroj. Mi provis malsati, sed mi ne povas tion plu elteni. Mi suferis spasmojn kaj daŭran kapdoloron.”

”Naŭ frankojn semajne! Krimo!” ekscitiĝis la artistoj.

”Pli frue mi havis dek ok. Tiam mi riĉis.”

”Dek ok?” ili miris.

Ili tostis je la sano. La voĉo de Gérard mallaŭtiĝis, sed samtempe fariĝis emfaza: ”Jen, sinjoro Deburau. Ni aŭdis pri via foriro kaj ni vidis vin ludi. Ni certas, ke vi havas grandan talenton.

Domaĝus, se ĝi malaperus desur la scenejo.”

Gasparo ruĝiĝis pro embarasoj, pro la neatendita laŭdo.

”La direktoro ne plialtigos vian salajron, ĉu? Sed kun naŭ frankoj li lasus vin plu ludi?”

”Tiel li imagis la aferon.”

”Do nun atentu, por ke bone vi komprenu miajn vortojn kaj ne misinterpretu ilin.”

”Mi strebas, sinjoro.”

”Ni volas, ke vi ludu plu.”

”Tio ne eblas, sinjoroj.”

”Ni ne estas riĉuloj, sed ni opinias nia devo redoni al la arto almenaŭ parte, kion ni ricevas de ĝi. Ni volas doni al vi subtenon.”

”Jes,” aldiris firme Picard. ”Ni interkonsentis, ke ni pagos al vi pomonate monsubtenon.”

Deburau ekmiregis kaj estis emociita pro la neatendita kaj entute nekutima afableco.

”Tio tamen ne eblas – ”

”Ni aranĝas tion nur por vi, – sed ankaŭ por ni. Se vi sentas en vi la volon esti vera artisto kaj per via ludo ion diri al la homoj – vi devas tion akcepti. Vi havas tiun devon al vi mem.”

”Nekredeble, sinjoroj. Ĝis nun neniu parolis kun mi kiel vi.

Vi estas aliaj ol la ceteraj.”

Ĉiuj ridetis kaj Fontaine diris serioze: ”Eble li pravas, sed ankaŭ mi scias, kial.”

”Ĉar ni estas la unuaj, kiuj lin vidis. Eble foje ni fieros pri tio.”

Gasparo ne sciis, ĉu ili ŝercas aŭ parolas serioze.

”Do, kara sinjoro Deburau, ĉu vi akceptas nian kontrakton?”

”Mi ne kuraĝas.”

”Vi akceptas!” La glasoj ekbrilis kaj ektintis.

”Hodiaŭ estas la naŭa. Ĉiun naŭan tagon en monato venos unu el ni kaj transdonos al vi …”

”Se vi permesos, sinjoroj,” interrompis ilin peteme Deburau.

”Mi akceptos vian proponon tiom afablan. Sed mi petas vin, ne donadu al mi pli multe ol mi havis pli frue. Naŭ frankojn posemajne.”

”Ni volis doni pli,” oponis Redouté.

”Mi vidos en tio intervenon de la justeco kaj ne donacon, pro kiu mi hontus.”

”Bone,” diris la amikoj. ”Ni akceptas.”

”Ĉiu el ni deponos monate naŭ frankojn, per kio via salajro duobliĝos. Ĉi tie estas la unua partopago.”

Tridek ses frankoj kuŝis surtable. Gasparo ilin manrastis timeme.

”Dankon, sinjoro Deburau, ke vi komprenis nin.”

”Mi dankas al vi, sinjoroj.”

La nokto floris per belo, kiam Gasparo estis foriranta hejmen.

Kian ludon la vivo aranĝas kun li? Ĝi svingis bastonon de Arlekeno kaj li estis almozulo, senigita eĉ de ĉifonoj de espero. Kaj ĝi svingis denove kaj li estis riĉulo, ricevinta la plej valoran donacon: kredon pri la homa komprenemo. Kaj ankoraŭ multe pli: kredon pri si mem. La homoj el kvartalo aplaŭdis, ĉar ili distris sin, ĉar li ĝojigis ilin kaj ridigadis. Ĉu ne estis ĉi tiuj la unuaj, kiuj aplaŭdis al li kiel al artisto?”

Iliaj kvarfoje naŭ frankoj, kiujn ili decidiĝis pagi tiom longe, ĝis la teatra mondo lin malkovros kaj ekkomprenos, savis Gasparon Deburau por la teatro. Iliaj kvarfoje naŭ frankoj, kiuj regule la naŭan ektintis en poŝo de Gasparo, ebligis al li vivi kaj ludi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.