La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PLEJ EMINENTA INTER PIEROTOJAŭtoro: František Kožík |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Proksimume tiutempe, kiam familio Deburau venis al Parizo, komencis sian teatran agadon sur bulvardo du Temple du direktoroj: Bertrand kaj Fabien. Unu el ili en sia junaĝo liveradis el kamparo buteron, la dua vendadis lignon kaj poste pluvombrelojn; sed ambaŭ estis pasiaj adorantoj de teatro.
Ili petakiris de polica prefekto licencon por prezentadoj de fortuloj kaj akrobatoj en konstruaĵo, kiun ili nomis ”Funambules”
(Akrobatoj, Ŝnurdancistoj). Tie ankaŭ foje vidis Gasparo teatraĵon kun dresitaj hundoj, tie nelonge antaŭ la fino de Napoleono, oni komencis ludi mini-arlekenaĵojn sen vortoj.
Ekde ĝia estiĝo konkurencis al Funambules la najbara malgranda teatro, kiun estris glora akrobatino madam’ Saqui.
Mavaj langoj asertis, ke malamego inter la du direktoroj devenas de tempo, kiam sinjorino Saqui iutage riproĉis sur bulvardo Bertrandon, ke li estas ĉantaĝisto, kiu priŝteladis homojn per miskvalita butero; pro venĝsopiro Bertrand onidire aĉetis la najbaran konstruaĵon, igis ĝin rekonstrui je teatro kaj per ĝia sukceso volis sin venĝi al sinjorino Saqui. Sed tiaspecaj onidiroj cirkulas en la komedianta mondo pli ol abunde. Veras, ke Bertrand kaj Fabien jam delonge faris prezentadojn en Funambules, kiam geedzoj Saqui transformis sian kafejeton je Akrobata Teatro. Sed ankaŭ estas vero, ke inter la du najbaroj bolis malama rivaleco.
Bertrand kaj Fabien ofte devis serĉi helpfortojn por sia ensemblo. Ilia belgusto ne malbonis. En Varieteo aktoris dudeksesjara Prosper, sed ne multis okazoj por eminentiĝi, ĉar li nur blekegis en rolo de leono en la teatraĵo ”Piramo kaj Tisba”.
Aspirante pli noblajn laŭrojn, li prezentis sin en Funambules.
Li estis belkreska, de karaktera vizaĝo, subtilmova. Bertrand lin dungis po dekkvin frankoj semajne, kondiĉe, ke li ŝanĝos sian iom tre banalan nomon. Prosper Lamaitre trovis por si nordlande aspektantan nomon ”Frederik” kaj tiel li prezentis sin en la unua teatraĵo de la nova teatro, ”Naskiĝo de arlekeno”. Post li Bertrand dungis fraŭlinon Charton, kiu famiĝis pro tio, ke ŝia filo naskiĝis al ŝi sur ŝtuparo de teatro Gaite, ”sur ŝtupoj ascendantaj al gloro”, kiel ŝi diradis. Malgraŭ tio la teatra trupo suferis pro manko de artistoj kaj aktoroj.
Knabo, zorganta pri rekvizitoj, venis iutage al la provo malfrue. Bertrand, kiu postulis de siaj salajruloj precizecon, postulis klarigon.
”Pardonu,” diris la knabo, ”mi forgesis ĉion. Mi vidis brilajn artistojn.”
”Mensogo,” murmuris Betrand minace. ”Kie povas esti tiom brilaj artistoj, ke oni forgesu pro ili veni al la provo?”
”En la korto Saint-Maur,” respondis la deliktulo. ”Kredu min, sinjoro Bertrand, ili superas la niajn.”
”Ĉu pli bonaj ol miaj artistoj?” ekmiris la direktoro. Lian kapon trafulmis ideo. ”Eble kiel ĉe tiu vent-animulino apude?”
”Ankoraŭ pli bonaj.”
”Tion mi volus vidi,” Betrand paŭtis. ”Kiam ili havos la prezentadon?”
”Ili artistas eksterdome. Certe vi trafus ilin.”
”Provadu solaj,” ordonis Bertrand.
Post iom da tempo li eniris kun malfidema, sed scivolema rigardo en la korton St. Maur. Preskaŭ la tuta familio Deburau estis ĝuste enaere: du perfektaj viroj, fortaj kaj elastaj, du graciaj knabinoj, flekseblaj kaj kuraĝaj, kaj ankaŭ unu junulo, provanta imiti la gefratojn; sed li faladis, ruliĝis kaj ridigis negrandan publikon per koleraj kaj kvietigitaj grimacoj. Vere ĝi estis eminenta akrobata prezentado.
Betrand decidiĝis agi rezolute. Li konstatis, ke la mastro de la grupo estas la patro de la geknaboj, maljuna komedianto, kiu sub ŝnurego tint-sonigis gitaron. Li alpaŝis lin.
”Aŭskultu,” li alparolis lin. ”Kiom vi gajnas potage?”
La maljuna Deburau interrompis la muzikadon kaj ekrigardis al la ĝenanto.
”Tio ne rilatas vin,” li diris.
”Eble mi alportas al vi feliĉon,” ne lasis sin Bertrand forpuŝi de lia iom groba tono.
”Feliĉon al ni?” levis sin patro Deburau. ”Iam ni enkasigas dekdu, iam dekkvin frankojn. Tio sufiĉas por ni. Ni estas en Parizo, en patrolando de artistoj. Kaj ni, sinjoro, fieras pri tio, ke ni artistas. Ĉu vere?” li turnis sin al Gasparo, kiu scivoleme alpaŝis.
”Ĉu vi scias, kun kiu vi parolas?” rebatis Bertrand orgojlon per orgojlo. ”Kun la direktoro de teatro Funambules sur bulvardo du Temple. Mi ofertas al via familio cent dek kvin frankojn semajne.”
Patro Deburau atentiĝis. ”Kiom ĝi sumas potage?”
”Pli ol dekses frankojn.”
”Sufiĉe malmulte,” diris la oldulo, je miro de Bertrand.
”Kial do? Tamen ĝi estas pli ol vi gajnas ĉi tie.”
”Sed ĉi tie ni estas propraj mastroj. Ni estas liberaj. Ne opiniu, ke la tutan vivon ni pasigis en tiu ĉi korto! Miaj infanoj povus rakonti al vi, kion ili vidis. Ni estis en Istanbulo. Ni artistis antaŭ la plej supera turko, en haremo. Jesu tion, Gasparo.
Kiu el viaj artistoj povas fanfaroni per tio?”
”Tial, ĉar iom vi valoras, mi ofertas al vi, ke vi eniru en mian grupon. Cent dekkvin frankojn!”
”Ke vi ne diru, ke oni ne povas kun mi paroli serioze! Se vi pagos cent tridek kaj kostumojn, familio Deburau estas via.”
”Adiaŭ!” diris Bertrand kaj turnis sin.
”Ni ne estas infanetoj,” haltigis lin patro Deburau.
”Donu cent dudek kaj kostumojn aldone kaj fino!”
”Cent dekkvin sen kostumoj,” replikis Bertrand.
”Mi konsentas, ke necesas kunvoki la familian konsilantaron,” bremsis la konflikton patro Deburau. ”La knaboj ĵus finis. Ili kuniros.” Li signis al la infanoj kaj kondukis la raran vizitanton en gastejon transe al la korto. ”Ni bezonas hodiaŭ sinjoran ĉambron,” li anoncis iom fanfarone al gastejestro.
”Ni havas gravan traktadon. Venu, knaboj,” li turnis sin al la filoj. ”Venis al ni direktoro de unu el la plej bonaj teatroj en Parizo kaj havas por ni honestan oferton.” Kaj ripete li vokis al la gastejestro. ”Du botelojn bone sigelitajn. Pagas la sinjoro.”
Inter muroj, ornamitaj per bildo pri kavalira duelo kaj surskribo ”kredito mortis”, kiu komediantojn ofte furiozigis, ili eltrinkis dum la vigla dialogo du botelojn. La trian mendis la patro Deburau kaj proponis ĝin al la direktoro.
”Sinjoro Bertrand,” li diris, post kiam ili mandone kontraktis,
”hodiaŭ vi akiris kvin unuarangajn artistojn.”
”Nur kvar,” korektis lin Bertrand, ”ĉi tiun mi ne kalkulas,” montrante fingre Gasparon.
La patro klinis sin al Gasparo kaj metis kompate la manplaton sur lian ŝultron. ”Vi pravas, li estas mallertulo. Sed mi atentigas vin, ke kiel klaŭno li ne malbonas.”
”Bone,” mansvingis Bertrand kun ĝemo. ”Mi prenos lin aldone. Li povas montradi sin eble en pantomimoj.”
Gasparo Deburau venis subite en medion, kiun li aŭdacis ĝis nun rigardi nur defore. Bertrand enkondukis la familion Deburau glore al ŝnurego en sia teatro. La humiligita Gasparo jam ne plu aperis sur scenejo kun ili. Oni konfidis al li nur sensignifajn rolojn en pantomimaj scenoj, sed li estis pli helpanto postkulise ol aktoro. Li preparadis tapiŝojn, firmigadis kablojn, disponigadis rekvizitojn. Sed li havis akrevidajn okulojn kaj observis, kion pluan li povus ellerni. Nekuraĝe li konati ĝis kun la ĉefaj anoj en la teatro de Bertrand, kiuj lin preteratentis.
Bertrand bone registris, kiel vortoj ĵetitaj desur scenejo en la rigardejon streĉas kaj ardigas. Li vizitadis ankaŭ aliajn teatrojn kaj meditis. Li havis Frederikon, junan viron kun agrabla voĉo kaj kun evidenta aktora talento. Li petis do siajn ne multsignifajn aŭtorojn, ke ili verku scenojn por du, gajajn kaj seriozajn scenojn, kie oni parolus. Li ne eraris, la publiko akceptis tion kun entuziasmo kaj Frederiko, heroo en tiuj scenoj, iĝis favorato de la publiko el Funambules, de la publiko, kiu pagas kvar centimojn, sed amuziĝas por cent frankoj, pagas kvar centimojn, sed dankemas por mil. Kaj ne eblas ĝin trompi; aŭ vi ravas ĝin, kaj poste ĝi apartenas al vi kaj ne forlasos vin ĝis morto – aŭ ĝi demaskos vian falsecon kaj elfajfos vin.
Gasparo dividis sian admiron; duone ĝi apartenis al Frederiko, duone al la publiko. De ambaŭ li lernis.
Ne ĉiuj artistoj konsentis kun la opinio de sia direktoro; teatri, tion ili konsideris cedemo al misa gusto. Ankaŭ la mimarto estis por ili troa; ili domaĝis rezigni pri siaj saltoj kaj kaprioloj, kiujn ili devis tiel peze ellerni. Tiel surbaze de komuna interkonsento, estiĝis speciala scenej-formo, kiun ili mem nomis pantomimo kun kaprioloj. Tion karakterizis la olda ekvilibristo Denis: ”Ankaŭ tio estas cedo al la publiko. Ni kontentigos ĝin, ni prezentos al ĝi komedion. Sed ni estas saltistoj kaj nia arto restos al ni. Pantomimon al homamaso, saltojn al la arto.”
Gasparon, kiel la plej junan kaj la lastan membron de la ensemblo neniu demandis, sed en lia kapo konstante sidis ideo pri enhavoriĉa, sentoplena kaj gaja pantomimo. Sed vere li havis minimumon da ebloj por povi sin prezenti. Pantomimo kun kaprioloj havis ege simplan intrigon kaj ĝiaj personoj, krom neceso vortigi sentojn kaj humorojn, devis ankaŭ prezenti akrobataĵojn. Jen, kiel aspektis tia teatraĵo: Venas Arlekeno kaj vidigas, ke li koleregas. Fininte, li trifoje kapriolas.
Tuj sekve alkuras Kolombina; ŝi strebas la arlekenon reamikigi kaj li pro ĝojo super la rezulto efektivigas stelforman ”salton de surdulo” kaj krome la devigan salton kun kuntiritaj kruroj. Poste aperas nova amindumanto; li komencas siajn amproponojn per kelkaj saltoj returnen. Aldone estas ĉi tie Ebriulo kaj ĝuste tiun prezentas Gasparo Deburau, kiel sian unuan rolon sur la scenejo de Funambules. Li eniras surmane kaj daŭrigas per ”salto de ebriulo”; tio estas: li saltas desur polmoj sur la krurojn kaj retroen. Kiam Arlekeno kaj Kolombina repaciĝas, la prezentado estas finita kaj ĉiuj personoj foriras, kiel ili venis; Deburau do denove foriras surmane.
Evidentas, ke malmultis okazoj por montri sian vizaĝon – kaj tiun ankoraŭ nur turnitan al la tero. Malgraŭ tio li feliĉegis, ke fine li komencas la sopiritan teatro-karieron. La unua pantomimo kun saltoj ekvidis lumon de la scenejo kaj Gasparo Deburau – sub la artisma nomo Baptisto – surpaŝis unuafoje sur lignotabulojn, kiuj signifas la mondon. Li eniris tien surmane.
La salto-pantomimo havis ĉe la publiko el la bulvardo du Temple ege grandan sukceson. Longval venis rigardi, Eŭgeno neniam. Gasparo ne riproĉis tion al li; ĉi tio ne estis teatro por kavaliroj, misgustigitaj per delikatsento de pluŝaj loĝioj. Estis tagoj, kiam Eŭgeno igis malkonfesi sin al li, sed estis noktoj, kiam li trenis lin el unu drinkejo en alian; alterne li recitadis al li siajn versojn kaj konfesadis al li siajn afliktojn.
Tiel li ekkonis multajn kafejojn kaj dancejojn, tiel ankaŭ li ekkonis mirindajn homojn, kiuj elmergiĝis el la amaso sur la bulvardo kaj denove malaperis en aro. Li ekkonis socialajn kaj politikajn reformistojn, strangemajn verkistojn, homon, kies unusola profesio estis serĉi perditajn objektojn, kaj alian, kiu forŝiradis kiun ajn afiŝon. Li renkontadis ebriulojn, kiuj ebriigadis sin per alkoholaĵo, gaja vivo kaj tristo. Li sidadis kun homoj, kiuj disipis ĉion, kion ili havis kaj kun la aliaj, kiuj elspezis eĉ ne unu centimon. Okazis iam, ke Eŭgeno forlasis lin meze de amuzado. Li povis poste alsidiĝi al majstroj-metiistoj, kiuj iam venis dronigi en alkoholaĵo sian koleron pro ordonita monpuno kaj alifoje por interkonsenti, kiom da viando, pano kaj vino ili sendos en nomo de la gildo al malriĉuloj en hospitalo. Tio estis normalaj homoj kaj Gasparo feliĉis, ke li ekkonas ilin, ke li aŭdas ilin lamenti, ekscitiĝi kaj gajigi sin. Por Eŭgeno ekzistis tiuj homoj kiel bunta fono de liaj propraj aventuraj ekspedicioj. Li finis sian rundon en salonego ĉe Véry kaj poste li rapidis en la mondon de Deburau, inter ĵonglistojn kaj kantistinojn.
”Mi komprenas, Gasparo, ke vi ne ŝatas salonojn. Precipe la riĉajn fraŭlinetojn, brr, frosto kaj glacio! Mi amas la senmonajn inetojn. Ĉu ankaŭ vi?”
Gasparo kurbigis la buŝon. Kvazaŭ por li ekzistus ia elekteblo!
Eĉ la plej malriĉa, kompare al li, ankoraŭ ege riĉis. Li kolektadis nur eretojn da ridetoj kaj ektuŝoj, kiun li ricevis, se Eŭgeno invitis iam iun knabinon al la tablo.
”Griza, grizeta grizetino,” diradis Eŭgeno. ”Kio en la mondo estas la plej tenera? Fraŭlinoj en muslino nenion ŝatas. Sed kiel dankemaj scias esti ĉi tiuj knabinoj!” Kaj tiel li aĉetadis ilin al si por vespermanĝoj, vino kaj malkara juvelo. Gasparo, kvankam per prezentado sur reala scenejo, jam akiris iom da memfido, tamen ne akiris novajn am-spertojn. Klemento Longval demandis lin foje, kie aperis en li la ĵaluz-sento, kiun li sciis prezenti post la arbustaĵo en Tuilerioj.
”Pri neniu,” respondis Gasparo heziteme. Kaj poste li aldiris laŭvere: ”Pri ĉiuj.” Havante neniun, li amis ĉiujn. Estis longaj semajnoj, kiam li vivis nur por sia artista kariero. Laborlaco ofte ne permesis al li pensi ion alian. Li ludis ĉiutage ses, dimanĉe dek prezentadojn, li trenis sin hejmen svenema kaj ne certis, ĉu lia spino ne rompiĝis. Sed venis tagoj, kiam ĉiu virino, kiun li renkontis, signifis por li doloron. Trairi promene vivecan bulvardon, estis kruc-vojo. Ĉio tiutage parolis virinece, ĉio surprenadis virinajn formojn; ĉiu movo signifis sopir-streĉon kaj doloron pro neplenumiĝo.
Atendante postkulise por aperi en sia sceno, li tuŝadis per mandorso la jupon de Kolombina; tio estis granda aventuro, ĉar Arlekeno, sinjoro Charigni, gardis ŝin kiel buldogo. Aktoranta, li ĝojis, kiam li ekvidis inter la publiko virinojn. Ofte li promenis vespere tra stratoj kaj vetur-koridoroj post ina staturo, trairante la aeron, kiun ŝi trairis kaj svatante sian ombron kun la ŝia, se la luno tion permesis. Eĉ se liaj sopiroj estis la plej sovaĝaj, ĉiam, eĉ en sonĝo, li konservis estimon al virinoj.
Li bedaŭris, ke li ne vivis je kelkaj jardekoj pli frue. Kiel plaĉigus lin klini sin antaŭ svelta staturo de elektita sinjorino kaj doni al ŝi bluan rozon! Kiel volonte li batalus en danĝeraj dueloj, por ke poste per sia kiso sur la vangon ŝi kavalirigu lin! Reflekto de ĉi tiu estimo rilatis ankaŭ al damoj de liaj konatoj. Neniam li konatiĝis kun ili, ĉar liaj amikoj neniam ekhavis ideon enkonduki lin en la virinan mondon. Li pensis pri ili kun pli granda galanteco ol iliaj adorantoj, kaj sentis kiel maljustaĵon, se iu el ili parolis pri virinoj laŭ humiliga maniero. Iutage surprizis lin Eŭgeno per kurioza ideo:
”La kokideto de Longval estas perfekta. Ĉu estus malbone, iomete koketi kun ŝi?”
”Estus tre malbone,” mirigite ekrigardis lin Gasparo.
”Ni ĉiuj avidas la belecon. Estas domaĝe, ke Klemento ŝin havu. Mi flustros ion al ŝi.”
”Tio dolorus Klementon.”
”Se ĝi estas serioza rilato, mi fiaskos. Se ne, mi havis sukceson kaj tiu montros, ke mi pravis. Kion vi diras?”
Iun vesperon Gasparo iris kun Eŭgeno laŭ lia deziro al aŭguristino.
Post strangaj manipuloj per tondilo, kiun ŝi enpikadis en kribrilon kaj kun tri potoj, kiuj plenis de salo, pipro kaj oleo, venis vico por ludkartoj.
”Feliĉo survoje,” eksciis Eŭgeno. ”Multaj zorgoj okupos vin, multajn afliktojn vi trasuferos, sed ĉio bone finiĝos, se vi evitos malbonon danĝere proksiman.”
”Kian malbonon?” insistis Eŭgeno.
”Mi vidas staturon,” diris la virino.
”Ĉu la inan?”
”La viran. Sed la viro ŝirmas la virinon. Viro estas por vi danĝero. Se vi venkos lin, vi akiros virinon.”
Gasparo ridis, kiam ili estis elirantaj el malalta dometo en strato Ĉe trua Tamburo.
”Mi devas gardi min,” diris Eŭgeno tiel serioze, ke Gasparon tio maltrankviligis.
”Mi antaŭvidas, kiu li estas.”
”Ĉu eble vi konsiderus tion serioze?”
Promenante post ioma tempo kun Eŭgeno tra stratetoj de la nova urbo, Eŭgeno ŝajnis esti deprimita, dum momentoj febre ekscitita.
”Ĉu okazis io al vi?” zorgeme demandis Gasparo.
”Malsaĝa afero, Gasparo. Min teruras fantomoj.”
”Absurdaĵo, Eŭgeno. Vi estas ja matura.”
”Ĉiunokte iradas ĉe mi tra la ĉambro nigraj miaŭinoj. Alifoje nigraj hundoj. Poste iu frapas je mi. Eklumiginte mi vidas nenion.”
”Vi lacas, Eŭgeno. Jen sekvo de tro ekscitita fantazio.”
”Dumtage ankaŭ mi diras tion al mi. Sed nokte ĝi estas io tute alia. Mi devas tion kredi.”
”Kion?”
”Ke Longval por mi danĝeras.”
”Eŭgeno, ĉu vi frenezas?”
”Jes, sed mi ne scias, kiel seniĝi de tio.”
”Iru al doktoro.”
Gasparo vizitis maltrankvila Eŭgenon la sekvintan tagon tagmeze. Li trovis lin pli bonhumora; trankviligis lin kuracisto.
Li ĵus banis sin. Sed restis en li vantema spito.
”Mi parolis kun Julia Heritier.”
”Kiu ŝi estas?”
”La kokideto de Longval. Mi devas ŝin akiri, eĉ se kiu ajn barus al mi la vojon.”
”Pripensu tion, Eŭgeno,” avertis lin Gasparo. ”Regu vin! Aŭ revenos fantomoj de la malbona konscienco en vin! Cedu!”
”Senĉese nur cedi,” ekkoleris Eŭgeno. ”Mi faros, kion mi postulas de vi. Promesu tion al mi, aŭ mi foriros.”
Kolerego skuegis Eŭgenon; liaj okuloj malsanece brilis.
”Iru. Ĝiskole mi satas pri vi! Kaj ne revenu ĉi tien, komprenite?”
Gasparo diris senreviĝe: ”Mi ne revenos. Ne necesas, ke vi kriu. Per tio vi volas silentigi vian maljustecon. Sed tion neniu sukcesos, Eŭgeno. La konscienco parolas alivoĉe.”
”For!” kriis Eŭgeno.
Gasparo fermis post si la pordon. Momenton li staris en la koridoro. Kompato igis lin reveni, sed humiligo lin elpromenigis de ĉi tie. Malrapide li descendis la ŝtupojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.